108es.htm

Esperantistoj en Oaxaca, Meksikio

Mi ne povis komuniki kun Aurora, juna esperantistino en Oaxaca, dum ĉirkaŭ unu monato post mi ricevis ŝian respondon. Antaŭ ol mi forlasis la domon de Luis, esperantisto en Acapulco, mi demandis la telefonnumero de Aurora al Luis. Luis ne trovis ĝin, do mi telefonis al Leonora en Meksik-Urbo. Leonora baldaŭ trovis la telefonnumeron kaj sendis ĝin al mi per retmesaĝon.

Ĉar mi supozis, ke Aurora ankaŭ devas esti okupota krom semajnfino, mi iris al Oaxaca semajnfine same en la okazo de en Meksik-Urbo kaj Acapulco. Mi telefonis al Aurora ĉirakaŭ je la kvara en la vespero de sabato. La voĉo en la telefono estis juna, kiel mi esperis. Mi diris ŝin, ke mi volas renkonti ŝin post nelonge se eble. Sed, ĉar ĝi estis subita telefonado por ŝin kaj ŝi jam havis rendevuon, mi ne povis vidi ŝin en la tago. Tamen, ŝi invitis min al suburbo de Oaxaca, kie ŝi sportos. Mi kompreneble akceptis ŝian inviton.

@ Je la naŭa matene en dimanĉo Aurora venis en sia ruĝa Volkswagen al mia hotelo por kunveturigi min. Ŝi estisalta virino kun nigraj haroj. En la aŭtomobilo estis ŝia frato Alejandro. Ankaŭ li estis esperantisto kaj universitata studento, kiu studis kuracadon. La aŭtomobilo sendis Alejandro-n al la domo de la onklino kaj daŭris veturi en la stratoj de Oaxaca. Kiam ni alvenis al alia domo, unu junulo aperis el la domo. Li havis longan ŝnuron en la mano. Aurora prezentis lin al mi, dirante li estas sia fianĉo Igor. Leonora en Meksik-Urbo estis fianĉiniĝita kajbedaŭrinde Aurora ankaŭ estis. La Volkswagen kun tri homoj veturis direkte al la suburbo kaj fine eniris en nekovrata vojo al roka monto. La sporto, ke ŝi diris estis rokgrimpado.

Kiam ni atingis la rokan monton, jam estis ĉirkaŭ dek rokgrimpistoj. Iuj el ili venis el la ĉefurbo, ok horojn for. La klifo de la roka monto estis kruta kunĉirkaŭ 90 gradoj vertikale, kaj havis glatan supraĵon, sen truojn, per kiuj oni povas subteni la korpon kun la monoj aŭ piedoj. Tiu estis simila al la rokgrimpado sur la ekstera muro de alta konstruaĵo, tiun kiun mi antaŭe vidis per televido. Plue, unu parto de la klifo superis 90 gradojn. Igor rapidesupreniris tie kun la ŝnuro en la mano. Mi ankaŭ metis miajn fingrojn en la 1 cm da truo de la plej malsupra loko de la klifo. Mi neniam povissupreniri. Sur tia klifo ankaŭ Aurora grimpis. Mi vidis rokgrimpadon unuafoje en mi vivo. Mi ne kredis, ke homoj povas fari tion. Tiu estis certemalfacila sporto.

Ni, tri personoj, vizitis la domon de Aurora post la rokgrimpado. La patrino de Aurora bonvenigis min. La patrino havis la saman nomon al sia filino. La nomoj de Leonora en Meksik-Urbo kaj sia patrino estis ankaŭ samaj. En Meksikio, patrinoj ofte donas la saman nomon al siaj filinoj. Mi demandis, ĉu tio ne estas konfuza. La respondo estis, ke iliŝanĝas iomete la finon de la nomo. Kiam mi eniris en la domo, la unua filo Leandro eliris el la pordo. Li estis junulo, kiu aĝas 20-jn kaj ankaŭ esperantisto. En tiu domo vivis, do, tri junaj esperantistoj kaj ilia patrino. Tiuj tri personoj estistiel ardegaj esperantistoj, ke ili realigis la post-kongreson en Oaxaca post la 5a TutAmerika Kongreso de Esperanto okazigita en Meksik-Urbo pasintjare.

Leandro ankaŭ estis fianĉiĝita. Li kaj mi iris al la apartamento de sia fianĉino Maila per la malnova Volkswagen de la patrino. Tia Volkswagen, kiu heroe agis en la kinofilmo de Walt Disney "Love Bug", ankoraŭ nun veturas fanfaroneme en la vojoj en Meksikio. Tiu aŭtomobilo estas plej populara en Meksikio. Ĉar mi ne havas aŭtomobilan licencon, mi ne scias ĝia kvalito. Tamen, mi tre ŝatas ĝian karakterizan formon de duoncirklo. Leandro laboras en la sama fako de urbplanado, io aŭ tio, de la urbaregistaro de Oaxaca kun Aurora. Li estas arkitekto. Preparante la geedzeco en venonta jaro, Leandro aĉetis novan domon. En la tago, li havis la ideon manĝi kradrostaĵojn kun sia patrino, fianĉino kaj mi en la nova domo, kies konstruado estis preskaŭ finita. La domo estis tiel granda, ke mi pensis tro granda por du personoj. Li diris min, ke la kosto de la domo estas US$160,000. Por tia mono tia domo neniam estas aĉebla en Japanio. La domo havis malantaŭ-korton kaj ni fajrigis lignokarbojn por rosti viandon. Tiu estis tre bongusta.

@ Aurora instruas Esperanton en mardo kaj ĵaudo ĉiusemajne en la ĉambro de muzeo en la centro de la urbo. Ŝilaboras ekde la 9-a matene ĝis la 2-a posttagmeze, kaj post ripozo de du horojn denove laboras ekde la 4-a ĝis la 9-a . La esperanta klaso komenciĝas ekde la 6-a. Tiu estas dum ŝia labortempo. Tamen, ŝi diris min, ke ŝi akiris permeson el la oficejo por instrui Esperanton. Mi pensas, ke ankaŭ japanaj registaroj devas havi la saman komprenon. En Japanio registaroj sole faras konstruaĵojn, sed ne bone pripensas pri la plej grava enhavo. Tio estas tre bedaŭrinda.

En la marda komencant-klaso, min atendis patrino kaj filino, kiuj ankaŭ havas la samajn nomojn, Leticia. Baldaŭ poste mezaĝa viro Abel de mez-klaso kuniĝis. La filino estis ankoraŭ lernanto de submez-lernejo aŭ mez-lernejo. Aurora prenis la metodon, en kiu ŝi instruas Esperanton per Esperanto kiel eble plej. Post mem-prezento mi parolis ĉefe pri ĉitiu vojaĝo en malbona Esperanto. Aurora ripete eksplikis en sia klara kaj bela Esperanto, kiam ŝi trovis, ke la du lernantoj sajnis ne kompreni. Mi konas, ke Esperanto estas tre simila al hispana lingvo, sed mi surpriziĝis per la rapida plibonigo de tiuj du virinoj, kiuj komencis lerni Esperanton nur antaŭ kelkaj monatoj.

@ La ĵaŭda mez-klaso estis multe pli gaja. En la klaso unuiĝis la lernantoj de kvar virinoj kaj kvar viroj. Inter ili tri virinoj kaj unu viro estis junaj studentoj. Xitalli havis la aĝon de 17, Giomar de 22 kaj Gaby de 25. La tri virinoj estis trebelaj. Antaŭ ĉio, Gaby estis belega virino, kiu studas lingvistiko en universitato kaj povas paroli germanan, francan, italan kaj anglan lingvon. Mi ne scias la aĝon de alia juna viro Octavio. La kavara virino Rosa estis ankaŭ ĉarma. Ŝivenas al la klaso kun sia edzo Carlos. En Japanio mi neniam vidis la paron geedzan, kiuj kune lernas Esperanton. Miaŭdis, ke kutime pli da tri lernantoj kuniĝas kaj la klaso havas 11 personojn tute. Mi vere enviis la klason, ĉar ni ĉiamhavas nur kelkaj membrojn en la semajna kunsido de Osaka Esperanto-Societo, dum estas pli ol 60 da membroj. Plue, en Oxaca estas junaj membroj. Kvankam junulo Takahaŝi, lernanto de submez-lernejo, kuniĝis en nia societopasintjare, li estas vera escepto en la societo, kiu bedaŭrinde havas tre malmultajn junajn Esperantistojn. Mi parolispri mia vojaĝo ankaŭ en la ĵaŭda klaso. La klaso kun ĉirkaŭ unu horo ŝajnis fini tre rapide. Mi volis paroli multe plu.

Oaxaca estas malnova urbo en la sudo de Meksikio. En tiu urbo troviĝas Aurola kaj siaj du fratoj, kiuj estas aktivajEsperantistoj, kaj en la klasoj, en kiuj Aurora instruas, pluaj junaj Esperantistoj estas kreskantaj. Mi havis iometantimon pri la estonceco de la esperantujo en Japanio, kie la aĝoj de la membroj altigas jaron post jaro, precipe pri Osaka Esperanto-Societo. Tamen, mi trovis malgrandan esperon en Oaxaca kaj renkontis gejunulojn, kiuj estas esperantaj.

Aurora kaj sia fianĉo Igor rokgrimpontaj

Leandro kaj sia nova domo

Kun Leticia kaj sia filino Leticia en la mardakomencant-klaso

En la sama mez-klaso - el dekstro, Xitalli, Carlos kajsia edzino Rosa

Aurora supreniranta sur la klifo

Kradrostado en la malantaŭ-korto de la nova domo - el dekstro, Leandro, la fianĉino Maila kaj patrino Aurora

La mez-klaso en ĵaŭdo - el dekstro, Aurora, Gaby kaj Octavio

En la sama mez-klaso - el dekstro, Abel, Miguel kajGuiomar