303es.htm

PROSPERIO

- La PROcesa Sitemo Perkomptera de Enmedie Rilata Informaro de Osaka -

Ĉiutage oni raportas en amaskomunikiloj la demoraliĝon kaj koruptadnon de politikistaĉoj kaj fi-burokrataro, kiuj laboras por la centra registaro kaj tioperturbas la japanan socion. Tio neniam estas lastatempa fenomeno. Fakte ĝi devas esti longtempa tradicio de ĉi tiu lando, kiu ne spertisdemokratan revolucion. Interalie, la socia situacio en la ekonomia krizo post la fino de la "bobela ekonomio" kaj la koruptado de gvidantoj de la landotro similas al la erao, kiam junaj naciismaj militistoj konspiris kaj finfine impetis al la Dua Mondmilito.

Tia koruptado en politiko kaj administrado ankaŭ okazas en lokaj regionoj kun tute sama strukturo. Kio estas la kialo? Mi kredas, ke mem-kontrolafunkcio mankas al la sistemo, kiu subtenas tiajn politikistojn kaj administrantojn, krom ke mankas al ili la vera moralkonscio. La politikistoj aĉetasvoĉdonojn kaj administrantoj postulas subaĉetan monon al entreprenoj per fiuzo de sia aŭtoritato. Neniu povas puni tion. Eĉ prokurorato ne sciaskion fari, eble pro nekompleta leĝo aŭ nesufiĉaj informoj. Tio, kio garaktias tiun strukturon, estas la sekretismo, kiun avite manipulas tiuj aĉuloj en grupo, Ili parolas pri sia komerco en fermita ĉambro kaj sekrete enmetas voĉdonojn, monon, kaj krome futuran pozicion en siajn poŝojn. Tio ĉiosurbaziĝas sur la imposto kolektita el la popolo. Tiuj, kiuj povas kontroli ilin, devas esti la popolo, kiu pagas imposton, tamen, la amas-komunikiloj ne sciigas al ĝi pri tio, kio estas okazanta. Aŭ, ili mem ne povas scii tion sen elinterna malkaŝo de tiaj informoj. Verdire, sciigi nenion al la nacio naskaspovon por ili.

En Japanio, kie oni diras, ke ne ekzistas demokrateco, dum pasintaj kelkdek jaroj okazis unu post alia la movadoj ĉefe pri vivmediaj problemoj de la loĝantoj kaj el tio rezultas pligranda postulo por publikigo de la informoj en la legistaroj. Tiu fluo ŝajnas rapidiĝi pli multe ol nun pro la influo de informmalfermado en Usono, la lando evoluinta rilate al demokrateco. Aŭ eble, la efekto de premo el eksterlando, kiel ĉiam, sendus la plej grandan ondon al tia fluo. Fakte, lastatempe la japana legistaro devis promesi ne kaŝoi sianinformaron pri la medio vaste al la mondo kaj doni al la internacia komerca merkato siajn registarajn laborojn, kiuj kostos je pli ol du mil kelkcent milionoj da jenoj, publikigante la enhavon de la laboroj pere de anglalingvaj dokumentoj. Kaj la negocoj por tio estis longatempe faritaj en fermita ĉambro ĝis tiam. Tio nun ĝenas la oficiistojn de la tuta parto de registaroj en Japanio. Tamen, nur tia premo el eksterlando, bedaŭrinde, solvus la problemojn proprajn al la centra registaro, kiu ne havas la povon mem-purigi nek trovi eĉenirejeton por solvi ilin, kiujn tiuj oficistoj mem knedis sub fermita sistemo ne-modernigita dum longa tempo.

La ondo por fari publika la informaron ankaŭ atakis min, kiu longe ĝuis komfortan dormadon en la loka registaro. Mi havas la laboron pluteni la komputilan sistemon, en kiu niakumulas la informojn pri fontoj de la medi-malpuriĝo kaj pri grado de la medi-situacio por ke ni povu kalkuli la kondiĉon malpliigi la tiun gradon al pli bona nivelo. Por tiu sistemo mi disvolvis la metodojn procedi oficajn taskojn per komptilo kaj mi mem faris multon da komptilaj programoj. Ĉar tiuj proceditaj informoj ne estis sciigitaj al la urbanoj, mia laboroestis verdire pli facila kaj ne postulis pli multajn procedojn. Tamen, dum la lastaj kelkaj jaroj, mi estis ege okupita pro la disvolvo de tiu komptila sistemo, kiu ĉitempe celas principedoni la informojn al la urbanoj.

Tiu sistemo malkaŝanta la informojn estos publikigata en venonta februaro. Do, la enhavo de tiu enmedia informaro estos pli detala kompare al aliaj. La donejo de la informaroestos dumtempe nur en la "Centro de Lernado de Enmedia Informaro en Urbo Osaka ('Iki-iki ĉikyu-Kan')", kiu staras en la eksejo de la "Ekspozicio de Floroj kaj Verdoj en Osaka" en Turumi-ku, Osaka. Tamen, ni planas, ke tiu informaro troviĝos sur la interreto post kiam necesaj formulaj procedoj estos finitaj. Cetere, la titolo de tiu ĉi skribaĵo estas alia (kares) nomo de nia komptila sistemo. Al ĝi estis donita la esperanta nomo, anstataŭ ofte uzata angla nomo, kvankam troviĝas malglataj partoj en ĝia mallongigo.

La PROcesa SitemoPerkomptera de Enmedie RilataInformaro de Osaka