(15) Mi eliris el Bogoto kaj renkontis Esperantiston en Cali.
Ĵaŭdo, la 9-a de oktobro estis la 29-a naskiĝtago de Marcela. Ĉar mia permeso resti en Kolombio estos ĝis la 23-a en oktobro, mi havis ideon eliri el Bogoto kaj direktiĝi al Cali, urbo sur la vojo al Ekvadoro, por renkonti unu esperantiston kaj japana turisto SJ, post celebronte ŝian naskiĝtagon. Tamen, mi vidis la kalendaron kaj eksciis, ke lundo en la 13-a en oktobro estos nacia ferio. Mi diris al Marcela pri tio kaj ŝi diris min, ke ŝi rajdos kun mi sur la malantaŭa sidejo por adiaŭi al mi en Ibague, kiu lokiĝas en distanco de kvar-hora vojaĝo el Bogoto. Proksime de Ibague estas la varmfonto de El Rancho, kie ni vizitis du-foje antaŭe. Ni decidis iri tie en la tago de 11-a. Mi sendis miajn pakaĵojn per transporta firmo al la loĝejo de Alirio, la zorgulo de El Rancho, en Ibague.
Ni eliris el Bogoto je la 8-a matene de sabato kaj alvenis al Ibague je la 12-a. La domo de Alirio estis malantaŭ granda hotelo. La vojo en la flanko de la hotelo ne estis pavimita kaj kelkaj partoj de la vojo estis kotkovritaj. Mi sentis maltrankvila, sed rajdis aliajn 100 metrojn. Mi vidis pikdratan barilpordon. La vojo iĝis pli mallarĝa kaj malsuprenira malantaŭ la pordo. Mi timis, ke la vojo finus tie. Marcela elseliĝis de la motorciklo, malfermis la pordon kaj piediris malsupren sur la vojo por certigi ĉu la motorciklo povas pasi aŭ ne. Revenante al la pordo, Marcela direktis sian fingron al me. Mi retrorigardis kaj vidis Alirio piedirante ale al mia motorciklo el malantaŭa direkto. Ni kune pasis tra la pordo kaj mi vidis ranĉon plivastiĝantan antaŭ mi. La domo de Alirio estis en la ranĉo.
Alirio jam ricevis miajn pakaĵojn per sia kamioneto. Marcela kaj mi pakis niajn aĵojn kaj forlasis la domon al la varmfonto en la monto per la kamioneto veturigata per Alirio. Estis je la tri kaj duono, kiam ni finis tagmanĝon kaj butikumon en la centro de Ibague. Estis jam je la 5-a, kiam lia kamioneto kun aliaj turistoj alvenis al la fino de la monta vojo. Ni devis piediri dum unu horo, ĉar ĉevaloj ne estis aranĝitaj por ni. Jam vesperiĝis, kiam ni atingis la varmfonton,
Du tagoj passis rapidege kaj lundo venis. Marcela reiris al Bogoto per aŭtobuso je la tria posttagmeze. Ĝi estis adiaŭo kun larmo. Mi ne larmis ekde kiam mi forlasis la domon de Michael en Kalifornio antaŭ proksimume du jaroj. Tiam mi kaŝis mian larmon pere de sunokulvitroj, kiam mi adiaŭis al Michael. Poste, tamen, sur la motorciklo mi ne povis regi mian larmon falantan. Ĉifoje mi ne regis mian larmon eĉ antaŭ Marcela. Mi neniam sentis, ke adiaŭo estis tiel dolora. Mi revenis al la ranĉo de Alirio tuj post kiam mi adiaŭis al Marcela. Mi trinkis virgan lakton el la ranĉo. En la komenco mi pensis, ke tiu estis kondensita lakto. La lakto estis nekredeble multe pli viskoza ol tiuj vendataj en la merkato. La lakto estis dolĉa kaj bongustega.
Estas 4,000m-alta montpasejo inter Ibague kaj Cali. Kiam mi transpasis la montpasejon antaŭe, estis polica kontrolo en la mezo de la dekliva vojo kaj la polico ordonis min aĉeti trafikan asekuron por la motorciklo. Rezulte mi malŝparis duontagon. Ĉitage ekpluvis forte sur la vojo supreniri al la monto. Kaj, mi estis haltigata per la polico denove en la sama loko. La polica kontrolo finis rapide ĉifoje, ĉar mi havis la asekuron . En la pluvo mi estis provanta enmeti la pasporton, unu aluminian kazon, kiu konservis licencon de motorciklo kaj du kartojn de ATM, kaj la pludaŭrigan permeson de kvar paĝoj por la motorciklo en la monzonon. Mi ne povis enmeti la papelojn de permeso en la zonon. Mi provis kelkfoje kaj finfine enmetis ilin en la tanksakon anstataŭe. Kaj, mi ne malfermis la fermilon de la monzono.
Licenco kaj kartoj de ATM estas la plej gravaj aĵoj. Ĉiam kiam mi maltrankviliĝas pri tiaj plastikaj kartoj, mi ĉesigas la motorciklon kaj certigas, ke mi havas ilin kun mi. Ankaŭ ĉi tiu tage mi ekmaltrankviliĝis kaj ĉesigis la motorciklon post rajdado dum ĉirkaŭ unu horo. La fermilo estas malfermita kaj la aluminia kazo kun la tri gravaj kartoj ne troviĝas! Mi reiris al la loko de la polica kontrolo, rigardante la supraĵon de la kontraŭa leno kie mi venis. Sed, oni apenaŭ povas esperi, ke si trovos tian aĵon sur la strato. Mi provis malvalidigi la ATM-ajn kartojn per la Interreto por preventi la malĝustan uzon de la karto per iu, sed ambaŭ bankoj ne havis menuon por permesi tion en iliaj retpaĝoj. Do mi sendis retmesaĝon al mia frato en Japanio, petante lin raporti la bankojn kaj farigi novajn kartojn. Rilate la licencon, mi antaŭe faris tiun skanditan kopion en mia komputilo. Do, mi presigis ĝin sur bon-kavalita papelo uzata por foto kaj lamenigis ĝin per plastiko. Mi akiris falsan licencon, kiu similas al aŭtentika. Neniuj policanoj en Latinida Ameriko ne scias, mi esperas, ke japana licenco estas farita de plastiko. Se la licenco malkaŝiĝas esti falsa, mi montros la atestilon de ĝia perdo eldonita per la kolombia polico. Kaj se tio ne ankaŭ funkcias, mi montros la hispanan atestilon eldonitan per la Japana Ambasadejo en Honduraso, kiu certigas ke mi havas ĝustan japanan licencon.
Ĉi tiu incidento malfruigis mian alvenon al Cali po unu tago. Rafael Meija, esperantisto en Cali, estas persono, kiu gajnis mian adreson el alia esperantisto kaj donis retmesaĝon al me post mia alveno en Kolombio. Li estas la prezidanto de la Kolombia Esperanto-Ligo. Rafael skribis, ke mi povos gastiĝi en sia hejmo. Mi havis ideon resti en hotelo anstataŭe, ĉar estus pli facile trovi hotelon per mia gvidlibro, kiu havas bonan mapon de hoteloj kaj ankaŭ pli facile trovi cafejo de la Interret en la centro de la urbo, kaj plue ĉar mi povos fumi libere. Mi ne povis renkonti lin en la tago de alveno, ĉar li laboris ĝis malfrua nokto. Tamen, li jam kontaktiĝis kun sia nevino Paola por mi. Tuj post kiam mi donis la telefonnumeron de mia hotelo al lia familio en hejmo, Paola telefonis min al la hotelo. Mi vizitis ŝian hejmon en la samtaga nokto. Ŝi estis graveda dum tri monatoj, sed ne estis edziniĝinta. Tamen, ŝi jam vivis kun sia futura edzo Julio dum pli ol unu jaro. Tia maniero de ŝia vivo estas tre nekutima en Latinida Ameriko kie edzineco estas grava al virinoj. Malfrue en la nokto estis telefonado el Rafael. Li diris min, ke mi hotelo estas en danĝera areo kaj proponis min resti en la loĝejo de Paola. Do mi restis tie tiu nokte.
Iomete post la 8-a de la sekvanta mateno, Paola kaj mi kune iris al la telefonfirmo kie ŝi laboras. Mi havis rendevuon kun Rafael tie. Eastas bone konata, ke la homoj de Latinida Ameriko ne akurate venas, sed esperantistoj estas esceptaj. Li venis al la oficejo antaŭ kelkaj mimutoj post kiam ni alvenis. Mi renkontis Rafael-n unuafoje. Li estas malalta viro portanta okulvitrojn. Li aĝas, supoze, iome pli ol 55 jarojn. Li parolas fluan Esperanton, tamen, li parolis malrapide kaj klare al mi. Li estas donacema kaj bonkora persono. Ĉar li devis labori posttagmeze, ni pasigis matenon kune. Post la parolado en la ĉambro de mia hotelo, li akompanis min al la lokoj kie mi povus fari falsan licencon. Ĝi daŭris multe da tempo kaj ambaŭ de ni ne povis havi tagmanĝon en lia hejmo kvamkam mi estis invitita.
Je la 8-a metene de la sekvanta tago, Rafael akurate vizitis min en la hotelo. Li gvidis min al arkeologia muzeo. Oficisto de la muzeo gvidis nin kaj eksplikis pri la objektoj. Ĉar mi ne povis kompreni lian eksplikon, Rafael interpretis Esperante. Estis vendredo tiutage. Rafael instruas Esperanton en ĉiuj sabataj matenoj. Li devis aĉeti cilindro-forman kazon por instruaj materialoj kaj mi akompanis lin. Poste ni tagmanĝis kune. Li pagis por mi. Post tagmanĝo, ni promesis renkonti unu la alian iam denove kaj poste li iris al sia oficejo.
Mi reiris al la hotelo kaj legis la informojn pri transpaso de la landlimo en la gvidlibro. Kiam mi estis leganta pri la interŝanĝo de mono, mi remoris, ke antaŭa tage li petis min memorigi lin redoni al mi la monon kiun li jam konservis por mi. La kialo ke li, kiun mi renkontis unuafoje, jam konservis mian monon estas, ke Frank, alia esperantisto en Cali, donis al Rafael la monon kiun mi pruntedonis al li. Tiam Frank estis vizitanta Bogoto-n por akiri la papelojn kiel vizo al Rusio. Li restis en mia ĉambro de la hotelo dum kvin noktoj. Li ne povis ricevi monon el sia banko, ĉar la gerilanoj detruis la komunikan turon. Do mi pruntedonis monon al li. Kaj Rafael kaj mi ne memoris ĝin, kiam ni adiaŭis. Do mi telefonis al lia hejmo. Mi ne povis kontaktis lin en la oficejo. Ricevinte mian mesaĝon el sia familio, Rafael venis al mia hotelo denove kun la mono en la nokto. Oni diras, ke estas multaj raboj aŭ ŝteloj en la landoj de Latinida Ameriko kaj ke la homoj vivantaj tie ne estas akuraj. Sed, esperantistoj estas esceptaj.
Estas malnova urbo nomata Popayan ĉirkaŭ 130 km-jn sude de Cali sur la vojo al Ekvadoro. El tiu ĉi urbo al la landlimo en la sudo, gerilanoj raporte estas aktivaj. Mi fundamente respektas la gerilanojn, kiuj riskas siajn vivojn por la revolucio. Sed laŭ la onidiroj, la gerilanoj de ĉi tiu lando ŝajnas esti malsamaj. Ĉi tiu lando estas fifama tutmonde por ĝia komerco de drogoj. Antaŭe estis raportita, ke la sindikato kiu engaĝis en komerco de drogoj en tiu ĉi lando estis pli forta kaj pli granda ol la registaro. Usono tiam suferanta pro la droga infektado venkis la sindikaton kune kun la registato de tiu lando. Do poste, la gerilanoj raporte prenis la negocon de la sindikato. Krome, ili forkaptas homoj por elaĉeta mono. Plue, ili serĉas eĉ motorciklajn vojaĝantojn kiel viktimo. Mi havis ideon, ke mi rajdos tra ĉi tiu areo semajnfine, kiam estus pli sekura kun pli da trafiko. Mi eliris el Popayan en la frua mateno de dimanĉo, la 19-an. Post ĉirkaŭ unu-hora raidado, ses aŭ sep ege armitaj kamionoj kun plenaj soldatoj preterpasis en la kantraŭa leno. Proksime de la montopinto mi vidis multajn soldatoj starantaj flanke de la vojo kun pafilo. Ĝi estis ĵus kiel milito. Mi sentis, male, sekura. Mi estis protektata per la soldatoj.
Mi iĝis ne timi iun ajn, ĉar mi jam perdis la tri plej gravajn kartojn. En Popayan mi eĉ vizitis per aŭtobuso la varmfonton en Coconuco, kiu lokiĝis en unu-hora vojaĝo en la monton, kvankam Rafael diris min, ke estas danĝera loko viziti. Mi jam ne havus multajn aĵojn perdi, eĉ se mi havos atakon el la gerilanoj. Malgraŭ tio, mi ankoraŭ havis timon pri la gerilanoj, kaj do mi rajdis pli rapide ol kutime. Kutime mi estis devancita per aŭtomobiloj, sed la situacio estis malsama en tiu tage. Esperante trapasi la danĝeran areon kiel eble plej baldaŭ, mi devansis la aŭtomobilojn. Esits neniu aŭtomobilo kiu devansis min. Se pensata racie, mia motorciklo estas BMW. Tiu estas fundamente pli rapide ol aŭtomobiloj. Mi antaŭe eĉ pripensis pri la transportado de la motorciklo. Sed mi decidis ir sur mia motorciklo. Kaj bonŝance, mi ne renkontis la gerilanojn. Tiu areo, kiu raporte estis danĝera, ŝajnas esti trankvila nun. Kolombio, kie mi restis dum ses monatoj, ne estas tiel danĝera kiel la onidiroj, sed bona lando. Mi revenos al ĉi tiu lando ene de unu jaro.
La domo de Alirio estis en la ranĉo. La lakto, kiu estis servita per tiuj virinoj de lia parencaro esitis bongustega.
Cali
Popayan
Kiel kutime, mi rajdis ĉevalon por reiri el la varmfonto en El Rancho.
Rafael, Esperantisto en Cali
Homoj diris min, ke estus la gerilanoj proksime de ĉ tiu varmfonto en Coconuco.