112es.htm

(12) Esperantistoj en Kostariko

Mi ne jam parolis Esperanton dum pli ol 7 monatoj, depost kiam mi renkontis esperantiston en Honduraso la 8-an de aŭgusto de la pasinta jaro. Por renkonti esperantistojn en Kostariko mi havis kontakton kun Guido kaj Antonio, kiujn Elmer, kiun mi ne povis renkonti en Honduraso, konatigis al mi. Mi sendis retmesaĝojn al ili antaŭ ol mi eniris en Kostariko. Tiam mi ricevis alian esperantan retmesaĝon el nekonata virino nomata Florita. Ŝia mesaĝo estis mallonga, sed ŝia frazo "Mi volas esti via amikino" ŝajnis freŝa al mi.

Tuj kiam mi alvenis al la ĉefurbo San Jose, mi telefonis al Guido kaj Antonio. Mi sciigis al ili la telefonnumeron en la nomkarto de japana gastejo "Pension Tanaka", kie mi tiam restis. Sed mi ne ricevis iliajn telefonadojn. Mi havis iometan dubon, ke Latinida-Amerikanoj, eĉ se ili estas esperantistoj, ne plenumus sian promeson. En la nokto Tamae, la posedantino de la "Pension Tanaka", min donis faksaĵon sendita al mi. La mesaĝojn estis senditaj je 11:00 kaj 11:30. Do mi trovis la kialon. La telefonnumero de la karto estis malnova kaj ĝi estas uzata por faksmaŝino. Esperantistoj povas esti fidindaj ĉiuokaze.

La sekvantan matenon, je ĉirkaŭ 10:30 en sabato, Guido venis al la gastejo por veturigi min per sia aŭtomobilo. Ni direktis nin al la laborejo de Guido en Cartago, ĉirkaŭ 20 km-jn for de la ĉefurbo. La loko, kie ni atingis, estis Teknologia Instituto de Kostariko, unu el la kvar naciaj universitatoj de la lando. Mi eksciis, ke li estas profesoro, kiu instruas mekanikan inĝenierarton en la unversitato. Antaŭ ĉirkaŭ 30 jaroj li studis en tiama Sovetio dum sep jaroj. Ĉar li elkreskis en malriĉa familio, li decidis eniri en universitato senpaga en Sovetio post la diplomiĝo el mezlernejo. Li nun vivas kun sia rusa edzino, kiun li renkontis kaj edzigis en Rusio, kaj siaj filoj en granda loĝejo en San Jose. Lia edzo ankaŭ estas profesorino de inĝenierarto. Esperanta glumarko kun kelkaj japanaj vortoj estis algluita sur la pordo de lia ĉambro en la universitato. Li ankaŭ estas la prezidanto de la esperanto-societo de Kostariko.

Ni veturigis unu el la filoj de Guido, kiu uzis komputilon en la unversitato en Cartago kaj iris al unu domo en la centro de la urbo. Mi vidis viron, kiu akompanis 5 aŭ 6 knabinojn de elementa lernejo en la antaŭa flanko de la domo. La viro ŝajnis esti la amiko de Guido. Li parolis esperante al Guido.Tri el la knabinoj ankaŭ komprenis ioman esperanton. La viro nomiĝis Carlos. Mi rememoris, ke mi parolis kun li telefone en la antaŭa nokto. Li respondis al mia telefonado, kiam mi telefonis al Guido. Li gvidis la knabinojn, kiuj partoprenos en la turniro de ŝako, el San Isidro, 150 km-jn sudoriente de Cartago. Ni promesis renkonti unu la alian denove en San Isidro.

La loko, kie ni vizitis, malkovre estis la domo de Florita, kiu al mi donis la retmesaĝon dirantan "Mi volas esti via amikino". Ŝi estas 50-jaraĝa. Ŝi donis al mi subitan, amemegan ĉirkaŭpremon por bonvenigi min. Ni estis servata kun meztagmanĝo kune kun Carlos kaj la knabinoj gviditaj de li. La manĝaĵo, kiun Florita kuiris, estis bongustega. Ni forlasis Cartago-n, lasante mian promeson viziti ŝin denove.

Mi ricevis mesaĝon, ke estis telefonado el Antonio, kiam mi reiris al la gastejo vespere. Mi tuj telefonis al li. Li min diris viziti min post duona horo. Je duono post la sesa li venis al mia gastejo, akompanante sian edzinon Alejandra. Kvankam Antonio estas junulo, eble post 30, li estas profesoro de lingvistiko. Lia juna edzino, eksciante ke mi vojaĝas motorcikle, volis intervjui min, kaj diris min, ke ŝi revenos post du tagoj en lundo. Du tagojn poste, Antonio interpretis la hispananjn demandojn faritajn de sia edzino en esperanton kaj mi respondis esperante. Ŝi havis ideon sendi la rakonton pri mi al ĵurnala aŭ gazeta kompanio. Se ĝi estos presata, mi iĝus fama viro en Kostariko.

Ĉar la ripariĝinta BMW revenis al me, mi eliris el San Jose, kie mi jam restis dum dek tagoj kaj direktis min al Cartago por renkonti Florita-n. Estis malmultaj hoteloj en Cartago kaj ili ne havis aŭto-haltejon. Mi telefonis al Florita, sed ne estis respondo. Mi ne havis pli bonan ideon kaj iris al malgranda urbeto Orosi, 20 km-jn fore, kie estas varmfonto. La varmfontaj basenoj estis varmetaj aŭ, pli ĝuste, malvarmaj. Mi elrevigiĝis. Mi telefonis al Florita el Orosi. Mi faris 8 telefonadojn totale, sed mi ne povis kontakti ŝin post ĉio. Mi antaŭĝuis ŝian ĉirkaŭprenon, sed mi vane pasis tra Cartago ankoraŭ foje kaj rajdis ale al San Isidro, kie Carlos vivas.

Post eliro el Cartago, la Tut-Amerika Ŝosejo baldaŭ supreniras en la kruta montaro. La ŝosejo iras supren kaj supren. Sur la alta parto de la montaro la vojo daŭranta antaŭe ne estas videble pro densa nebulo. La temperaturo mlapliiĝas. Mi surmetis ledan jakon post longa tempo kaj samtempe alŝaltis la varmigeblajn direktil-randojn. Mi ankoraŭ sentis malvarma. Tio estis mem-komprenebla. La altitudo de la plej alta pasejo de la montaro estis 3,491 m. Ĝi estas proksima al la pinto de Monto Fuĵi en Japanio. La vojo malsupreniras en la montaro kaj atingas San Isidro-n.

Carlos, kiun mi renkontis denove en San Isidro, laboras por malsanulejo kiel mekanika inĝeniero por konservi la instalaĵoj. Li ankaŭ studis en Rusio dum sep jaroj kiel Guido faris. Li eliris el Kostariko en 1972, kio estis du jarojn antaŭ ol Guido. Laŭ Carlos, ĉirlaŭ 2,000 kostarikanoj studis en Rusio. En Kostariko mi renkontis du virinojn el Sovetio krom la edzino de Guido. Sovetio antaŭ ĝia disfalo ŝajne havis fortan rilaton kun ankaŭ Kostariko. Carlos estas okupata persono. Post laboro li instruas sportojn al junuloj aŭ partoprenas en la kunsido de sia komunumo. Rezulte, li estas tre populara. Kiam mi piediris ĉirkaŭ la urbo kun li, mi vidis, ke li okaze renkontis siajn geamikojn unu la alian. Pro lia oftaj salutadoj al ili, estis malfacile por ni iri antaŭen. Li estas persona, kiu emas zorgegi pri aliaj personoj. Ankaŭ por mi li alportis libron namatan "Pasporta Servo", kiu montras liston de la nomoj kaj adresoj de la esperantistoj de la mondo, kiu akceptas esperantajn gastojn senpage, aŭ konatigis al mi esperantistojn, kiuj vivas en la sama urbo or en ĝia proksimejo. Unu el ili estis Luis.

Luis, 48-jaraĝa, antaŭe instruis kontadon en mezlernejo, sed li nun estas senlabora kiel mi. Li nek drinkas nek fumas same al la aliaj esperantistoj, kiujn mi renkontis en Kostariko. Unutage, kiam mi estis ĉe kafejo de la Interreto, li venis bicikle tie por trovi min. Ni iris al kinejo. Ĉar ĝi estis mia ideo, mi pagis por ni. Tiu estis unu el la "007" kinoj. La aŭdienco estis nur kvar inkluzive de ni. Kinejoj certe estas perdanta sian negocon. Ni iris al drinkejo post la kino. La drinkantinoj en la drinkejo tute estis belaj. Finfine en San Isidro mi certigis, ke Kostariko (Costa Rica) estas, kune kun Kolombio (Colombia) kaj Ĉilio (Chile), vere estas unu el la 3 C-aj landoj en Latinida Ameriko, kiuj naskas belajn virinojn. Mi drinkis du malgrandajn botelojn da biero kaj li trinkis du glasojn da suko, krom malmulta manĝaĵo. Mi estis preta pagi por tiujn, sed li insistis pagi. La viroj en Latinida Ameriko havas multe da mema fiero eĉ se senlabora. Mi dankis por lia malavareco.

Carlos konatigis alian esperantisto Manuel al mi. Kun Luis mi vizitis la viron laboranta en la registrada oficejo de la civitano. Kvankam li estis okupata kun laboro, li al mi donis la telefonnumeron de Olga, esperantistino, kiu vivas en Buenos Aires, unu urbeto 60 km-jn fore al la landlimo de Panama.

Do, mi decidis viziti Buenos Aires. En la antaŭa tago kiam mi eliris el San Isidro, pluvis post tri monatoj. Denove pluvadis en la mateno de la sekvanta tago. Mi ekhavis timon, ke pluvsezono venus baldaŭ en Mezameriko. Mi estis atendanta la ŝanĝo de la vetero. Ĉar la pluvo ĉesis antaŭ tagmezo, mi eliris el San Isidro.

En Buenos Aires mi telefonis al Olga en la oficejo je post la dek-unua en lundo. Ŝi ankaŭ laboras en la registrada oficejo de la civitano same al Manuel. Ŝi venis por renkonti min en mia hotelo per sia "kvar-radoj-veturigata" aŭtomobilo "Mitsubishi Montero" dum la tempo de meztagmanĝado.Ŝi ankoraŭ estas juna, tamen, iome peza persono. Kostariko havas pli da loĝantaro kun blanka haŭto, tamen, la indiĝenaj homoj ankoraŭ okupas 12 %-jn de la tuta loĝantaro. Ĉirkaŭ Buenos Aires kvin indiĝenaj lingvoj estas parolata. Olga parolas "bribri"n kaj komprenas iome "cabecar"n. Ŝi estas grava persono por la loĝantoj, kiuj parolas nur indiĝenan lingvon, ĉar ŝi ankaŭ parolas, kiel facile imagebla, hispanan. Flanke, mi eksciis, ke la kalkanumo de mia boto jam forfalis ĝuste antaŭ ol mi atingis la urbeton. Sen la alta kalkanumo, mi sentis malfacila piediri. La boto bezonis riparon. Mia retpaĝo ankaŭ bezonis renovigon. La viro de mia hotelo diris min, ke ne estas kafejo de la Interreto en la urbeto. Tamen, Olga sciis, ke estas nur unu kafejo kaj veturigis min tien. Ŝi ankaŭ akompanis min al riparejo de ŝuoj, kiu aspektis esti ordinara domo sen nomtabulo. Malgraŭ ŝia klopodo, la kafejo estis fermita. La komuniko tra la Interreto estis preskaŭ neeble por mi, ĉar ankaŭ la telefonilo de la hotelo ne estis uzebla.

En la antaŭa tago de mia eliro el Buenos Aires, mi iomete ekĉagreniĝis pri la vizo por Panamo kaj mi revidis la informon pri turistaj vizoj per japana retpaĝo skribita en la disko. Kiel mi trankviliĝis, la listo montras, ke la vizo estas necesa por Pnamo. Mi klopodis trovi la telefonnumeron de la Panama Ambasadorejo aŭ Konsulejo en la gvidlibro, sed ne estis la informo pri tio. Estas nur unu malgranda urbeto San Vito kun loĝantaro de 10,000 inter Buenos Aires kaj la landlimo. Ne estas kredeble, ke troviĝas konsulejo en tia malgranda urbeto. Tio estas vere serioza. Mi preskaŭ reiris al San Jose, transironta la 3,491m-altan montpasejon. Estis je la tria posttagmeze. La oficejo de Olga estas malfermita ĝis la kvara. Mi petis ŝia helpon. Pro la laboro kiun ŝi faras, ŝi rapide komprenas tian aferon, kaj samtempe ŝi havas reton por akiri tiajn informojn. Ŝi telefonis al diversaj lokoj kaj gajnis la informon, ke estas konsulejo de Panamo en San Vito, la urbeto proksima de la landlimo, kie mi iros sekvanttage, kaj ke ĉar la vizo estas nebezonata por japanaj turistoj, estas eble por japano eniri en Panamo-n nur se oni akiras turistan karton ĉe la landlimo. La informo savis min. Sen Olga, mi devis reiri al San Jose. In San Jose mi indulgis min en legadon de japanajn gazetojn, atendante riparon de la BMW kaj mi tute forgesis pri la vizo. Mi neniam esperis tian helpon el iu ajn esperantisto. Esperantistoj ĉiam estas specialaj kaj fidindaj. Lerni esperanton, mi pensis, estas bona ideo.

Post kiam mi trankviliĝis, mi komencis rememori, kial mi ne finis la gravan laboron kiel la akiro de la vizo en la ĉefurbo. Kaj, mi rememoris, ke antaŭ tri monatoj kaj duono, en la komenco de decembro pasintjare, Kenja Iwabuĉi, kiu iris al Sudameriko antaŭ mi, al mi jam donis la informon, ke la vizo por Panamo ne estas necesa. Mi estas tiel malsaĝa, ke mi mem ne povas imagi. Mi reale kompatas min mem. Mi maltrankviligas la futuron de mia vojaĝo. Sed, rilate al ĉi tiu eraro, mi pensu, ke mi ne estis malsaĝulo, tia kia reirus al San Jose por la vizo.

Guido vivas en tiu granda domo kun sia rusa edzino.

Antonio kaj lia edzino Alejandra

Ni havis meztagmanĝon en la domo de Florita. El maldekstro, Carlos, Guido kaj Florita

Carlos (dekstre) kaj Luis

Olga (maldekstre) laboras en la registrada oficejo de la civitano.