Kosmo
Unu persono, kiu nun instruas matematikon en universitato, antaŭ 10 jaroj faris komputilajn programojn por simuli dismoviĝadon de malpurigita aero en la oficejo, kie mi laboras. Kelkfoje en tiuj tagoj ni kune iris al drinkejo post laboro. Ĝuante bieron en iu vespero, ni ekparolis pri scienc-fikcio. Li, kiuestis estro de la Japana Scienc-fikcia Societo, diris al mi, ke li intencas inviti KOMACU Sakyo kiel ĉefan gaston al la ĉi-jara japana kongreso de tiusocieto. Mi nomis Asimov kiel alian eblecon kaj li respondis, "Ĉar Asimov ege malamas flugmaŝinon..." La matematica instruisto ne verkis scienc-fikciajn romanojn, sed recenzis tiajn librojn. Tiam por egzempli pri sia kritiko, li eksplikis sian teorion, ke ĉielarko devus esti ronda se observata el la fenestro de kosmoŝipo vojaĝanta je la rapido super tiu de lumo. Baldaŭ lia parolo ekstremiĝis kaj saltis al la Teorio de la Granda Krako (Knalo) kaj li fine diris, "Do, mi kalkulu la tutan mason de la kosmo. Kie estas papero kaj plumo?". Li estas vere eksterordinara persono.
Ankaŭ mi foje pensas pri la kosmo kiam mi pisas en senhoma kampadejo, rigardante supren en la ĉielo plena de steloj. Isaac Asimov konatigiskelkajn hipotezojn pri la kreiĝo de la kosmo en sia libro, nome de la Granda Krako, ripet-cirkulado, spegulo-imaga strukturo kaj aliaj. Laŭ la teorio de la Granda Krako, kiu estas nuntempe akceptita de la mondo, la kosmo aperis el grandega eksplodo tra la orel-fingroformata grandeco kaj estas eĉ nun etendiĝanta infinite malproksimen. Onidire tie troviĝas kelkdek milionoj da galaksioj kaj en ĉiu galaksio same kelkdek milionoj da steloj. Tio superas mian imag-kapablon. Pensante pri tia multeco de steloj, astronomoj ĝenerale aprovas, ke probable estas vivaĵoj ekster nia tero. Male, biokemiistoj emas nei tion pro tro malalta probableco kaŭze de multege da koincidoj necesajpor krei vivaĵon. Mi ne sicias, kiu estas vera.
Krome mi havas alian aferon, kiun mi ne povas kompreni. Nuklea-fizikistoj ŝajnas dividi substacon en infinitajn pecetojn kaj espereble trovi la solvon en senfina diserigo de fundamentaj elementoj de substanco. La mondo de ekstrema grandeco havas la saman strukturon kiel tiu de ekstrema malgrandeco kaj tia fakto, laŭ mia penso, estas veremirinda, tamen, tiaj imagoj kutime okazigas Grandan Krakon en mia cervo kaj disigas ĝin kaj fine puŝas min al la tendo por dormigi min.
Pri la kosmo ĉiuj rememoras la nomon Einstein. Li estas interesa persono. Laŭdire, en lia maljuna aĝo li aŭskultis unu junan instruiston prezenti teorion, ke la maso multiplikita per kvadrato de la rapido de lumo povas esti konvertata en energion, kiu estas bone sciata kiel la ekvacio E=mC2 , kaj Einstein diris, ke tio estas malĝusta. Tiu ĉi teorio estis tiamforneita de li mem, tamen, lia alia fama teorio, la Teorio de Relativeco, laŭ kiu la tempo varias laŭ la observanto komencas esti ankaŭ forneata, lastatempe, de kelkaj sciencistoj, kvankam malmultaj.
Pro tiu teorio, la bizara fenomeno pri la tempo retroiranta al pasinteco estis inventita kaj el tio naskiĝis multaj libroj de scienc-fikcio. Tamen, se la teorio mem estus erara, tiosignifus ke multegaj fizikistoj de la tuta mondo vivtenadas sin per falsa teorio de Einstein dum longa tempo, nu, ĉirkaŭ 100 jaroj, Tio, tamen, ankŭ ne estus grava. Antaŭ la apero de la heliocentra teorio de Koperniko, teologoj vivtenis sin per mensogo dum 1800 jaroj. La kialo estas, ke la teorio laŭraporte jam estis sciata en Grekio en la tria jarcento antaŭKristo.
Dubinda estas eĉ scienco konsiderata nuntempa Dio. Laboregante ĉiutage, ni pasigas nian vivon kaj forgesas la signifon de la vivo tiel pasanta. Sed, kiam oni supren vidas la ĉielon kun steloj kaj pensas pri la infinita kosmo, oni povas ekhavi trankvilan kaj kuraĝan koron. Kaj oni komencas pensi, ke ĝenaj ĉiutagaĵoj ne gravas. Nia vivo estas efemera kaj ne trovas sin granda ŝanĝo en ĝi. Aperas facila sento en nia koro kaj oni ekpensas iri facile kaj malrapide en nia vivo. Esperanto estas nur iom pli ol 100-jara. En la kosma tempo cent jaroj estas unu momento. Do, ni iru malrapide.
Kosmo