206es.htm

Lando Inundata de HONDA-j

- Minaca Ombro sur la Brila Futuro de Vjetnamio -

Bruce estas eks-soldato de usona armeo. Li ŝajnas havi traŭmon pro vjetnamia milito. Li longe suferis de la malbonaj memoroj de la bataloj. Kiam Vjetnamio malfermis siajn pordojn antaŭ kvar jaroj, li vizitis la landon 20 jarojn post la milito. Poste li ripete vojaĝis al Vjetnamio kaj lia sufero pli kaj pli mildiĝis ĉiu foje.

Nune, Vietnamio laŭraporte estas la plej vigla lando en la mondo. Tio, kio altiris min al la lando, tamen, ne estis gia ekonomika reformado nomata "Do Muoi"-a politiko, sed la nacia entuziasmo por motorcikloj. Dum lastaj kelkaj jaroj, mi jam havis vojaĝojn al eksterlandoj cele al motorciklado en tiuj landoj, kaj mi estis serĉanta iu ajn landon taŭgan por motorcikla vojaĝo por ĉi tiu jaro. Tiam, Vietnamio trafis min.

En septembro de 1995, Bruce reiris al Vjetnamio ankoraŭ foje kaj trovis ĉeĥoslovakan motorciklon nome "Jawa-350" por mi. Rilate al la motorciklo, mi havis ioman maltrankviliĝon pri sia findindeco kaj dezajno. Mi timis rompiĝon de la motorciklo dum la longa vojaĝo, kaj mi ankaŭ pensis, ke la motorciklo, kun sia alta sidejo kaj granda pezo, ne estos taŭga al persono kun mallongaj kruroj kiel mi.

Iu-nokte, Bruce sugestis min telefoni al unu el siaj geamikoj en Saigon ( Ho Chi Minh Urbo), juna virino nome Hong-Ha. Estis lia ideo, ke li petos ŝin aĉeti novan Honda Dream-100 kaj ke mi pagos ŝin 100,000 jenoj por unu- monata luo de la motorciklo. La motorciklo kostis 300,000 jenoj kaj ŝi jam ŝparis 100,000 jenoj por la motorciklo, kiu estas vjetnama revo en la vera senco de la vorto. En tiu lando "Honda" signifas motorciklon kaj Honda Dream estas, interalie, la plej prestiĝa por la popolo.

Je la 5 ptm la 17an de decembro en 1995, mi atingis al hotelo en Saigon. Unu horon poste, Hong-Ha venis al la hotelo sur la Honda Dream‡U.

Estis dimance kaj la junaj personoj estis ĝue rajdantaj sur la ĉefaj stratoj en la urb-centro de Saigon. La stratoj estis inundataj de la motorcikloj kiuj portis junajn parojn. La paroj ĝuis siajn rendevuojn sur Honda. Kiel mezaĝa rajdanto, mi ĵaluzis pri ili, ĉar mi neniam havis oportunon rijdi kiam mi estis juna.

Feliĉe, tamem, mi povis esti unu el tiuj paroj en la unua nokto de mia vojaĝo en Vjetnamio. Verdire, Bruce sugestis min, antaŭ mia foriro de Japanio, akompani Hong-Ha-n al la sur-tegmenta ĝerdena restracio de Rex Hotelo, unu gvidosigno de Saigon. Mi estis sur la malantaŭa sidejo de la motorciklo veturigata de ŝi. La trafiko estis tremige multa. La manilo-randoj de la stirilo preskaŭ trafis la tiujn de la aliaj motorcikloj vojaĝantaj ambaŭ flankoj de nia motorciklo kaj preskaŭ kisis la motojn kurantajn antaŭe kaj malantaŭe kun neniom distanco intere. Tio estis ĝuste kiel rievero de motoj stabile fluanta sur strato. Tamen, iam oni metas sin en la fluo, oni certe trovas la pli malbonan situacion de la trafiko, kie ĉiu rajdant zigzagas ĉiu-sekunde, penante antaŭen- iri antaŭ aliaj rajdantoj.

La motorcikloj en Saigon ekipiĝas per retrospeguloj. Ĝia kialo estas simpla. Oni ne havas sufiĉan tempon vidi en la spegulon kaj eĉ se oni faras tion, oni nur povas vidi la nenombreblaj motojn ekatakantajn sin kaj ekscius, ke oni povas fari nenion por tio. Krome, tre malmultaj semaforoj estas havigataj ĉe la vojkrucoj. Tamen, du grandaj fluoj de motorcikloj neniam haltas kiam ili trafas ĉe vojkruco. La rajdantoj neniam signalas indikiloj, sed comunikas tra la okuloj kaj lerte trairas tra la fluo, farante frenezan koncerton kun zum-sono. La vjetnamaj estas saĝa sufiĉe por kredi niaj kvin sensoj estas pli fidindaj ol meĥanikaj devizoj. Ilia motorcikloj ŝajnis esti unu aro de papilioj dancantaj en la ĉielo. Mi jam vojaĝis ĉirkaŭ 100,000 km per motorciklo dum la antaŭaj kvar jaroj, tamen, mi estis, alfrontante la trafikan ĥaoson, konsternata kaj same vere imponata de ilia tekniko de rajdado. "Feliĉe, mi okaze travivas ĝis nun, sed finfine mi konfrontas mian morton pro trafika akcidento en Vjetnamio. Tiu estas prefere la maniero, kiun mi esperis por mia morto." Tiam mi, kiel persono tre malkuraĝa, kore deziris tuja morto, se eble.

Mi havis du ĉargrenojn, kiu ĝenadis min en Saigon. La unua estis pri tiu, kiel mi for-rajdos el la urbo de trafika infero, kaj la alia estis pri kiel mi kontraŭos fifamajn vjetnamajn policanojn.

Antau la vojaĝo, mi havis ideon, ke mi eliros el Saigon inter la 12a kaj la 2a ptm. Mi jam legis artikolon en libro, ke la vjetnamoj havas kutimon preni "siesta" (tagmeza dormeto), kiu estus, laŭ mia penso, eble pro franca influo. Mi tiam esperis, ke estos neniom da trafiko en la stratoj dum la "siesta" tempo. Sed, S-ro Huong, la posedanto de la hotelo, diris min, ke tiu kutimo jam malaperis en Saigon. Granda problemo! Mi ne havis eĉ iometan memfidon trarajdi tra la inundo de motoj. Mia vojaĝ-plano per motorciklo tiam alfontis la fundamentan krizon. Mia vojaĝo ne komenciĝos, krom se mi ne sukcesas eliri el Saigon ĉiuokaze. "Do, mi eliros el tiu hotelo je la 5a en la morgaŭa mateno." "Vi ne devas fari tion tiel frue. Mi certas, ke sufiĉas je la 6a.", diris Huong. Sekvant-matene, mi ellitiĝis je la 5:30. Estis, tamen, ĉirkaŭ je la 7a kiam mi eliris el la hotelo. Mi misdirektis dum mi klopodadis sekvi la ĉirkaŭiran vojon kun facila trafiko, kiun Huong markis en mapo antaŭan nokton. Baldaŭ mi estis ĵetata en la grandan trafikon de pinthoro. Mi trovis min kiel perditan infanon. Kvankam mi havis la mapon fiksita al la motorciklo, mi ne povis trovi la nomojn de la stratoj. EC la plej bona pojn-horloĝo kun art-teknologia kompaso estas tute senefika al persono, kiu ne scias, kie li mem staras. Krome, li ne povas paroli la vjetnaman lingvon. Post la perdita rajdado, mi hazarde ektrovis la hotelon de Rex, kie mi manĝis en la unua nokto kaj fine eksciis la vojon eskapi la urbon. Konklude, mi devus esti rajdinta laŭlonge de la ĉefa strato. Komplika taktiko kelkfoje ruinigas la kompletan strategion. Pensi tro multe ofte okazigas katastrofon al vi.

La alia kapdoloro estis pri la polico. Estas raportate, ke la vjetnamaj policanoj, kiel tiuj de Meksikio, vivitenas sin, postulante monon al senkulpaj turistoj. La plej malbona kazo okazis al usona turisto antaŭe. Tiu usonano estis arestita pro la kulpo de nura fotado kaj fermita en la malliberejon dum ses monatoj sen komunikado. Li eble estis morala persono, kiu, laŭ mia supozo, rifuzis doni subaĉet-monon. La unuan matenon en Vjetnamio, mi denove rajdis malantaŭ Hong-Ha. Post la veturado de nur unu kilometro el la hotelo, trafika policano ordonis nin ĉesigi rajdadon. Ŝi disputis kun la policano longan tempon, sed vane. Ni devis pagi 1,500 jenojn. 1,500 jenoj estas duono de unu monata salajro por averaĝaj vjetnamaj personoj. Tio estas vere bona krom-laboro. Hong-Ha akuzis min pri mia turista vesto, ĉar sen tiu vesto mi ŝajnus vera vjetnamo. Mi serioze pensis tiam, ke mi rezignu mian vojaĝon per motorciklo en Vjetnamio, rememorante la senkompatan vizaĝon de la juna policano. Sed..., se mi volus eviti tiajn etajn ĝenojn, kiujn koruptaj policanoj atendontaj min donos al me, mi ne povos realigi mian revon de futura motorcikla vojaĝo ĉirkaŭ la mondo. En Japanio mi jam preparis 30 unudolarajn biletojn por 30 koruptaj policanoj persekutontaj min, tamen, ilin dividis en 3 grupojn de 10 dolaroj, kiuj iros al 3 policanoj. Do, mi pliigis la subaĉet-monsumon dekoble pli multe ol mi antaŭe kalkulis, de unu ĝis dek dolaroj. Kial?, ĉar la policano postulis al ni $15 (1,500 jenoj)jn la antaŭan tagon. Mi aranĝis tri arojn da $10 kaj la kopiojn de mia pasporto kaj internacia licenco, kaj metis ilin en apartajn poŝojn. La originalaj pasporto kaj licenco devus esti la plej bonaj gustaĵoj por la polico por poste gajni monon - fiuzante tiujn gustaĵojn. Se mono solvas problemonjn, estas bone por mi. Ĉiuj nomas min kiel miskondutulo, sed verdire, mi estis neniam sendita en prizonon.

Hong-Ha akompanis min per motorciklo al multaj lokoj en Saigon, tial mi pli kaj pli lernadis la manieron de rajdado. Sekvantan tagon, mi ricevis de Hong-Ha la permoson rajdi mian motorciklon por la unua fojo, sur la vojo al la subtera fortikaĵo el multaj tunelo, Cu Chi, kiu etendiĝas en la vasta areo, ekde 30 ĝis 40 kilometroj, norde el Saigon. Mi tre ekscitiĝis kaj ekfeliĉis, sed same ektimis multe kvazaŭ persono, kiu metas sin sur motorciklo unuafoje ĉe lernejo de rajdado. En la suburboj de Saigon, Vjetnamio montras sian alian vizaĝon. Unu sola vojo kun malmulta trafiko etendiĝas tra pacaj riz-kampoj. Pro tio, estas nature, ke sufiĉe sperta rajdisto kiel mi certe povas rajdi facile sur tia vojo, tamen, mi diris al Hong-Ha, "Vidu, vi nun ekscias, ke mi estas bonega rajdanto!"

En tia normala areo,

la "Viet Cong " elkavigis tunelojn 200 km-jn longajn por rezisti usonan armeon kaj ĝian pup-registaron de Suda Vjetnamio. La longeco de 200 km estas duoble pli longa ol tiu de la subter-linia sistemo de Osaka. La tuneloj estis ĉirkaŭataj de la usonaj militejoj, kaj surprizege, la usona ĉef-militejo estis konstruita ĝuste super unu parto de la tunela retaro. En tiu subtera retaro vivis 10,000 "Viet Cong "-aj soldatoj. Tie ili havis eĉ lernejojn kaj hospitalojn. Usono sciis la ekziston de tiuj tuneloj. Do la usona armeo organizis speciale trejnatan milit-unuon kaj sendis ĝin, kune kun ĉas-hundoj, al la ĝangalo por ke ili povu trovi la tunelojn. Sed, la "Viet Cong " estis sufiĉe saĝa por venki ilin. Egzemple, la "Viet Cong " konstruis la enirejojn kaj kelkajn partojn de la tuneloj tiel mallarĝaj, ke nur maldikaj "Viet Cong " -aj soldatoj povis trairi. Ili plantis akrajn pikilojn de bambuoj kaŝitajn sub la ĉefaj pasejoj. Por trompi la ĉas-hundojn, ili frotis sapon al la ŝtonaj kovriloj de la enirejoj de la tuneloj, kiuj estis kaŝitaj per la falintaj folioj kaj herbo. Sekve, Usono devis bruligi la ĝangalon super la tuneloj kaj forĵetis nekalkuleblajn bombojn. Eĉ nun, la truegoj faritaj de la bombado malfermas siajn grandegajn buŝojn 5 - 10 metrojn for de la enirejoj de la tuneloj.

Estis malfacile ĉirkaŭ-moviĝi tra la tuneloj. Mi klinis mian korpon profunde kaj piediris en preskaŭ sidanta pozo. Krom la pena ekzerco, estis tiel humide en la tuneloj ke mi abunde ŝvitis. Mi iome kunhavis la saman sperton de la "Viet Cong "-aj soldatoj kaj imagis ilian malfacilan vivon en la tuneloj. Same, mi pensis pri la civiluloj, kiuj estis enŝlositaj kaj torturitaj en la terure kondiĉitaj prizonoj pere de la manoj de la Suda Vjetnama Armeo. Mi supozis, ke la "Viet Cong " -aj soldatoj, tamen, devus havi malpli penan vivon ol tiuj civiluloj. Dum la milito, 200,000 senkulpaj civiluloj estis arestitaj kaj multe da ili estis mortigitaj aŭ senkapabligitaj de la Suda Vjetnama Armeo de Ngo Dinh Diem kaj Nguyen Van Thiew-aj registaroj.

La sud-vjetnamanoj batalis en la milito dum dek jaroj kaj gajnis venkon kontraŭ Usono post la multegaj suferoj. Tamen, la poitiko estas kruela en sia karaktero. Ironie, tielaj gerilanoj mem, kiuj batalis en la tuneloj, estis senditaj al malliberejoj aŭ al ejoj konataj kiel "re-eduka kampadejoj", kaj multaj estis mortigitaj per la manoj de la eks-alianca Norda Vjetnama Armeo gvidita de Ho Chi Minh. La sud-vjetnamoj estis viktimoj de la "Domino-teorio", la timo de la okcidenta mondo gvidata de Usono pri komunisma dominado de tuta mondo. Dum la Vjetnama Milito, miliono da vjetnamaj soldatoj estis mortigitaj aŭ, estas ĝis nun malaperintaj, kaj kvar milionoj da civiluoj estas senigitaj je la vivo aŭ vunditaj.

Nacia Ekspresvojo 1 kuras orienten el Saigon kaj trafas la Sud-ĉinan Maron,

kaj poste etendas sin norden en la tuta distanco ĝis Hanoi laŭlonge de la marbordo. Hue, malnova urbo ĉe la mezo de Vjetnamio 1,100 km-jn norde el Saigon, estis la revena punkto de mia vojaĝo. La urbo estas 70 km-jn norde de la montopasejo de Hai Van, kiu antaŭe dividis la landon en du, nome Vjetnamio en la nordo kaj la reĝ-lando de Cham en la sudo.

Nacia Ekspresvojo 1 havas preskaŭ neniom da semaforoj. Tiu sola vojo ne bezonas tiujn aĵojn, ĉar ĝi havas nur malmulte da vojkrucoj eĉ en urboj aŭ urbetoj ligataj de tiu vojo. La vojo estas fundamente pavimita, tamen, ĝia surfaca kondiĉo ne estas bonega, benita kun nekalkuleblaj malebenaĵoj. La vojo jam reformas sin al antaŭa kaj originala ter-vojo en kelkaj lokoj. La aŭtoj evitas tiujn voj-truojn kaj entrudiĝas en vian vojon. La veturantoj pagas pli da atento al la voj-truoj antaŭ ili ol la vehikloj alproksimiĝantaj al ili. Tial vi devas rigardi kaj memori la malebenaĵojn kaj la voj-truojn en la kontraŭa aŭtovojo aldone al tiuj en la via por ke vi povus eviti la kolizion kun la aŭto, kiu kuregas al vi en via aŭtozono. Reale, la aŭtozonoj estas nur imagaj, dividitaj ĉe la centro de la vojo sole en la cerboj de individuaj veturantoj, ĉar la centra linio ne estas pentrita en tiu vojo. Efektive, la centra linio estas sensignifa kaj ankaŭ estas malŝparo de pentrilo kaj homlaboro sub tia kondiĉo, ke veturantoj ĉiam devas zigzagi por eviti la animalojn, malebenaĵojn kaj voj-truojn en la vojo. La voj-truoj donacas al vi ne nur eblecon por esti trafota de aŭtoj, sed ankaŭ bonegan ŝancon por tiuj, kiuj volas mortigi sin. Ili formas, de tempo al tempo, nekredeble grandajn truegojn. Se vi iam rajdus sur unu el tiuj, vi perdus eĉ vian vivon ĝuste kvazaŭ vi falus en kaŝitan ejon fositan de la "Viet Cong". Pro tio, vi devas rigardadi la supraĵon de la vojo, ignorante vian deziron ĝui la pacan kaj belan vidaĵon pasantan preter vi. La vorto "ekspresvojo" en la nomo de Nacia Ekspresvojo 1 signifas nenion ol la vorto mem. La plej bona motorciklo por tia vojo devas esti for-voja motorciklo, ne eĉ Honda Dream, kaj neniam vetkuraj motorcikloj. La rajdado sur tiu ekspresvojo estis, tamen, tre ĝuinda danke al ĝia malmulte da trafiko tute ne komparebla kun tiu en Saigon. Kaj sur bonsupraJa parto, mirige, mia Honda rekordis maksimuman rapidecon de 100 kph..

Post sekura navigado en tiu Ekspresvojo 1, mi konstatis, finfine, ke mia reala malamiko rilate la motorciklan vojaĝon ne estis la policanoj nek voj-truoj, sed la pluvo. Mi kredis, ke Vjetnamio havas pluvon ekde decembro nur en sia norda parto inter Hue kaj Hanoi, sed mi baldaŭ eksciis, ke la sud-orienta marbordo alfrontanta al la Sud-ĉina Maro estas en sia pluvsezono. Tiu regiono havas nur du sezonojn en la jaro. Nome, la seka sezono inter februaro kaj aŭgusto kaj la malseka dum aliaj monatoj, kiam torento foje falegas kiel granda akvofalo. Mi ne havis bonan pluv-veston. Rezulte, miaj piedoj povis bone ĝuj baniĝadon en sia ujo.

Rajdante sur Nacia Ekspresvojo 1, mi ekhavis strangan senton.

Kvazaŭ ĉi tiu "ekspresvojo" estas la sola ĉefvojo en Vjetnamio, kiu konektas du ĉefajn urbojn de Saigon kaj Hanoi, la ordinaraj personoj ankaŭ uzas la vojon por la celo de ĉiutaga neceso. En bonvetera tago, ili sekas siajn produktojn - rizon, riz-stumparon, salikokojn, tranĉitajn terpomecajn aĵojn, kokos-semŝelojn, lignetojn - sterninte ilin orde sur ambaŭ flankoj de la vojo. Tiu ekspresvojo provizas la popolojn per la laborejoj por agrikultura kaj fiŝ-proceda agadoj kiel sekado, draŝado kaj pakado. Sur tia vojo, oni ofte vidas liniojn da bov- kaj bubal-ĉaroj antaŭenirantaj. Bubal-rajdantoj, bovoj, kaproj, kokoj, anasoj malrapide piediras trans la vojo. Bicikloj kun amaso da ŝarĝo blokas la vojon. Lernantoj sur la biciklo de siaj gepatroj reiras hejmen, farante longan linion sur unu flanko de la vojo. Tio min rememorigas pri la sceno en Japanio, kie homoj vivis trankvile antaŭ longa tempo. Ĝi estas la mondo, kie tempo ankoraŭ fluas malrapide tra homoj. Sed sur la sama vojo, kamionoj, aŭtobusoj kaj motorcikloj kuregas, forĵetante nigran gason ellasigitan kaj eksplodan motor-sonon. Nacia Ekspresvojo 1 malkaŝas malekvilibran miksadon de estinteco kaj estanteco.

Estas multe da riveroj fluantaj trans Vjetnamio.

Kvankam mi pensis, ke la lando havas riverojn nur en la delto de Mekong okcidente de Saigon, mi transpasis dekojn da riveroj sur la vojo al Hue. Ĉiuj el ili estis abundaj kun akvo kaj tiel grandaj kiel la rivero de Jodo en Osaka. Ĉar la ĉefaj urboj alkroĉiĝas al tiuj riveroj, ĉiam kiam mi transiris grandan riveron, mi divenis la nomon de la urbo kun la mapo en la mano kaj la supozo en la kapo. La kialo diveni la nomon estis pro la fakto, ke la vojoj en Vjetnamio ne estas ekipitaj per la trafikaj signoj montri la nomojn de la urboj. Por tio, oni ne havas alian kielon ol divenado de la nomo de la urbo, kie oni estas trarajdanta, laŭ ĝia grandeco kaj vojaĝa distanco sur la mapo. Vojaĝinte laŭ Ekspresvojo 1 el la sudo, mi notis la ŝanĝojn de la pejzaĝo - de kaŭĉuk-arba bienoj, palm-arbaroj, suker-kana farmoj kaj ĝis rizejoj. Eble pro la pluva sezono, multe da akvo estas provizita al la rizejoj. La vojo tra la rizejoj ŝajnis kiel ponto super lago. La homoj, kiuj vivas en tiuj farm-areoj estas pure naivaj. Kiam mi parkis la moton ĉe la rando de la vojo por mallonga fumado, multaj personoj kolektiĝis kaj ĉirkaŭis mian moton.

Unu el ili certe demandis, de kie mi venis, kaj ĉiam mi estis bonvena per ilia forta kuriozeco kaj plenaj ridetoj. Antaŭ la vojaĝo mi antaŭzorgis, ke la koro de vjetnamoj, kiuj jam spertis la subitan kaj rapidan ŝanĝon de valor-juĝo, estus malkvietigita kaj dezertigita de la rapida "malferma" ekonomika politiko de la lando. Sed, eĉ la policanoj, kiujn mi plej pritimis ,neniam ĝenis min post mia eliro de Saigon. La vjetnamoj estis vere bonkoraj kaj neniam estis la homoj, kiuj ŝteras aĵojn el la aliaj. La juna generacio vivanta tie estis vigra kaj gajeca, kio al mi montris absolutan kontraston kun tiu de Japanio. Ilia okuloj estas brilantaj. Inter ili la angla lingvo estas tre populara. Mi renkontis multajn junajn personojn, kiuj ĉeestas lernejojn de angla lingvo tri tagojn semajne post lernado aŭ laborado. Dum la junaj en Japanio iras al klasoj por trovi aliseksajn amikojn aŭ simple kaŭze de ilia iluzio, ke la angla lingvo estas prestiĝa, tiuj en Vjetnamio lernas tiun lingvon tre serioze por ke ili povu preni pli bonan laboron. Rezulte, ĉi lasta lertiĝas pli rapide. Antaŭe vjetnamoj devis lerni la francan kaj poste la rusan. Nuntempe ili lernas la anglan, ironiege, la lingvo de ilia antaŭa malamiko.

Post la venko de la Vjetnama Milito en la jaro de 1975, Vjetnamio ankoraŭ foje engaĝiĝis en la internacia politika ludo. En 1978, Vjetnamio kun la subteno de Rusio, batalis kontraŭ la "Khmer Rouge" en Kamboĝo, kiu estis subtenita de Ĉinio kaj Tajlando. La milito daŭris alian jardekon kaj finis en 1989. La vjetnamoj estas ege rezistaj kaj fortikaj homoj. Ili venkis Francon kaj Usonon post Dua Mondmilito. Vjetnamio sendependiĝis el la okcidentaj landoj tra la bataloj de pli ol jarcento. La lando fine ĉesigis sian longan historion de milito kaj malfermis siajn pordojn, nur antaŭ kelkaj jaroj, al eksterlandoj.

Kaj nun, idoj de tiuj fortaj vjetnamoj avide lernas la anglan lingvon kaj dediĉas sin al semajnfina rajdado. La vjetnamoj nun estas trarompantaj la dikan muron de stagnanta socialisma kaj revas pri la konstruadon de "abunda societo". Ŝajnas, ke Vjetnamio jam determinis iĝi unu el la membroj de la internacia mona ludo. Honda motoj okupas la landon. Unu turisto diris min, ke mortoj pro trafika akcidentoj en Saigon atengas 15 tage. En la metropolitejo la Honda rajdantoj devas porti tuketon de vizaĝ- masko pro la serioza aera poluado. Ili ne povas elporti la koston de kaskoj kaj gas-maskoj. Tremige masa trafiko kaj rezulta brua poluado ĝenas la trankvilan, sanan vivon de la loĝantoj.

La avaraĝa monata salajro de vjetnamoj estas laŭraporte ĉirkaŭ 3000 jenoj.

Ĉi tiu fakto altiras kapitalistojn de la "senborda ekonomio" aldone al turistoj el la mondo. En tiu lando oni pagas nur 40 jenojn por reparo de trapikita pneŭmatiko, 70 jenojn por unu-hora lavado de motorciklo, 100 jenojn por unu-hora veturado per "cyclo" (bicikla taksio), 100 jenojn por barbirado kaj 450 jenojn por unu-hora masaĝo. Tiel la malmultekosta homlaboro de la nacio, kiel la diligenteco kaj eksploda energio de la juna generacio certe kaŭzos rapidan disvolviĝon de ekonomio, same al kelkaj aliaj landoj en Azio, al ĉi tiu lando en la proksima futuro. La nevenkeblaj vjetnamoj nun estas farantaj alian militon - ekonomia milito ĉitempe. Estos inkubsonĝo se la civitanoj en Saigon povas gajni sufiĉan monon por aŭtoj. Ĉar, la urbo jam estas sufokita eĉ de spac-neŝparemaj, energi-neŝparemaj motorcikloj.

Tamen, Vjetnamio nur lastapempe komencis plibonigi la infrastrukturon por ekonomia disvolviĝo, kaj pro tio la homoj, kiuj ankoraŭ ne estas poluitaj de mono, estas ĝenerale naivaj kaj sanaj en koro. Iliaj grandaj ridetoj gajigas la deprimitajn turistojn el disvolvitaj landoj. Malgraŭe, mi scias la onidiron, ke estas multaj rabantoj, kaj mi iomete timas, ke la vizaĝoj de la loĝantoj ŝajnas esti relative malklaraj kaj pezaj. Malfeliĉe mi trovas iun signon de la sama ombro sur iliaj vizaĝoj kiel trovata sur tiuj de la turistoj el disvolvitaj landoj. La feliĉaj ridetoj, kiujn mi ricevis el multaj vjetnamaj personoj dum la vojaĝo igas min pensi, kion malriĉeco signifas kaj kio vere estas riĉeco. De tempo al tempo mono igas nin feliĉaj, sed de tempo al tempo malfeliĉaj.

La trafika infero en Saigon kaj la pli kaj pli perdiĝanta rideto de la loĝantoj projektas minacan ombron sur la brilan futuron de Vjetnamio. Mi kore deziras, ke la homoj, kiuj loĝas en ĉi tiu bela lando plena de verdaĵoj, denove montros ilian saĝon, kun kiu ili rezistis kontraŭ usona moderna scio en la tuneloj de Cu Chi, kaj forprenos la ombron por havi veran prosperon, kiun niaj disvolvitaj landoj ne povis realigi.

Ruino de la templo de Reĝlamdo de Cham

Nacia Ekspresvojo 1 iĝas la laborejo por seki agrikulturajn produktojn kaj fiŝaĵojn de la homoj.

Virinoj merkatanta sur la rivero

HONDA Dream-100

Hong-ha en Saigon

Palaco en Hue. La interno ankoraŭ restas same kiel tiu estis rompita per la la Vjetnama Milito.

La aĵo, kiu iras sur la vojo ne ĉiam estas aŭtomobilo.

Boato krucanta la Mekong

Ĉiam, kiam mi parkis la motorciklon, Mi tuj estis ĉirkaŭata per la homoj.

Estas multe da "motorciklaj lavejoj" en Saigon. Unu-hora lavado kaj cirado kostas nur 70 jenoj (60 cents).

Tunela reto de Cu Chi en la suburbo de Saigon