(22) Esperantistoj en Tri Riveroj
Post ricevante invitan retmesaĝon el Luiz Alberto, la esperantisto en Tri Riveroj, mi ankaŭ babilis kun li en la Interreto. Antaŭa nokte de mia foriro el Rio de Janeiro, Ademar telefonis lin kaj diris lin, ke mi eliros el Rio de Janeiro je la naŭa matene kaj alvenos al Tri Riveroj je la dek-unua. Ademar demandis la adreson kaj la telefonnumeron de la oficejo kie Luiz laboras, kaj informis min pri tio.
Je la naŭa de la mateno en la 24-a en junio, mi foriris el Rio de Janeiro. Mi sekvis la aŭtomobilon veturigitan de Denis, la filo de Ademar. Ademar kaj Denis montris al mi la vojon de 70 km-j el la okcidanta fino al la nordorienta fino de Rio de Janeiro. Ĉe la enirejo de Brazila 40 ale al la ĉefurbo Brasilia, ni ĉirkaŭbrakis kaj adiaŭis.
La serpentumanta vojo supreniras en la montaro ekde Rio de Janeiro. Mi esperis alveni al la oficejo de Luiz antaŭ la 11:30 eĉ se mi estus malfrue, sed alvenis tie je la 12:30. Lia oficejo estas kiel japana registara oficejo de edukado. Luiz ne vivis en Tri Riveroj, sed en Paraiba do Sur, najbara urbeto 10 km-jn fore el Tri Riveroj. Do li diris min, ke mi iru al la domo de Ivo Pinto Magalhaes, kiu vivas en la centro de Tri Riveroj kaj la prezidanto de la esperanta societo de la urbo, kaj skribis mapon por montri la vojon. La domo de Ivo estis ene de nur kvin domblokoj el la oficejo de Luiz. Mi ne povis enmeti la motorciklon en la domon kiel la sama afero okazis ĉe la domo de Ademar en Rio de Janeiro. La edzino de Ivo Edi petis la najbaron aliflankan de la strato por ke mi povu halti la motorciklon en la parkejo de la domo.
Ĉar dua-etaĝa chmbro estis donata al mi, mi portis miajn pakaĵojn en la ĉambron. Tiam mi rememoris unu tre gravan aferon. Mi jam diris al Ivo, ke mi estas fumegulo. Li permesis min fumi en la ĉambro malgraŭ tio, ke li suferis pro astmo. Kia bonkora persono li estas! Kiam mi finis ŝanĝi miajn vestaĵojn, Luiz venis kaj mi iris por meztagmanĝi kun li. Tuj post kiam ni sidiĝis ĉe la tablo, esperantistoj sekve venis. Kiam ni finis tagmanĝadon, Luiz reiris al la oficejo kaj iuj el la esperantistoj restantaj tie gvidis min al sia esperanta oficejo de Tri Riveroj. Kvin aŭ ses el aliaj esperantistoj baldaŭ kuniĝis kun ni. Verdire, Luiz jam informis ilin pri mia alveno en Tri Riveroj. Ivo ankaŭ venis. Ivo parolis kun unu el la esperantistoj kaj diris min, ke mi transloku mian motorciklon al la domo de tiu persono, ĉar si havis dubon pri la sekureco de mia motorciklo, kiun mi parkis en la domo aliflanka de la strato. Do ni piediris al la domo de tiu ĉi esperantisto. La granda domo havis bonan parkejon kaj mi kredis, ke mia motorciklo estos absolute sekura tie. Tamen, ĉar la domo estis malproksime de la domo de Ivo, mi translokis la motorciklon al proksima publika parkejo. Mi pagis US$8 por du noktoj. Luiz venis kaj ni tri personoj, Luiz, Ivo kaj mi iris por drinki bieron. Ni drinkis ĉirkaŭ ĝis la naŭa. Luiz proponis iri al sia urbeto por pli da drinkado.Kompreneble mi konsentis. Li tuj telefonis iun per sia poŝtelefono. Post nelonge du virinoj venis per aŭtomobilo. Ili diris min, ke mi devu iri tuj kune. Unu el la virinoj veturigis nin al la domo de Ivo. Mi portis svetron kaj reiris al la aŭtomobilo. Estis malvarme tie en la nokto.
La urbeto de Paraiba do Sur, kie ni alvenis ene de ĉirkaŭ du-dek minutoj, aperis komforta kaj sekura. Ĉiuj stratoj de tiu ĉi urbeto estis asfaltita aŭ pavimŝtonita, dum la stratoj en kampara urbeto de tia grandeco kutime ne estas pavimitaj krom ĝia ĉefa strato. La virino, kiu stiris la aŭtomobilon, estis Angela. Ŝi estas estrino de Luiz en la oficejo. Ŝi malveturigis la virinon en la apuda sidejo ĉe ŝia domo kaj veturigis nin al drinkejo. Ĉar Angela ne komprenis esperanton, Luiz interpretis. Alia esperantisto baldaŭ venis por kuniĝi kun ni. Ni drinkis ĝis la unua en la meznokto. Ĉar estis tro malfrue por reiri al Tri Riveroj, mi restis en la hejmo de Luiz.
Sekvant-matene mi ellitiĝis je duono post la naŭa. La telefono sonis multfoje, sed Luiz ankoraŭ estis en la lito. Ĝi sonadis dum unu horo. Luiz fine ellitiĝis kaj diris, "Mia Dio! Mi devis viziti radio-stacion por doni intervjuon kun vi, sed mi forgesis tion!" Li neniam edziĝis. Li permesas ĉinajn geedzoj vivi en unu el siaj ĉambroj. Kiam mi ellitiĝis, ili jam foriris ie. Ili planis eknegoci per restoracio en la urbeto kaj la restoracio estis preskaŭ preta. Estis amaso da libroj en la librobretoj en la domo de Luiz. Estis anglaj kaj francaj libroj, tamen, plejparto de liaj libroj estis esperantaj libroj. Inter tiuj esperantaj libroj, mi trovis eĉ antikvan japanan poemaron "Manjo-ŝu", amrakonton en mezepoka Japanio per Saikaku Ihara kaj libron de japanaj mallongaj poemoj "hajku". Mi forte estis impresata, ke li jam legis tiajn multegajn esperantajn librojn.
Ni prenis la aŭtomobilon de Angela je la dek unua. Ŝi veturigis nin al registara oficejo kaj al meblara fabriko. La esperantistoj de Tri Riveroj atendis nin por havi feston de tagmanĝado. Kiam mi ekforiris el Paraiba do Sur, la aŭtomobilo de Angela havis la trapikon de pneŭmatiko. Riparo dŭris longe dum du kaj duono horoj. Ni alvenis al la restoracio malfruege je la tria, tamen, ĉirkaŭ ses esperantistoj ankoraŭ atendadis nin. Unu el ili, Jorge Linck diris min iri kune al ret-cafejo, kie li laboras, kaj akompanis min tie. Poste li invitis min al sia hejmo per aŭtobuso. Li permesis min duŝi en sia domo. Lia edzino servis min kun kukoj kaj trinkaĵoj. Jorge diris min, ke mi estas la unua alilanda esperantisto kiu vizitis Tri Riveroj-n. Mi sentis kvazaŭ mi estis ricevanta gajegan bonvenon el ĉiuj esperantistoj de la urbo.
Mi veturis per aŭtobuso kun Jorge por partopreni en prelego pri medio-malpuriiĝo kaj ekologio, kiu okazos en la oficejo de esperanto ekde la oka en la nokto. La prelego havis ĉirkaŭ 15 aŭskultantulojn kaj plejparto de ili estis esperantistoj. La prelegulo parolis en portugala lingvo. Trovinte min kiu ne komprenis la lingvon, Luiz faris samtempan interpreton en esperanto. Lia esperanto estis belega. Li interpretis multe pli rapide ol mi parolus japane. Mi mirfrapiĝis pro lia kapableco. Mi malfermis miajn okulojn por koncentri min kaj aŭskultis lian esperanton. Sed mi ne povis, mi pardonpetas lin pri tio, kompreni lian esperanton bone kaŭze de mia malsufiĉa kapableco por aŭskulti esperanton. Malgraŭ tio, ĉar la temoj estis pri medio-malpuriiĝo kaj ekologio, en kiuj mi engaĝis min dum longa tempo ekde kiam mi estis universitata studento ĝis kiam mi emeritiĝis, mi povis supozi la skizon de la prelego, kolektante kelkajn vortojn. Ĉiuokaze, estas kelkaj personoj nekredeblaj en la mondo. Mi estas certe, ke mi nepre povos paroli esperanton tiel flue kiel li tra mia vivo.
La loĝantoj de Paraiba do Sur, kie Luiz vivas, estas 35,000 kaj tiu de Tri Riveroj estas 100,000. Mi aŭdis, ke Kazuhiko Ouchi, japano de dua generacio, ege kontribuis por pliigi esperanton en tiu regiono. Rezulte, oni diras, ke estas 100 esperantistoj en Paraiba do Sur kaj 25 en Tri Riveroj. Tiu estas mirige multega numero kompare kun Osaka, kie ni havas nur ĉirkaŭ 70 membrojn en nia Osaka Esperanto-Societo inter 3 milionoj da loĝantoj. En tiuj du urboj mi sentis, ke mi unuafoje trovis "Esperanta Mondo"-n.
Prelego pri medio-malpuriiĝo kaj ekologio okazigita en la oficejo de esperanto
Meztagmanĝado kun Luiz kaj aliaj esperantistoj (Luis maldekstre)
Jorge