309es.htm

La Eduko en Japanio

Mi antaŭe legis, ke ODA Makoto, verkisto, akiris malpli ol 50 poentojn en universitata enirekzameno, solvante ĝiajn problemojn, kiuj uzas lian propran verkajon, aŭ ke HIRONAKA Heisuke, mond-fama matematikisto, nur 50 poentojn en matematika ekzameno prezentita al lernantoj de la mezlernejo de Nada.

Ni devis memori formulon por kalkuli la surfac-areon de globo, kiam ni estis elementlernejantoj. Post longa tempo, en la oficejo, kie mi laboris, kvin personoj inkluzive tri kun diplomo de magistreco, kiuj studis teknologion en bonekonataj universitatoj, penis pruvi la formulon kun granda malfacileco. En la klaso de sociala studo de la mezlernejoj, ni estisinstruitaj, ke Kolumbo eltrovis la Kontinenton de Ameriko en tiu jaro k.t.p. Pro la filmoj pri tieaj "indianoj", eĉ infanoj scias, ke tiam jam estis indiĝenoj tie, kiam eŭropanoj elŝipiĝissur la kontinenton. Kial do tio estis eltrovo? Krome, ni jam konas aserton, ke homoj ofte ŝipvojaĝis el Eŭropo tien libere tra la Atlantika Oceano dum la jaroj antaŭ Kristo kaj homojankaŭ atingis la Sud-Amerikon tra la Pacifika Oceano. Mi kredas, ke lernejo instruas matematikon por ke lernantoj akiru logikan pensmanieron por solvi problemojn, kaj socialanstudon por ke ili komprenu la signifon de nia historio surbaze de ĝiaj faktoj. Ĉu ne vere? Se ne, ni elspezas nur vanan tempon en tiaj lernadoj.

Tuj kiam ni eniris en bmezlernejon, oni subite eninstruis la anglan lingvon al ni, kiuj jam de longe lernis la metodon skribi japanajn frazojn per alfabetoj. Tiujn tagojn mi loĝis en kamparo de Osaka kaj tie trovis neniun alilandanon parolantan tiun lingvon. Tamen, troviĝis koreoj en la lernejo. Kial ne estis instruata la korea lingvo? Bone, mi cedu iome kajakceptu la anglan. Do, kial la universitatoj ne havas pli multe da kursoj pri naibarlandaj lingvoj? Nu, mi denove cedu plu. Ni devis lerni anglan lingvon dum longa tempo - entute 10 jaroj ekde mexlernejo ĝis universitato. Sed, tre malmultaj diplomitoj povas paroli en la lingvo. Rilate al tia konstato, instruistoj ĉiam respondas, ke ili ĝin instruas por skrib- kajlegkapabloj. Mi ne renkontis personon, kiu libere povas legi kaj skribi la anglan post diplomiĝo de universitato. Se mia konstato estos sama ĉe plejmulto, nu, pli grave devus estikreiper tia studo studentojn, kiuj povas dubi, "Kial mi devas lerni la anglan lingvon?". Ĉar al ni ĉiam mankas la vidpunkto demandi "kial?", pro tio, mi timas ke al ni mankas ankaŭkapablo solvi problemojn. Rilate al la anglalingva studo, do, ni suferas sindromon blinde aprobi ĝin kiel sendube la plej bonan. De tia pensmaniero neniam naskiĝus ideo, ke nibezonas veran internacian neŭtralan lingvon krom etnaj lingvoj.

Mi foje ekkovas la opinion, ke la vera problemo de eduko en tiu ĉi lando devus kuŝi en tio. La nuna celo de eduko ŝajnas krei homojn, kiuj pretas daŭre labori mortsilente, rezistante al nenio precize kiel roboto, eĉ se ili ricevas maljustan aŭ eraran ordonon. Estas tre multaj junuloj, kiuj ne partprenas en klubo atletika, kiuj ne ludas kun siaj geamikoj - kompreneble rezignemas rendevuon kun amato aŭ amatino. Rezulte ili sin enfermas en sian ĉambron kaj vane pasigas sian junan kaj, se aliokaze, la plej bonan tempon nur pormemorigi al si sensignifajn aferojn. Mense sana persono, kiu demandas "kial?", ne havus tian malsaĝan konduton. Sekve nur tiu, kiu ĉesigas sian propran pensadon, povas eniri en bon konatan universitaton. Tio atestas, ke tiu persono jam robotumiĝas. Rezulte, multaj grandaj firmaoj aŭ la registaro volas akiri tiajn personojn. Pensema persono estasdanĝera por ili, ĉar li aŭ ŝi trovas problemojn en administraciaj aŭ moralaj aferoj de la organizo. La maniero supre menciita efikas dum la socio estas stabila kaj la organizoj povasĝui sukceson nur per mekanika ripetado de samaj aferoj. Tamen, tio ne aplikiĝas al nuntempa socio en grandegaj ŝanĝoj. Persono, kiu neniam ludis kun amikoj, ne povasalproprigi al si estrecon de homa grupo. Persono, kiu neniam solvis ian ajn problemon pere de sia "kial?"-pensmaniestro, ne povas trovi ĝustan respondon al tute nova problemo. Krome, tia persono jam perdis sian mensan energion kiel roboto.

Se Japanio malvenkiĝos en la internacia komerca milito, kaj la japana ekonomio pereos en la malproksima futuro, pri tio devos respondeci la maljuna generacio, kiu kreskigis tiajnjunulojn. Tio estus natura rezulto de nia komuna konduto.

Mi ne havas multe da espero al miaj maljunuliĝaj tagoj. Tamen iam estonte mi volas ree lerni kun junuloj, kiuj kreskis en la naturo, en iu kamparo senrilataj al enirekzamena milito. Ni havus konversacion, montrante mapon de la mondo, pri geografio, historio, kulturoj, lingvoj, politikoj kaj tiel plu de la landoj, kie mi jam vojaĝis aŭ ankoraŭ ne vizitis. Ni bezonasankaŭ motorciklon kiel memedukan materion. En ĝi troviĝas modernaj teknologiaj esencoj kiel dinamiko aŭ matematiko ege superaj ol nura kalkurladode la surfac-areo de globo. Kaj ni lernu Esperanton.