Motorcikla Vojaĝo ĉirkaŭ Nov-Zelando
Mi revenis al Nov-Zelando por fini mian vojaĝon ĉirkaŭ la lando post unu jaro ekde la trafika akcidento. Mi direktiĝis al vendejo de motorcikloj rekte de la flughaveno Auckland.
S-ro Crosby, la mastro de la vendejo, estas adorata de japanaj rajdistoj kiel heroo de motorciklo. Li estas antaŭa monda ĉampiono de motorcikla vetkurado. Liaj teknikistoj estis tre okupitaj kun sia riparado de motorcikloj. Ĉiu kliento atendis sian motorciklon riparota por Kristnaskaj ferioj. Mi malŝparis tutan tagon atendante sako-framon fiksota al la motorciklo. Fine en la tria tago la eks-ĉampiono mem veldis la framon al la motorciklo por mi! Li estis tre afabla kaj milda. Li eĉ diris, ke li drinkos kun mi kiam li venos al Japanio. Eble ni kune vojaĝos sur miaj motorcikloj al varmaj fontoj en la montoj de Nara.
En Auckland mi restis en la domo de la gepatroj de mia nov-zelanda amikino. Eddie Reidy, la patro de la amikino, estas ankaŭ antaŭa monda ĉampiono de lantondado de ŝafoj. Lasta foje mi lin vidis lantondanta - mirege rapide kaj precize. Ĝi estas efektiva arto.
Eddie estis en eŭforio kun siaj kvar gefiloj amasiĝantaj por Kristnasko. Vidu lin en la foto - la plej feliĉa viro en la mondo, ĉirkaŭata desiaj amindaj filinoj sur la kanapo en sia grandega sidĉambro. Ĵus antaŭ ol mia vizito al Nov-Zelando, la familio transloĝigiis al ĉi tiu granda domo. La areo de lia tero estas 16,000 m2 kun la areo de 370 m2 de konstruaĵo. La prezo de lia teritorio estas "nur" NZ$ 750,000 (47,000,000 jenoj).
Post Kristnasko mi komencis motorciklan vojaĝon. Mi veturis suden, de Auckland ĝis Rotorua por renkonti Thomas, la filo de S-ro Morgan, kiu min prizorgegis post la akcidento de la antaŭ-lasta jaro. (La legantoj eble rememoras la foton de S-ro Morgan montrita en mia "Kristnaskaj Donacoj de Nov-Zelando" en "La Voĉo" de marto de 1992.) Thomas poste vizitis min en Nara en aprilo de la lasta jaro dum unu monato. Rotorua estas unu el la plej terme aktivaj areo de la mondo. La urbo havas termofontajn basenojn kaj, en ĝia proksima regiono, terterman elektrocentralon.
Mi motorciklis laŭ la okcidenta marbordo de la Norda Insulo, farante duonan cirklon ĉirkaŭ la piedo de Monto Egmont, en la direkto al Wellington, la plej suda pinto de Norda Insulo. Tuj kiam mi alvenis al tiu ĉefurbo de Nov-Zelando, mi telefonis la kompanion de aŭto-sarĝŝipo por fari rezervon por la transira vojaĝo tra la markolo Cook, kiu dividas la landon en du ĉefajn insulojn. Feliĉe mi povis rezervi por mia motorciklo, kvankam tio estis la plej okupita tempo en la jaro. Post du semajnoj, sur la revena vojo al la Norda Insulo, la ŝipo estis tute rezervita, tial mi devis atendi iun seĝon malokupota por tri horoj.
Wellington estas urbo de vento. Forta vento blovas supren tra la domoj tenacaj al la monta deklivo.Subita ventego puŝis mian malgrandan motorciklon flanken kaj preskaŭ frapis ĝin al aŭtomobilo en la alia zono. Mia motorciklo estis ĝuste kiel iu malgranda boato flosanta kaj svingata sur iu maro de kaprica vento. Mi atenteme veturis for de la urbo, tamen la vento ne mildiĝis. Kontraŭe la vento fortiĝis sur la monto. Supre de la monto furioza vento kvazaŭ volis faligi mian motorciklon for de la vojo. Mia motorciklo subite kliniĝis akre al la vojo. Mi tuj piedbatis forte sur la supraĵo de la vojo. Mi estis apenaŭ blovata malsupren en la profundan valon.
Sur la vojo al Kaikoura mi renkontis du japanajn rajdantojn, kiujn mi vidis en la motorcikla vendejo en Auckland antaŭ du semajnoj. Unu el ili jam havis trafikan akcidenton. La alia plendis, ke li jam havis krevon de la pneŭmatiko. Ambaŭ vere timis rajdado en Nov-Zelando. Mi renkontis ankouraŭ unu germanan rajdanton, kies maŝino ankoraŭ estis suferanta de kolizio. Motorcikla vojaĝo neniam estas sekura. Rajdantoj ĉiam frontas morton sur la vojo.
Feliĉe aŭ malfeliĉe, mia motorciklo ne veturis je la rapideco de pli ol 80-90 km/h, dum aliaj estis vojaĝantaj tiu de 120-150 km/h. Tial mi ne renkontis akcidenton ĉi-foje. Tamen, mi, ĉiusekunde, devis atenti la aŭtomobilojn malantaŭajn, pro tio ke ili ĉiam ajn pasis rapidege preter mi kiel kuglo. Mi certe estis la plej malrapida veturanto en Nov-Zelando.
Kaikoura estas malgranda fiŝada urbeto. Turistoj vizitas tiun urbeton por rigardi balenojn.
Ĉi tiu estas sola loko, kie troviĝas vojflankoj budoj vendantaj omarojn en Nov-Zelando. Mi haltigis mian motorciklon kaj aĉetis bolitan grandegan omaron por nur NZ$17(1000 jenoj). Mi tion manĝis sur la marbordo, kun multe da ĉirkaŭantaj mevoj, rigardante maron en la alproksimiĝanta vespero. Tio certe estis la plej bona manĝaĵo por mi dum mia vojaĝo. Poste mi vizitis kelkajn fiŝvendejojn en la Norda Insulo, sed mi ne plu trovis omaron.
Oni povas trovi Anglujon kaj Skotlandon en la Suda Insulo.
Christchurch, la plej granda urbo en Suda Insulo, rememorigas vin pri Oxford en Anglujo, kaj Dunedin, 300 km suda de Christchurch, estas eble unu malgranda skota urbo. Ambaŭ havas multe da malnovaj preĝejoj.
Homoj celebris nov-jaron kun "rock-'n'-roll", dancado kaj biero en Christchurch. Juna popolo amasiĝis kaj dancis laŭ la rock-a muziko, kiu estis tondranta tie kaj ĉi tie en la urbo. Ili en grupoj ridis, kriegis kaj kuris tra la stratoj . Ilia energio eksplodis ĉie en la urbo. Mi ne sciis, kiel multe da junaj personoj estis en tiu urbo. Ŝajnis ke, ĉiuj junuloj eksteriĝis de sia domo kaj neniu restis interne. Mi rememoris la someran dancadan feston de mia naskiĝurbo en la infaneco kaj revenis al la hotelo, sentante nostalgion al mia junaj tagoj pasintaj. Mi kompatis la nunan junan generacion en Japanio. Ili estas malfortaj kaj dependemaj. Eble ili akiras monon sed kontraŭe perdas spiritan energion. Kio kaŭzas la inertecon de japanoj, speciale de la juna popolo? Mi timas, ke la kolopso de japana ekonomio estos en la proksima futuro. Ne-e-e! Mi forgesu tion kaj pensu prila morgaŭa rajdado. Kuŝas la distanco de 360 km antaŭ mi.
Aliflanke, la nokto en Dunedin estis pli tia ol trankvila. Eĉ sur la ĉefa strato kun belegaj vendejoj, drinkejoj kaj hoteloj, estis nek pasantoj nek hundoj. Ĝi ŝajnis morta kiel fantomourbeto. Dunedin havis sian plej bonajn tagojn kiel eksporta haveno de oro, kiam mino de oro estis trovita en tiu regiono. Nun ĝi estas konata kiel la urbo de kolegio. La kolegio estas fondita en 1869 kaj estas la plej malnova en Nov-Zelando kun 7000 studentoj. Eble plimulto de la studentoj reiris al siaj hejmurboj por Kristnaska ferio.
Invercargill estas la plej suda urbo en Nov-Zelando. Tiu lando estas la plej proksima tero al Suda Poluso krom Patagonia en Suda Ameriko. Estas unu loko nomata Bluff, la plej suda kabo de la Suda Insulo. De tie Suda Poluso estas 4810 km pli sude.
Troviĝas kruta montaro, kiu kuras de nordo ĝis sudo kaj dividas la Sudan Insulon en du partojn - okcidentan kaj orientan marbordojn.
La suda parto de la okcidenta marbordo estas nomata Fjordland. La krutaj klifoj preskaŭ vertikala al la mara supraĵo atestas la grandiozon de la naturo kaj nin rememorigas pri la nekapableco de homoj. Tamen, la glacirivero, kiu skrapis la montojn de la marbordoj jam malaperis en la maron. Se vi volas vidi la ekzistantan glaciriveron, vi devas direkti vian motorciklon norden al Fox Glacier aŭ Franz Josef Glacier.
La monto Cook, la plej alta monto en Nov-Zelando kun ĉirkaŭ sama alteco kiel la monto Fuji, staras en la centro de Suda Insulo, akompanata de 21 aliaj pintoj pli alta ol 3,050 m.
La neĝo sur tiu tegmento de Nov-Zelando premas sin por fariĝi glacio, formante "rivero de glacio", kiu fluas malsupren al la maro skulptante la rokojn de la valo. Kiel ĝenerala tendenco, ĉi tiu glacirivero longan tempon retroiris en la direkto al la interno de la lando ekde la lasta glaciepoko. La buŝo de la glacirivero retroiris kelkajn kilometrojn dum la lastaj 200 jaroj, sed subite en 1965, la glacirivero ĉesigis sian malantaŭan fluon kaj kontraŭe antaŭen-iris je pli ol 1,000 metroj dum la lastaj 30 jaroj.
Antaŭ pli ol dudek jaroj, ni havis seriozan diskuton pri la temperaturo sur la tero - malvarmiĝonta aŭ varmiĝonta. Estis du kontraŭaj premisoj: malvarma tero pro aeraj malpuriĝaĵoj, kiuj blokas, kiel "sunombrelo", sunradion kaj varma tero pro "varmdoma efiko" kaŭze de iu "lankovrilo de CO2" for de brulado de fosilaj brulaĵoj. La antaŭen-iro de la glacirivero de Franz Josef donis unu el sciencaj klarigoj, de ke venos la alia glaciepoko kaj kaŭzis motivon al la libro "Ice ". Mi imagas, ke la japana filmo "Fukkacu No Hi " estisfarita surbaze de ĉi tiu libro.
La mezaĝa rajdisto direktiĝis pli norden al Blackball, spronante lian mortantan metal-ĉevalon, "Yamaha XT 200 ". Sed... Kio okazis al la vetero de Nov-Zelando. Lasta foje Nov-Zelando havis malvarman someron, tamen, havis multeda sunbrilo. Tiu foje ŝajnis, ke la suno havas longan ferion en alia galaksio. La nuboj kovris la ĉielon kaj ploris ĉiutage. Pluvo estas la plej malbona malamiko por motorciklaj rajdistoj. Ĉu nia planedo estas tiel malsana kiel la homaro?
Blackball ne troviĝas sur mia mapo de la Suda Insulo. Ĝi nun estas malgranda forlasita urbeto norde de la glaciriveroj. La urbeto, aŭ pli ekzakte vilaĝo, antaŭe prosperis pro karbo-produkado. Plejparto de la loĝantaro estis kompleneble karboministoj. Ilia vivo supoze estis tiel malfacila kiel la ministoj, ekzemple, tiuj de la minejo Miike en Japanio. Tial ili nature fondis sian sindikaton. Ĝi estis la unua sindikato en Nov-Zelando kaj la urbeto iam havis la centran sidejon de la komunista partio de Nov-Zelando. Estas gastejo nome "Blackball Hilton " antaŭ la eksa sidejo. Mi vidis aŭtobuson de "edukada vojaĝo" parkitan antaŭ la gastejo. Mi renkontis lernejo-instruistojn de Auckland. Mi esperas, ke niaj respektindaj japanaj instruistoj ankaŭ faras similan mem-edukadan vojaĝon.
Sur kampara vojo revena al Picton mi renkontis gregon da bovinoj blokantaj la vojon.
Mi antaŭsentis ion maltrankviligan timigeman. Mi malrapidigis mian motorciklon por ke ne surprizu ilin. Sed, unu el la bovinoj min ektrovis kaj ekkuris foren. Kaj konforme aliaj sekvis sian ĉefon. Rezulte mi fariĝis kvazaŭ vakero sur ĉevalo de moderna teknologio. Mi rememoris, ke en la Norda Insulo grego de ŝafoj estis intermetitaj de aŭtomobiloj kaj pro tio haltigis trafikon dum dek minutoj. Ambaŭ animaloj kaj la veturantoj estis en sakstrato, tamen, ambaŭ neniam estis agresema. Spontane ili cedis unu la alia. Fine ili trovis pacan solvon pri la problemo. Paca menso solvas nian problemon. Mi amas vojaĝon. Mi amas vojaĝantojn. Mi amas vivon.
En picton, hazarde mi trovis "karaoke " trinkejon kaj eniris tien.
Oni diris, ke "karaoke " trinkejo populariĝis ne nur inter aziaj landoj, sed ankaŭ okcidentaj landoj. Efektive mi vidis multe da "karaoke " trinkejoj en Formozo. Sed ilin mi ne vidis en Nov-Zelando ĝis tiam. La picton-a trinkejo estis lokala, kie troviĝis neniu japana vojaĝanto krom mi, kaj ege diferenca de japaneska "karaoke " trinkejo. Ĝi estis unu el la ordinaraj drinkejoj en Nov-Zelando kun nur unu escepto - la trinkejo kun aŭda-vida aparato. La gastoj ne emis kanti. Tial la trinkejo havis verŝajne profesian kantiston. Kelkaj gastoj kantis kune kun la kantisto, trinkante bieron. "Karaoke " en ĉi tiu lando laŭvorte estas vana orkestro.
Oni diras, ke "karaoke " estas la sola japana populara kulturo eksportita al la mondo. OKA Kijoŝi , unu matematikisto, skribis en sia libro, ke tri S-oj faras homon stulta: Sporto, Sekso kaj ekrano (Screen). Rigardante la stultecon de la nunaj kantantaĉoj en japanaj trinkejoj, mi volas aldoni kvaran S-on de kanto(Song). Tamen, mi pensas, ke tio estas bona. Almenaŭ muziko ne bataligas homojn unu kontraŭ alia. Mi kredas, ke stulteco estas vere pli bona ol batalo.
Tri-hora vojaĝo sur la aŭto-ŝargboato transportis mian motorciklon tra la markoro Cook denove al la Norda Insulo. Je la tria horo posttagmeze mi rajdis sur la motorciklon kaj startigis la motoron, ĝin direktante norden laŭ la orienta marbordo. Estis la naŭa horo ptm., kiam mi alvenis al Napier, je 320 km norde de Wellington.
Napier estas bela urbo kun "art deco "-aj konstruaĵoj. En 1931 tertremo de 7.9 de la Richter skalo detruis plimulton de brikaj konstruaĵoj. La urbo estis rekonstruita laŭ la du-jara rekonstrua programo. Ĝi estis renaskita kiel urbo de "art deco ". Napier estas konata por sia fabrikaro de papelo produkanta la papertukojn de "Napier(Nepia)". Sur la kajo de la haveno de Napier troviĝis amaso da ligno. Antaŭe Nov-Zelando tranĉis la arbojn por bredi ŝafojn kaj nun pli da arboj malaperas de sia lando. Iu japana komerca kompanio aĉetis vastegan teron por akiri arbojn ĉirkaŭ la marbordo Ninety Mile. Krome, japanaj kaj koreaj fiŝboatoj kaptis preskaŭ ĉiujn fiŝojn en la maro de la marbordo Ninety Mile. Ĉi tiu bela lando iom post iom malsaniĝas laŭ la avareco de homoj.
Mi kondukis pli norden al la golfo Tokomaru.
Tiu estas la plej orienta parto de Nov-Zelando kaj la Internacia Data Lineo kuras sur la maro for de la marbordo. La vetero de la tago fariĝis bona post longa tempo. Ne estis maltrankbiliĝo pluvi. Tial mi decidis dormi en tendo por la unua fojo dum la vojaĝo.
Estis amaso da steloj en absoluta silento. Se estus sono en la mondo tiam, ĝi estis la subtila sono de la vento tiklanta la foliojn de la arboj kaj la sono de la tajdo de la maro mole lavanta la malluman plaĝon. La lakta vojo dividas la malluman ĉielon en du. "Ni naskiĝis sur iu eta planedo, kiu orbitas ĉirkaŭ unu fiksita stelo forcentre de la Galaksio. Ni finas efemeran vivon tie. Tamen ni havis sencesajn konfliktojn ekde la antikvaj tagoj. Oni faru tion. Tiun nokton mi parolas al la naturo kun glaso da biero sub lustro de steloj. Ĝi estas almenaŭ pli paca. Mi volas vivi bele."
La prezo de ĉi tiu kampadejo estis 450 jenoj. Kampadejoj en Nov-Zelando bone ekipiĝas, tamen, estas tre malkaraj por resti. Estas ĉiuj pretaj - puraj necesejoj, varma duŝoj, televidila ĉambro, lavada kaj sekiga maŝinoj, telefonoj kaj elektro. En Japanio oni pagas por spaco nur por dormi, tamen, tie personoj pagas por facileco. Nov-Zelandanoj ĝuas sian vivon, estante karesata de naturo. Tial ilia vizaĝo estas brilaj. Por ili la celo de vivo estas por ĝui.
Mi estis preskaŭ finonta mian vojaĝon ĉirkaŭ Nov-Zelando. Sur la vojo al Auckland mi revenis al Rotorua por vidi Thomas denove kaj por preni miajn aĵojn, tiujn kiujn mi forlasis antaŭ tri semajnoj. Thomas ne estis hejme, vizitante Auckland por negoco. Mi malfermis la pordon per la ŝlosilo, kiun li donis al mi, kaj tiun nokton restis en lia domo. La sekvantan tagon mi veturis denove al la orienta marbordo kaj direktiĝis norden al la plaĝo Hot Water. Kiel oni konjektas laŭ ĝia nomo, sur ĉi tiu plaĝo oni povas trovi varman akvon se oni fosas sablon de la plaĝo. Oni povas kuŝi en la kuvo de sablo, ĝuante la vidon de la blua maro kaj belaj knabinoj en la varma fonto.
En la 14-a de januaro, la lasta tago de mia motorcikla vojaĝo, mi venis al Thames, kaj vidis multe da nigraj birdoj kun longa ruĝa beko, piedirantaj sur lablanka plaĝo. Ili estis karadrioj. Multe da birdoj pentris la blankan plaĝon nigra. Tio rememorigis al mi la vidon, en kiu nenombreblaj birdoj antaŭe kovris la vesperiĝan ĉielon super urbeto en Meksikio. Kvankam estas skribate, ke karadroj estas troveblaj ankaŭ sur plaĝoj en Japanio, mi neniam ilin vidis ĝis tiam. Kiam mi estis infano, ni havis blankajn plaĝojn eĉ laŭlonge de la golfo Osaka kaj mi rememoras, ke belaj birdoj piediris sur la plaĝoj. Mi ankaŭ rememoras, ke ni kutimis kapti libelojn, hirundojn kaj vespertojn per fiskapta reto sur la plaĝo en la somera vesperiĝo. Kien iris tiuj fluguloj for? Ni okupiĝis ludi kun la naturo.
La droniĝo de nuntempaj knaboj en komputilajn ludojn devas esti la flank-produkto de la kolapso de nia ekologia sistemo.
Mi reiris al mia motorciklo, kiu parkiĝis antaŭ domo kun multe da floroj en diversaj koloroj. Kiam mi rigardis la belan ĝardenon, unu maljuna viro elvenis de la domo. Li invitis min al la balkono por teo. Ni interparolis pri Nov-Zelando, Japanio kaj la mondo dum kelkaj horoj. Ial mi havis ŝancon renkonti nur maljunajn personojn en la lando.
Post la revendo de la motorciklo al la motorcikla vendejo en Auckland , mi vizitis Raj en Whangarei. Mi apenaŭ povis rekoni lin kiam mi lin revidis post unu jaro, ĉar li jam tut-razis sian barbon. Li, sen vangharo, ŝajnis pli juna ol antaŭe. Raj estas en retiriĝo kaj pasigas sian tempon por rekonstruado de sia klasika aŭto en la riparejo. Estas mia revo vivi en tia loko kiel lia domo. Mi vere volas havi riparejon aŭ almenaŭ garaĝon por miaj motorcikloj. En la sekvanta tago sur la vojo al Auckland, mi renkontis unu maljunan ĝentlemanon de 94 aĝo. Li legas filozofiajn librojn kaj estas tre rafina persono. Li skribas iun libron sola en sia granda domo ĉiutage. Mi volas pasigi mian retiriĝan vivon kiel ili.
Nov-Zelandanoj estas ambaŭ mense kaj materiale pli riĉaj ol japanoj. Ili ridas multe kaj havas bonan vizaĝon. Iliaj vizaĝoj sendube reflektas la feliĉan vivon vivi en bela naturo. Mi pensas, ke mi devas rigardegi mian vizaĝon en la spegulo.
Graham Crosby, eks-ĉampiono de la monda motorcikla vetkuro.
La omaro, kiun mi manĝis en Kaikora estis bonega.
Piediro en Fjordland estas revo por marŝadantoj en la mondo.
Bela maro ĉirkaŭ Picton
YAMAHA XT-200
Eddie, la plej feliĉa viro en la mondo, ĉirkaŭata de siaj tri belaj filinoj. La Kristnaskaj donacoj de liaj filinoj estis disĵetitaj sur la planko.
Franz Josef Glacier
ŝafaro ankaŭ okupis la vojo kaj blokis la trafikon.
Plaĝo en orienta marbordo de la Norda Insulo
Vivante kun la naturo
Dunedine ŝajnas esti kiel unu skota urbo.