(20) Esperantistoj en Rio de Janeiro
Estis nuba en Sao Paulo kiam mi forlasis la urbon matene. Laŭ la veter-prognozo, nubus ankaŭ en Rio de Janeiro. Sed la blua ĉielo atendadis min kiam mi alvenis en Rio de Janeiro. Ĉar Rio de Janeiro lokiĝas en la nordo de Tropiko de Kaprikorno, ĝi estas en la tropika terzono. Estas varme eĉ en vintro. Tuj kiam mi atingis hotelon, mi elmetis la ledan jakon kaj pantalonon, kaj eliris el hotelo por drinki bieron.
Mi jam havis kontakton kun esperantistino Elma de Nascimento per retmesaĝo. Tamen, mi ne sciis ŝian telefonnumeron. Do mi sendis mian mesaĝon al ŝi antaŭ kiam mi eliris de Sao Paulo. Sekvanttage de mia alveno en Rio de Janeiro, mi eliris el la hotelo por serĉi proksiman cafejon de Interreto. Post multe da tempoperdo, mi fine trovis iun sur la dua etaĝo de muzeo. Ĉar mi ricevis la telefonnumeron de Elma, mi telefonis ŝin je ŝia hejmo. Aloisio Sartorato, la vicprezidanto de Kultura Kooperativo de Esperantistoj, estis okaze vizitanta ŝin. Li estas 60-jaraĝa. Li emeritiĝis antaŭ kvin jaroj. Li iras al la Kooperativo ĉiutage por pliigi esperanton. Li diris min, ke li renkontos min en mia hotelo ĉar li vivas proksime de la hotelo. Aloisio venis al la hotelo je la tria posttagmeze. Ni piediris al la Kooperativo.
Estas, lukse, du esperantaj oficejoj en la najbaraj konstruaĵoj en Rio de Janeiro. Krome, ili estas en la domturoj starantaj en la vera centro de Rio de Janeiro. Unu el ili estas la supre-menciita Kooperativo, kiu estas sur la dua etaĝo de la malplialta konstruaĵo, kaj la alia estas Asocio Esperantista de Rio-de-Janeiro, kiu estas sur la 13-a etaĝo de la plialta konstruaĵo. Ambaŭ de ili estas grandaj oficejoj kaj multe da esperantaj libroj estas metitaj en la libro-oŝranko.
Tuj kiam ni alvenis al la Kooperativo, Aloisio informis mian alvenon al Rio de Janeiro al la esperantistoj en Brazilo per retmesaĝo. Post nelonge la retmesaĝoj inviki min estis senditaj el kelkaj esperantistoj - el Fortaleza, kie Universala Kongreso de Esperanto okazis antaŭ du jaroj, el Maceio, kie Brazila Kongreso de Esperanto okazos post unu monatoj, el Tres Rios, urbeto 150 km-jn norde de Rio de Janeiro, kaj el Niteroi, kiu lokiĝas alia flanke de Rio de Janeiro trans la golfeto. Ĉinokte Aloisio min gvidis al la monto per tramo. Ni trovis japanan restoracion kaj vespermanĝis tie. Estis malvarmete post sunsubiro sur la monto kaj mi vidis bonegan nokt-pejzaĝon de vasta Rio de Janeiro malsupren.
Du tagoj poste, Aloisio akompanis min al Niteroi en alia flanko de la golfeto kaj mi renkontis esperantajn geedzojn. Niteroi estas konektita kun Rio de Janeiro per longa ponto de 13-km super la golfeto. La portugalo kiu malkovris tiun golfeton en januaro de 1502 erare supozis tiun kiel rivero kaj nomis la eks-cefurbon Rio de Janeiro (Rivero de Januaro). Ni transiris la pordon per aŭtobuso. La pordo devus doni la tutan pejzaĝon de Rio de Janeiro se sen la tiama nebulo supre la maro. La nebulo malklarigis la eble belan urbon kaj la montojn malantaŭajn, kvankam la blua ĉielo etendiĝis supre. Ni atingis la domon de Valmir kaj Neide. Tiu estis granda domo, kiu havis muzikan studion sur la dua etaĝo. La apuda ĉambro estis komputila ĉambro, kie tri sekretariinoj estis laborantaj. La edzo Valmir estas eksa alt-ranga burokrato de ŝtata registaro, kaj sia edzino Neide estas poeto kaj samtempe kantistino. Ni iris, en la Citroen veturigita de ilia mema ŝoforo, por vidi la konstruaĵojn proksimajn de la maro desegnitajn de Oscar Niemeyer, kiu ankaŭ planis la ĉefurbon de Brasilia. La muzeo sur la klifo estis, interalie, originala konstruaĵo kun formo de neidentigita fluganta objekto. Oni diras, ke Oscar estas 98 jaraĝa, sed ke li daŭre laboras eĉ nun. Sekvante ni vizitis kelkajn plaĝojn ĉirkaŭ Niteroi. Neide kantis laŭ la KD speciale farita por ŝi mem en la aŭtomobilo sur la vojo al hejmo. Ŝia voĉo estis tiel bela kiel opero-kantisto. Ni estis veturigitaj al la haveno per la Citroen kaj reiris al Rio de Janeiro per ŝipo. Bedaŭrinde la nebulo ankoraŭ ne estis klarigita.
La prezidanto de la Kooperativo estas Givanildo Ramos Costa. Li respondecas pri 55 minutoj da radio-programo de esperanto ĉe Radio Rio de Janeiro dufoje en semajno. La triatage de mia restado en Rio de Janeiro, li proponis, ke mi havu parolon por la programo. Mi demandis al li la daton de la programo kaj li respondis, ke ĝi okazos la sekvanta marde. Mi havis la ideon eliri el Rio de Janeiro antaŭe en la venonta dimanĉo, kiam trafiko estus pli facila. Mi pensis pri tio dum iom da tempo. Mi decidis postigi mian foriron kaj akceptis lian proponon.
Samtage la Kooperativo havis esperantan kurson kiel kutime. Mi kuniĝis en la kurso kaj parolis pri mia vojaĝo. La instruisto de la kurso estis Ademar Dinis. Li estis instruanta esperanton tra esperanto sen uzante lernolibron. Li antaŭe laboris por oleo-rafina firmao kiel inĝeniero kaj estis vic-estro de la sindikato. Li emeritiĝis je la aĝo de 52. Li nun vivas laŭ sia pensio de US$860 monate. Ĝi estas sufiĉa por vivi en Brazilo. Li iras al la Kooperativo preskaŭ ĉiutage same al Aloisio, kaj instruas esperanton. Li ĉiam ridigis la lernantojn pere de siaj ŝercoj, kvankam mi komprenis nenion de ilin. Mi estis ŝokita scii, ke la lernantoj komprenis liajn ŝercojn kvankam ĉiuj el ili estis nur komencantoj. Post la kurso mi iris por drinki kun Ademar kaj liaj 4 aŭ 5 lernantoj. Ademar estas la sola fumanto inter la ĉiuj esperantistoj kiujn mi jam renkontis dum la vojaĝo. Plue, li estas fumeganto kiu fumas pli ol me. Li ankaŭ drinkas, sed li estis drinkante sen-alkoholan bieron kiam mi renkontis lin ĉar li estis iomete malsana. Li estas vere amuza persono. Mi lernis el li kelkajn esperantajn vortojn kiel fiki, feki, furzi unuafoje. La nokto malfruiĝis kaj esitis preskaŭ je la deka. La personoj kiuj restis tie estis kavar - virino Neli, gardisto Claudio, Ademar kaj mi. Rio de Janeiro ankaŭ estas danĝera urbo. Neli telefonvokis sian edzon de taksio-kondukisto kaj veturigis min al mia hotelo per la aŭtomobilo veturigita per sia edzo. Mi sentis maksimuma sekurecon ĉar mi ankaŭ estis akompanita per la gardisto Claudio en la taksio.
Sekvanttage Ademar diris min telefone, ke mi gastiĝu en sia dua-domo. Ĉar mi jam pagis al la hotelo por aliaj tri noktoj ĉimatene, mi respondis lin, ke mi faros tion post kvar tagoj. Li ne vivas en la sama apartamento kun sia edzino kaj du gefiloj, sed vivas sola en tri-etaĝaj domo por ĝui liberecon. Mi pensis, ke estos bone resti en lia domo, ĉar mi povos fumi libere.
Post kvar tagoj mi iris al la dua-domo. Por gvidi la vojon, Ademar venis al mia hotelo en la aŭtomobilo kiu estis kondukita de sia filo Denis. Kiam ni atingis la dua-domon, mi eksciis, ke mi ne povis enmeti mian grandan motorciklon en la domon tra la mallarĝa enirejo. Do ni iris al la apartamentaro kie lia edzino vivas por ke mi povu parki la motorciklon tie, lasinte la pakaĵojn en la domo. Post parkinte la motorciklon, Ademar kaj mi reiris al la domo. Tuj post nia revono al la hejmo, Ademar komencis komputilan babiladon de esperanto. Mi neniam faris tion. Mi babilis kun esperantisto en Tokyo. Ademar kaj mi ankaŭ provis babili kun Luiz Alberto, kiu donis al mi invit-retmesaĝon el Tres Rios, sed la mikrofono de Luiz ne funkciis bone. Do ni parolis kaj li tajpis. Mi surpriziĝis, ke li povis tajpi rapidege. Li tajpis pli rapide ol mi parolis. Mi restis du nokte en la dua-domo kaj la apartamento respektive post ĉio.
La sevanttago estis dimanĉo. Mi ellitiĝis je la kvina matene kaj prenis aŭtobuson kun Ademar je la sepa por iri al Resende 200 km-jn okcidente de Rio de Janeiro, kie Ŝtata Kongreso de Esperanto okazos. Ĉirkaŭ 50 esperantistoj kuniĝis. La Kongreso komencis je la deka. Mi parolis je la komenco de la posttagmezaj programoj. La Kongreso finis je la kvara posttagmeze. Ni veturis per aŭtobuso je la kvina kaj reiris al hejmo je la oka kaj duono. Poat mallonga restado, mi ŝaltis la computilon, sed tiu ne ekfunkciis. Granda problemo! Kvar jaroj jam pasis depost kiam mi aĉetis ĝin. La vivo de la komputilo eble jam finis! Ademar tuj telefonis iun kaj akiris la nomon de riparejo.
Sekvantmatene mi iris al la riparejo kun Ademar. La laboristo de la riparejo, kiu ekzamenis la parton de potenc-provizilo, diris min, ke ne estis problemo pri tiu parto, sed ke la problemo devus esti en la ĉefa parto de la komputilo. Li ankaŭ diris min, ke la reparado postulos ok tagojn. Mi estas vojaĝanta kaj mi ne povas atendi tian longan tempon! La riparejo estis proksime de la Kooperativo. Ni iris al la Kooperativo. Ademar tuj telefonis al Didi, kiu estas unu el siaj esperantaj lernantoj kaj riparisto de komputiloj. Didi respondis, ke si vonos al la Kooperativo post laboro. Post ĉirkaŭ du horoj li venis kun siaj du kunlaboruloj. Ili tuj malcovris, ke la kablo de la potenc-provizilo havis malbonan kontakton, kaj riparis ĝin post momento. Ili ne volis akcepti monon por sia laboro. Do ni iris por drink kiel kutime. Danke al la esperantistoj, mi ne devis atendi dum ok tagoj.
Sekvanttage ni iris al la Kooperativo denove. Mi vizitis tie ĉiutage en Rio de Janeiro. Mi devis doni la intervjuon al la radio ek la tria posttagmeze. Mi jam sciis la demandojn faritoj de Givanildo, kiu estas responsa pro la programo kaj samtempe la intervjuisto. Do mi skribis miajn respondojn en esperanto kaj iris kun Ademar al la radio-stacio en insulo de la golfeto. Ĉar ni ne havis sufiĉan tempon, mi diris al Ademar ke ni prenu taksion. Sed, li respondis trankvile, "Ne gravas, Toru. Eĉ se ni alvenos malfrue, Givanildo havas aliajn temojn por paroli krom via intervjuo". Latin-Amerikanoj eatas fakte facilemaj. Nia aŭtobuso alvenis antaŭ la radio-stacio kelkajn minutojn antaŭ la tria. Givanildo estis atendanta nin ĉe la enirejo. Ni tuj sidiĝis antaŭ la mikrofonoj. Ademar ankaŭ sidiĝis ĉe la tablo kun ni. Givanildo ekparolis en kaj esperanto kaj portugala en parol-maniero tre ritma. Li eĉ kantis unu kanzonon. Ademar ankaŭ parolis iome en esperanto. La intervjuo daŭris pli longe pro mia malbona esperanto kaj la programo pliiĝis kvin minutojn. Mi havis la sperton, kiun aliaj vojaĝantoj malofte povas havi. Tiu ankaŭ okazis ĉar mi lernis esperanton.
Ademar gvidis min, ĉiam kiam li ne havis kurson, al la vidindejoj en la urbo, kiel la monto kun la fama statuo de Kristo, "Suker-Pano", kie oni povas ĝui la panoramon de Rio de Janeiro el la supro al kie du-etapaj kablo-pendigitaj tramoj levas vin supren, kaj la plaĝoj de Ipanema kaj Copacabana. Dum dek tagoj en Rio de Janeiro mi estis kun la esperantistoj ĉiutage. Mi ankaŭ partoprenis en esperantaj kursoj en la Kooperativo kaj la Asocio Esperantista de Rio-de-Janeiro. Kiam mi alvenis al Rio de Janeiro, mi apenaŭ povis kompreni tion kion la esperantistoj estis parolantaj. Tamen, mi laŭgrade ekkomprenis iome plu en Rio de Janeiro. Antaŭ Rio de Janeiro, mi jam renkontis esperantistojn en Kanado unufoje, kaj poste en kelkaj aliaj landoj, sed mi estis, verdire, ĉiam maltrankvila por renkonti ilin pro manko de mia kapableco paroli esperanton. Sed tio jam finiĝis en Rio de Janeiro. Nun mi volas paroli plu esperante kaj plibonigi mian parol-kapablecon de esperanto. Mi komencis lerni esperanton antaŭ 15 jaroj kaj finfine mi elteriĝis.
ĉiu el la du oficejoj de esperanto estas en tiuj du konstruaĵoj.
Esperanta kurso en la Kultura Kooperativo de Esperantistoj
La statuo de Kristo sur la supro de la monto
El dekstre, Aloisio, Valmir, Neide kaj ŝia filino
"Suker-Pano", kie oni povas ĝui la panoramon de Rio de Janeiro el la supro
Plaĝo proksime de Niteroi
Drinkante bieron post esperanta kurso. Ademar maldekstre.
La apartamentaro kie la edzino kaj gefiloj de Ademar vivas
Knabinoj el Ipanema