(16) Esperantistoj kaj unu motorcikla mekanikisto en Ĉilio
En la tria tago post kiam mi eniris en Ĉilio, mi ricevis retmesaĝon el unu nekonata persono. La mesaĝo estis el Daniel Carrasco, esperantisto kiu vivas en Rengo, malgranda urbo 130 km-jn sude de Santiago. Li skribis en sia retmesaĝo, ke si eksciis mian alvenon al Ĉilio pere de mia retpaĝo kaj ke si vere volas renkonti min, donante sian telefonnumeron al mi. Poste mi eksciis, ke Roberto Sartor, la esperantisto en Argentino, kun kiu mi jam korespondis per retmesaĝo dum pli ol unu jaro, antaŭe lin sciigis pri mi. Tiam mi bezonis trovi iun ajn esperantiston kiu loĝas ie en la sudo de Santiago. Ĉar, du novaj bankkartoj de tiuj, kiujn mi perdis en Kolombio antaŭ tri monatoj, estis jam senditaj al la loĝejo de mia frato en Osaka, Japanio kaj mi volis ricevi la kartojn kiuj sendiĝos al Santiago per internacia kurier-firmo. La kurier-firmoj en Japanio diris al mia frato, ke ili ne sendos bankkartojn. Do mi petis al mia frato aĉeti kelkajn librojn, kiel gramatika libro de hispana kaj historia libro pri Sudameriko, kaj sendi la kartojn kaŝitaj en tiuj libroj. Mi havis ideon ricevi la librojn ĉe oficejo de unu el la kurier-firmoj. Mia frato sendis retmesaĝon al mi en la tago antaŭ kiam mi ricevis la retmedaĝon el Daniel. Li atendadis por la plej bona tempo sendi la kartojn laŭ mia alveno al Santiago kaj fine li iris al la kurier-firmo. La firmo diris al li, ke ili ne sendos la parcelon al la oficejo en Santiago, sed al individua loĝejo. Mi ne havis sufiĉan tempon por ricevi la parcelon en Santiago. Do tiam mi pensis, ke mi devas trovi iun esperantiston sude de Santiago. Mi havas absolutan fidon kun esperantistoj. Mi ricevis la retmesaĝon la plej bona tempe. Mi tuj telefonis al Daniel per rettelefono. La sistemo de telefonado kiun mi realigis en Cuzco estas vere utila ne nur por internacia telefonado, sed ankaŭ por la tia okazaĵo. Li volonte akceptis mian peton kaj tuj sendis sian adreson al mi per retmesaĝo. Mi ricevis la adreson post kvin minutoj en la sama ret-cafejo kaj sendis ĝin al mia frato. Mi volis ricevi tiujn du kartojn kiel eble plej baldaŭ, ĉar la karto de Visa, kiu estas sola ilo per kiu mi povas elpreni mian monon, finiĝos en venonta marto. Mi recevis la retmesaĝon el Daniel ĵus kiam mi bezonis.
Mi ricevis retmesaĝon el mia frato, ke si jam sendis la parcelon la 19-an en januaro. Mi estis spuranta per reto, dum mi vojaĝis en la nordo de la dezerto. Mi alvenis al Santiago la 21-an en januaro. Mi iris al ret-kafejo tuj post kiam mi atingis hotelon. Unue mi vidis la retpaĝon de la kurier-firmo kaj mi eksciis, ke la parcelo jan liveriĝis al Santiago. Mi iomete trankviliĝis kaj esperis, ke mi povas ricevi tiun en Rengo, eĉ se la parcelo necesus tempon por pasi tra la dogano. Post kiam mi sentis feliĉa, mi vidis la listo de retmesaĝoj nove senditaj. Unu el ili estis retmesaĝo skribita Esperante denove de nekonata persono. La mesaĝo estis el Ricardo Bravo, esperantisto kiu vivas en Santiago. Li skribis en sia retmesaĝo, ke si estis informita pri mia alveno al Santiago per iu esperantisto kaj ke si gastigos min en sia loĝejo en Santiago. Li ankaŭ skribis, ke si neniam parolis kun alilanda esperantisto. Tamen, mi jam regisriĝis por hotelo kaj malŝarĝis la pezajn pakaĵojn el la motorciklo. Plue, mi havis ideon foriri el Santiago ene de tri tagoj kiam mi finos la ŝanĝon de la pneŭmo kaj motora oleo. Do mi ne pensis, ke mi akceptu lian inviton, sed mi tuj telefonis al li. Li venis al mia hotelo por renkonti min je la dek en la nokto samtage. Ni parolis dum ĉirkaŭ unu horo. Mi eksciis, ke Daniel sciigis lin pri mi.
Ricardo neniam renkontis Daniel-n antaŭe. Li min diris, ke Daniel vizitos sin en sia apartamento en Santiago post du tagoj en dimanĉo. La apartamento de Ricardo alfrontas la centra placo de Santiago. Mi diris al Ricardo, ke mi kuniĝu kun ili kaj li forlasis mian hotelon ĉitage.
Post du tagoj mi havis telefonvokon el Daniel. Li diris min, ke la parcelo kiun mi atendadis jam alvenis al Santiago, kaj ke ĝi estos resendota al Japanio se si ne pagas $12-jn da imposto interne de 72 horoj. Mi demandis al li la telefonnumeron de la kurier-firmo en Santiago kaj telefonis al la oficejo. Mi tuj veturis per taksio. Mi havis ideon pagi nur la imposton kaj esperis ricevi la parcelon en Rengo, ĉar la adresulo ne estis mi, sed Daniel. Sed la la oficejo facile donis tiun al mi. Ĝi estis dankinda imposto al mi ĉar mi povis fini gravan laboron en Santiago.
Je iomete post la dekdu-a dimenĉe, mi kunvenis kun Daniel kaj Ricardo en la apartamento de Ricardo. Ricardo aĝas 29 jarojn kaj instruas lingvistikon. Daniel havas vangharojn kaj aspektas pli maljuna ol sia aĝo. Mi imagis, ke li estas ĉirkaŭ 25 aĝa, sed surprize 17. Li diris min, ke si lernos lingvistikon en universitato. Li parolis fluan anglan lingvon kvankam si estis ankoraŭ lernanto de mezlernejo. Unue mi estis surprizita per lia angla, rememorante ke preskaŭ neniu de universitataj diplomitoj en Japanio povas paroli anglan. Krome, li parolis Esperanton tiel flue kiel anglan. Ne estas surprize ke 29-aĝa Ricardo parolas Esperanton flue, tamen, Daniel estas nur lernanto de mezlernejo. Mi jam lernis Esperanton de kiam li estis infaneto kiu ne povis paroli eĉ hispanan. Malgraŭ tio mi ankoraŭ parolas nefluan Esperanton. Mi partoprenis en ilia interparolado, sentante ioman komplekson de malplivaloreco. Dumtempe, Daniel aliris al la reto per la komputilo de Ricardo kaj ekbabilis kun sep esperantistoj de la mondo. Mi kredis, ke komputila babilado baziĝas sur literoj, sed ili ekparolis unu la alian esperante per mikrofono. Post la babilado, Daniel malfermis la retpaĝ^ojn pri aliaj internaciaj lingvoj krom Esperanto. Ricardo min diris, ke proksimume 700 internaciaj lingvoj estas inventitaj, sed ke Esperanto estas la sola funkcianta lingvo meze de ili. Mi ĉiam lernas multe el esperantistoj. Mi adiaŭis al ili ĉinokte, ĉar mi jam konservigis mian motorciklon kaj mi eliros el Santiago sekvanttage.
En la dimanĉa mateno mi ellitiĝis je 5:50 por ir al Chillan, 400 km-jn suda de Santiago. Mi forlasis la hotelon je 8:30. Post la rajdado de kelkaj kilometroj, la motorciklo haltis, farinte strangan sonon ie el sia rapidumskatolo. Bonŝance mi vidis benzinstacion je distanco de 20 m. Estis dimanĉe kaj la plejparto de motorciklejoj estis malfermitaj. Mi volis kontakti kun Alan Gordillo, la profesiulo pri BMW kiu helpis min multe kiel ŝanĝo de motora oleo antaŭ kelkaj tagoj. Mi havis lian retadreson, sed ne lian telefonnumeron. Lia nomo ne troviĝis en la adreslibro de telefono. Dume, unu el la laboruloj de la benzinstacio akiris la informon, ke estas nur unu vendejo malfermita en Santiago. Kiam mi provis preni taksion por iri tie, unu el la laboruloj petis unu kliento veturigi min al la vendejo per lia aŭtomobilo. Kiam ni atingis tie, unu el la laborantoj de la vendejo iris ie kaj trovis unu mekanikiston. Mi eksplikis mian problemon kaj la mekanikisto iris al iu loko kaj revenis kun ŝnuro, kiu ne ŝajnis esti forta, en la mano. Ni reiris al la benzinstacio kaj penis remorki la BMW per la sama aŭtomobilo. La ŝnuro tranĉiĝis senprokraste. Mi rememoris, ke unu el la laboluloj de la benzinstacio antaŭe montris al mi negocokarton de remork-kamiono. Mi petis lin telefoni al la loko. La viro de la ŝarĝaŭto petis min atendi dum 30 minutoj, sed li alvenis post du horoj. La ŝarĝaŭto estis, tamen, tiu por remorki aŭtomobilon. Do ni devis remorki la motorciklon per ŝnuro denove. Mi havis la similan travivaĵon en Meksikio antaŭ ĉirkaŭ 10 jaroj. Mi memoris, ke mi havis timon rajdi sur motorciklo remorkata per aŭto ĉitempe. Do mi rifuzis rajdi sur la moto. La mekanikisto rajdis sur la motorciklo. Kiam ni sekure reiris al la vendejo, la mekanikisto portis mian motrciklon tra mallarĝa koridoro, kiu havis kelkajn ŝtupojn sur la vojo, al sia apartamento en la fino de la koridoro. Mi iĝis iome maltrankvila. Mi petis lin montri lian laboron al mi de la komenco, sed li rifuzis mian peton. Li petis $60 al mi antaŭ kiam si faris nenion. Mi sentis maltrankvilon. Mi demandis, je kioma horo li povos fini la riparon. Li respondis min reveni sekvanttage. Mi sentis egan maltrankvilon kaj diris lin, ke mi revenos samtage. Rilate al mia demando pri je kioma horo mi devos reveni, li respondis min, ke estos je la naua en la nokto. Mi diris lin, ke estos tro malfrue kaj li ŝanĝis la tempon al je la sesa. Mi ekiĝis vere maltrankvila. La kondukisto de la la ŝarĝaŭto sentis la saman maltrankvilon kaj demandis min, post forlasinte la apartamenton, ĉu mi havas ian amikon en Santiago. Mi havis timon, ke la mekanikisto vendus mian motorciklon sen riparante ĝin. La kondukisto telefonis al Ricardo, la esperantisto, per sia portebla telefono. Ricardo baldaŭ alvenis per taksio. Ni reiris al la apartamento de la mekanikisto per la ŝarĝaŭto. Ricardo parolis kun la mekanikisto kaj reakiris la motorciklon por mi. La mekanikisto jam elprenis la sidejon de la motorciklo, sed faris neniun alian laboron. Malgraŭ tio, li petis min $19. Danke al la helpo de Ricardo, mi pagis $11. Ricardo diris min, ke li jam trovis publikan haltejon por mia motorciklo proksime de sia apartamento kaj ofertis min gastloĝi en sia apartamento por ke mi povu ŝpari la monon por la multekosta hotelo. Do ni portis la motorciklon al la haltejo per la ŝarĝaŭto. Sed, la haltejo estis iome malproksime de la apartamento de Ricardo. Mi ekzamenis la situacion pli profunde. Mi devus ir al la malproksima haltejo frue en la mateno antaŭ ol la foriro de Ricardo por laboro, kaj doni mian motorciklon al la sama ŝarĝaŭto. Kaj, kiam la riparo finiĝas, mi devus porti la pakaĵojn malsupren el la kvina etaĝo, forlasinte la motorciklon sur la strato. Mi ne ŝatis tiun ideon kaj decidis reiri al la sama hotelo.
Sekvantmatene mi trovis la vendejo de Motorrad en la adreslibro de telefono kaj telefonis ilin. Ĉar "Motorrad" estas la nomo de la retpaĝo de la BMW, mi kredis, ke ili havas apertan kamioneton, sed ili ne havis. Do mi telefonis la viron de la ŝarĝaŭto de antaŭa tago kaj petis lin remorki la motorciklon denove el la hotelo. Post ĉio, mi devis pagi $110-jn por la remorkado por ĉirkaŭ 10 km dum du tagoj. La Motorrad kie ni iris ne estis vendejo de la BMW kaj la servado de la laborantoj estis malbona. Ili diris min, ke ili ne povos ekripari la motorciklon samtage. Tiam unu loka motorcikla rajdanto, kiu vizitis la vendejo, diris min, ke estas alia pli bona vendejo kaj min donis la negocokarton de la vendejo. La vendejo ankaŭ havis nomtabulo de Motorrad, tamen, la nomo de la vendejo estis reale "Cross Team". La laboristas de la vendejo estis bone-edukitaj kaj tuj prezentis sian ĉefan mekanikiston al mi. La mekanikisto estis 40-aĝa Ricardo Arevena. Mi tuj konfidis lin pere de lia milda vizaĝo kaj lia serioza teniĝo por aŭskulti mian problemon. Li posedis la vendejon. Li havis anglan edzinon. Mi jam aŭdis el alia vendejo, ke estas nur tri personoj, kiuj povas ripari BMW-ajn motorciklojn en Santiago. Unu el ili estas Alan, kiu laboras por la polico kiel motorcikla mekanikisto, kaj kiu ŝanĝis la motoroleon por mi. Tamen, mi kredis, ke Ricardo povas fari ĝin. Mi demandis lin, "Ĉu vi povas ripari?" Lia tuja respondo estis "Jes". Li tuj eksplikis min pri kiu parto de la motorciklo estis rompita. Li pensadis pri la procedon por ripari, rigardante la motorciklon dum 30 sekundoj. Pro tio mi kredis, ke li certe riparos. Li demandis min ĉu mi komprenas hispanan lingvon kaj mi respondis, "ne multe". Post tio, li provis telefoni al iu persona kiu parolas anglan. Li volis sciigi la koston por ripari la motorciklon al mi. Mi povas kompreni tian simplan hispanan. Li diris min, ke ĝi kostos $450. Mi demandis lin, ĉu li ankaŭ povas malebligi la likon de motoroleo. Li respondis, ke li komplete malebligos. Verdire, li estas "motocross" vetkuristo. Masahide Kuraya, mia motorcikla amiko kaj samtempe mia instruisto de motorcikla konservado, ankaŭ estis "motocross" vetkuristo. Li riparis kaj plibonigis miajn kelkajn motorciklojn post laboro ĉiusemajne, ofte kvin tagoj de semajno, dum dek jaroj post kiam mi gajnis motorciklan licencon. La pasio kaj la precizeco de ilia riparado kaj konservado de motorcikloj estas eksterordinaraj. Por la riparo de oleo-liko mi jam vizitis kvin laborejojn, sed vane. Tamen ĉitempe, mi havis konfidon, ke Ricardo certe riparos. Ricardo elmetis preskaŭ ĉiujn partojn de la motorciklo, nur lasinte la motorojn. Mi estis rigardanta lian laboron dum la tuta tempo. Ĝ i bezonis multe da laboro. La kialo de la averio de mia motorciklo estis tiu, ke la rotacio el la motoroj ne estis transmisiita al la transmisia ŝafto pro la eluziĝo de la dentrado en la ingo en la centro de la kluĉila disko. Li baldaŭ telefonis por mendi la diskon. Sed li ricevis la respondon, ke unu semajno bezonas por akiri. Mi diris lin, ke mi ne povas atendi tian longan tempon, ĉar baldaŭ estos malvarme en Patagonio. Do Ricardo kaj mi vizitis kelkajn vendejojn, provante trovi similan diskon uzatan por aŭtomobilo. Sed ni ne povis. Post tio ni iris al fabriko, kie kluĉiloj produkiĝas. Ni trovis similan japanan diskon kaj petis ilin anstataŭigi la rompitan ingon. Ĉar ni vizitis tie ĵus antaŭ la tempo fermi la laborejon, ili diris nin, ke la disko finiĝos ĉirkaŭ tagmeze de la sekvanttago. Tamen, tiu estos multe pli rapide ol la kazo mendi de la nova disko. Plue, tiu kostas $19-jn dum la origina disko kostas $280-jn. Mia motorciklo reviviĝis post du-taga laboro. Ekde la vespero de la dua tago Ricardo elŝiris la materialon uzitan por la antaŭaj riparoj ĝis la naŭa en la nokto por preparado de veldo. En la tria tago veldado finiĝis kaj liko de la oleo komlete malebligiĝis. Li ofertis min meti feran platon al la fundo de la rapidumskatolo por protekto. Ni iris al fera laborejo, aĉetis fragmenton de fera plato kaj tranĉigis tiun. Ĝ i kostis nur $2.8. Ricardo veldis cilindro-forman metalon al la plato por doni la spacon pasigi la vento kaj fine pentris la platon. Li faris tiujn ĉiujn laborojn kiel vera profesiulo. Li riparis mian motorciklon kun pasio kvazaŭ si estis riparanta sian propran verkuran motorciklon. Ni estis kune dum nur tri tagoj, sed mi sentis malĝoja kiam ni adiaŭis.
La motorciklo komplete resaniĝis je la sesa vespere en la tria tago. En la mateno de ĉitage translokiĝis el la hotelo al la apartamento de la esperantista Ricardo, ĉar li tiam havis festotagojn kaj li helpos min porti la pakaĵojn. Mi havis promeson rendevui kun li je la naŭa de la nokto kaj pasigi la lastan nokton en la japana restoracio, kie Ricardo kaj mi iris kune antaŭe. Mi ofertis al la mekanikista Ricardo unuiĝi kun ni. Li akceptis mian inviton. En la restoracio li escepte drinkis bieron, kiun li ne drinkas kutime. Mi estis feliĉa, ĉar la liko de oleo, kiu longe ĉargrenis min, estis ankaŭ solvita. En la okuloj de Ricardo mi ankaŭ trovis ian senson de kontento, kiun li akiris post la elfaro de sia laboro. Mi havis bonŝancon. Mi havus la tre seriozan problemon, se la motorciklo rompiĝis en la dezerto de la norda Ĉilio. Plue, la motorciklo bonŝance haltis en la centro de Santiago. Kaj, mi pensas, ke estis ia destine ke mi fine portis la motorciklon al la laborejo de Ricardo. Eble ne estus alia motorcikla mekanikisto kiel li en Santiago, aŭ eĉ en tuta mondo.
Antaŭ multaj jaroj mi lernis hispanan lingvon en klaso en Japanio dum 12 jaroj. Dum kelkaj jaroj de tiaj jaroj mi instruiiĝis per instruistino el Ĉilio. Mi kredis, ke ĉilianoj estus tiel bonkora kiel ŝi. Tamen, la homoj, kiujn mi renkontis en ti ĉiu lando, estis malsamaj al ŝi. Verdire, mi preskaŭ ekmalamis ĉilianojn. Kaj la hoteloj kaj la restoracioj, la plejmulto da ĉilianoj estis tiel malvarmaj kiel ekvadoraj homoj. Speciale, la hotelo "Los Arcos" proksime de Placo Brazil en Santiago, kie mi restis, estis unu ekstrema ekzemplo. Mi havis malbonan impreson pri la laboristinoj de la hotelo, kiuj estis tro malĝentilaj al, kaj senatentaj pri siaj gastoj, kvankam la hotelo pagigis min tiel multe kiel $25 tage. Eble kaŭze de tia malbona servo, iu ŝtelis el unu el la hotelaj ĉambroj kaj tri policanoj venis por esplorado. Mi volis forlasi la hotelon se mi ne havis la problemon pri haltejo. Unutage, mi klakfrapis la vendotablon de la akceptejo kaj plendis unuafoje en mia 31-a vojaĝo al eksterlandoj. Plue, en la lasta tago, kiam mi estis forlasante la hotelon, la virino, bonaspekta sed tiel malĝentila ke mi klakfrapis la tablon, min diris, "Vi ne pagis por la lasta tago". "Kial!!!" Mi volis diri, ke la tia eraro okazas ĉar ŝi babiladis, ignorante la gastojn, kaj rezulte ŝi nek donis min kvitancon nek notis ĝin, sed mi ne povis diri ĝin kaŭze de mia ŝoko kaj mia nesufiĉa taŭgeco de hispana lingvo. Krome, mi havis neniun pruvon kaj la ŝoforo de la taksio, en kiu mi jam metis miajn pakaĵojn, estis min atendanta, kaj la esperantista Ricardo ankaŭ estis min atendanta ekstere de sia apartamento. Mi pagis la $25-jn kolere kaj senespere. Se mi ne renkontis la du esperantistojn, Ricardo kaj Daniel, kaj la mekanikisto Ricardo, Ĉilio devus esti la lando de plej malbona impreso. Mi dezilas, se eble, lerni eĉ iometan parton de la mondo de Budao, sed anstataŭe, mi preskaŭ suferis misantropecon en Ĉilio.
Esperantistoj, Ricardo (dekstre) and Daniel
Santiago
Centra Placo en Santiago (Plaza de Armas)
Motorcikla mekanikisto, Ricardo. Mia BMW perdis sian propran formon.