Royal Enfield en la Ĥaoso
- Motorciklado en suda Hindio -
Unu Royal Enfleld-350 estis atendinta min en Chennai, antaŭe nomita Madras kaj la plej granda urbo en suda Hindio. Royal Enfield estas modelo de motorcikloj, kiujn Anglio forlasis en Hindio post la Dua Mond-milito. Inter multaj japanaj motorcikioj vojaĝantaj kun la motoro de 100 cc en la lando, Royal Enfield-j, fanfaronas sian pezan kaj profundan sonon de la motoro. Tiuj motoroj, nur unu modelo, produktiĝas je 2000 monate, en la suburbo kelk-dek kilometrojn norde de Chennai. En komparo kun la japanaj motorcikloj, la produka teknologio de la diversaj partoj estas malbona. Ekzemple, ĝia motoro, malgraŭ la kapacito de 350 cc, havas pli malfortan povon ol la japanaj motorcikloj kun 100 cc. Sen plastaj materioj malsame ol japanaj motorcikloj, la motorciklo mem pezas multe. Tamen, ĝia fortika korpo devas taŭgi al la tuberaj vojoj en Hindio.
Tiu, kiu trovis la motorciklon por mi, estas S-ro Mukundan, kiu estas unu membro de AOTS, la organizo de japanaj fremdaj teknologiaj subtenoj. Li estas intelekta kaj parolas facile-kompleneblan Anglan lingvon malgraŭ hindo.
Lia edzino ankaŭ estas saĝa persono. Krome, ŝi estas eleganta kaj bon-aspekta. Kiam mi diris "Mi motorciklos en suda Hindio.", ŝi respondis, "Mi antaŭe legis 'Zen and the Art of Motorcycle Maintenance (Zeno kaj la Arto de Motorcicla Riparado)'". Tiu libro ne estas sciata inter japanaj rajdistoj, sed laŭraporte plej legita (frotita) en subtera mondo de Usono. Kiam mi renkontis francan motorcikliston vojaĝantan sur sama hinda motorciklo, li ekparolis pri tiu libro. Laŭ ĝia titolo tiu ŝajnas esti la manlibro pri motorcikla reviziado, sed fakte la tre malfacila filozofia libro.
La filino de Mukundan estas 21-jara kaj lernas pri komputilo. Ŝi planas studi en usona universitato ekde venonta aŭtuno. Mukundan volas sendi ŝin al Japanio, sed la filino mem insistas ir al Usono. Mi pensas, ke ŝia decido estas ĝusta. La futuro de komputila industrio en Japanio estas malhela kaj la ekonomia prospero de Japanio mem finiĝus dumtempe. Okaze, la personoj, kiuj esperas studi en Usono, ĉirkaŭas, en longa vico, la usonan konsulejon en Chennnai.
Lastatempe en Hindio prosperas industrio de komputila softvaro. Laŭ la penso de la prezidento de AOTS, la kialo, ke hindoj povas fari bonan softvaron troviĝas en la fakto, ke ili ĉiam emas serĉi kurtvojon en sia pensado. Nuntempe, kiam memorilo kaj rapido de komputilo multiĝas, komputilaj programoj devas esti skribitaj longe kaj facile por procesi oficajn laborojn, tamen, por disvolvi operac-sistemo de komputilo mem ŝajne postuliĝas la modo de pensado preni kurtvojon. Tiu, kiu eatas vere bona devas esti mallonga kaj akra. Kiam hindoj havas kunsidon, laŭdire, la kunsido suferas ĥaoson kaj ne akiri konsenton facile, ĉar ĉiuj insistas sian propran kurtvojon. Tamen, io nava ajn eble naskiĝas en tia ĥaoso.
Mi surterĝis malfrue en la nokto en Chennai.
Estis dimanĉe venont-tage kaj la motorcikla vendejo estis fermita. Do, mi vizitis la oficejon de AOTS. AOTS havas klasojn de japana lingvo sabade kaj dimanĉe. ĉirkaŭ 20 personoj estis lernantaj tiam en du klasoj. La lingvo de Tamil estas uzata en tiu regiono de suda Hindio. Estas 18 oficialaj lingvoj kaj kelk-mil malsamaj lingvoj parolantaj en Hindio. Rilate al la lingvo de Tamil, la lingvisto OHNO Susumu diris, ke la lingvo estas la fonto de japana lingvo. Laŭ la prezidento, kiu bone parolas japanan lingvon, por ili japana lingvo estas facila, ĉar ne nur vortoj sed ankaŭ vort-ordo kaj esprim-metodo estas similaj unu la alia. Tiu, kiu gravas por lerni alian lingvon estas ne vortoj sed anstataŭe vort-ordo aŭ strukturo de frazo. La kialo kial korea lingvo estas facila por japanoj troviĝas ne en la fakto, ke ni komune uzas multajn ĉinajn vortojn, sed en la fakto, ke niaj lingvoj havas egzakte saman fraz-strukturon.
Kelkaj personoj insistas, ke japana lingvo estas speciale malsama al aliaj lingvoj de la mondo. Tio neniam vera. Laŭ la klasifikio de la lingvoj de la mondo, japana lingvo estas en la grupo de "malnovaj lingvoj", kiuj kovras pli multe da partoj de la tero ol "novaj lingvoj" inkludanta oestajn lingvojn. La lingvo de Tamil ankaŭ estus unu membro de la malnovaj lingvoj. Male, la kialo kial oestaj lingvoj estas malfacilaj por japanoj estas principe pro la malsama strukturo de frazo.
Ne estas multe da tempo por ŝpari pri la temo de lingvoj. Mia vojaĝo ne komenciĝas krom se motorciklo estas donita. Verdire mi jam renkontis iun Royal Enfield-n. Antaŭ la vojaĝo en Japanio, mi akiris informon, ke montriĝas unu Royal Enfield en motorcikla vendejo ĉirkaŭ la enirejo de la granda ponto de la lagego de Biwa, kaj mi iris la tutan distancon al la vendejo. Bedaŭrinde mi, homo-timema persono, ne povis observi la motorciklon bone, ĉar vendano ĉirkaŭstaris apud min, ŝajne volante ĝin vendi. Rezulte mi eliris la vendejon vane, nur doninte rapidan ekvidon. Mi devus esti rigardinta bone. La metodo operaci la motorciklon estas tute malsama al japanaj motorcikloj. Antaŭ ĉio mi ne sciis kiamanieron eklaborigi la motoron. Por prov-rajdado, mi decidis vetuli sur strateto malantaŭ la vendejo. Ĉar mi tiam havis timon, al juna laboristo de la vendejo mi petis kunrajdi kun mi sur la malantaŭa sidejo de mia motorciklo. Sed, ne! Mi ne povis rajdi. Mirinde, estas male fiksitaj la bremso kaj rapidum-ŝanĝilo por dekstra kaj maldekstra piedo respektive, krome, ankaŭ mala estas eĉ la movo supra kaj malsupra de la ŝanĝilo.
En la venonta tago antaŭ ekvojag-o, mi denove min ekzercis ĉirkau la konstruaj-o en mia hotelo, sed la motorciklo haltis ĉiam, kiam mi metis la ŝanĝilon en duan lokon. Tamen, se mi daŭrigas mian ekzercon, mi ne povas eliri la hotelon eterne. Ne gravas, kio ajn okazos. Fine mi decidiĝe ĵetis min sur la motorciklo kun la ideo, ke mi rajdu ĉiam kun la ŝanĝilo en la unua loko. Tio estas vera aventuro.
Pri suda Hindio mi volis vidi templojn pentritaj en pluraj koloroj.
Mi revis la vidaĵon, ke subite emerĝos supren el tero tiuj temploj postlasitaj de la historio. Sed, tio ne realiĝis. Estas apenaŭ unu miliardo da homoj en Hindio. La suda psrto de la lando estas kampara regiono, tamen, plena de homoj, ĉar al la homoj tiu tero donas ĉijare trifojajn rikoltojn de rizoj. Mi motorciklis suden laŭ la marbordo. La vojo ĝis Pondicherry estis bonkondiĉa kaj mi povis rajdi je la rapideco de 80 aŭ iam 100 km/h. Tamen, post la urbo, la situacio malboniĝis. La vojo komencis mallarĝa kaj malbona. Krome, piediradis la homoj kaj veturis la bicikloj, motorcikloj, aŭtomobiloj, kamionoj kaj busoj. Tie la trafikaj reguloj neniam plenumiĝis. La veturiloj klopodis devanci antaŭen-veturantajn veturilojn. Ili rekte iradis al la veturiloj kontraŭen-vojaĝantaj en malsama trafika leno. Tio estis vere milita ludo. Interalie la busoj estis danĝeraj. Malsame al aliaj motorcikloj aŭ aŭtomobiloj, busoj nature havas socian respondecon transporti pluajn homojn al la ircelo kiel eble plej baldaŭ. Do, la busoj ĉiam veturis rapidege kaj rekte. En tiu lando ĉiuj estas malmultekostaj, do ankaŭ la kosto de la homa vivo. Multajn fojojn ĉitage, mi estis preskaŭ koliziigota kaj forĵetita el la vojo.
Tio kion oni devas atenti pri la vojo en Hindio estas ne nur frenezaj veturantoj,
sed ankaŭ iaj ajn animaloj vagantaj aŭ ludantaj sur la vojo. Sen mencii vovinoj kaj ĉevaloj, la trafikon preventas hundoj, katoj, kaproj, porkoj, simioj, elefantoj kaj eĉ birdoj. Mi iam vidis, ke unu granda birdo kiel blank-kapa aglo subite flugis malsupren sur la vojon malgraŭe de la urbeto.
La malglateco de la voj-surfaco estas egala al la meksika,
kaj tio ne gravas se oni rigardadas. Sed, en tiu lando kiel en Vjetnamio, unu el la du trafika zono estas okupita por la privata motivo sekigi rizojn. Inter tiaj terkultivistoj, estas kelkaj mallaboremaj, kiuj disĵetas la oreloj de rizoj tra la vojo por ke la veturiloj draŝu ilin. La rapideco de mia motorciklo estis maksimume 40 kpm. Mi ne povis ĝui la vidaĵon, sed devis rigardi la vojon ĉimomente dum la tuta tago. Rezulte mi ne povis vojaĝi pli longan distancon kaj atingi celejon pli frue ol mi esperis.
La kaŭzo ke la motorciklado en suda Hindio estas lacema estas ne nur pro tia trafica condiĉo. Malgraŭ la vintro tiu regiono suferis intensan hejton kvazaŭ en somermezo. Ĉar la pluvema sezono terminis antaŭ ĉirkaŭ dek tagoj, ĉiu tage la ĉielo estis tute klara kun la brulanta suno.
Mi ne ŝvitis multe kiel en Japanio pro la aero estis pli seka, sed mi ege soifis. Do, post unu aŭ du hora veturado mi haltigis mian motorcilon por trinki kolaaĵon. La trinkaĵo estis malmultekosta, je nur 30 jenoj.
Ĉiuj estas reale malmultekostaj en Hindio. La plej grava afero por vojaĝo estas hotelo. La malmultekostaj hoteloj kostis nur 200 jenojn. Ili certe havis necesejon kaj duŝon. La manĝaĵoj ankaŭ estis malmultekostaj. Toasto, omleto kaj kafeo por matenmanĝo kostas 60 jenojn. La Hind-stila matenmanĝoj estis multe pli malmultekostaj. Iam mi havis bananon kun teo por matenmanĝo. La teo kaj banano kostis po 6 jenojn. Rilate al vespermanĝo, la biero estis multekosta je ĉirkaŭ 180 jenoj, tamen, mi pagis 300 - 400 jenojn inkludinte manĝaĵon.
Tio ŝajnas esti malmultekosta por japanoj, sed tute ne por hindoj, kies salajro estas nur malpli 10,000 jenoj en monato. Malgraŭe, la Royal Enfield, ke mi luis, kostas 180 mil jenojn. Ec motorcikloj estas la veturiloj por riĉuloj kaj ne necesas diri pri aŭtomobilo. Krome, benzino kostas 80 jenoj por litro. Tio estas la sama kiel en Japanio. En Hindio estas urano, sed ne benzino.
Parolante pri uranio, pasintjare, en la 11a de majo en 1998, Hindio timigis la mondon pro sia nuklea testo post 24 jaroj en la dezerto de Thar, kiu lokiĝas ĉirkaŭ la landlimo de la sud-okcidenta parto de Pakistano. Kontraŭ tio Pakistano ankaŭe havis la saman teston post 17 tagoj, la 28an de majo. Usono, Rusio, Francio, Anglio kaj Ĉinio kiuj estas venkitaj landoj de la Dua Mond-milito, monopolas nukleajn armeojn kiel la konstata membroj de la Konsilio de Sekureco de la Unuiĝintaj Nacioj. Tiuj landoj jam faris totale 2047 nukleajn testojn post la Milito, kiu finiĝis per la realaj testoj en Hiroŝima kaj Nagasaki. En marto en 1970, la Traktato pri la Ne-Proliferado de Nuklea Armiloj (NPT) estis ratifikita kaj rezulte iu ajn lando krom la supre menciitaj kvin landoj ne permesiĝis posedi nukleilojn. Hindio sola kontraŭis tiun nesindomeman decidon kaj faris la unuan nuklean teston post 4 jaroj, la 18an de majo en 1974. Krome la Malpermeso-Traktato de Ĉioninkluda Testo (CTBT) kiu aprobiĝis per la Unuiĝintaj Nacioj en 1996 ebligis nur la kvin landoj desvolvi nuklean teknologion per komputila similado en la futuro. Ni certe memoras, ke tiam Francio kaj Ĉinio faris la teston por la fina ŝanco en la fina momento. Kiel la rezulto de tia historio, ni vidis la lastatempajn testojn per la Hindio kaj Pakistano. La japanaj amaskomunikiloj kunkune akuzis la du landoj. Oni diras, ke nur Japanio povas kontraŭargumenti kiel la sola lando suferita nuklean bombadon, tamen en la fakto la lando estas sekure protektita per la usona nuklea ombrelo kaj ne arde postulas forigi nuklean armilaron, kiu ankoraŭ restas multe en la mondo. Do, sentimentalece mi pli bone komprenas hindan insiston, ke senŝanĝe kontraŭis tiujn traktatojn difinante ilin diskriminaciaj. Hindoj estas vere fieraj.
Antaŭ la vojaĝo iuj timis, ke Hindio ne estus sekura por viziti. Suda Hindio estas kampara regiono malproksime for de Pakistano. Pakistano ne troviĝas profiton ataki tiun lokon. Se Pakistano posedas nuklean misilon kaj se la lando provas pafi ĝin, la misilo kun la kapablo flugi nur 300 km neniam povas atingi tie. Ne maltrankviliĝu. Tiu loko ne estas danĝera.
Rilate al sekureco, en Hindio mi ne sentis danĝeron malgraŭ tio ke la lando havas multe da malriĉuloj. Kaj en Usono kaj en Europo mi trovis danĝeran atmosferon en la urbegoj de la nokto. En iu granda urbo en Meksikio, mi enfermis min en la ĉambro de la hotelo, ĉar la lokuloj min diris, ke rabistoj kun pafilo aperus en la strato post la 8-a horo de la nokto. Antaŭ 20 jaroj en Calcutta mi veturis el la flughaveno per taksio por malmultekosta gastejo. La taksio transportis min al kvartalo kun domaĉaro. Kiam mi eliris el la taksio, la veturanto postulis duoblan sumon de promesita prezo al mi kaj ni havis argumenton. Baldaŭ la najbaruloj aperis kaj mi estis ĉirkaŭita per 20 da personoj. Sed, mi ne sentis danĝeron. Ĉiuj sole aŭskultis nian disputon silente. La veturanto mem ne estis minaca al mi kaj nur arde ripetis sian eksplikon, dirante "La prezo ŝanĝis lastatempe. Se ne, ni irus al la polico." Ankaŭ post 20 jaroj, piedirante sur la nokta strato en hinda urbegoj, mi nur trovis iome bruemajn almozuloj aŭ veturistoj de rikiŝo kaj taksio, kiuj volas fari ilia laboro, sed ne sentis danĝeron. Ili ne ĝenis min kaj tuj foriris, kiam mi respondis, "Ne!". Antaŭ ĉio ilia parol-manero kaj pozo estas moderaj kaj pacemaj. Tio devas esti pro ilia religio nome Hinduo.
Kiel mi skribis antaŭe, restas multaj nombroj da hinduaj temploj en la Suda Hindio,
La Tjurka Muzulmanoj, kiuj invadis en Hindion el la nordookcidenta parto de la lando en la dua duono de la 10-a jarcento, fondis Mughal Imperio en la 13-a jarcento. La influo de sia povo kovris nordan kaj centran parton de Hindio, sed ne atingis sudan parton. En Madurai, kiu lokiĝas nur 200 km-jn for de la kabo de Comorin, la plej suda parto de la Hinda Subkontinento, gigantaj hinduaj temploj staris tra la ĉielo, fanfaronante sian eternan gloron tra la historio. El la tegmento de mia hotelo mi vidis kvin gigantajn konstruaĵojn kun la alteco de ĉirkaŭ 50 m, kiuj elstaras supren kiel tiaj ĉiel-skrapantoj en OBP en Osaka aŭ Ŝinĵuku en Tokio. Tiu estas Sri Meenakshi Templo, kiu ricevas la pilgrimantojn el ĉiuj partoj de Hindio. La kvin turoj estas farita per ŝtonoj kaj la surfaco de la turoj estas ornamita per sennombraj reliefoj ŝminkitaj kun diversaj koloroj.
Hinda templo ĝenerale ĉirkaŭiĝas kun altaj muroj en kvadrata formo kiel fortreso. La kvar turoj el la kvin estas verdire la pordegoj, kiuj alte staras ĉe norda, suda, orienta kaj okcidenta enirejoj de la muro. La ornamaĵoj de la turoj montras la persistan volon de Hinduanoj por adori ikonojn kaj nin kapturnus sole se imagini ilian enorman laboron por tio.
Tiu templo estis konstruita en la mezo de la 17-a jarcento, kiam en Japanio la feŭda registaro de Tokugawa fermis la landon kaj opresis Kristanojn. Ĝuste en la sama epoko, kiam reprezenta hindua templo konstruiĝis ĉe Madurai en la sudo, la mond-fama Izlama konstruaĵo estis farita en Agra lokita tuj sude el Delhi, 2000 km-jn norde for de Madurai. Tiu estas Taj Mahal bone konata al ĉiuj. La konstruaĵo estas tombo, kiun Shah Jahan, la kvina imperiestro de Mughal-dinastio, konstruis por la rememoro pri sia amita edzino, Mumtaz Mahal.
Neniu ikono estas donita al tiu konstruaĵo simile al aliaj Islamaj moskoj. Kaŭze, Islamo malpermesas adonon de ikonoj. Tamen, Hinduo estas politeisma religio kaj akceptas ĉiun ajn, kvankam Islamo estas monoteisma. Oni povas trovi la malsamon inter la du religioj, kiam vidante nur Hinduan templon kun miksado de ia ajn ikono kiel la statuoj de bovo, elefanto kaj eĉ leono, kaj Islaman moskeon kun liniaj bildoj refanaj sed alie havantaj malvarman impreson,
Hindio havas ne nur multajn lingvojn ,sed ankaŭ multajn religiojn. Krom Hinduismo kaj Islamismo,
estas aliaj diversaj religioj kiel Kristanismo, Budhismo, Ĝainismo kaj Zoroastranismo. Escepte de la unua Hinduismo kaj la dua Islamiosmo kun 80 % kaj ĉirkaŭ 10 % de religianoj inter ĉiu popolantaro en Hindio respektive, la tria maĵora religio estas ne Budhismo, kiu naskiĝis dank' al Budho en tiu lando, sed malanticipe Kristanismo. Dum Kristanoj estas 2,5 %, Budhanoj estas nur malpli ol 1.0 % de la popolantaro. Troviĝas 20 % de Kristanoj en la ŝtato de Kerala, kiu najbaras okcidente de la ŝtato de Tamil Nadu kaj alfrontas la Maro-n de Arabio.
Kochi estas la plej distinga urbo el aliaj.
La urbo estis prospera haveno pro la komerco kun Solomono en Palestino antikve en la 10-a jarcento antaŭ Kristo. Staras juda sinagogo en la kvartalo plena de portugalaj konstraĵoj de antaŭ 500 jaroj. Ankoraŭ restas tie malgranda juda komunumo de idaro, kies prauloj forpeliĝis el Palestino antaŭ 2000 jaroj. Troviĝas la "Nederlanda Palaco" apud la sinagogo kaj iom fore Ĝainisma templo kaj plifore la plej antikva Kristanisma preĝejo en Hindio, kie Vasco da Gama estis entombigita.
Mia fidinda kunvojaĝanto Royal Enfield, fine devis suferi seriozan medicinan kirurgion en Kochi.
Li finfine ne povis movi post longa veturado de 1200 km el Chennai ĝis Kochi. Dume, mia amiko daŭre plendis pri sia malsano. Pro tio mi decidis igi lertegan motorciklo-repariston ĉirkaŭ an mian hotelon ŝanĝi la piŝton kaj cilindron. Kompreneble difektigas eĉ metal-farita hinda motorciklo se ĝi vojaĝas ĉiu tage sur la malfacilaj vojoj en Hindio. Pro la veturado en ekstrema trafika oso kaj la malsaniĝo de la partnero, ankaŭ mi eksciis unuafoje, ke motorciklado estas laciga. Tiam mi aliflanke ektrovis, ke reale fidindaj estas miaj kvar motorcikloj forlasitaj en Japanio. Krome, mi rememoris pasintajn komfortajn rajdadojn en Usono aŭ Nov-Zelando. Mi esperis rajdi sur, se eble, pli sekura vojo. Mi supozis, ke troviĝus malpli veturiloj en la montaro ol en la urboj ĉirkaŭ la mar-bordo, tra kie mi ĉiam estis rajdinta.
Troviĝas sumera feriejo nomata Kodaikanal, 200 km-jn rekte en la oriento de Kochi. Ĉar tiu urbeto situas en la suda latitudo de 10 gradoj, estas varme dum la tago. Tamen, malvarmiĝas en la nokto kiel en Osaka en vintro, ĉar ĝi staras je la alteco de 2100m en la montaro de Okcidenta Ghats. En tiu loko multaj tibetanoj estas videblaj. Eble ili estis forkuris el Tibeto kun Dalai Lama kaj tia alta monto donus pli facilan vivon al ili ol malalta tero. Tiuj, kiuj trovas malfacilecon en varma klimato estas ne nur tibetanoj. En tiu malgranda feriejo troviĝas unu el la plej bonaj internaciaj lernejoj en Hindio, kaj tie lernas pli ol 50 japanaj geknaboj. Se ni havas japanajn gepatrojn, kiuj sendas 10-12 jaraĝajn gefilojn el Japanio, tio estas surprizinda. Sed, mi supozas, ke ili laboras en Hindio.
Kiam oni vojaĝas norden el Kodaikanal laŭ la montaro de Okcidenta Ghats, oni trovas tri aliajn sumerajn ferejojn.
En unu el ili, Ooty, mi tranoktis en ĉambro de palaco de maharaĝo por 3300 jenoj en tago. La ĉambro proviziĝis kun alta plafono, larĝaj fenestroj, kaj pluse, antikvaj mebloj kaj granda tapiŝo, kiuj estus vedeblaj nur en museo. La teo servita en la spacoplena ĉambro estis en arĝenta taso. Mi ĝuis la vivon de maharaĝo mallongan tempon.
Tamen, tio ne estas sufiĉa por skribi vere pri la maharaĝa vivo. Je 100 km-jn pli norde el Ooty, estas Mysore, la antikva kapitalo. La maharaĝo en tiu urbo antaŭe regis la areon kun triono de Japanio ĝis kiam Hindio akiris sendependecon. La grandeco kaj lukseco de la palaco rabas vortojn el la vizitantoj. Ekstere de la palaco, aliflanke, multe da almozuloj inundis la urbegon. Kion signifas tiu diferenco? La palaco estas malfermita por publiko, tamen, maharaĝo eĉ nun loĝas ie en la palaco.
La vizitantoj devas demeti la ŝuojn ĉe la enirejo same kiel en hinduaj temploj.
Rigardante supren la tegmenton de la palaco, mi piediradis kun nudaj piedoj en la kortego. En tiu momento mia piedo tretis iun molan aĵon. Tiu estis merdo de ia animalo kiel ĉevalo. Mi ne havas mensan reziston kontraŭ animala tiaĵo, sed mi sentas partiklaran malamon kontraŭ tiu de homo. Bedaŭlinde, ambaŭ el la du tipoj de merdoj disĵetiĝas en ĉiuj lokoj en Hindio. Tion mi atestis eĉ ĉe la plaĝo kun multegaj turistoj en la kabo de Comorin. La vasteco de disĵetitaj merdoj atestas, ke vovoj estas uzitaj por forĵeti rubojn. Multaj hindioj ne trovis signifon pri mia portebla ĉindrujo. Ilia realema penso venkis la mian.
Hindoj ŝajne malamas harmonion aŭ regulojn. Veturiloj forĵetas forkonsumitan gason tute nigran por kovri la vojon. La goso vere ĝenas la vidon. Onidire, Hindio malmultekoste provizas iun ajn mond-faman voron. Oni diras, ke ĉiuj estas imitaĵoj. En Hindio ne estas koncepto observi rajton malfacilan kiel varnomo. Laŭe, estas ne diskuteble, ke oni ne povas esperi hindojn pagi por satelita telesend-ondo, kiu senpetite falas el la ĉielo kiel pluvo. En tia lando mi, mallaborema persono, sentis komforta kiel en mia domo, kie mi trovas malfacila movigi min inter la disĵetitaj aĵoj. En la internacia flughaveno en Chennai mi felice povis fumi cigaredon laŭvole. Lastatempe fumado estas severe malpermesita en la flughavenoj en multaj landoj, malgraŭe, mi sentis tiel dankema por la grandanimo de ĉi tiu haveno, ke mi preskaŭ ekploris.
Staras unu Ĝainisma urbeto pli norde denova 100 km-jn for de Mysore.
Tiu loko estas fama por giganta ŝtona statuo sur la supro de roka monteto. Kvankam estis multaj vizitantoj, troviĝis preskaŭ neniu Budhisma monaĥo. La religio de Ĝaino naskiĝis en la sama periodo kiel Budhismo, ĉirkaŭ la 500-an jaron a.K., por reformi Hinduon. Alia religio Budismo unufofe malaperis tute pro la invado per Muzulmanoj. Mi scias laŭdire, ke la nuntempa Budhismo en Hindio estas la nova religio naskita post la Dua Mondmilito. Ĝainismo, aliflanke, travivis tra longa tempo kaj ankoraŭ havas 4.5 milionon da sekvantoj. La religio estas bone konata pro la fakto, ke la anoj ne mortigas vivaĵojn. Ĝia pastro komplete observas tiun kredon kaj portas tukon, por ke li ne enspiru insektetojn. Tiaj monaĥoj tiam eble kaŝis sin ie en la templo ne por mortigi bestetojn. Simile al la malokupata templo, la urbeto mem estis malgranda loko en kamparo sen lumo en la nokto. Pro tio la steloj klare brilis en la ĉielo. Ĝi estis vere silenta kaj pacema loko tute for de la bruegeco de Hindio.
Kontraŭ tio, Bangalore, lokita 100 km-jn oriente de tiu urbeto, estas la granda urbo simboliganta hindan modernigon. Bangalore estas la kapitalo de la ŝtato de Karnataka, kiu havas areon de duono de Japanio, kaj laŭraporte estas la urbo, kie la plej rapida disvolviĝo estis realigita en Azio. Latatempe la urbo prosperas pro komputil-softvara industrio kaj estas nomata kiel unu "silicio-valo" en Hindio. La grandaj stratoj en la urbo estas inundata per veturiloj kaj malpurigo de aero estas en serioza nivelo. En tiu urbo mi vidis rajdantojn kun tuko sur ilia vizaĝo anstataŭ masko kantraŭ toksa gaso, same en la Urbo de Ho Chi Minh en Vjetnamio. Tiu urbego montras tute malajn aferojn kompare kun la malgranda Ĝaina urbeto.
Hindio estas en siaj ĉiuj aferoj ekstrema kaj diversspeca. Kunvivas diversaj dioj, rasoj, lingvoj, religioj, animaloj, sonoj, odoroj, ruboj, merdoj, virusoj kaj malriĉoj. La naturo kaj homaro estas permesitaj ekzisti en nuda maniero, ne ricevinte neniun restrikton.
Dum la nacio restis je nur 50 % rilate al la kvanto de analfabeteco. Ĝi havas personojn, kiuj lernas japanan lingvon aŭ legas "Zeno kaj la Arto pri Motorcikla Riparado"-n.
Dum troviĝas geknaboj, kiuj sin dediĉas al almozado sen partopreni en lernejo, proviziĝas internacia lernejo por akcepti japanajn lernantojn.
Dum serviĝas ovo-fritaĵo sen pipro aŭ salo, doinĝas sufiĉe pikega kaj stimulemega kareo eĉ por revivigi eĉ mortulon.
Se oni trinkas kolaon evitante krudan akvon pro la timo, ke ĝi estus kunloĝejo de virusoj, tiam oni trovus batereton en la fundo de la botelo. Do, se oni drinkas bieron, oni baldaŭ perdus sin ebriiĝe pro ĝia tiel alta enhavo de alkoholo kiel sakeo. Fine se oni selektas viskion, oni riskus perdi sian vid-kapablecon pro la metilo entenata.
Dum estas malmultekosta hotelo tranoktebla por 150 jenoj, estas hotelo por 20000 jenoj.
Ĉirkaŭ gigantaj kaj luksegaj Hinduaj temploj aŭ maharaĝaj palacoj, multaj almozuloj vagadas.
Dum restas netuŝintaj fiŝ-vilaĝoj aŭ kamparaj urbetoj forlasiotaj kiel ruino, prosperas komputila industrio aŭ fanfaronas nukleaj instalaĵoj.
Kvankam hindoj kutime estas moderaj kaj paco-amemaj, pro la doktorino de religio ili foje mortigas sin reciproke.
Hindio similas la turojn de Hinduaj temploj trovitaj en la sudo. La figuroj kun diversaj formoj kaj koloroj reciproke kuniĝas kaj harmonie realigos unu grandan turon.
Kiam oni atenteme rigardas la figurojn montri iliajn fortajn egoojn unuope, oni sentas sin tro laca por ĉesigi sian kapturniĝon. Tamen, oni ne tediĝas pro la malkovraĵoj trovitaj unu post la alia.
Mi trovis, inter hindoj, la malregeblan, malkaŝitan krudan energion, kiun homaro estas nature donita en la tempo de naskiĝo. Se ilia energio estas uniigota kiel en la maniero de la Hindua turo, certe okazos nemezurebla nuklea eksplodo.
Hindua templo en la Suda Hindio
Agrikulturaj produktoj estas sekataj sur la vojo same kiel en Vjetnamio.
Juda sinagogo en Kochi
Maharaĝa palaco en Ooty
Ĝaina templo sur la roka monto
Royal Enfield-350
Japana klaso ĉe AOTS en Chennai
Elefantoj aperis sur la vojo
virinoj en sario
Hindua templo vidita el la hotelo en la Suda Hindio
Islamaj mosko
Royal Enfield ĉiam havis malfunkciojn. Du viroj de motorciklejo venis por ripari.
Ĉar la palaco estis en riparado, mi restis en almetita palaco.
Maharaĝa palaco en Mysore