(17) Esperantistoj en Buenos Aires
Mi havis iun konekton kun unu esperantisto en Argentino antaŭ ol mi komencis Esperanton. Mi eklernis Esperanton kiam mi estis post 30-jaraĝa. Unu el la instruistoj de la hispana klaso estis Jukio Hirai, kiu mortis antaŭ unu kaj duono jaroj. La lernantoj de la klaso estis nur du, fraŭlino Shuto, juna virino kiu instruis japanan lingvon en mezlernejo, kaj mi. Unutage ŝi proponis legi la libron, "Gracias a la vida (Danke al la vivo )" skribita pri popolkantisto Violeta Parra, kiun ŝi aĉetis en eksterlando. Ni finis tradukon de la libro post ĉirkaŭ kvin jaroj kaj ĝi estis eldonita. Dum la periodo, Jukio daŭre korespondis kun Alfred Valle, argentina esperantisto, por demandi la signifojn, kiujn ni ne komprenis. Jukio pensis, ke estus riska kontakti kun ĉilia esperantisto laŭ la tiama politika situacio en Ĉilio.
Mi jam korespondis kun Ruben Sanchez, kiu loĝas en Neuquen, Patagonia, kaj Roberto Sartor en Buenos Aires dum pli ol unu jaro, kaj mi diris al ilin viziti ilin en Argentino. Ambaŭ el ili estas la delegitoj de UEA. Dum ĉi tiu periodo, mi restis tro longe en Honduraso kaj Kolombio dum ses monatoj respektive, kaj mi malfrue alvenis al Argentino. Tamen, la esperantistoj estis min atendantaj.
Ruben en Neuquen instruas matematikon kaj fizikon en lernejo. Tuj kiam mi alvenis al Neuquen, mi vokis lin al lia portebla telefono. Li vizitis min tuj post kiam li finis sian klason. Mi imagis, ke li estus maljuna viro ĉar li estas delegito de UEA, sed kiam mi renkontis lin, mi eksciis, ke li estas multe pli juna ol mi imagis. Li aĝas 39 jarojn. Plue li venis al mia hotelo per motorciklo. Mi neniam renkontis esperantiston sur motorciklo. Kiam mi renkontis lin, li ekparolis tre rapide en Esperanto kaj mi ne povis kompreni lian Esperanton bone. Do mi petis lin paroli pli malrapide. Ĉar lia Esperanto malrapide parolita estis klara kaj bala, mi povis kompreni pli bone, kvamkam mi ĉiam havas malfacilecon por aŭskulti. Ni iris al proksima kafejo. Li sugestis, ke mi partoprenu en sia klaso de sekvanta tago. Mi tuj akceptis lian oferton. Post kiam ni proladis dum unu kaj duona horoj, li foriris, min dirante, ke li devas ricevi siajn 10-jaraĝajn dunaskitajn filojn. Mi pensis, ke li estas multokupita persono.
Je la 10-a de sekvanta mateno, li rajdis motorciklon al mia hotelo. Mi ankaŭ elmetis mian BMW el la hotela garaĝo, kiu antaŭe estis kinejo, kaj ni direktis nin kune al la lernejo. Sur la vojo Ruben gvidis min al la loko kultivanta florojn. Li diris min, ke la kultivulo estas japano. Ĉar la japano ne estis tie tiam, ni daŭre iris al la lernejo. La lernantoj longe rigardis mian BMWn troveblan malofte en tiu urbo. Ruven gvidis min al la ĉambro de instruistoj. Li donis salut-kison al la vango de unu maljuna instruistino. La virino proksimigis sian vangon ankaŭ al mia vizaĝo. Post iometa hezitado, mi movis mian vizaĝon ale al ŝia. Kvankam mi jam vojaĝis en la landoj, kiuj havas tian kutimon, dum du jaroj kaj naŭ monatoj, mi ne estas kutimita al kisado, speciale kiam mi estas malebria.
Ruben havis la klason dum 80 minutoj. La lernantoj ŝajnis esti pli ol 15-jaraĝaj. La klaso havis, eble, 30 aŭ 40 lernantojn. Ĉar tiu estis teknologia lernejo, ne estis multaj lernantinoj en la klaso. La lernantoj min demandis seninterrompe, ne donante al mi tempon eĉ prezenti min. Malsame al japanaj lernantoj, ili neniam estis deteniĝemaj. Mi, tamen, komprenis neniom da iliaj hispanaj demandoj. Ruben interpretis ilin en Esperanto. Mi antaŭe parolis en lernejo dufoje dum ĉi tiu vojaĝo. Unuafoje, mi faris ĝin en la elementa lernejo en Dallas, Usono. Ne necesas diri ke mi parolis angle. Duafoje, ĝi estis en Bogota, Colombio. Ĉar la esperantisto Leonardo, kiu akompanis min al lernejo en Bogota, estis angla instruisto de la lernejo, mi parolis ankoraŭ foje en angla lingvo. Sed, mi parolis hispane por la unua fojo en Neuquen. Ruben ripetis miajn hispanajn respondojn en korekta hispana, kiam miaj respondoj ne estis facile kompreneblaj. 80 minutoj pasis rapidege. Ĝi estis agrabla sperto al mi.
Poste en ĉi tago, Ruben telefonvokis la japanan flor-kultivulon, kiun ni ne povis renkonti. La japano telefonis min ĉe la hotelo en la nokto de la samtago, sed mi estis ekstere por vespermanĝi. Mi telefonis lin sekvantmatene. Mi eksciis, ke lia nomo estas Kazuaki Okiniŝi. Kiam mi parolis kun li telefone, li diris min ke ni renkontu unu la alian je la 12:30. Mi veturis per taksio al lia flora ĝardeno, iomete anticipante japanan tagmanĝon. Li atendadis min ĉe la pordego. Mi imagis, ke li estus antikva enmigrinto kaj pro tio maljuna viro. Sed li estis juna kiam mi vidis lin. Kvankam li diris min, ke li aĝas 49 jarojn, li aspektis esti ĉirkaŭ 40-aĝa. Li tuj veturigis min per sia aŭtobobilo al sia hejmo. Lia domo estis granda. Tiu havis eĉ naĝbasenon. Li diris min, ke si aĉetis la domon por nur US$30,000. Mi neniam vidis domon kun naĝbaseno en Japanio. Tiu sola fakto estas sufiĉa por diri, ke lia enmigrado estis sukcesplena. Li venis al Argentino per la asisto de JICA (Japana Internacia Korporacio Agentejo) antaŭ 24 jaroj kiam 25-aĝa. Malsame al la enmigrintoj de multaj jaroj pasintaj, li venis per aeroplano, ne per ŝipo. Li veturis per flugilo kondiĉe ke si ne devos pagi por la flugo se si laboras en Argentino dum du jaroj. Post kiam li finis labori kiel laboristo de florvendejo dum du jaroj, li reiris al Japanio. Tamen, li ne ŝatis Japanion, kaj revenis al Argentino. Ĉifoje li akompanis sian novedzinon. Li nun havas tri gefilojn per la edzino. La tagmanĝo, kiun mi sekrete esperis, serviĝis. Mi serviĝis kun kruda fiŝo kune kun "wasabi (japana mustardo)" kaj kareo kun rizo. Maldike tranĉita kaj boligita brasiko kun majonezo estas mia favora manĝaĵo. Tiu ankaŭ serviĝis. Speciale kareo kun rizo esits bonege, ĉar mi ne manĝis longe post kiam mi manĝis en Honduraso. Post tagmanĝo, Kazuaki veturigis min al ĉirkaŭa varmfonto per sia aŭtomobilo. La varmfonto estis en vasta kampo kaj havis akvon kun multe da fera konsistigaĵo. Mi trovis multe da fido kaj fiero pri japanoj tra Kazuaki, kiu servis manĝaĵon al nekonata vojaĝanto kaj veturigis lin al varmfonto eĉ se la vojaĝanto estis samlandano.
Ruben, kiu estas ĉiam okupita, venis al mia hotelo ĉiutage post laboro kaj ni parolis dum ĉirkaŭ unu kaj duono horoj. Li instruas esperanton en urbcentra biblioteko ekde la 11-a matene en sabato. Kompreneble mi iris tie. Mi supozis, ke la nombro de la lernantoj devas esti malmultaj kiel en Osaka. Sed surprizinde, du-dek lernantoj venis al la kurso. Malsame en Osaka, krome, la plejparto de la lernantoj estis ne nur junaj personoj, sed ankaŭ belaj virinoj. Mi sentis ĵaluza pri Ruben. Mi pensis, ke mi instruus tian kurson eĉ ĉiutage. La kialo ke lia kurso en Neuquen havas multajn junajn lernantoj estas, ke la urbo Neuquen mem estas juna. Neuquen estis malgranda kampara urbeto antaŭ 40 jaroj. Benzino troviĝis tie. Krom tio, estas kvar hidroelektraj digoj laŭ la supra fluo de la rivero, kiu fluas en la urbon. Neuquen estas rapide pliiĝanta urbo kiel energia bazo en Argentino. Juna urbo havas junajn homojn. Mi denove estis inundita kun la demandoj de la junaj personoj, kiu eklernis esperanton en la tia urbo. La plejparto de la lernantoj estis komencantoj kaj ne povis paroli esperanton multe. Ruben interpretis la hispanajn demandojn de la lernantoj en esperanto kiel li faris ĝin en sia lernejo. Kompreneble mi respondis esperante ĉifoje. Post la kurso de unu horo, Ruben foriris ie por fari iun aĵon, min dirante, ke li vizitos min en la hotelo post unu horo. Kiam mi ankaŭ estis foriranta, kvar junaj belaj virinoj kaj unu viro venis al mi kaj ekparolis en angla lingvo. Verdire, la plejmulto da esperantistoj, kiujn mi renkontis dum tiu ĉi vojaĝo povas paroli anglan. Sed ni penas komuniki esperante. Ni kontraŭas la fakton, ke unu el la naciaj lingvoj, ekzemple englan lingvo en nia epoko, estas uzata kiel internacia lingvo. La sola kialo, ke unu nacia lingvo estas uzata kiel internacia lingvo, estas ke la nacio parolanta la lingvon havas politikan kaj ekonomian regpovon. Se ni allasas tion, la hegemonio de tia lando povas esti fortikigota tra ĝia lingvo. Tio estas maljusta. Pro tio, ni esperantistoj penas uzi ne anglan, kiu estas nur unu el la naciaj lingvoj, sed artefaritan kaj neŭtralan esperanton kiel internacia lingvo post ĉiu nacia lingvo. Mi estis seniluziigita, ke la plejparto da junaj japanoj ne ŝatis lerni esperanton. Tamen, mi denove havis mian esperon en Neuquen post Oaxaca en Meksikio. Mi donis adiaŭan kison sur la vango al la kvar junaj esperantistinoj. Mi ne plu hezitis ĉifoje.
Ruben min diris, ke estas varmfonto okcidente de Neuquen apud la Ĉilia landlimo. Mi pensis, ke ne plu estus varmfonto fore el tiu loko al Kolombio, ĉar mi estis foriranta el Andoj. Vidante la mapon, mi supozis, ke la distanco al la varmfonto estos ĉirkaŭ 200 km-j. Do mi decidis viziti tie. Post la rajdado de ĉirkaŭ 20 km-jn el Neuquen, mi haltis mian motorciklon ĉe la benzin-vendejo. Mi demandis la distancon kaj la respondo estis 500 km-j. Ĉar mi ne kredis tion, mi rajdis iom plu kaj demandis alian personon. Li diris min 400 km-j. Ĉar mi esperis, ke ĝi estos pli proksima, mi forlasis la hotelon pli malfrue ol kutime. Jam estis je la 11:30. La varmfonto estis tro malproksime, ĉiuokaze. Mi faris U-ĝiron kaj reiris orienten. Mi ne volis reiri al la sama hotelo ĉar mi jam ŝarĝis pakaĵojn sur la motorciklo. Mi rajdis alian 350 km-jn orienten por ke mi povu alproksimiĝi plu al Buenos Aires.
Relate al la du banko-karto, kiujn mi perdis en Kolombio, mi ricevis la novajn kartojn en Santiago danke al Daniel Carrasco, la esperantisto en Ĉilio. Ĉifoje mi devis ricevi la renovigitan kredito-karton ĉar la karto finiĝos en marto ĉijare. Mia frato sendis al mi mesaĝon, ke la karto jam sendiĝis al sia hejmo. Mi ne havis sufiĉan tempon ricevi la karton en Neuquen se tiu sendiĝos al la loĝejo de Ruben. Do mi petis mian fraton sendi ĝin al la domo de Roberto Sartor, la esperantisto en Buenos Aires. Krome, mi devis ricevi la registra-dokumenton de mia BMW el Michael en Kalifornio. Mi petis al Michael sendi ĝin ankaŭ al Roberto. La dokumento liveriĝis sukcese. Roberto telefonis al Ruben kaj lasis mesaĝon pri tio por mi. Danke al Roberto, tiuj du problemoj, kiuj ĝenis min longe, estis solvitaj.
Roberto estas 70-jaraĝa, iomete pli maljuna ol 39-aĝa Ruben. Li prezentiĝis kiel universitata profesoro en la 2000-jara jarlibro. Li estas raportisto kaj ankaŭ la redaktisto de la retpaĝo de argentina esperanto-societo. Li skribis pri mi en la retpaĝo, kaj krom tio, li larĝe imformis pri mia vojaĝo al aliaj esperantistoj en Argentino. Mi estis ankoraŭ en Honduraso kiam mi ricevis lian unuan retmesaĝon en la 30-a en decembro, 2002. Dum mi estis vojaĝanta en la landoj pli sudaj de Centra kaj Suda Ameriko, li daŭris sendi al mi la informaron pri la esperantistoj en tiuj landoj, tiuj kiuj mi vizitos. Tamen, mi renkontis nur kelkajn de ili, ĉar mi estas maldiligenta viro.
En la vespero en la 1-a en marto, mi alvenis al japana gastejo "Nippon Rjokan" en Buenos Aires. Mi tuj telefonvokis Roberto-n. Roberto havis iun fari ĉitage kaj diris min telefoni sin denove je la 10-a aŭ 11-a sekvantmatene. Ĉinokte mi drinkis kun la japanaj vojaĝantoj de la gastejo ĝis la 1-a kaj iĝis ege ebria. Estis jam je la 2-a posttagmeze kiam mi vekiĝis. La tempo kiun mi promesis telefoni al Roberto jam pasis. Mi sciis, ke mi devis telefoni lin, sed mi ne povis movi min pro la postebrio. Je la 4:30 mi iris al telefonfirmao kaj telefonvokis lin. Mi petis lin renkonti unu la alian sekvanttage.
Je la ĉirkaŭ 5-a vespere en la 3-a en marto, Roberto venis al la "Nippon Rjokan" por vetrigi min per la aŭtomobilo, kiun Alcides Wentinck kondukis. Alcides estas inĝeniero kaj iomete pli aĝa ol mi. Roberto al mi donis la kredit-karton, librojn kaj registra-dokumenton de mia BMW, kiujn si jam ricevis por mi. Krome, li donis al mi la gvidlibreton kaj la mapon de la centra parto de Buenos Aires. Li estis tre helpema al mi. Estas kunsidejo de esperantistoj en Buenos Aires. Unue, la du esperantistoj akompanis min al la kunsidejo. Ĝi estis bona kunsidejo, kiu lokiĝas proksime al la ĉefa strato de Buenos Aires. Nia Osaka Esperanto-Societo ne havas kunsidejon. Do ni devas lui ĉambron por nia ĉiusemajna kunsido. Mi sentis enviema por ili. Post la foriro el la kunsidejo, la du amikoj akompanis min al la famkonataj lokoj en Buenos Aires kiel la japana ĝardeno kaj la palaco de la prezidanto. Mi povis ekkoni la skizon de Buenos Aires. Fine ni tri viroj drinkis bieron kaj ili vetrigis min denove al la "Nippon Rjokan".
Lunde, la 12-an en marto kiam la Sankta Semajno finiĝis, laŭ la invito de Roberto mi iris al la kunsido ĉe la esperanta kunsidejo. Mario estis atendanta en la kunsidejo. Roberto, Alcides kaj juna virino Elisa venis akurate. Post kiam Elisa foriris el la kunsidejo, Silvia kuniĝis. Ĉiuj el ili prolis fluan esperanton, tamen, ili klopodis paroli malflue ĉar mi ne komprenis bone se ili parolis tro rapide. Post la kunsido Silvia akompanis min al proksima haltejo de aŭtobuso.
Roberto proponis min telefone, ke mi devus havi intervjuon el ĵurnalisto. Mi tuj akceptis lian oferton. Ni konsentis havi la intervjuon en la loĝejo de Silvia. Prenante en konsideron ke mi ne konis bone pri Buenos Aires, Roberto diris min renkonti antaŭe ĉe la esperanta kunsidejo kaj poste iri kune al la hejmo de Silvia. Ĉitage pluvis. Neniu estis en la kunsidejo kiam mi alvenis antaŭ dek minutoj. Mi ŝirmis min kontraŭ la pluvo sub la tegmentumo de la enirejo de apuda konstruaĵo kaj atendadis Roberto-n. Li baldaŭ venis per taksio. Mi tuj eniris en la taksion. Ĉar metroo estas pli rapida, ni veturis per la metroo de la plej proksima stacidomo kaj ni iris al la finstacio. De tie ni denove veturis per taksio. La edzo de Silvia estas pentristo. Li ankaŭ faras vitralvitron. Lia vitraloj ornamas preĝejon en la centro de la ĉefurbo. La domo de la artisto estis tre alloga. La loĝoĉambro estis hela ĉar ĝia unu flanko havis vitrajn pordojn de la planko al la plafono. La ĉambro havis bonan vidon de granda ĝardeno.
Estas lukse havi tian loĝejon en la urbcentro. La ĵurnalisto prezentis sin kiel Andres Asato. Andres estas juna viro kaj edziĝinta kun japana virino Alejandrina, kiu naskiĝis kaj elkreskis en Argentino. Li akompanis sian edzinon. Li havis la intencon peti ŝin interpreti sian hispanan lingvon en japanan. Ni tri esperantistoj kaj la edzo de Silvia parolis pri mia vojaĝo kaj esperanto. Ĉar mi ne komprenis la plejparton da la hispanaj demandoj kiujn Andres demandis, Alejandrina interpretis en japana kaj foje Roberto en esperanto. Mi respondis japane kaj hispane, kelkfofe miksite kun esperanto kiam mi estis konfuza. Mi vere ĝuis la 2-horan intervjuon servitan kun bona manĝaĵo. Tiu estis intervjuo donita al mi speciale ĉar mi konatiĝis kun Roberto, ĵurnalisto kaj esperantisto. Roberto donis al mi nekutiman kaj bonegan sperton.
Rivero fluas tra Neuquen.
Japana ĝardeno en Buenos Aires
Bona domo de Silvia
Kunsido de esperantistoj. El maldekstre, Alcides, Elisa, Roberto, Mario
Ruben venis per motorciklo.
Esperanta kurso en Neuquen
Esperanta kunsidejo en la urbcentro de Buenos Aires
Mi havis la intervjuon el ĵurnalisto Andres. El maldekstre, Andres, Toru, Silvia, Roberto