Kristnaska Donacoj de Nov-Zeland
Kristnaska Donacoj de Nov-Zeland La 24-an de decembro mi vekiĝis en kajuto de fiŝ-boato unuafoje en mia vivo. La boato, "Anita Rosa" restis en la fiŝ-haveneto de Tutukaka en norda regiono de Norda Insulo de Nov-Zelando.
En la maro 250 kilometrojn for la haveneto lokiĝas Insularo "Malriĉaj Kavaliroj", kiu estas nomata kiel unu el la plej bonaj subakvir-lokoj de la mondo.
"Yamaha SR 250", la motorciklo, kiun mi aĉetis en Auckland, jam transportis min pli ol 1500 kilometrojn - tra arbaro de arbegoj de "kauri", al la lumturo ĉe la plej nordo de Nov-Zelando kaj al varm-fonto sur monteto . Estis en la sesa tago de mia vojaĝo per motorciklo. La personoj de Nov-Zelando estas tre afablaj kaj simpatiaj. Antaŭ hieraŭ unu maljuna farmisto, kiun mi renkontis en la varmbanejo invitis min al sia farmdomo kaj hieraŭ la posedanto de la ĉart- fiŝboato gastigis min ĉe sia kajuto.
La vojoj de Nov-Zelando estas facilaj por veturi pro malmulte da aŭtomobiloj kaj trafiklumoj. Ho! agrabla vojaĝo. La bela maro hodiaŭ min atendas.
La maro de insularo Malricaj Kvaliroj estas profunda kaj malluma.
Amaso da fiŝoj formas unu bluan riveron brilantan en la maro. En tiu insulo oni permesas fiŝadi nur tiuj specoj de la fiŝoj nome "kingfish", pagro kaj "rozkolora fiŝo", pri kies nomo mi ne certiĝas. Konservado de naturo estas severa en Nov- Zelando. La regisitaro sendas al malliberejo personon, kiu fiŝas prohibitan fiŝon.
Mi subakviris en la maro kun fiŝ-lanco por la rozkoloraj fiŝoj naĝantaj en la blua fiŝ-rivero. La akvo de la maro estis frostige malvarma. Tiujare Nov-Zelando suferis de eksterordinare malvarma somero.Tamen, mi frosto-tremante subakviris pli profunden kaj pli profunden por fiŝoj. Tiam mi aŭdis strangan sonon en mia dekstra orelo. La timpano ekkrevis!
La boato revenis al la haveneto en vesperiĝo. Mi reveturigis mian motorciklon al "Whangarei "por bani min en la baseno de varm-fonto en la Kristnaska nokto. Mi ĝuis mian bonan veturadon tra herbejo milde ondiĝanta.
Intertempe mi alvenis al serpentumanta vojo sur la monteto. Blinda kurbo! Kiam mi turnis mian motorciklon maldekstren, mi subite ekvidis unu ruĝan aŭtomobilon kureganta direkte al mi, ĉirkaŭ 100 metrojn antaŭ mi. Mi pensis ke la veturanto estis provanta preni mallongan vojon, sed efektive li perdis sian regon al la vetrilo ĉe la antaŭa kurbo. Mi tuj turnis mian motorciklon maldekstren al la bordero de mia zono. Sed! Ankaŭ li turnis sin en la saman direkton!! "Kion vi faraĉas?!" Momente mi trovis min saltanta kiel "Superman" alten en la aero super la aŭtomobilo.
Kiam mi konsciiĝis, mi vidis kelkajn vizaĝojn rigardi en min. Maljunulo simila al "Hemingway", kies nomo estas Raj demandis al mi iujn demandojn. Mi male demandis lin,
"Kio okazis?...Trafika akcidento!?" Mia motorciklo estis fleksita. La ruĝa aŭtomobilo ankaŭ estis ege rompita. Tamen feliĉe mi ankoraŭ estis vivanta.Mi ankoraŭ povis piediri. Mi diris al la juna veturanto, "Mi estas bone, sed ĉu ankaŭ vi estas bone?" Aŭtomobilo estas malmola kiraso. En ĝi li tute ne havis damaĝon. Iom poste venis juna kuracistino, polica aŭtomobilo, tir-ĉaro kaj ambulanco. Nun estis multaj personoj sur la monteta voyo, kie antaŭe estis malmulta trafiko.
La belega kuracistino revenis kun mi al sia kuracejo. La atestanto Raj nin akompanis kun lia filo. Raj proponis ke li restigos min en lia hejmo ĝis mia resaniĝo. Ŝi akceptis lian proponon, ĉar mi havis nek ostrompiĝon nek tranĉvundon.
Poste Raj kore prizorgis min kvazaŭ mi estas lia filo - pri manĝado,lavado, telefonado al miaj novzelandaj amikoj en Papakura, kontakto kun la veturanto kaj kun asekura kompanio, postzorgo de la rompita motorciklo, skribado de atestantaj dokumentoj pri la akcidentaj komfirmado de polica procedo. Eĉ en nokt-mezo de tempo al tempo observis tra la pordo min kuŝantan sur lito. Mi sentis min ĝuste kiel paciento en intensa zorgado.
La veturanto telefonis al Raj du fojojn, kaj mi parolis kun li unu fojon. Li demandis al mi, "Kiel vi fartas?", sed ne diris "pardonon". Ĉu gi estas pro la diferenco de kulturo? Oni diris ke la veturanto perdos sian aŭt-licencon dum unu jaro. Mi konpatas lin.
Post ĉio mi restis en la hejmo de Raj dum 5 tagoj kun liaj tri filoj. Unu el ili sendis min al Papakura en lasta tago.
Ĉi-jara kristnasko donacis al mi dolorojn je orelo kaj ŝultro, tamen tio redone danacis koran amikecon de novzelandaj personoj. La farmisto, la posedanto de boato, Raj kaj liaj filoj - Ĉu ni ankoraŭ havas, kiel ili, belajn korojn, kun kiuj oni amike ricevas fremdajn vojaĝantojn. Japanoj certe havas iluzion ke nia lando estas unu el la plej riĉaj landoj de la mondo. La ekonomio de Nov-Zelando nun estas preskaŭ en krizo. Laŭ la statistiko en 1887 GNP per unu persono de Nov-Zelando estas unu triono de Japanio. Tamen la nivelo de vivado en tiu ĉi lando estas nekredeble pli alta ol en Japanio. Nov-Zelando estas riĉega. Ĝia naturo, personoj kaj lian vivado estas bele brilantaj.
"Anita Rosa"
Ray ege zorgis min post la akcidento.
YAMAHA SR-250
La plej norda kabo en Nov-Zelando
Ranĉo en Nov-Zelando. Mi subite bremsis kan suferis la unuan falon for de la motorciklo por foti tiun foton. Unu parto de mia palma haŭto estis disŝrita kaj pendis kiel lango.