(25) Esperantistoj en Valencia
Paul Gonçalves, esperantisto kiu vivas en Valencia, Venezuelo, estas 21-jaraĝa universitata studento. Li ĉefstudas modernajn lingvojn. Li vizitis mian retpaĝon kaj sendis al mi retmesaĝon la 25-an de februaro kiam mi estis en Ushuaia en Patagonia. Li estis la sola esperantisto, kiun mi renkontos en Venezuelo. Mia vojaĝo por veni al Venezuelo el Ushuaia postulis ĝuste duonan jaron, tamen, li atendadis min.
Valencia estas urbo de du milionoj loĝantoj ĉirkaŭ 150 km-jn okcidente de la ĉefurbo Caracas. Mi alvenis al la urbo la 2-an en septembro post la rajdado de 1,300 km el la landlimo. Ĉar estis varme, mi duŝis min kaj drinkis bieron tuj kiam mi atingis hotelon. Post tio mi telefonis lin. Post 40 minutoj, li venis al mia hotelo per la blanka Ford de sia patrino. Mi surpriziĝis pro lia alta korpo kiam mi renkontis lin. Li estis 190 cm-jn alta.
Tuj kiam li vidis min, li proponis min iri kune al proksima varmfonto. Li sciis, ke mi ŝategas varmfontojn pro la artikoloj en mia retpaĝo. Ĝi estis plezura surprizo por mi, ĉar mi ne sciis, ke estas varmfonto en Venezuelo. La varmfonto estis en granda hotelo. Ne nur hotelaj gastoj, sed ankaŭ unu-taga vojaĝantoj povas bani kontraŭ US$2. Estis kvin varmaj banejoj kaj kelkaj malvarmaj naĝbasenoj en la granda hotelejo. Ĉar estas varme ĉi tie, kelkaj personoj eble ŝatas malvarmajn banejojn pli. Unu el la varmaj banejoj estis kota banejo. La banantoj masaĝadis sian korpon kun la koto. La banejoj ĉirkaŭiĝis kun arboj, kaj la font-akvo estis iomete verda, kiu donis al mi impreson, ke la feriejo havas vere naturajn varmfontojn. Estis multaj vizitantoj en la banejoj kaj la flankoj de la banejoj malkutime en Centra kaj Suda Ameriko, eble ĉar tiu ĉi varmfonta feriejo estas proksima de grandaj urboj kaj facile atingebla aŭ ĉar estas malmultaj varmfontoj en Venezuelo. Neniu estis bananta en unu el la banejoj. Mi mergis miajn piedojn en la banejon. La akvo estis tiel varma, ke miaj piedoj doloris. Tamen, mi sinkigis mian tutan korpon en la varman akvon. Ĝi estis bona kaj sufiĉe varma akvo. Sed bedaŭrinde, la temperaturo de la aero estis tiel alta ,ke oni ŝvitus, kaj tio reduktis la valoron de la varmfonto.
Ni reiris al la hotelo je la sesa kaj duono en la vespero. Paul iris al sia kurso de germana lingvo kaj revenis por veturigi min je la oka kaj duono. La aŭtomobilo estis blua Ford ĉifoje. Krome, estis iu juna kaj bela virino en la kondukist-sidloko. Surprize, Paul diris min, ke ŝi ankaŭ estas esperantisto. Ŝia nomo estas Lisette kaj ŝi studas elektroteknikon ĉe universitato. Verdire, Paul ankaŭ ĉefstudis elektroteknikon antaŭe kaj Lisette estis sia samklasano. Paul studis elektroteknikon dum du kaj duono jaroj, tamen, li pli ekinteresiĝis pri lingvoj kaj ŝanĝis la universitaton. Ŝi veturigis nin al sia membreca klubo, kiu havis naĝbasenon kaj futbalejon.
Post piedirante ĉirkaŭ la enejo de la klubo, ni iris al restoracio de klubejo. Andres kuniĝis post nelonge. Andres ankaŭ estas esperantisto. Li estas profesoro, kiu instruas anglan, hispanan kaj japanan lingvon. Li instruis japanan al Paul antaŭe. Ĉar lia edzino estas dua-generacia ĉinino, li ankaŭ povas paroli ĉinan lingvon. Kaj, kvankam lia edzino ne povas skribi ĉinajn ideogramojn, li povas skribi ĝis 2,500 ideogramojn. Mi eble ne plu povas skribi 2,500 ideogramojn, ĉar mi lastatempe uzis tekstprilaborilon. Ĉiuokaze, estas surprizinde, ke alilandano povas skribi tiom da ideogramoj. Estas kvar esperantistoj en Valencia. La lasta de la kvar esperantistoj nun vojaĝas en Eŭropo. En la sama tago kiam mi alvenis al Valencia, ĉiuj esperantistoj en la urbo bonvenigis min.
Ĝuste je la rendevua tempo de la oka sekvant-matene, Lisette venis al mia hotelo kune kun Paul per sia aŭtomobilo. Ili havis la ideon akompani min al restoracio, kiu havas tipajn venezuelajn matenmanĝojn. Mi ne klopodas gajni scion pri nekonataj manĝaĵoj skribitaj en menuo escepte de mar-manĝaĵoj. Pro tio, mi ĉiam manĝis nur panon por matenmanĝo dum la lastaj tri jaroj kaj tri monatoj. Danke al ili, mi eksciis pri kian matenmanĝon la lokaj personoj manĝas.
Mi volis scii pri du aferoj en Venezuelo. Unu el ili estas ĉu mi povas vendi mian BMW en tiu lando aŭ ne, kaj la alia estas kiom kostas revenbileto al Japanio el Venezuelo. Kolombio malpermesas la importon de uzitaj veturiloj. Mi nek povos vendi la BMW, nek registri ĝin kiam mi reiros al Kolombio. En Ekvadoro, la najbara lando en la sudo, la dogana oficisto stampis la registron pri mia motorciklo sur la pasporto. Do mi ne povas vendi ĝin en la lando. Rilate al kiel vendi ĝin en Venezuelo, Paul jam sciigis min pri la retpaĝo de motorcikla vendejo Tsumoto antaŭ ĉirkaŭ duona jaro. La nomo Tsumoto sugestas japanan vendejon. Do, mi pensis viziti la vendejon por akiri pli da informoj. Sed, kiam mi eniris en Venezuelo, la sama registro estis stampita sur la pasporto. Tio malebligis, ke mi vendos la motorciklon ankaŭ en tiu lando. Alia informo, kiun mi bezonis estis pri flugila bileto. Mi aŭdas, ke la biletoj vendataj en Kolombio estas la plej multekostaj en Sudameriko. Laŭ mia gvidlibro, la plej malmultekostaj biletoj estas vendataj en Venezuelo. Se tio estas vera kaj se la veturprezo diferenciĝas multe, mi flugos el Venezuelo kiam mi vizitos Japanio-n. Paul kaj Lisette akompanis min al vojaĝagentejo. La veturprezo estis $1,500. Paul diris min, ke si sendos al mi retmesaĝon pri la nova prezo antaŭ mia foriro. Esperantaj amikoj estas helpemaj por ĉiuj aferoj.
En la tria tago, Paul venis al la hotelo je la naŭa matene kaj veturigis min al la antikva batalkampo de Carabobo, 25 km-jn sudokcidente de Valencia. Li akompaniĝis de sia 11-jaraĝa frato Felipe. Kiam ni atingis la batalkampon, la ceremonio de la ŝanĝo de la gardistoj sama al tiu ĉe palaco de Buckingham hazarde ekokazis antaŭ la granda monumento. Tiu estas la loko, kie Simon Bolivar, la heroo de Sudameriko, venkis la hispanan armeon por la unua fojo. En 1921, Simon Bolivar kondukis sian armeon de 10,000 soldatoj por batali kontraŭ la hispana armeo de 12,000. Kvankam li havis helpon de 125 britaj soldatoj, lia armeo mankis je ĝia kvanto. Malgraŭ tio, la batalo finiĝis ene de nur unu horo kaj Bolivar gajnis la venkon. 4,000 personoj mortis en unu horo. Inter la mortitaj soldatoj de Bolivar, estis ankaŭ virinoj, kiu kamuflis sin kiel viroj. Ili malkaŝiĝis esti virinoj, kiam enterigitaj. Bolivar, kiu venkis la batalon, baldaŭ liberigis Kolombio-n, Ekvadoro-n, Peruo-n kaj Bolivio-n freneze. Bolivio nomiĝis laŭ Bolivar.
Post la eniro en Venezuelo, mi rajdis tra nur kamparaj urbetoj ĝis Valencia. Ne estis ret-kafeoj en tiuj kamparaj urbetoj. En Ciudad Bolivar, la sola granda urbo kie mi vizitis sur la vojo, mi restis en hotelo ne malproksima el la centro de la urbo. Kaŭze de la malsekureco de la kvartalo, mi ne povis eliri el la hotelo eĉ dum la tago. Laŭe mi ne povis aliri al la Interreto. Rezulte mi povis nek sendi nek ricevi retmesaĝojn escepte en la landlima urbeto de Santa Elena. Sed la komputilo de Paul estis konektita kun la Interreto. Krome, ĉar li havis LAN-n en sia loĝejo, mi povis konekti mian komputilon tiel facile kiel en ret-kafejo. La komunika rapideco estis nekredeble malalta en Santa Elena kaj necesis tiel longe kiel 96 minutoj por elŝuti senpagan programon de 4 MB. Malgraŭ la sama lando de Venezuelo, la rapideco de la telefon-linio en la domo de Paul estis tre alta. Danke al tio, mi povis fini renovigon de mia retpaĝo rapidege. Mi aliris al la Interreto dum du tagoj en lia domo. Lia familio permesis min fumi eĉ en la ĉambro. Post la fino de la laboro pri la Interreto, mi ludis domenon kun Paul, lia patro Luiz kaj lia amiko Miguel. Mi vidis kelkajn personojn ĝuantaj tiun ĉi ludon sur la boato velanta sur Amazono ĉiutage, sed mi neniam ludis ĝin. Ĉi tiu ludo estas ludata per kvar personoj kiel maĝango, uzante similajn kahelojn al maĝango. Tamen, malsame al maĝango, du paroj konkuras en la ludo. Luiz estis mia kunludanto kaj li nomis nian paron "samurai". "Samurai" gajnis la ludon. Lia edzino estis bonkora persono kaj ŝi prezentis al ni manĝaĵojn kaj bierojn dum ni ludadis. Plue, Paul kaj Luiz gvidis min al ludejo de bingo. Mi antaŭe aŭdis pri tiu ludo en la japana gastejo en Buenos Aires, sed mi neniam vidis ĝin ĝis tiam.
Lundo, la kvina tago en Valencia, estis multokupata tago. Paul jam skribis la mesaĝon konatigi min kaj kontaktis sian kolegion, ĵurnalon kaj televid-stacion por ke mi povos paroli pri mia vojaĝo. Paul venis por renkonti min al la hotelo ĝuste je la rendevua tempo de la oka en la mateno. Ĉimatene mi ne eniris en lia aŭtomobilon, sed rajdis sur mia BMW. La kolegio estis ĉe la malsupro de la monto ene de 30-minuta vojaĝo. Tiu ĉi kolegio estas nepublika kolegio kaj havas la kursojn de angla, franca, germana kaj japana lingvo. La naciaj universitatoj de tiu ĉi lando estas senpagaj. Paul elfalis el elektrotekniko de unu el tiuj senpagaj universitatoj kaj eniris en tiu privata kolegio. Paul estas sola esperantisto en la kolegio. Nur unu aŭ du studentoj ĉefstudas japanan. Mi parolis hispane ĉe mezlernejo en Neuquen, Argentino, sed mi parolis angle en tiu ĉi kolegio ĉar la kolegio instruis lingvojn kaj ĉiuj studentoj komprenis anglan. Post la renkontiĝo kun la prezidanto kaj la vicprezidanto de la kolegio, ni manĝis rapidan tagmanĝon kaj iris al la televid-stacio. Ĝi estis publika televizio, kies nomo estis NC-TV. Mi esperis, ke la intervjuo fariĝos en angla lingvo. Sed la anoncistino demandis siajn demandojn al mi hispane. Do mi respondis en mia malbona hispana. Mi ne komprenis ŝiajn kelkajn demandojn. Paul interpretis ilin en esperanto. Ni iris al la ĵurnala oficejo sekvante. Mi rajdis sur la BMW denove. Ĝi estis la ĵurnalo "El Carabobeño", kiu havas grandan konstruaĵon. La intervjuo ankaŭ estis en angla tie ĉi. Tamen, mi sentis facila ĉar malsame al televizio kamerao ne estis filmanta.
La filmita vidbendo de la "Motorcikla Novaĵoj" per la televid-stacio en Fortaleza, Brazil sendiĝos al Kolombio, kiam mi reiros tie, de la universitata studento Hilbernon. La artikolo de la ĵurnalo kaj aliaj aĵoj en Valencia sendiĝos de Paul. Unu jaro kaj kvar monatoj jam pasis depost kiam mi komencis la vojaĝon ĉirkaŭ Sudameriko, kaj tiu finiĝos post nelonge. Dum la periodo, mi renkontis multajn esperantistojn. La esperantistoj en Kolombio, Argentino, Brazilo kaj Venezuelo donis min la ŝancojn paroli ĉe kelkaj universitatoj kaj lernejoj en tiuj landoj. Kaj, en tri landoj escepte de Kolombio mi povis doni intervjuojn al ĵurnaloj, radiofonio kaj televizioj, danke al la esperantistoj. Krom tiaj spertoj, la esperantistoj postlasis bonajn memorojn en mi, kiun ordinaraj vojaĝantoj ne povas havi.
Paul kaj Lisette
La kolegio kie Paul studas modernajn lingvojn
Intervjuo de la NC-TV
Varmfontoj proksime de Valencia
Antikva batalkampo de Carabobo kie Bolivar venkis la hispanan armeon
Mi parolis pri mia vojaĝo ĉe la kolegio.
Mi fotiĝis antaŭ la konstruaĵo de la ĵurnalo "El Carabobeño"