Esperantistoj en Kuernavako
Ĉar mi havis rapidan vojaĝon en Usono kaj Kanado, mi renkontis esperantistojn nur unufoje en Toronto. Ankaŭ post la eniro en Meksikio, mi ankoraŭ ne havis sufiĉan tempon, ĉar mi devis atingi Cancun-on en la Duoninsulo de Yucatan antaŭ ol Kristnasko. Kiam mi alvenis en Cancun, mi trovis la retadreson de Meksikia Esperanto Federacio en la Interret kaj mi sendis la mesaĝon, dirante, ke mi volas kontakti esperantsitojn en Meksikio. Baldaŭ mi ricevis la respondon de S-ro Jorge Luis Gutierrez en Kuernavako, la urbo malproksima de Meksik-Urbo. Jorge skribis, ke si atendos min.
Mi volis vojaĝi pli malrapide, ne zorgante pri la tempo, post Cancun. Mi foriris de Cancun en la 3-a de januaro kaj alvenis en Kuernavako en la 18-a de februaro. Mi bezonis tempon da unu kaj duono monatoj por veturi tra la distanco de nur 2000 km.
Kuernavako lokiĝas malpli ol 100 km-jn sude de la ĉefurbo kaj raporte estas la urbo, kie transvivas aŭ ekskursas la homoj de la ĉefurbo, kiuj volas eviti la bruan kaj okupatan vivon tiean. En tiu urbo estas multaj lernejoj por hispana aŭ angla lingvo kaj troviĝas multaj turistaj de alilandaj. La stratoj de la urbo estas, kiel labirinto, ondemaj kaj malrektaj, kvankam kun unu-direkta trafiko. Sur la vojo mi demandis la direkton por mia hotelo multajfoje kaj estis unufoje en tuj proksima loko de la hotelo. Sed, mi pasis. Mi poste perdis mian vojon multaj fojon kaj finfine alvenis al la hotelo proksime de la placo. Kvankam en la Duoninsulo de Yucatan la vetero estis malbona kun nubaj kaj malalt-temperaturaj tagoj, en Kuernavako la ĉiero tute klariĝis kaj la temperturo altiĝis. Kiam mi rajdis mian motorciklon en la korton de la hotelo, la ĉemizo sub la leda jako jam malsekiĝis kun la multe da ŝvito post longa tempo.
Tuj kiam mi atingis la hotelon, mi telefonis Jorge-n el publika telefono sur la trotuaro. La linio estis okpata. Mi supozis, ke li ligiĝis kun la Interreto. Mi telefonis vespere ankoraŭ foje. Ĉifoje li respondis. gSaluton, Jorge! Mi estas Toruh. Mi povis paroli tiujn frazojn bone. Sed, la sekvontaj vortoj aperis pli frue en Hispana ol en Esparanto. Krom la fakto, ke mi ne komprenas Esperanton bone, pro la bruo de la aŭtomobiloj sur la strato, mi ne komprenis preskaŭ nenion, kiun Jorge diris al mi. Mi pensis, do, ke estus iom pli facile paroli en la pli trankvila loko, kaj lin petis telefoni min en la hotelo denove poste. Li bezonis nenecesan klopodon. Mi timas, ke Jorje devis esti embarasita per mia neebleco.
Post du tagoj, Jorge venis al mia hotelo por veturigis min en sia aŭtomobilo. Li diris min, ke li bonvenigos min kun manĝado. Mi petis lin uzigi lian telefon-linion al mi se ni iros al lia hejmo, por ke mi povus konekti mian personan komputilon kun la Interreto. En Meksikio telefoni la lokon en la sama urbo estas senpaga ĝis 200 fojoj. Tamen, hoteloj postulas ‘60 po unu minuto por telefoni, se oni povas uzi la telefonon. En mia malmultekosta hotelo, eĉ la telefono ne estas uzebla, ĉar la hotelo havas nur unu linion. Pro tio, mi emis uzi telefon-linion en publika telefonejo, sed ne estis eĉ tiaj telefonejoj en Kuernavaka. En tiu okazo, mi kutime iris al kafejo de la Interreto kun mia propra komputilo, kiu povas procedi japanan lingvon, sed mi ofte ne povis ligi la komputilon kun la tiea reto. Ĉar tio ĝenis min, la telefono de Jorge estis ege helpema al mi.
La domo de Jorge staras en la suburbo de Kuernavako sur la vojo al Meksik-Urbo lokita en la nordo. Ni iris tie en lia ruĝa Volkswagen. Lia domo estis en la bela vilaĝo ĉirkaŭata de altetaj montetoj. Ĉe la enirejo de la vilaĝo kun ĉirkaŭ 20 pacemaj domoj, troviĝis granda ligna pordego kiel en fuorto. Mi surpriziĝis vidi personon, kiu zorgis fermadon kaj malfermadon de la pordego. En la ĉambro de Jorge multaj libroj estis sur la librobretoj. Inter ili troviĝis multaj libroj skribitaj Angle. Li respondis al mia demando, ke li estas ĵurnalisto kaj ankaŭ tradukisto de angla lingvo. Nia konversacio emis direktiĝi al la aferoj pri lingvoj. Tion, kiun li parolis mi plejparte povis supozi, sed mi ne komplenis tutparte. Li parolis Esperanton flue. Pro tio, mi, kiel malbona esperantisto, ne komplenis male. Kaj, en mia Esperanto aperis multaj hispanaj vortoj. Jorge konsolis min, dirante, ke eĉ meksikanoj ofte konfuzas ĉar la du lingvoj, Esperanto kaj hispana estas tre similaj. Nun mi memoras, ke ankaŭ S-ro Hirai de Osaka Esperanto-Societo, kiu estas interpretisto kaj tradukisto de hispana lingvo kaj kiu parolas fluan Esperanton, foje uzis hispanan vorton en sia esparanta parolado. Tamen, en mia kazo la miksita parolado estis terurega. En tia ĝeno, Jorge daŭre sendis sian amo-plenan rideton al mi. Kiam mi renkontis esperantistojn en Toronto, la esperantaj vortoj, kiujn mi sciis, pli rapide aperis en mia cerbo, ĉar mi tute forgesis hispanan tiam. Mi jam parolis ĉiutage dum pli ol la pasintaj tri monatoj en Meksikio, kvankam mi ankoraŭ ne povis rememori multon eĉ tiam. Pro tio, hispanaj vortoj aperis pli rapide ol la esperantaj, eĉ se ili estis tre facilan vortoj. Tiu estis unu el la la kialoj, kial mi ĉesis lerni hispanan lingvon baldaŭ post mi komencis Esperanton. Kiam mi parolis pri Esperanto al la junulo, kiun mi renkontis en Kuernavako, mi egzemplis la frazon, "Mi havas unu cigaredon en la manoh. Li diris min, ke ki komplenas. Utiligante tiun egzemplon, mi ŝajne estis parolanta al Jorge, kiel "Mi tengo un cigarillon en la mano".
Jorge pasigis sian tempon pri la Interreto el ĝia naskiĝo pro sia laboro kiel ĵurnalisto. Kaŭze de tio, li sciis multajn aferojn pri la Interreto, kvankam li ne estas juna. Li ankaŭ sciis pri la ilprogrmo por elŝuti muzikon aŭ diversajn vortarojn, kaj mi povis elŝuti tiun en lia hejmo. Krome, mi longe ĉargrenis kaj volis iam anstataŭigi la malĝustajn esparantajn literojn uzitaj en la skribaĵoj de mia hejmpaĝo kun la ĝuste supersignigitaj literoj. Sed, kavar kaj duono monatoj jam pasis vane dum mi ne povis trovi la metodon fari ĝin. Mi, do, monstris miajn esperantajn paĝojn al Jorge. Li tuj skribis unikodajn kodojn sur la papero, anstataŭigis kelkajn malĝustajn literojn de mia hejmpaĝo kun la unikodaj alfabetoj, kaj motris al mi la korektajn esperantajn literojn aperantaj en la ekrano. "Kiam mi vidos, tiam mi kredos". Ne bezonas multe da tempo por ŝanĝi la kodojn, se la anstataŭiga funkcio de "Microsoft Wordpadh estas uzata. Rilate al la unikodaj kodoj, mi verdire jam sciis, informigite de Scott, la esperantisto en Toronto. Tiam mi petis lin doni anstataŭigan programon al mi, tuj kiam mi aŭdis pri la unikodoj el li, ne bone aŭskultante lian eksplikon. Pro mia peto nia konversacio iĝis malfacila, finante senfrukte. Rezulte, mia paĝo daŭre tenis la malbelajn, anstataŭajn literoj dum longe. Tiu tage post mi adiaŭis al Jorge, mi ŝangis la literojn de kelkaj partoj de mia hejmpaĝo ĝis la tria matene, kaj en la sekvanttage mi finis ŝanĝi la tutan restantajn partojn. Mia renkonto kun Jorge estis tre fruktoporta ankaŭ ĉi-rilate.
En tiu tago la semajna kunsido de la esperantistoj en Kuernavako estis okazigota en kafejo Interreta proksima de mia hotelo kaj mi kompremeble iris tie. La Esperanto-Societo de Meksik-Urbo havas ĉirkaŭ 60 membrojn same al Osaka Esperanto-Societo, tamen la grupo de Kuernavako estas malgranda. Tiu tage du viroj inkluzive Jorge kaj tri virinoj estis espere venonta al la kunveno. Tamen, krom Jorge, aperis en la kafejo nur unu viro, kiu estas kuracisto. Same al Jorge la kuracisto ankaŭ havis la profundan atmosferon de alta dececo kaj alloga personeco kaŭzantaj de sia inteligenteco. Li komencis Esperanton antaŭ nur tri monatoj. Tio estis pli bone al me, kiu ne pavas paroli Esperanton bone. Mi sentis la kunsidon iom malgaja kun la malmultaj personoj. Tamen, pri kunvenoj ne ĉiam gravas la numero de partoprenantoj.
Sekvant-nokte mi okaze renkontis du junulinojn, nomatan Lilia kaj Ana, ĉe restoracio flanke de la plazo. Ili poste gvidis min en la urbo aŭ al suburbo preskaŭ ĉiu tage kaj kelkfoje invitis min al la domo. Danke al ili, mi vizito en Kuernavako pliiĝis ĝis pli ol du semajnoj, kiu estis la plej longa dum ĉi tiu vojaĝo. Pro la longa resto mi amikiĝis kun aliajn multajn personojn.
Mi renkontis Meksikian junulon Diego-n en la sama restoracio. Carmen-on mi renkontis en la kafejo Interreta. Diego ŝatas Japanion tiel multe, ke li sin nomiĝas kiel frenezulo de Japanio kaj daŭras lerni japanan lingvon, revante viziti la landon iam. Li povas skribi eĉ ĉinajn literojn. Laŭ Diego, la unuaj literoj, kiun li eklernis, estas la malfacilaj ĉinaj literoj signifantaj "diablo". Li uzas japanan familia nomon de Takahara kiel plumnomo. Li diris min, ke li volos havi ekzamenon por la teamo "Kaŝima Antlers" de Japana Futbala Ligo. Alie, Carmen jam vivis en Meksikio dum kvar jaroj post ŝi transloĝis el Peruo. Ŝi estas pentristo kaj, laŭ sia diro, ŝi antaŭe estis invitita al ekspozicio en Hispanio. Ŝi nun instruas pentradon ĉe unversitato en Kuernavako. Carmen estas multtalanta persono kaj ŝi estas samtempe poeto. Antaŭ ŝi venis al Meksikio, ŝi estis direktoro de dokumentaj kinofilmoj en Peruo kaj ŝi vizitis la faman ruinon de Inkao, Machu Picchu pli ol 70 fojojn. Ŝi diris min, ke ŝi faris komercan vojaĝon al Amazono dufoje kun Jacques Cousteau, la fama aventuristo de la mar. Ŝi ankaŭ partoprenis en la restaŭro de piramidoj proksimaj de Kuernavako. Ankaŭ ŝi dire volas viziti Japanion iam. Do, mi rekomendis lerni Esperanton al la du, dirante, ke japanaj esperantistoj atendas la vizito de alilandaj esperantistoj kaj ili certe bonvenos la du personojn. Miaj du geamikoj tuj respondis min lerni la lingvon.
Tiuj du personoj baldaŭ aperis en la semajna kunsido okazigita ĉiu ĵaŭde de la esperantistoj en Kuernavako. La pasintsemajne la kunsido havis nur du personoj kaj samtempe havis la atmosferon de vere malgranda grupo, sed en tiu semajne krom Jorge ĉeestis aliaj esperantistoj - Ramofn kaj du virinoj namataj Sofia kaj Cecilia. Ĉiuj de la tri personoj, kiuj venis nove, ankaŭ donis al mi la impreson de inteligentaj homoj. Krome, ĉar Carmen kaj Diego kuiĝis kun ili, la kunsido estis tre gaja. Fine de la kunsido Carmen kantumis sian poemon. Tiam, laŭte klakis manojn la homoj, kiuj interretis ĉe la person-komputiloj tuj malantaŭe. Mi estis ege impresita. Sed, bedaŭrinde mi ne komplenis la signifon de ŝia hispana poemo. La kunsido ankaŭ helpis min lerni hispanan lingvon kaj estis tre ĝoja. Laŭ Jorge, la esperanta grupo de Kuernavako havas membrojn de tres viroj kaj tres virinoj. Mi jam renkontis preskaŭ ĉiujn membrojn krom unu virino. Mi kore deziras, ke miaj geamikoj Carmen kaj Diego daŭros lerni Esperanton kun tiuj ses personoj kaj, ke anbaŭ vere povos viziti Japanion iam por renkonti japanajn esperantistojn.
Mi povis trovi la amoplenan kaj fervoran koron ankaŭ en Kuernavako post Toronto. Por vojaĝanto, kiu vagas ĉirkaŭ nekonantaj landoj, la ekzisto de esperantistoj en tuta mondo ŝajnas esti kiel insulo en vasta oceano. Kiam oni atingas tien, oni povas ĝui sekurecon kiel en sia propra hejmo kaj forgesi la solecan en la vojaĝo.