205es.htm

. . . Sed, Mi Ŝatas Meksikiajn Policanojn

- Trafika situacio en Meksikio -

Mi sendis leteron al la ĉef-oficejo de Meksikia Esperanto-Federacio, kiu mi petis trovi motorciklan vendejon, kie uzitaj motorcikloj vendiĝas kaj re-aĉetiĝos post la vojaĝo. La vojaĝo al Meksikio estis tria fojo por mi. Ĉifoje mi intencis viziti majaajn ruinojn kaj la koralan maron de Karibo per motorciklo. Tial mi volis gajni motorciklojn en Meksikio.

La respondo min atingis en julio post ĉirkaŭ du monatoj. Ĝi donis al mi bonan sciigon, ke unu vendejo estis trovita post granda klopodo. Mi havis ideon, ke Meksikanoj, kiuj ofte diras "Hasta man~ana (Mi faru tion morgaŭ)", ne estas fidindaj. Sed, mi feliĉe re-kredis, ke Esperantistoj estas ĉiam fidindaj. Mi tuj skribis leteron al la motorcikla vendejo. Mi atendis la respondon dum unu monato, sedne ĝin recevis. Mi sendis aliajn du leterojn. En oktobro mi vere maltrankviliĝis kaj sendis faksojn. La faksoj ne atengis al Meksikio, eble pro la diferenco de komunika kodo. Fine mi telefonis. Ĉar mi ne kalkulis tempan diferencon, unu persono, eble gardisto, respondis kaj mi ne facile povis akiri informojnpri la motorcikloj. Poste mi telefonadis mult-foje dum unu semajno. Fine ĉe la sesa telefonado mi povis paroli kun la posedanto de la vendejo. Mi sciiĝis, ke li havas nur du motorciklojn, kiuj ambaŭ estas modeloj por vetkurado kaj devigas al rajdanto klini antaŭen ĉe rajdado. La prezoj estis 700,000 kaj 400,000 jenoj respektive. Mi ne ŝatis tiujn modelojn, kiuj estas lacigemaj por la longa vojaĝo. Krome ambaŭ estis multe-kostaj. Tuj poste mi telefonis al unu motorcikla vendejo en Usono, kaj havigis al mi 6 aŭ 7 telefonajn numerojn de la vendejoj en Los Angeles kaj San Diego . Dum du horoj mi telefonis al tiuj vendejoj kaj fine trovis, ke unu el ili en San Diego havas deziratajn motorciklojn. Rezulte, la cel-loko de la vojaĝo ŝanĝiĝis kontraŭ mia volo, ekde regionoj de majaoj kaj Karibo ĝis tie, kie oni veturas tra Duoninsulo de Kalifornio al Urbo de Meksiko kaj poste rajdas norden en Plataĵo de Meksikio.

En la 21a de decembro, kiam mi atingis la flughavenon de San Diego du horojn malfrue, Douglas de la motorcikla vendejo atendadis min en granda vagon-aŭto. En la sama tago ni aĉetis du motorciklojnde Honda Rebel-450 . Por diri la veron, unua-foje mi havis kunulinon por la motorcikla vojaĝo - krome juna rajdistino!

Sekvant-matene ni ellitiĝis ĉe la sesa kaj direktiĝis al Tijuana, la lando-lima urbo en Meksikio. Estismalbona vetero kaj pluvis de tempo al tempo. Oni povas libere eniri kaj eliri el la Meksikiaj urboj ĉirkaŭ la landolimo en la daŭro de 72 horoj. Tamen ni bezonas ateston de permeso por aŭtomobiloj, Meksikian trafikan asekuron, kaj turistan karton por eniro en la landon. Strange, en la flanko de Usonoestis trovataj nek landolima oficejo nek inspektistoj. Tial, mi decidis eniri en Meksikio-n per piedoj por akiri la informojn, lasinte la motorciklojn en la parkejo en la usona flanko. Ni sciiĝis, ke ĉio estos disponebla en la urbo Tijuana de Meksikio, kaj reiris denove al Usono. Ĉifoje ni laŭvole transiris landolimon kaj duafoje eniris en Meksikio-n. Tio estis la unua fojo en mia vivo, ke mi eniris en la saman landon dufoje dum unu tago.

Duoninsulo de Kalifornio estas ĉirkaŭ tiel longa kiel la ĉef-insulo de Japanio kaj etendiĝas, longe kajmallarĝe kiel ŝtipo, 1200 kilometrojn rekte al sudo ekde Tijuana . Ĉi tiu duoninsulo estas dividata, ĉe sia mezo, en du ŝtatojn de Norda kaj Suda Kalifornioj. Mi estis surprizita trovi, ke tempa diferenco de unu horo estas senkaŭze definita malgraŭ la sama longitudo ĉe la ŝtat-limo. Normara juĝo de Japanione povas aplikiĝi al kelkaj landoj de la mondo. Tuj post la eniro en la sudan ŝtaton de Kalifornio oni trovas la etendon de la dezerto de Viscaino . Unu vojo senfine daŭras rekte sur la malfekunda tero. En la fino de la dezerto baldaŭ aperas kaktoj kun la formo simila al totem-turo. La plej alta el ili atingas la altecon de ĉirkaŭ 10 metroj. La suda duono de la duoninsulo estas kovrata kun tielaj arbaroj. Niaj Rebel-450 -j rapide antaŭiris tra la valo de kaktaj kolonoj en ĝiaj ambaŭ flankoj. Estis fortaj la motoroj de 450 cc kun du cilindroj paralele aranĝataj. Tiuj motorcikloj estas virecaj kiel savaĝaj ĉevaloj. Ili estas tiaj motorcikloj plej konvenaj por la duoninsulo de Kalifornio, kie artefaritaĵoj nenie troviĝas, kaj kie regas la furioza naturo.

Meksikio, ne nur en ĝia regiono de Kalifornio, estas lando tre bona por la vojaĝo per motorciklo. Unue, malofte pluvas en la lando. Mi neniam havis pluvan tagon en vintro en Meksikio. Tio estas plejgrava por rajdado. En bona vetero, oni povas havi klaran vidon kaj ne bezonas timi, ke la pakaĵo malsekiĝas. Oni malmulte devas prizorgi la glitadon de motorciklo. Antaŭ ĉio, oni povas ĝui la feliĉan rajdadon. Krome, en Meksikio ne estas malvarme eĉ en vintro, ĉar la lando lokiĝas pli sude ol Japanio.Male, la vintra klimato de la lando estas eĉ plej bona por rajdantoj, kiuj eble sentus sin rajdanta kvazaŭ en frua aŭtuno de Japanio.

Due, krom la bona vetero, aĵoj estas tre malmultekostaj en Meksikio. Komence, temas pri benzino,kiu estas nemankebla por motociklo. En Japanio oni devas pripensi la prezon de la benzino konsumota por la vojaĝo al proksimaj lokoj. Japanio estas unu el la landoj de la mondo, kiuj vendas la plej multekostan benzinon. Tamen, Meksikio estas, kiel ĉiuj scias, la benzin-produktanta lando. Pro tio, unu litro de benzino vendiĝas nur je iom malpli ol 30 jenoj en ĉi tiu lando, kiu kostas malpli ol kvarono de la benzino en Japanio. Ankaŭ en Usono, Aŭstralio kaj Nov-Zelando mi memoras pri malmultekosteco de benzino, tial ke mi pagis nur 40 jenojn, tamen, Meksikia benzino estis pli malmultekosta ol en tiuj landoj. Tial, oni ne devas maltrankviliĝi pro la elspezo de benzino, kiom ajn da ĝi oni uzas por longega vojaĝo.

Post manĝigo al motorciklo, vi devas nutri rajdanton.

Feliĉe, la manĝaĵoj por homoj estas ankaŭ trege malmultekostaj. Unu tuta kokido rostita, kiu estas sufiĉega por 4 personoj, kostas nur 250 jenojn. Vi ne devas pagi multe, sed vere povas havi luksan vespermanĝon, ĉar vi glutas unu metalujoda biero de 50 jenoj en stomakon kun ĉi tiu ĝuste rostita kokido. Post la manĝado, ni drinku "tequila "-n, fumante cigaredon el la paketo de "Marlboro " kostanta 110 jenojn. Ĉar unu botelo de normala grandeco kun 720 ml kostas nur 500 jenojn, vi devas atenti ne tro-drinki ĝin, por ke vi ne fariĝu alkohola malsanulo. Estus ankaŭ unu ideo, ke vi drinkegas tiel multe ĝis perdi vin mem kaj dormas tie kun la botelo, tamen, mi vin rekomendas dormi sendanĝere en hotelo, lasinte vian motorciklon en ĝia inter-ĝardeno nomata "patio ". Ĉar, estas ebleco, ke via motorciklo, kiu estus pli grava ol via vivo, ŝteliĝus dum via dormado en Meksikio, kie estas multaj malbonintencaj homoj. Ne maltrankviliĝu pri la mono de tranoktejo.

Ankaŭ hoteloj estas malmultekostaj. Nur je 1000 - 2000 jenoj vi povas resti en granda hotel-ĉambro, kiu havas altan plafonon kaj du duoblajn litojn grandajn, aŭ kelkfoje tri aŭ kvar litojn. Kompreneble vi ankaŭ povas ĝui varman duŝadon. Diferente de Japanio,en Meksikio ne okazos tia respondo, "Ne, bedaŭrinde, ĉiuj ĉambroj estas okupataj", ĉar hoteloj en Meksikio certe havas liberajn ĉambrojn, tute egale je kioma horo vi atingas. Tial vi forgesu ĝenan laboron de rezervado kaj ĝuu facilan kaj liberan vojaĝon. Nun ni jam solvis du problemojn el tri viv- fundamentaĵoj de manĝaĵo, restadejo kaj vestaĵo. Fine ni solvu problemon de vestaĵo. La korpo de rajdantoj, ne tiu de kondukantoj de aŭtomobiloj, estas elmetata 100 procente al danĝero. Pro tiu kaŭzo, ĉiuj rajdantoj devas meti sur sin kirason de ledo. Meksikiaj ledo-produktoj estas nekompareblepli malmultekostaj ol tiuj sub japana lastatempa "prezo-detruado". Ledo-jako kostas 4000 jenoj; ledo- pantalono 3000 jenoj; longa ledo-boto 3000 jenoj. Tuta sumo de 10000 jenoj donas eblecon kovri vin komplete kun la kiraso de ledo.

Bona vetero kaj malmultekosteco ne estas sufiĉaj por motorcikla vojaĝo. Se la trafiko estus tiel densa kiel sur japaniaj vojoj, estus pli bone forgesi motorciklan vojaĝon kaj dormi en via domo. Sed, ne prizorgu. En Meksikio la distanco inter unu vilaĝo kaj la alia estas longa, aŭ je 50 km aŭ je 100 km,tial troviĝas nek trafikaj lumoj nek aŭtomobiloj. Ĉar la vojoj estas ĝenerale rektaj, oni neniam sentas danĝeron eĉ se oni rapid-iras pli ol 100 kilometrojn hore. Rezulte, oni povas antaŭen-iri tiel longe kiel laŭplaĉe.

Tiuj faktoj eble vin kredigus, ke Meksikio estas ĵus kvazaŭ paradizo por rajdistoj. Tamen, kiel oni scias, oni ne povas trovi ĉiam bonajn aferojn en nia mondo. Troviĝas kelkaj problemoj ankaŭ por la motorcikla vojaĝo en Meksikio. Ili estas la structuro de Meksikiaj vojoj, la prezo por pagvojoj kaj la policanoj.

Unue, la problemo, kiun mi havis en la duoninsulo de Kalifornio,estis la inundo. Origine, devas esti, ke ne ofte pluvas en Kalifornia Duoninsulo, kie troviĝas eĉ dezerto. Tial ne troviĝas riveroj tie. Do, neekzistas pontoj. Tie falas raraj pluvoj. La pluv-akvo rekte kuras al la maro tra la tero, ĉar ne ekzistas arboj, nome la rezervujo de akvo. La fluo de pluvo ne evitas la vojon. Rezulte, ni devis kruci la riverojn, kiuj blokis la vojojn 6 aŭ 7 foje ĝis ni atingis La Paz , la plej suda urbo de la duoninsulo.

La Meksikiaj vojoj havas vere pli malmulte da trafiko ol tiuj de Japanio. Krome, plejparte da vojoj estas direktaj. Tial, oni ne povas ne havi la impulson por malfermi akcelilon. Japanaj rapidemuloj kompreneble veturus je rapido pli ol 200 km/h. Tamen, tio estas danĝera. Troviĝas multaj fendoj kaj truoj en la vojoj en Meksikio. Unutage ni atingis vilaĝon en unu vespero en Kalifornia Duoninsulo sed sen hoteloj, tial ni devis daŭrigi nian vojaĝon pluajn 80 kilometrojn por alia hotelo. En malhelo post vesperiĝo la vojoj estis tute mallumaj sen lampoj aŭ voj-protektiloj. Kiam oni rigardas vojon kaj en ĝi trovas truon, do estas jam malfrue, eĉ se oni penas eviti ĝin. La truo saltigas la motorciklon alten kaj tiu ŝoko turnas du motorciklajn spegulojn teren. Malboneco de la vojo ankaŭ kaŭzas la rompon aŭ malfunkcion de la motorciklo. Pro la fortegaj ekfrapoj kaŭzitaj de la malglata vojo, malfiksiĝas la boltojde malantaŭ-indikiloj kaj fine tiuj indikiloj pendas kaj eksvingiĝas kiel la pendolo de horloĝo. Plie la reflektoro malfermiĝas larĝe. Finfine turn-levilo de la ŝanĝilo subite malfiksiĝas, kaj tial la motorciklo fariĝas ne-kontrolebra dum momento.

La danĝero sur la vojo konsistas ne nur el truoj. Diferente de la vojoj en Japanio, tiuj en Meksikio iras tra la kruda naturo, pro tio, la animaloj sensciaj pri la trafikaj reguloj blokas la trafikon ajna- momente. Ĉar en la tago bovoj kaj en la nokto vulpoj salt-transkuras la vojon, oni devas haltigi la motorciklon per subita bremsado. Eĉ ŝtonetoj estas danĝeraj por rajdado, estas pli danĝere frapiĝi kontraŭ tiuj animaloj. Se tio okazas, oni mortos. Se oni rajdas sur motorciklo, kiu havas nur du radojndiferente de aŭtomobilo, kiu havas kvar, oni ĉiam devus veti sian vivon.

Krome, estas alia obstaklo rilate al la vojoj en Meksikio. Kiam oni eniras en urbeton aŭ vilaĝon postrapidega veturado sur la vojo kun malmulte da trafiko, oni certe trovas obstaklojn blokantajn la vojon. Ili estas betonaj ŝtipoj arkoformaj nomataj "topes ", kiuj kusas tra la vojo, por ke malmultiĝu la rapidecode veturiloj. Tiuj aĵoj estas tre ĝenaj por motorcikloj aŭ aŭtomobiloj, tamen, plej helpaj por pied-irantoj.Mi respektas la saĝon de meksikanoj, kiuj konsideras homojn pli gravaj ol efikecon. Kontraŭe, en grandaj urboj kiel Meksikurbo, tiuj trafikaj obstakloj estas eligitaj, tial la pied-irantoj vere devas veti siajn vivojn por trapaŝi la straton. Ŝajnas, ke homoj estas konsiderataj kiel aĵoj en ĉiuj urboj.

La dua problemo por la rajdantoj en Meksikio estas pag-vojoj. Allen el Texas min diris, antaŭ mia ekvojaĝo, ke ne estos multa trafiko en la pag-vojoj en Meksikio. Do, mi havis ideon veturi sur tiuj pag-vojoj, ĉar mi sciis, ke ĉiuj aĵoj estas malmutekostaj en Meksikio. Tuj post la eniro en Meksikion, ni rajdis sur la pag-vojo de Tijuana ĝis Ensenada . La rajdado de 200 km min kostis 200 jenoj. Tio estis tre malmultekosta. Ni denove veturis sur tia vojo post la transiro de La Paz tra la golfo de Kalifornio per ŝarĝ-ŝipo. La rajdado de 200 km, de Tepic gis Guadalajara,

kaj la sama 200 km de Guadalajara ĝis la Urbo de Meksikio, kia surprizo, kostis 3000 jenoj kaj 4000 jenoj respektive. Tio estas tiel multekosta kiel en Japanio. Tio estas egala al la monsumo sufiĉa por resti en hotelo 2 aŭ 3 noktojn. Poste, ni evitis pag-vojojn, dirante "Ne dankon". La homoj vojaĝantaj sur motorciklo ĝenerale ne havas multe da mono. Rezulte, tiu malmultekosta prezo por pag-vojoj estas neignorenda afero.

La fina problemo estas meksikiaj policanoj. Ĉar la trafika kvanto en Meksikio estas, kiel skribite antaŭe, tre malmulta eĉ en normalaj vojoj, oni povus veturi tiel rapide kiel oni volas. Plue, en multekostaj pag-vojoj kun preskaŭ nenia trafiko, oni vidus aŭtomobilojn kurantaj rapidege kvazaŭ tiuj en aŭtomobila vet-kurejo. Mi ne scias, ĉu estas rapidlimo por la pag-vojoj de tiu lando aŭ ne, tamen, foje troviĝas trafikaj signoj kiel 100 aŭ 90 km/h. Je la kvara posttagmeze, ni rajdadis je la rapideco de 105 km/h ekde la antaŭurbo de la ĉef-urbo al ĝia centro, esperante atingi ĝis antaŭ la aŭto-plena horo.Tiam, unu policano subite aperis en vojon kaj haltigis niajn motorciklojn kun siaj brakoj horizonte etenditaj. Li diris, ke li sendos nin al la policejo pro tio, ke ni kuris pli rapide ol je rapidlimo de 85 km/h. Antaŭ la eniro en la ĉef-urbo, la ĉielo estis klara en tuta bluo kaj estis preskaŭ varme, sed tiam la ĉielo de la urbo ekkovriĝis kun nigraj nuboj kaj ekpluvetis. Renkontante fifaman policanon, mia koro ankaŭ eknubumiĝis.

Onidire, meksikiaj policanoj haltigas vuturilojn kaj fiuzas ĉiajn ajn kialojn por gajni monon de sensciaj vojaĝantoj. Speciale, la policanoj postulas maljustan sumon da punmono al tiuj, kiuj ne povas paroli hispanan lingvon. Se la vojaĝanto ne tuj pagas la subaĉet-monon en tiu okazo, li onidire havus pli seriozajn problemojn. Plie, se oni diras tion, kio kontraŭas al ilia grava kredo, ke viroj superas, "machismo ", li estus sendota al malliberejo pro nur tiu ago. Tiam mi rememoris, ke unu meksikia policano, kiun antaŭe mi renkontis en aŭtobuso, iam diris, "La plej danĝeraj homoj en Meksikio estas policanoj".

Ĉiaokaze, tiam, ni alfrontis gravan aferon. La meksikiaj biciklantoj, kiujn ni renkontis en la ŝarg- ŝipo tra la golfo de Kalifornio, diris al mi, "Se 10 minutoj da parolado kun meksikia policano ne solvas la problemon, vi devas pagi 10 pesos (200 jenoj) al li". Nur 200 jenoj da subaĉet-mono supozigis min,ke salajro de mekisikiaj policanoj estas tre malmulta. Mi neniam donis subaĉet-monon en mia vivo. Kvankam mi sentis hezitemon, mi montris la monon de 10 pesoj, kiel la biciklantoj diris, al la policano, kiu forte insistis pri nia kulpo. Tiam la juna policano ne ricevis ĝin kaj kontraŭe fortigis sian insiston plu, monstrante sian polican insignon sub sia jako kaj dirante, "Mi estas meksikia policano!". Fine, pri tiu afero ni estis libertigitaj pro la kaŭzo, kiun ni ne komprenis.

Tuj post la eniro en la centron de la ĉef-urbo, mia amikino-rajdantino, kiurajdadis malantaŭ mi, ekmontris signon de indikiloj kaj haltigis sian motorciklon ĉe la flanko de la vojo. Malantaŭ mia amikino sekvis unu polic-aŭto. Unu el la policanoj eliris de la aŭto kaj diradis ion, fingromontrante la licenco-platon de ŝia motorciklo. Li ŝajnis diri, ke la vetriloj kun la numero de "7" en la lasta cifero de la licenco-numero ne povas vojaĝi en tiu tago. Ĉi-foje la kolegino montris 10 pesojn, sed malfeliĉe ankaŭ la policano ne ricevis la monon. La onidiro pri la subaĉet-mono ne estas vera? Sed..., ankoraŭ-foje ni estis liberigataj sen scii kio okazis.

Poste ni eniris en la ĉef-vojon de la urbo. Troviĝis nekredeble grandan kvanton da trafiko.

La hotelo, kie ni direktiĝis staras proksime de la voj-kruciĝo kun la ĉef-strato, Reforma , kiu trairas tra la ĉef-urbo. Kiam mi rajdis, rigardante la signojn de stratnomoj ĉe ĉiuj voj-kruciĝoj, la kun-vojaĝantino estis denove kaptata. Ĉi-foje kvin polic-motorcikloj de "Harley Davidson " nin bonvenigis. La policanojdiris, ke ni iru al la policejo, lasinte niajn motorciklojn sur la strato kaj pagu la pun-monon de 10000 jenoj pro la sama kaŭzo de nepermesata numero kiel en la lasta okazo. Mi diris, ke ni volas unue iri al la hotelo kaj paroli pri tio ĉiaokaze, ĉar jam vesperiĝis. Unu el la policanoj respondis, ke li nin gvidos persia polic-motorciklo al la hotelo. Mi pensis, ke estos pli sekure havi tieajn personojn ĉirkaŭ ni kaj, ke ni povos kontakti kun diversaj lokoj per telefono por helpo. Kiam mi diris, ke ni nun iru, respondis la policano, "Ĉar ni helpos vin, vi ankaŭ devos helpi nin". Tio estis postulo de subaĉet-mono? Li diris pri la sumo de 4000 jenoj. Tiu estis granda sumo. Ŝajne ni kaptiĝis de la malbonaj policanoj. Ni ne sciis alian solvon. Mi pensis, ke ni iros al la hotelo kaj provos solvi la problemon. Tamen, la mezaĝa policano veturanta fronte kaj la juna rajdanta apud mia amikino, ambaŭ, estis vere amikaj. Ili kvazaŭ ĝuis gvidi nin. La mezaĝa policano sur la blanka motorciklo respondis de tempo al tempo al la radio- ricevilo. Post iom da tempo, la policano subite haltigis sian motorciklon en la mezo de unu granda voj-kruciĝo kaj diris, "Nun ni ekhavas urĝan laboron kaj ne povas gvidi vin. Vi rajdu sen nia helpo". Mi iome ektrankviliĝis kaj petis lin fotografii ilin ambaŭ kun ni. La policano konsentis mian ideon, malgraŭ la kvar motorcikloj starantaj en la mezo de voj-kruciĝo. Krome, li mem nin fotis kaj malaperis en la urbon kun sia kunlaborulo, turninte sian motorciklon malantaŭen.

Noktiĝis. Kiam ni fine trovis la hotelon, ni vidis unu policanon antaŭ la hotelo. La hotelo ŝajnis kiel ordinara domo kaj ni ne sciis, kie estas la eniro. Kiam ni vagis ĉirkaŭ la hotelo, la policano de la aŭto laŭte vokis la personojn de la hotelo por ni. Unu dungitino aperis kaj diris, "Mi pensas, ke ĉiuj ĉambroj estas okupataj, tamen, mi tion certigos denove." Ŝi ŝlosis la pordegon kaj malaperis. Ĝis tiam, mi jam longan tempon rezistis mian deziron pisi. Mi ne povis toleri plu kaj demandis la policanon, ĉu estas necesejo ĉirkaŭe. Li respondis, ke mi tion faru ie ĉe la malhela loko de la alia flanko de la strato. La policano afable blokis tian senhontan mezaĝan rajdanton per sia korpo, por ke pied-irantoj sur la trotuaro ne povu vidi la pisanton.

65 km-jn norte de la Meksikurbo, troviĝas antikva ĉefurbo de la "Toltec "-a civilizo namata Tula . Enunu urbeto ĵus antaŭ Tula , ni perdis nian vojon kaj haltigis la motorciklojn ĉe la plen-trafika strato de laurbeta centro, post veturado laŭ la trafika signo gvidanta al Tula . Kiam mi demandis la vojon al okaze tie staranta persono, du policanoj, malfeliĉe ankaŭ ĉifoje, pied-venis direkte al ni. Tiu loko estis ĵus antaŭ la policejo. Ili ordonis, ke ni iru alla policejo pro la kaŭzo de nia veturado kontraŭ la unu- direkta trafika fluo. Ni kuniris kun la policanoj, pensante, ke ni fine havos seriozan problemon. ...Sed,ni estis liberigataj ankoraŭ ĉifoje, feliĉe, post nura montrado de niaj licencoj. Eĉ pli bonsorte, la policanoj gvidis niajn motorciklojn per sia polic-aŭto, al la sola vojo direktanta al Tula .

Meksikanoj estas varm-koraj.

La kaŭzo, ke mi komencis lerni la hispanan lingvon antaŭ 20 jaroj estis en la fakto, ke mi renkontis amikemajn meksikanojn en la vojaĝo. Ankaŭ ĉifoje mi renkontis multe da afablaj personoj. Speciale, mi ne forgesas la afablajn virinon kaj filon, kiujn mi ekkonis ĉe restoracio en Meksikurbo. Ili diris, "Ni montros veran meksikian nokton al vi.", kaj nin invitis al "nokta klubo" en la turisma parto de la ĉefurbo, tiu parto, onidire estas absolute danĝere por eksterlanda turisto viziti sola. Sekvant-tage ili ankaŭ invitis nin al la restoracio, kie ili laboras. En Meksikio troviĝas tiaj bonaj personoj, mi ne scias kial, tamen, troviĝas tre vaste konata la onidiro, ke la lando havas multe da ŝtelistoj aŭ rabistoj, aŭ ke aĉaj policanoj postulas subaĉet-monon al la vojaĝantoj. Tio ne estas kompleta malvero, sed iomete troigata. En Meksikio eĉ la naturo estas libera el la homa rego. Pro tiu kaŭzo, Meksikio neniam estas sekura lando por la vojaĝantoj el industriaj aŭ autoritataj societoj. Eĉ la vojoj konstruitaj de homoj ne estas tute regataj de la homoj men. En ĉi tiu lando, oni ne povas kredi la sekurecon promesatan de la societo. Fundamente, japanoj nun forgesas la fakton, ke sekureco ne estas senkondiĉe donata de la societo, sed oni devas akiri ĝin per la respondeco de la individuo. Efektive, japanoj eble vendas sian liberecon por la sekureco, kiun sia societo donas.

Meksikanoj havas fieron, ke sia lando estas plej libera. Tial, ĉiuj havas memfidon, ke ĉiu vivas sianvivon libere. Ili havas ideon, ke amo estas pli grava ol laboro, kaj ke individuo estas supera al organizo. Ili kompreneble kredas, ke reguloj devas esti por la feliĉo de la individuo, sed ne de la tuta societo. En Meksikio eĉ la policanoj ne ĉiam observas regulojn. Tiu, kiu decidas regulojn ne estas lego, sed ni individuaro. Meksikiaj policanoj kelkfoje neglektus legon, ricevante subaĉet-monon. Male,ne ricevante monon kiel en mia okazo, ili liberigas la malobservantojn de trafikaj reguloj nur laŭ sia mema decido. Tio estas anarkiismema, do estus danĝere, sed iusense homana. Mi ŝatas tiajn meksikiajn policanojn.

Motorcikloj dormas en la "patio " de meksikia hotelo.

En Guadalajara, la dua plej granda urbo en Meksikio, troviĝas "mariachi" placo.

Piramido en Mexico City

Placo kun skulpturoj en Guadalajara

HONDA Rebel-450

Manĝaĵo ankaŭ estas malmultekosta.

Policano en Mexico City

Varm-kora virino kaj sia filo, Mexico City