Hamburgo kaj Osaka
Mi ricevis neatenditan telefonvokon de unu japana esperantistino, kiu transloĝiĝis al Hanburgo de Germanio antaŭ pli ol unu jaro. Mi jam renkontis ŝin tamen nur du aŭ tri fojojn, sed tuj ŝin rekonis ĉar mi havas specialan lerton memori sole nomojn de virinoj. "Kial en Germanio?", mi demandis kaj ŝi respondis, "Post kiam mi laboris por UEA en Nederlando, ...Germanio estas plej proksima lando..." Mi faris sekvan demandon, kion ŝi faris en Germanio, ŝi respondis, "Mi malbonulinas." Fakte ŝi ŝajne studis tie kaj portempe revenis al Japanio dum la somera ferio. Ŝi proponis al mi , ke Hamburga Esperanto-Societo kaj Osaka Esperanto-Societo, kiuj regule interŝanĝas siajn informilojn, kune faru ion por la komuna festo, kiun la du urboj kuncelebros memore al sia rilato de ĝemeleco dum dek jaroj. Certe ŝi estas tiel agema kaj scivolema virino ke ŝi sola forlasis Japanion.
La personoj, kiuj kontaktis malsamajn kulturojn, estas senescepte interesaj al mi. Mi ne loĝis en eksterlando, tamen, preskaŭ ĉiujare dum pasintaj 25 jaroj mi daŭre faris ĉirkaŭunu-monatan vojaĝon al eksterlando. En la unuaj vojaĝoj mi renkontis hipiojn, kiuj libere vagadis ĉirkaŭ la mondo dum jaroj, kaj tiuokaze ĉiam mi ne nur mirfrapiĝis sed ankaŭadoris ilian viv-stilon, ideon pri la vivo kaj penson pri la mondo. Kelkaj el ili elspezis sian tutan monon dum la vojaĝo el Eŭropo tra Hindio kaj poste Sudorienta Azio kaj pro tio vizitisJapanion por gajni monon por daŭrigi sian vojaĝon. Ĉar mi havis oportunojn renkonti tiajn hipiojn ankaŭ en Japanio, la duono de miaj cerbo-ĉeloj junaj kaj pur-japanaj estis poluita de ilia liberkoro kaj idealismo, kaj mi perdis blindan obeemon postulatan al ni, japanoj kaj fine mi iĝis "malbonulo". Mi kredas, ke tia individua interkomunikado certe havas pli fortaninfluon kaj kontribuas pli multe al internacia kompreno kaj popolbaza pretiĝo de glata vojo al monda paco ol registataj rilatoj kiel G7 (Grupo de 7 landoj) aŭ ODA (OficialaDisvolviĝa Asisto).
Cent jaroj jam pasis de kiam japanio malfermis sian landon, kaj longa tempo pasis ankaŭ de kiam la administrantoj de Urbo Osaka proponis, ke ankaŭ la urbo estu pli malfermita al internacia socio. Kiel ĉiam aŭtoritato emas pensi, ke grandeco estas la plej bona, ankaŭ pro tio Urbo Osaka invitas Olimpikon por sia internaciiĝo kai ĉi-printempe organizis la Departementon por Invito de Olimpiko. Nur Dio scias, ĉu la invito en la jaro 2008 sukcesos aŭ ne, tamen almenaŭ realiĝos la rememoriga festo kun Hamburgo en la venonta jaro. En tiu okazo Osaka Esperanto-Societo, pensante, ke la internacia amikeco estu surbaze de la popolo, deziras fari ion meritindan pere de reciproka komunikado kaj kunlaboro kun Hamburga Esperanto-Societo.
En la venonta majo, S-ro Gerald Roemer, unu el la estraro de Hamburga Esperanto-Societo, vizitos Osaka-on private aŭ kiel unu membro de la oficiala Hamburga delegacio porpartopreni en tiu ĝemelurba festo. Li estas urbo-planisto kaj medi-protektisto. Do, por almenaŭ sciigi aŭ se eblas, kontribui nian movadon, Osaka Esperanto-Societo ekplanas petilin fari publikan prelegon pri siaj subjetoj kiel unu el oficialaj eventoj kaj ni interpretos la paroladon. Krome, unu el la junaj membroj de nia societo partoprenos en la festo en Hamburgo en septembro venontjare. Ni deziras antaŭenirigi nian reciprokan interkomunikadon inter la membroj de Osaka kaj Hamburgo Esperanto-Societoj. Eble ni ne povos farigrandan aferon, tamen, ni intencas kiel ĉiam subteni unu el la popolbazaj movadoj, sur kiuj ankaŭ nia komuna afero baziĝas.
La paco de la mondo devas esti subtenata ne per abstrakta koncepto, sed per konkreta rilato inter individuoj kiel " Mi havas bonegajn amikojn aŭ amikinojn en tiu lando." En eksterlandoj kaj ankaŭ en Japanio mi renkontis multe da estimindaj fremduloj kaj el ili multon lernis.
Ekstremokaze, ekz. se ni renkontiĝus unu kontraŭ alia en batalejo, mi ne povus fiksi pafilon al tiaj geamikoj. Popolbazaj movadoj, kiujn ŝovas antaŭen sen-dependemaj individuoj, eble necesos pli multe da tempo ol tiuj de aŭtoritatoj por realigi niajncelojn, sed alportos multe pli certajn kaj radikhavajn fruktojn.