(26) Vendante la BMWn
Mi havis la ideon vojaĝi ĉirkaŭ la mondo per motorciklo kiam mi forlasis Japanion. Mi renkontis, tamen, unu virinon en Bogota, Kolombio. Ni rendevuis preskaŭ ĉiŭtage dum kvin monatoj. Dumtempe la ses-monata vizo estis finota. En ĉi tiu lando oni ne pavas akiri plu da plivalidigo de la vizo, kaj devas foriri el la lando dum ses monatoj. Mi rajdis el Bogota por la vojago tra Sudameriko la 11-an de oktobro en 2003. Mi vojaĝis kun la virino dum la komencaj tri tagoj. Mi promesis al ŝi, ke mi revenos ĝis Kristnasko de la sekvanta jaro plej malfrue. Do mi vojaĝis rapide. La 18-an en septembro, 2004 mi reiris al Bogota post 11 monatoj, kiu estis pli frue ol mia promeso. Tamen, 11 montaoj devis esti tro longa por virino de Latinida Ameriko atendi. Ŝia amo al mi jam malgrandiĝis.
Mi pensis pri flugi al Eŭropo senprokraste, sed mi supozis, ke estos malvarme baldaŭ kaj ekneĝus tie. Male, mi havis Hernan-n kaj kelkajn aliajn amikojn en Bogota. Prezoj estas malaltaj en Bogota kaj estas facile vivi tie. Mi decidis vivi en Bogota portempe. Post nelonge mi ekvolis resti en Kolombio dum la cetero de mia vivo. Unue, mi akiris unu-jaran student-vizon, tamen, la permeso por la motorciklo estis baldaŭ finota kaj ĝia plivalidigo estis neeble. Mi devis foriri el Kolombio ĝis la 12-an de januaro en 2005. Verdire, mi volis matrikuli la BMWn en Kolombio. Do mi vizitis kelkajn registarajn oficejojn. Sed mi povis nek konservi nek vendi la motorciklon en Kolombio ĉar la registaro de Kolombio malpermesas la importon de uzitaj veturiloj. D-rino Luz Marina Zuluaga, virino kiu estas responda por la dogano, min diris, ke si donos al mi la permeson de maksimuma longeco de unu jaro por mia posta eniro en la lando. Malgraŭ tio, mi devos foriri el Kolombio almenaŭ unufoje ĉiujare. La BMW laŭgrade fariĝis ŝarĝo sur mi. Mi priserĉis kelkajn landojn de Sudameriko kie mi povos vendi ĝin. La najbaraj landoj, Venezuelo kaj Ekvadoro, estis neeblaj ĉar tiuj registaroj antaŭe stampis la permeson de la motorciklo en mia pasporto. Mi ricevis malbonan novaĵon ke mia motorciklo ne povos vendiĝi en Brazilo. Tamen, esperantisto en Peruo min informis en sia retmesaĝo, ke estus eble en Peruo. Alie, mi telefonis motorciklan vendejon en Santiago en Ĉilio. La posedanto diris al mi, ke si aĉetos la BMWn contraŭ $7,000. Mi pensis, ke mi vendos ĝin en Peruo se eble. En alia maniero, mi pensis pri rajdi al Santiago.
Mi estis malvolonta rajdi sola sur la sama vojo, sur kiu mi vojaĝis antaŭ unu jaro. Krome, la vojo trapasas tra la dezerto de 4,000km ĝis la apudeco de Santiago tuj post la eniro en Peruo. Mi volis havi iun ajn virinon kiu akompanas min. Tiam, mi renkontis Diana-n kaj Maria-n. Dania aĝas 19 kaj Maria 37 jarojn. Ambaŭ de ili estas belaj virinoj. Tiu okazis en la 21-a en decembro. Post kvin tagoj, la 26-an, mi invitis ilin al mia loĝejo, kaj regalis al ili, kune kun Hernan, per japana manĝajo "sukiyaki". Mi parolis pri mia vojaĝo al Santiago al la virinoj, sed ili respondis al mi, ke ili ne povos preni feriojn tiel longajn. Mi rezignis mian planon ĉitage. Post kelkaj tagoj, tamen, mi rememoris, ke Maria diris min, ke ŝi prenos unu-semajnan feriojn en la komenco de la jaro. Mi pensis, ke eĉ unu semajno estos bone por mi. Mi telefonis ŝin. Ŝi diris al mi, ke ŝi povos plilongigi sian feriojn al dek tagoj. Mi pensis, ke ene de dek tagoj mi povas rajdi al Quito en Ekvadoro kun ŝi. Ni decidis foriri el Bogota la 2-an de januaro.
Ni alvenis al la ekvadora landlimo en la 8-a en januaro. Tiu tago estis sabato. Ni eltrovis, ke kolombianoj bezonas kolombian akton de sen-krimo por eniri Ekvadoro-n. Sed, ni informiĝis, ke la akto ne estas eldonata ĉar la bankoj estas fermitaj. La lando, tamen, estis Kolombio. Ni akiris la akton, pagante trioblan monon, kaj sukcese eniris Ekvadoro-n. Sed, sed, neatendita afero okazis. Ĉe la landlimo estis oficiroj, kiuj nur kontrolas la enirantajn veturilojn, kaj la dogana oficejo, kiu donas la permeson de mia motorciklo, estis en la urbeto de Tulcan, 5km-jn for. La oficiroj nin diris, ke la oficejo fermiĝas sabate, kaj ordonis nin ke ni reiru al Kolombio kaj revenu denove je lundo. Mi petis ilin permesi nin resti en hotelo en Tulcan ĝis lundo, sed ili daŭre diris "Ne". Mi ĉirkaŭiris, dirante al ili, ke ni reiros al Kolombio, kaj male direktiĝis ale al Tulcan. Bonŝance, ne estis polica kontrolo sur la vojo kaj ni venis al la enirejo de Tulcan. Ĝuste je la momento kiam mi pensis ke mi jam sukcesis, unu aŭtomobilo estis venanta malantaŭ ni. La stiranto ordonis nin halti. Li estis unu el la oficiroj en la landlimo. Li diris al ni, ke li arestos nin. Aŭskultante ĝin, Maria ĝoje diris, "Tiu estas vere aventurriĉa vojaĝo!" Mi estis maltrankvila. Feliĉe, ni eskapis de aresto kaj reiris al Kolombio. Tamen, Maria, anticipante la perdon de du tagoj, devis aviadi al Kolombio tuj post sia alveno al Quito. Quito estis la loko, kiun ŝi volis viziti multe. Ŝi telefonis sian oficejon en Bogota kaj prenis pluajn tri-tagajn libertagojn. La ferioj, kiu estis nur unu semajno en la komenco, fariĝis du semajnoj. Mi estis feliĉa kun la tri-tagaj pliiĝo.
Lunde ni eniris Ekvadoro-n denove kaj alvenis al la dogana oficejo je 9:30. Esitis je post la dua de la posttagmezo kiam la permeso de motorcikla importo doniĝis al mi. Tamen, mi malkovris bonan aferon. La dogana oficejo ne stampis la permeson sur la pasporto ĉifoje kaj donis al mi nur unu folion de papero de permeso. Krome, mi observis la dokumenton skribanta per la "Microsoft Word". Mi supozis, ke la dogano ne havis daten-komunikan sistemon kun la enmigra oficejo. Se jes, la registaro ne konstatus mian vendon de la BMW en Ekvadoro ĉe mia eliro el la lando.
Ĉi-tage ni restis en varmfonta feriejo. Mi banis en varma baseno ankaŭ matene de la sekvanta tago kaj foriris al Quito post la unua en la posttagmezo. Kiam ni proksimiĝis al hotelo en Quito, juna viro svingis la manon kaj trotis apud nia motorciklo. Li konatigis sin kiel Gerald, kiu estas motorcikla vojaĝanto el Germanio. Li invitis nin al vespermanĝo de motorciklaj rajdantoj kiu okazis ĉi-nokte. Ni akceptis lian oferton.
Ni iris al la hotelo kie Gerald restis je la rendevua horo. Tuj poste, venis Ricardo, ekvadora viro tiel alta kiel 195cm, kaj Ralph kaj sia edzino el Aŭstralio. Ni iris al "suŝi" restoracio per la aŭtomobilo de Ricardo. Ricardo jam vojaĝis ĉirkaŭ Sudameriko per motorciklo kaj eĉ eldonis libron skribitan pri siaj vojaĝoj. La rajdantoj de la mondo ofte vizitis lian grandan domon kaj restis tie. Ekvadoro estis sola lando en Sudameriko kiu postulas "carnet" al turisto per veturilo. La registaro nuligis ĝin en septembro de pasinta jaro. Ricardo verigis tion, persvadinte la prezidanton kaj Kongreson ktp. fari ĝin.
Gerald diris min, ke mi ne povos vendi mian motorciklon en Ĉilio kaŭze de ĝia komputila sistemo konektanta la enmigran kun doganan oficejon per la Interret. La informo el la perua esperantisto ankoraŭ havis ioman malcertecon. Do mi telefonis la du virojn, kiujn mi renkontis antaŭe, kaj kiuj samtempe min diris, ke ili volas aĉeti mian BMWn en Quito. Sed mi ne povis vendi ĝin al ili. Do mi konsultis Ricardo-n. Li tuj telefonvokis siajn amikojn por mi. Unu el ili nome Felipe (pseŭdonimo) diris al Ricardo, ke li volas aĉeti. Ricardo diris al mi, ke mia BMW valoras inter $4,000-jn kaj $5,000-jn. Mi pensis, ke estos bone se mi povas vendi ĝin en Ekvadoro. Mi esperis vendi ĝin kontraŭ $5,000. Ricardo proponis min iri kun li al motorcikla kurejo en Latacunga, urbeto 70km-jn sude de Quito, kie Felipe volanta la BMWn, ankaŭ visitos sekvant-sabate. Mi kompreneble akceptis lian proponon.
Sabate, Maria estis reironta al Bogota. Ni ellitiĝis je la tria matene. Ni iris al la flughaveno per taksio post la kvara. Post adiaŭinte ŝin, mi revenis al la hotelo kaj atendis Ricardo-n kiu gvidos min al la kurejo per lia aŭto. En la kurejo ne estis multaj personoj ĉar la sabato estis nur por praktikado. Felipe kaj siaj amikoj ne venis ĉar unu el la motorcikloj havis trapikon de pneŭmo sur la vojo el Cuenca, urbo 400km for.
Ĉar Ricardo diris al mi, ke Felipe certe venos al la kurejo dimanĉe, mi iris tie denove. Multaj vizitantoj kaj pli ol 100 motorcikloj venis al la kurejo. Unue Felipe venis al mi kaj proponis sian prezon de $4,000. Viro kiu venis sekvante donis al mi la prezon de $3,000. Pro tio, mi metis folion de papero skribita "Aĉetebla kontraŭ $5,000". Multe da homoj venis por vidi mian motorciklon. Ĉar du el ili diris al mi, ke ili telefonos min poste, mi skribis la telefon-numeron de mia hotelo sur du pecoj da papero kaj donis ilin al la viroj. Sed mi ne demandis ilian nomojn kaj la telefon-numerojn. Tiu estis mia serioza eraro. Mi atendadis iliajn telefonvokojn en la ĉambro de mia hotelo dum kelkaj tagoj, sed esits nenia telefonvoko.
Ĉar ne voloras nur atendi, mi esploris la telefonlibron kaj telefonis kvin motorcikla- vendejojn. Du el ili respondis al mi, ke ili volas aĉeti la BMWn. Ĉar unu el la du estis malproksime kaj ne facile viziti, mi iris al la vendejo pli proksima. La posedanto de la vendejo diris al mi, ke li mem ne aĉetos ĝin, sed ke li trovos iun inter siaj klientoj. Ĉar li demandis mian prezon, mi nur diris al li, motorcikla vendejo en Santiago volas pagi ĉirkaŭ $7,000. Li donis la saman prezon. Li min diris, ke bezonos unu semajno. Mi atendis dum kvin tagoj kaj ricevis lian respondon, ke $7,000 estas tro multe por la motorciklo sen propraj dokumentoj kaj ĝia modera prezo estus de $3,000 al $4,000. Do mi iris al la pli malproksima vendejo sekvant-tage. La vendejo ankaŭ ne volis aĉeti, sed la posedanto diris al mi, ke li havas amikon kiu interesiĝas. Ĉar li ne telefonvokis min je la promesita horo de la kvina en la vespero, mi mem telefonis lin. Li min respondis, ke la motorciklo kiun sia amiko volas ne estas la modelo de mia moto, sed la moto de "enduro". Mi rezignis mian klopodon vendi la motorciklon en Quito.
Ricardo diris al mi, ke la motorciklo certe vendiĝos en Cuenca kaj donis al mi la telefon-numerojn de du personoj. Unu el ili estis Nicanor, kiu estas, laŭ Ricardo, unu el la plej bonaj amikoj de Ricardo. Mi alvenis al Cuenca post la motorcikla vojaĝo de 10 horoj. Mi telefonvokis Nicanor-n. Li diris al mi, ke li estas ĵurnalisto. Tio memorigis min, ke li estas la persono kiu skribis la prologon de la libro de Ricardo. Li min diris, ke li ne nur telefonos siajn motorciklajn amikojn, sed ankaŭ reklamos por kaj la Interreto kaj sia ĵurnalo. Sed vendi motorciklon ne estas permesita por turisto. Mi pasis lian ideon de reklamon per la ĵurnalo ĉar ĝi estus tro riska.
Dum Nicanor estis informanta pri mia motorciklo por trovi aĉetanton kontraŭ $5,000, mi telefonis la du personoj, kiuj mi donis la prezojn de $4,000 kaj $3,000 respektive ĉe la kurejo. Ili ne ŝanĝis siajn oferitajn prezojn kvankam mia estis $5,000. Post ĉirkaŭ du tagoj, persono, kiu ricevis la informon el Nicanor, venis al mia hotelo. Li ankaŭ forlasis la hotelon, dirante, ke $5,000 estas tro multe. Mi atendis ankoraŭ pli da tempo. Mi ankaŭ kontaktis kelkajn motorciklajn vendejojn, sed vane. Mi atendadis dum unu semajno post ĉio, sed mi ne povis trovi alian aĉetanton. Do mi decidis vendi mian moton al Felipe kontraŭ $4,000. Felipe konsultis la advokaton de Quito, kies telefon-numeron mi donis al li, per telefono pri la matrikulado de mia BMW en Ekvadoro. Li min diris, ke li aĉetos. Pluaj du tagoj pasis dum mi ricevis monon kaj transportis la motorciklon al la domo de Felipe. Ni faris la kontrakton finfine. Ĉi-nokte Felipe, kiu ankaŭ konsultis kelkajn advokatojn en Cuenca, venis al mia hotelo kaj petis min akompani sin al registara oficejo nomata Notaria sekvant-tage por matrikuli kaj la kalifornian akton kaj la ekvadoran permeson de mia BMW kiujn mi jam donis al li. Tio malfruigis mian foriron por plua unu tago. Je la naŭa de la sekvanta tago, Felipe venis al mia hotelo por veturigi min, kaj ĉifoje diris min, ke li bezonis la plivalidigon de la permeso por la moto, kies periodo baldaŭ finiĝos. Li vetrigis min al la oficejo reganta. Mi estis atendanta lin ekstere. Felipe aperis el la oficejo kaj diris al me, ke li ne povos aĉeti mian moton pro la neebleco de ĝia matrikulo.
Mi devis reiri al Bogota ene de ok tagoj por informi pri mia vizo al registara oficejo. Mi ne havis sufiĉan tempon iri al Lima en Peruo. Mi decidis reiri al Bogota unue. Mi redonis la monon kaj reakiris la motorciklon. Plia unu tago pasis. Mi telefonvokis Ricardo-n en Quito kaj diris lin, ke mi reiros motorcikle al la urbo sekvant-tage. Ĉi-momente Ricardo informis min, ke li havas amikon, kiu volas aĉeti la BMWn en Quito. En la sekvanta tago de mia alveno al Quito, mi vizitis la amikon kun Ricardo. Kaj, mi vendis mian BMWn al li kontraŭ $3,000.
Se mi havus pli da tempo, mi vojaĝus al Peruo. Kvankam vendi la BMWn estis grava, mia vizo estis pli grava. Mi pensis, ke mi jam faris ĉion tion mi povis fari por vendi la motorciklon. Do mi estis laca. Mi volis liberigi min el la BMW. Mi volis reiri al Bogota kiu havas miajn fidindajn amikojn kaj mian komfortan hejmon. Ĝi estis vojaĝo de ĝuste unu monato. Kvankam mi laciĝis, mi povis vidi malsaman aspekton al la motorciklaj vojaĝoj kiujn mi havis antaŭe. Mi povis havi novan travivaĝon. Kaj, mia motorcikla vojaĝo ĉirkaŭ Suda kaj Norda Ameriko finiĝis ekzakte post tri jaroj kaj ok monatoj.
Motorcikla vojaĝo dum du semajnoj kun Maria
Ricardo kaj sia filo praktikantaj en la antaŭa tago de la kurego
La BMW en la fina vojaĝo
Las Lajas, preĝejo proksime de la ekvadora landlimo
La ĉielo estis klara en la tago de la kurego. Vulkano Cotopaxi estis bela.