(18) Ĵurnalo raportis min
Ĝi okazis antaŭ kiam mi eniris Paragvajo-n. La retmesaĝoj de nekonataj personoj ekatingis min el Argentino, Urugvajo kaj Brazilo ekde la 5-a en majo, kiam mi estis en Argentino. Ĉiuj de ili skribis, ke la sendulo eksciis pri mi per "La Nacion". Mi rememoris, ke mi jam vidis la vorton "La Nacion"kaj la precizan adreson de la artikolo en la retmesaĝo sentita el Roberto, ĵurnalisto kaj esperantisto en Buenos Aires. Mi aliris la unuan paĝon de la retpaĝo, imagante ke "La Nacion"devus esti la retpaĝo en kiu Roberto engaĝiĝas. La paĝo estisskribita hispane kaj mi, kontraŭ mia espero, ne komprenis kio estis la retpaĝo. Do mi rekte malfermis la paĝon per la adreso kiun Roberto skribis. Poste la artikolo aperis. Ĝi estis la artikolo, kiun Andres Asato skribis pri la intervjuo kun mi en Buenos Aires. La foto, kiun mi antaŭe sendis, ankaŭ montriĝis.
Mi demandis la oficisto de la retkafejo, "Ĉu vi scias pri 'La Nacion'? Kio estas tiu?" Li respondis al me, "'La Nacion' estas la ĵurnalo kun la plej multe da legantoj en Argentino. La ĵurnalo estas larĝe legata ne nur en Sudameriko, sen ankaŭ en Usono." Mi demandis lin, "Ĉu ĉiuj paĝoj de 'La Nacion' estas montritaj en tiu ĉi retpaĝo?" Li respondis, ke ĝi havas ĝuste la samajn enhavojn al la ĵurnalo." Tio neniam okazas en Japanio. La artikolo pri mi estis skribita la 5-an en majo.
Mi elŝutis la artikolon ĉe la kafejo de la Interreto kaj legis ĝin en la ĉambro de mia hotelo, uzante vortaron. Ĝi estis relative longa artikolo. La artikolohavis enhavojn favorkore skribitaj pri mi kaj esperanto. Tamen, estis kelkaj miskomprenoj aŭ priskriboj kiujn mi ne diris.
Unue, la miskomprenoj, kiujn elvokiĝis pro mia malbona hispana lingvo, estas kiel sekve;
(1) Andres skribis, ke mi jam vojaĝis dum iomete malpli da unu jaro. Sed fakte, iomete malpli da tri jaroj jam pasis. Mi, kvankam malbona parolanto de hispana, eble povis diri tian simplan propozicion tiam. Ĉu li ne memoris? Sed li estis notando tiuokaze. Eble, li pensis, ke tri jaroj estas tro longa kaj ne bona por sia artikolo.
(2) Estas certe, ke mi diris ke estas fanatikulo pri varmfonto. Tamen, mi ne rememoras, ke mi parolis pri la varmfontoj en Honduraso. Parto de miaj vojaĝrakontoj ankaŭ estasskribitaj hispane en mia retpaĝo. Eble li legis ĉiujn el miaj hispanaj rakontoj por skribi la artikolon. Mi eksciis, ke ĵurnalisto elspezas multe da tempo por skribi eĉ unu frazon.
(3) Laŭ la artikolo de Andres, ŝajnas, ke mi laboris por Provinca Registaro de Osaka ĝis mia pensiiĝo. Li skribis tiel, ĉar mi nure diris al li, ke mi laboris por la registaro de Osaka.Vere, mi laboris por Municipa Legistaro de Osaka. Sed ĉiuokaze, li skribis, ke mi laboris kiel vivĉirkaŭaĵa inĝeniero. Mi parolis pri la eksterordinare serioza poluado en Chihuahua, Meksikio, kiun mi vidis antaŭ ĉirkaŭ 30 jaroj. Andres ankaŭ skribis pri tio. Tamen, li ankaŭ skribis pri "rio Bravo". Mi rememoras, ke li parolis pri la rivero. Fakte, mi ne scias pri la poluado de "rio Bravo". Vortaro diras, ke "rio Bravo" estas Rio Grande. Estas multaj riveroj ku la sama nomo de Rio Grande en Centra- kaj Sudameriko. Laŭ mapo, la plej granda Rio Grande fluas el Colorado tra la centra parto de Meksikio al Golfo de Meksikio. Ĉar mi eĉ ne sciis pri tiu simpla fakto, estas evidenta, ke mi ne diris lin pri tio. Tamen, li eble sciispri la poluado de la rivero. Li evitis la eblecon, ke mi malkaŝus mian malkleron.
(4) Andres skribis, ke mi legis libron pri esperanto kiam mi portempe atendis en flughaveno, kaj ke mi estis parolanta post tri horoj. Mi ne diris, ke ĝi estis en flughaveno, kajefektive mi volis diri, ke mi komprenis la principan gramatikon de esperanto ene de tri horoj. Mi certe scias, ke mia ekspliko ne estis sufica. Eĉ se esperanto estas artefarita lingvo, estas neeble akiri la kapablecon paroli ĝin en tri horoj.
Supre menciita afero okazis simple pro niaj reciprokaj miskomprenoj. Mi mem kekfoje ŝanĝas la esprimojn larĝe kiam mi tradukas miajn japanajn vojaĝrakontojn en esperanto, angala aŭ hispana. Kelkaj miskomprenoj povas esti faritaj, kiam intervjuiĝanto estas malbona parolanto de hispana kiel mi. Sed, la sekvantaj aferoj ne estas nuraj miskomprenoj. Tiuj estas bonvolaj "mensogoj".
(1) Estas vere, ke multaj libros de la mondo estas trdukitaj en esperanto. Tamen, mi apenaŭ legis tiun. Por la intervjuo de Andres, mi estis akompanata de du esperantistoj, Roberto kaj Silvia. Ili parolis pri esperanto. En la interparolado, mi supozas, ke ili parolis pri Martin Fierro kaj Jorge Luis Borges. Mi imagas, ke ili eatas eble verkistoj, sed mi ne scias eĉ la nomojn de ili. Andres skribis, ke mi eksciis ilin tra esperantaj libroj. Tio estas bonvola "mensogo" por mi. (2) Andres skribis pri la akcidento, ke mi estis kuratakata de rabistoj en Buenos Aires. Ili ŝtelis mian ledan porteblan cindrujon, sed li scribis, ke tiu estis monujo, ke havis nur fajrilon. Ĉar mi montris la samspecan cindrujon al li, li eblecomprenis ĝin preter la lingva bariero. Neniu komprenus, ke ĝi estis cindrujo, ĉar tia cindrujo ne vendiĝas en Latinida Ameriko. Eble pro tiu kialo, le ŝanĝis la esprimon. Certe li estas ĵurnalisto, profesia verkisto.
Ĵurnalo ne ĉiam donas korektajn informojn. En mia okazo estis kelkaj bonvolaj "mensogoj" en la artikolo. Do tio estas bone. Sed tio devas esti serioza se mensogo basiĝas surmalbonvolo. Amaskomunikiloj povas uzi sian povon por regi mensojn de homoj pere de mensogoj, se necesas. La personoj, kiuj laboras por amaskomunikiloj, ne ĉiam bonajpersonoj kiel Andres. Estas ebleco, ke Amaskomunikiloj povas esti tre danĝera armilo. Mi timas, ke la japanaj amaskomunikiloj jam ĉesis efektivigi sian mision por batali kontraŭ la aŭtoritato kaj estas grade iĝas la anonciloj de la aŭtoritato. Malgraŭ tio, la plejparto da japanoj kredas, ke iun ajn informon estas absolute vera, tuj kiam tiu presiĝas. Mi pensas, ketio estas dangera.
Oni povas legi la artikolon de la intervjuo raportita de la "La Nacion" en la sekvanta retpaĝo. Ne necesas diri ke ĝi estas, tamen, skribita hispane...
http://www.lanacion.com.ar/04/05/05/ds_598257.asp?origen=amigoenvio
Alia foto kiun mi sendis al Andes
La artikolo de la intervjuo en la ĵurnalo "La Nacion"
Tiu ĉi intervjuo estis donita al me danke al la oferto de Roberto. Poste, mi recevis retmesaĝojn el urugvaja esperantistino Sandra Burgues, kiu ankaŭ legis tiun artikolon. Ŝiproponis min, ke mi donu intervjuon al radio-programo kaj skribu artikolon por ĵurnalo en Urugvajo. Tamen, mi jam foriris el Urugvajo kaj estis denove en Argentino, kiam mi ricevis la mesagon la 6-an en majo. Mi bedaŭris, ke mi perdis tiajn bonajn ŝancojn. Sed poste, mi ricevis alian retmesagon el esperantisto Josias Barboza, kiu loĝas en Brasilia, la ĉefurubo de Brazilo. Ĉifoje li ofertis min, ke mi donu intervjuon al televida programo en Brazilo. Bonega oportuno estis donata al mi, simple pro tio ke mi estas esperantisto. Tiajaferoj ne okazas al kutima vojaĝanto.
Mi nun estas restando en Asuncion, la ĉefurbo de Paragvajo kaj iros al Brazilo sekvante. Portugala lingvo paroliĝis en Brazilo. Mi ne komprenas la lingvon. Tamen, mi jam ricevispli da retmesaĝoj el la esperantistoj en Brazilo. Eĉ en Brazilo, mi ne havas lingvan problemon kiam mi renkontos ilin. Mi povas renkonti esperantistojn en eksterlandoj kaj havidiversaj spertoj. Nun mi sentas kvazaŭ mi estas kolektanta la fruktojn de esperanto dum tiu ĉi vojaĝo.