Esperantistoj en Acapulco, Meksikio
Post mi forlasis Meksik-Urbon, mi sendis retmesaĝon al Luis Ignacio Raudon Uribe, la esperantisto en Acapulco, kies retadreson mi trovis en la Interreto, dirante ke mi volas renkonti lin en la urbo. Tuj poste el li mi ricevis la respondon, ke li gastigos min en sia hejmo. Kiam mi vizitis Acapulcon en decembro de la pasinta jaro, mi devis pagi US$50 po unu tago por hotelo kun telefono. Do, lia ofero estis tre helpema. Mi esperis, ke li ankaŭ permesos min uzi sian telefonon.
Mi telefonis al Luis tuj kiam mi atingis la urbon. Post unu horo, li vizitis min en mia hotelo per "Peugeot". Luis reiris al la oficejo unufoje kaj revenis al la hotelo denove je la deka en la nokto. Ni poste drinkis kune ĝis la dua de la nokto, ĝuante la belegan vidon de iluminata Acapulco en la malsupro. Luis estas iome pli juna ol me kaj havas la aĝon de 49. Li scias iajn ajn aferojn, inkluzive pri lingvoj aŭ historio. Tio estas memkomprenebla. Mi ne komprenis bone, sed lia fako estas supoze merkatado aŭ io simila al tiu, kaj laŭ lia edzino li antaŭe instruis en la universitatoj de la ĉefurbo kaj Acapulco. Li nun laboras por kompanio filiigita kun Coca Cola. Li nun pasigas sian neokupitan tempon por lerni la dancon de "salsa".
Luis venis al mia hotel ankaŭ la sekvanttage en sabato kaj kunveturigis min al restoracio sur navighaltejo apud la plaĝo, kie mi renkontis lian edzinon Bertha-n. Ili regalis min kun manĝon. Ni ĝuis manĝadon, vidante la altajn hotelojn sur la plaĝo de Acapulco.
Bertha estas svelta kiel junulino, dum mezaĝaj virinoj estas iom dikaj en Meksikio, kaj tre alloga virino kun sia plena inteligenteco. Ŝi estas kuracisto. Post manĝado, Bertha reiris al la hejmo per sia "Volkswagen", kaj Luis veturigis min per la "Peugeot" al mia hotelo, kie mi rajdis la motorciklon kaj translokiĝis al la domo de Luis, sekvante lian aŭtomobilon. La domo estis granda. La antaŭkorto sola havis la spacon pli granda ol la apartomento kie mi loĝis. Unu ĉambro en la aparta konstruaĵo estis donita al mi. Tiu estis multe pli granda kaj komforta ol la ĉambloj de hoteloj.
Kiam mi eniris en la domon, mi trovis unu junulinon Elisa-n, kiu eble estis lernanto de mezlernejo, atendantan min. Elisa vere ŝajnis la filino de riĉa familio. ŝi diris min, ke ŝi ankaŭ lernas japanan lingvon. Verdire, ŝi ne atendis min. En la tago estis la esperanta klaso, kiun Luis instruas unu tage ĉiusemajne. Kutime ili havas la klason en alia loko, tamen, ĉitage Elisa ne povis iri al la klaso kaj venis la domo de Luis por lerni Esperanton. Iom poste Dalia, la filino de Luis kuniĝis en la lernado. Elisa estis samklasano de Dalia. Mi au^dis, ke kutime Bertha ankaŭ kuniĝas al la du kaj la tri personoj lernas Esperanton el Luis.
En la vespero ni, kvar personoj, iris al la maro por vidi la faman plonĝon ekde la supro de klifo en Acapulco. Sep aŭ ok junuloj malsupreniris en la maron ekde la klifo, kie estas vidantoj, kaj nude supreniris sur la antatŭa kruta klifo. Tiu estis ĝuste rokgrimpado. Duono de ili estas knaboj eble de elementa lernejo. Ili plonĝis al la maro elde la mezo de la klifo, kiu ŝajne estis praktiko por ili. La supro de la klifo havis la altecon de 35 m. Tie troviĝis konstruaĝeto kiel sanktejo, kie havis krucon, kaj unu junulo preĝis antaŭ plunĝado. Se la pluĝantoj eraras, ili mortos. Tamen, ili ripete faras ĝin. Mi timas, ke akcidentoj povus okazi.
Dimanĉe ni, samaj kvar personoj, ankaŭ vizitis lagon en la suburbo 8 km-jn for de Acapulco. Ni eniris sur boato. Mi trovis grandajn birdojn kiel blanka ardeo sidantajn tie kaj tie sur la branĉoj de la mangloarboj, kiuj ĉirkaŭas la lago. La boato baldaŭ ekveturis al la insulo en la mezo de la lago. Proksimiĝante al la insulo plu, mi vidis, ke la ĉiuj arboj de la insulo estis tute kovritaj per diversaj birdoj. Mi antaŭe vidis la arboj kovritaj per malgrandaj birdoj ie en Meksikio, sed estis unuafojo por mi vidi la arbojn kun multe da grandaj birdoj. Mi ankaŭ vidis multajn pelikanoj kaj grandaj birdoj kiel akcipitroj flugantaj en la ĉielo. Tiu estis ĝus la vidaĵo en sonĝo. Mi vere envias, ke Meksikio ankoraŭ konservas la riĉan naturon kiel tio proksime de tia granda urbo. Mi neniam vizitis la bird-observa parko en Osaka, tamen, mi dubas, ĉu estas multaj sovaĝaj birdoj videblaj tie. Kiam mi vizitis Acapulco-n en la pasinta decembro, mi ĉiam restis en la ĉambro de hotelo, sidante antaŭ la persona komputilo, kaj mi vidis nenion pri la urbo. Mi pensis, ke mi foje devas iri eksteren. Mi ĉifoje trovis, ke Acapulco estas multe pli bona urbo ol mi supozis antaŭe.
Mi aŭdis el Bertha, ke la kosto de la elektro por sia domo jam plialtiĝis dek-oble dum la pasintaj dek jaroj. La kosto estis multe pli alta ol en Japanio. Ŝi diris min, ke pro tio estas multaj homoj, kiuj ŝtelas elektron el la lineo sur la strato. Iu diris min, ke la kosto de benzino ankaŭ altiĝis ĉiumonate. La kosto iĝis certe ĉirkaŭ du-obla en komparo kun tiu en antaŭ sep jaroj, kiu estas preskaŭ la sama en Japanio, kie vendiĝas unu el la plej multekosta benzino en la mondo. Sed, Meksikio estas unu el la ĉefaj landoj, kiuj produktas multe da benzino. Mi multajn fojojn demandis la kialon pri tio al meksikianoj. Ĉiuj respondis min, ke tio okazis pere de la mis-administracio de meksikia registaro.
Bertha estas kuracistino, sed lastatempe ŝi ne laboras kiel kuracisto. Hodiaŭ ŝi iris por vendi vestaĵojn al la najbaroj. Laŭ Bertha, estas malfacile por kuracistoj trovi laboron en Meksikio, kaj aldone, la salajro ne estas tiel alta kiel en Japanio. Luis laboras por granda kompanio kaj eble li ricevas enorman sumon de mono en tiu land, kie la averaĝa enspezo estas multe pli malalta ol Japanio. Krom Dalia, ili havas aliajn du filojn, Rodrigo kaj Jorge. La tri de la gefiloj estas ĉiuj studentoj. La pli aĝa filo, Rodrigo studas en universitato en Meksik-Urbo. Laŭraporte, dum la elspezo por publikaj universitatoj estas ĉirkaŭ nur US$500 jare, tiu por privataj estas pli multe ol tiuj en Japanio. Ilia elspezo por la granda domo ankaŭ estas sufiĉe multa kaj ili pagas la saman monon al mia eks-apartamento en Nara. Plue, ili devas pagi por la multekosta elektro kaj benzino. En la hejmo de Luis estas du aŭtomobiloj, Peugeot kaj Volkswagen. La kosto por la du aŭtoj ne devas esti neglektebla.
Meksikanoj diris min, ke la averaĝa enspezo de Meksikio estas US$3000 monate. En la hejmo de Luis $1500 estas pagata por elektro ĉiumonate. Ne estas mirinde, ke la homoj ŝtelas elektron. Bertha diris min, ke oni bezonas $3000 ĉiumonate por unu privata universitata studento. En Meksikio motorcikloj estas pli multekostaj ol Japanio kaŭze de la importa imposto. Rilate al aŭtomobiloj la stuacio devas esti la sama. Personoj kun la monata salajro de $3000 ne povas aĉeti aŭtomobilon dum siaj vivoj. Kvankam Meksikio havas oleon, la publikoj de la lando eble havas malfacilan vivon. Mi esperas, ke meksikianoj ne perdos siajn regojn, kiel la rezulto de tio troviĝas en la tomboj de la flankoj de la vojoj, kaj ne okazigos la akcidento de nacia skalo.
Ŝajne troviĝas la problemoj en la ekonomiko de Meksikio, sed la interrilato de Luis kaj Bertha estas tiel bona ke mi, kiel atestanto, ilin envias. Laŭ la fakto, ke ili havas la filon de universitata studento, ilia geedzeca vivo devas esti sufiĉe longa. Tamen, la paro ankoraŭ ŝajnas esti en miela monato. Ili estas tiel freŝa, ke por ili, mi supozas, ne estas la vorto "ekenuiĝo pri la longa edzeco". Mi aŭdis, ke ili renkontis kiam ili estis universitataj studentoj. Eĉ nun ili konservas la saman interrilaton de la tagoj de studentoj. Mi ne plu geedziĝos, tamen, se jes, mi volas havi la interrilaton kiel ili.
Luis parolis malrapide kaj klare, selektante malfacilajn vortojn por mi, kiu ne multe komprenas Esperanton. Mi timas, ke li ricevis multe da streso pro tio. Mi, antaŭ vizito de Acapulco, ricevis la tre malfacilan retmesaĝon skribita en hispana lingvo el la persono, kiun mi renkontis en Guadalajara. Mi havis la timon, ke tiu povas esti lia lasta vorto, min informanta ke li mortigus sin. Mi petis al Luis legi la retmesaĝon kaj mi iome trankviliĝis pro lia ekspliko en Esperanto.
Mi jam vojaĝis dum ĉirkaŭ duonjaro en Meksikio kaj aŭskultis hispanan lingvon ĉiutage, tamen, Esperanto estis pli facila al mi. Danke al Luis, mi povis akiri ioman mem-konfidencon por Esperanto.
Bertha estas tre afabla virino. Pro tio ke ŝi estas kuracistino, ŝi zorgegis pri mia malsana stomako, servante malmultajn manĝaĵojn diversfoje. Tamen, ŝi neniam devigis min sekvi sian ideon. Tio estas bona flanko de karaktero, kiun intelektuloj havas. Ŝi donis kuracan lecionon pri leŭkemio al mi dum ĉirkaŭ unu horo, uzante sian kuracan libron. Ŝi ankaŭ instruis hispanan lingvon al me.
Jorge. la dua filo, estas la lernanto de la dua grado de mezlernejo. Kvankam la japanaj junuloj de tiu aĝa estas tre okupataj kun la lernado por eniri universitaton, li ege ĝuis siajn junajn tagojn. Li pasigis sian tempon en editado de la video, kiun li mem filmis, aŭ en parolado en la interreto. Li ofte ricevis la vizitojn de siaj amikoj en la domo. En la tago kiam mi forlasis Acapulco-n, li eliris el la domo frue en la mateno por havi ludon de futbalo en Cancun. Li donis la informon pri la ilprogramo por elŝuti muzikon.
Mi parolis kun la filino Dalia en angla lingvo. Ŝi parolas bonan anglan lingvon. Ŝi estas la lernanto de la unua grado de privata mezlernejo. Ŝi jam longe lernis anglan lingvon de kiam ŝi estis en elementa lernejo. Krome, ŝi nun lernas Esperanton. Mi ne povas supozi, kia inteliganta persono ŝi iĝos en la futuro.
La familio de Luis estas tre bona. Tie mi pensis, ke esti paro geedza amante unu la alian certe povas montri la plej bonan edukon al siaj gefiloj, kaj realigi paceman familon.
La heveno de Acapulco. Ĉifoje mi restis ununokte en malmultekosta hotelo proksima de tiu ĉi haveno.
Mi manĝis kun Luis kaj Bertha en la restoracio sur la navighaltejo de la plaĝo.
Luis instruas Esperanton al ĉi tiuj tri virinoj - el dekstro, la filino Dalia, edzino Bertha kaj Elisa, samklasano de Dalia.
La dua filo, Jorge
La granda antaŭkorto de la domo de Luis
Plonĝo en la maron elde la alta klifo
Insulo de birdoj
La paro en senfina miela monato