106es.htm

Esperantistoj en Meksik-Urbo

Ĉirkaŭ la placo en la urbo Meksiko mi ne facile povis trovi malmultekostan hotelon, kiu havas parkejon por motorciklo. Je la sepfoja peno mi fine trovis la hotelo kun parkejo. Malgraŭ la malmultekosto, la hotelo estis bona. Tamen, la hotelo postulis 2.5 dolarojn por la parkado. Tia postulo okazis al mi unuafoje. Pro tiu neatendita elspezo, mi prenis la ĉambron sen necesejo kaj sen duŝo, kiu estis pli malmultekosta 2.5 dolarojn. La hotelo kostis tute 17 dolarojn. Tiu superis mian planitan sumon da 15 dolaroj, sed mi kompromisis, pensante ankaŭ hoteloj devus esti pli multekostaj en la centro de la ĉefurbo. Kontraŭ mia atendado, mi trovis skribtablon, televidon kaj eĉ telefonon en la ĉambro. Mi ĝojis, supozante, ke mi povos interreti en la ĉambro post la longa tempo post Cancun. Sed, ĉar la telefonkablo estis fiksita al telefonilo, mi ne povis ligi kablon de la modemo kun la telefonilo. Mi mane spuris la telefonkablon kaj malfermis la kovrilon de la ujo de konektilo de telefonkabloj sur la muro. Tri cabletoj estis ligitaj kun la konektilo. La internacia adaptilo por telefono, kiu mi alportis elde Japanio, havas krokodil-buŝ-forman klipon kiel la fina metodo por ligiĝi kun diversaj telefonoj de la mondo. Unu el la tri telefonkabletoj devis esti neŭtrala, sed mi ne komprenis kiun. Do, mi provis ĉiujn kombinojn. Sed, ne estis reakcio en mia kontrolilo de modemo.

Mi rezignis konekti mian komputilon kun la telefono kaj telefonis al Leonora, la esperantisto, kun kiu mi jam komunikis per retmesaĝo en kaj post Veracruz. Malgraŭ mia hispana-miksita kaj malbona Esperanto, ŝi parolis kun mi pacience kaj kelkfoje kun bonkora rido. Krome, ŝia voĉo estis multe pli juna ol mi supozis. Ŝi diris min, ke ŝi bonvenos kun manĝado en sia hejmo.

Sekvanttage mi vizitis ŝin en la hejmo. La maldekstra ĉambro de la enirejo de la domo estis uzita kiel oficejo.kaj tuta muro estis kovrita kun librobretoj. Mi trovis multajn hispanajn lingvojn tradukitajn de tiuj skribitaj en Ĉinio sur la ĉiuj bretoj. Sur la longa tablo staris persona komputilo. Ne estis publica telefonejo en Kuernavako, nek en Meksiko. Estas multaj telefonejoj eĉ nun en la kamparo, tamen, tia komerco jam neebliĝis en la ĉirkaŭaj areoj de la ĉefurbo, en kiuj aŭtomataj publikaj telefonmaŝinoj ekipiĝas sur ĉiuj anguloj de la trotuaroj de la straoj. Do, same en la hejmo de la esperantisto en Kuernavako, mi petis ŝin uzigi la telefonon al mi por konekti mian komputilon ku la Interreto. Mi povis renovigi mian hejmpaĝon kaj interŝangi la retmesaĝojn. Por mi eĉ tio estas tre helpema.

Leonora estas bela kaj tre ensorĉiga virino. Sed bedaŭrinde, ŝi diris min, ke ŝi havas fianĉon en Usono. La granda foto de la fianĉo estis metita en la ekrano de ŝia komputilo. Ŝi demandis min, ĉu mi konas lin. Mi respondis “Ne”. Ŝi eksplikis, ke la viro antaŭe vivis en Japanio dum dek jaroj kaj nun laboras por unu esperanta oficejo en San Francisco.

Leonora ekkonis la fianĉiĝantan viron, kiam la kongreso de esperantistoj de tuta Latinida Ameriko esitis okazigita en Meksiko pasintjare. “Kiu? Ho!” Rigardante la foton de la viro atentite en la ekrano, li estas Joel Brozovsky, kiu restis en la Omoto en Kameoka! Mi estis ege konsternita per la koincido. Antaŭ mi forlasis Japanion, ni kelkaj esperantistoj de Osaka parolis pri Joel - kie kaj kion li faras post la reiro al Usono. Se mi scius, ke li estis en San Francisco, mi vizitus lin tie. Tre bedaurinde!

Baldaŭ poste ŝia patrino venis al la domo. Ŝia nomo ankaŭ estis Leonora. Mi ne speciale turnis atenton al ŝia nomo. Ŝi diris min, ke antaŭ jaroj unu japana esperantisto ankaŭ havis motorciklan vojaĝon en Meksikio kaj ke ŝi tiam kunrespondis kun li. “Vere?” Mi pensis, ke la motorciklulo devus esti mi. Tamen, laŭ mia memoro, la persono, kiu klopodegis trovi la vendejon por uzitaj motorciklo en Meksiko, havis malsaman nomon, kaj tiam loĝis en Guadalajara. Ĉar la motorciklejo, kiun la persono fine trovis por mi antaŭ sep jaroj, ne havis la motorciklon, kiun mi deziris, kaj krome tieaj motorcikloj kostis ĉirakaŭ duoble, mi ŝanĝis mian ideon kaj aĉetis ĝin en San Diego de Usono. Mi ne vizitis la zorgeman personon en Guadalajara dum vojaĝo, ĉar mi ne havis sufiĉan tempon dum la vojaĝo kaj vojaĝis kun la amikino, kiu ne povis paroli Esperanton. Tion mi poste bedaŭris longe. Mi denobe pensis pri la japana rajdanto. Krom mi, ne devas esti multaj aliaj japanaj esperantistoj, kiuj vojaĝis per motorciklo en Meksikio. Mi rapide serĉis la nomon en la nomlisto de mia komputilo. Ho, la persono, kiu prezorgis min, estis ĝuste la patrino Leonora Torres antaŭ mi! Mi senkulpigis min kaj ŝin dankis denove. Kia koincido!

La filino Leonora diris min, ke estos kunveno de esperantistoj en la dimanĉo post du tagoj, kaj mi kompreneble iris. Mi atingis la stacidomon de la metroo plej proksima de ŝia domo ĝuste je la promesita tempo de la 10-a matene. Poste kiam mi finis nur du pufoin da fumado ĉe la elirejo de stacidomo, mi aŭdis la viran voĉon vokanta “Toru!” en la antaŭa strato. Tamen, la persona, kiun mi atendis estis virino nomata Leonaro. La aŭtomobilo, el kiu la voĉo venis, estis unu ruĝa “Vorkswagen”. Tiu estis certe la aŭto de Jorge en Kuernavako. Kaj, estis Leonora kaj Jorege en la veturilo. Ni veturigis la patrino Leonora sur la vojo kaj direktis la lokon de la kunveno. Kiam ni alvenis, la maljuna virino nomata Estrela gvidis nin al la kunvena ĉambro. En la ĉambro pendis la flago kun la verda stelo kaj la bildo de Zamenhof. La kunvenĉambro estis sufiĉe granda. Mi informiĝis, ke la loko estis la oficejo de la Meksikia Esperanto-Federacio (MEF). Tie kuniĝis 11 meksikiaj esperantistoj. Ĉiuj parolis Esperante en la kunveno. La agendo komencis pri la raporto de buĝeto kaj procedis al la venonta Universala Kongreso en Brazilo. Tamen, ĉar ĉiuj parolis fluan Esperanton, mi ne bone komprenis. Mi kompatis min mem. Sed, dum mi daŭris aŭskulti ilian konversacion dum unu aŭ du horoj, mi iom post iom ekprenis. Mi ankaŭ eksciis, ke Jorge, kiu prezorgis min en Kuernavako, ŝajne estas la prezidanto de la MEF, kaj ke li mem renovigas la hejmpaĝon de la MEF. Do, mi petis ligi mian hejmpaĝon kun ilia. Ili facile akceptis mian peton kaj krome diris, ke la MEF ligos mian paĝon. Tiu estis vere mia honoro. En la fino de la kunsido la juna virino nomata Marta parolis pri sia sperto, kiam ŝi studis rusan lingvon en Moskvo dum unu jaro pasintjare. Ŝi ankaŭ parolis rapidan kaj fluan Esperanton, tamen, mi povis kompremi 80 aŭ 90 procentojn da ŝia rakonto, ĉar ŝia prononco estis klara kaj samtempe mia ebleco por aŭskulti estis iome plibonigita. Mi estis tre ĝoja.

Mi manĝis kun la ses postrestintaj de la esperantistoj post la kunveno en proksima restoracio. Ili pagis por mia manĝo. Post la manĝado mi vetulis denove kun la tri personoj - la dos Leonoraj kaj Jorge al la hejmo de la patrino Leonora. Ŝi regalis al ni per teo. Kvar grandaj pentraĵoj esits sur la muro de la ĉambro. Laŭ la patrino Leonora, ŝia filino pentris ilin. Ĉiuj estis bonaj pentraĵoj. Mi ŝatas kaj la pentraĵojn de Carmen en Kuernavako kaj tiujn de Leonora. Mi trovis poŝtokarton kun premsigno de TORONTO sur la tablo. Toronto estas la urbo, kie mi renkontis esperantistojn unuafoje en alilando kaj mi havis la peniĝaĵon pri mia eble perdita komputilo. Mi demandis, el kiu la poŝtkato estis. Tiu estis sendita el Ken, kiu similas Zamenhof-n. Tio ne nur estis koincido. Ili havis kunrespondis unu la alian super la landlimoj. La patrino Leonora diris min, “La Esperantujo estas malgranda ...”. Sed, pro tio la interrilato inter esperantistoj estas densa. Estis nur mia triafoje, kiam mi renkontis esperantistojn en alilandoj, tamen, mia rilato kun la esperantistoj en Nord- kaj Sud-Ameriko pliiĝas pli kaj pli. Mi volas renkonti pli da esperantistoj en la proksima futuro.

Mi akompanis la finilon Leonoran denobe poste kaj parolis ĝis malfrue en la nokto, drinkante bieron. Ĉiuokaze, Joel trovis bonegan virinon. Mi sentas emvion al Joel.

Ne estis parkejo en la malmultekostaj hoteloj ĉirkaŭ la "Zocalo"

Leonora kaj Jorge

En restoracio post la kunsido de MEF - el maldekstro, filino Leonora, patrino Leonora, Jorge, Sofia kiun mi renkontis ankaŭ en Kuernavako kaj Luis el Mexicali proksime de Kalifornio

Leonora kaj sia patrino Leonora

Monata kunsido de MEF

La mem-portreto de Leonara