(19) Esperantisto en Cascavel
Estas la urbo de Cascavel kun 300,000 loĝantoj, 140 km-jn nordoriente el Fos do Iguassu kie la Akvofaloj de Iguassu lokiĝas ĉirkaŭe. La ĉefaindustrio de la urbo estas la produktado de sojfabo. Ĝi ankaŭ estas urbo de studentoj kun ok universitatoj, kaj estas nova urbo, kiu naskiĝis antaŭ 50 jaroj. Eĉ la katedralo en la urbo estas unu-etaĝa moderna konstruaĵo farita de betono. Sen sia nom-tabulo, neniu povus ekscii, ke la konstruaĵo estaskatedralo. La celo de mia vizitado de tiu urbo kun neniaĵo speciala estas por renkonti esperantiston nomatan Alvaro Rabelo. Li estas 70-jaraĝa kuracisto kaj dungas tri kuracistojn por funkciigi sian klinikon. Mi eksciis pri li tra Sandra Burgues, la urugvaja esperantistino, kiu legis la artikolon pri mi en la ĵurnalo "La Nacion" kaj sendis sian retmesaĝon al mi. Sandra estas kuracistino kaj profesorino ĉe universitato en la ĉefurbo Montevideo. Alvaro ankaŭ estas kuracisto kaj la korespondanto de Sandra. Ĉar Sandra sciigis la telefonnumeron de Alvaro al mi antaŭa tage antaŭ ol mi eliris el Fos do Iguassu, mi tuj telefonis lin kaj diris al li, ke mi vizitos lin en Cascavel sekvanttage.
Mi telefonvokis lin ĉe lia kliniko tuj post kiam mi enskribiĝis en hotelo en Cascavel. Li venis al mia hotelo per sia blanka Ford post laboro. Ĉar li tujdemandis al mi kion mi volas manĝi, mi respondis, ke mi volas japanan manĝaĵon. La nomo de la restoracio, kien li gvidis, estis "Shikai". Mi esperis, ke tiu estus japana restoracio, ĉar "Shikai" signifas "kvar maroj"-n japane, sed ĝi estis bedaŭrinde ĉina restoracio. Tamen, estis "teppan-yaki" en la menuo. La kuirita fiŝo sur platpato estis bongusta. Li pagis por la manĝaĵo, dirante "Vi pagu kiam mi vizitos Kolombion".
En la dua tago en Cascavel, Alvaro venis al mia hotelo dum lunĉ-ripozo kaj regalis al mi per itala manĝaĵo ĉifoje. La restoracio, kiu Alvaro akompanis min, ŝajnis esti multekostega. Diversaj manĝaĵoj estis sekvence servitaj. Ĉefa manĝado en Japanio preniĝas vespere, sed en Latinida Ameriko posttagmeze. Kvankam la italaj manĝaĵoj ŝajnis bongustaj, mi havis postebrion ĉar mi drinkis tro multe en la hotelo antaŭa nokte. Mi sentis kvazaŭ vomonta kaj tute ne havis apetiton. La restoracio devis esti multekosta, sed mi manĝis nuroranĝosukon kaj iometan manĝon.
Estis sabate en la tria tago, kaj Alvaro finis sian laboron je tagmezo. Li venis al la hotelo por veturigi min. La manĝaĵo de tiu tago estis Brazila. La restoracio kie ni iris estis bufeda restoracio, kie oni prenas la manĝaĵojn kiujn oni deziras sur telero kaj pagas por ĝia pezo. Estas multaj tiajrestoracioj en Brazilo. La restoracio estis, kontraŭ mia supozo, proksima al mia hotelo. La restoracio estis vere okupita kaj estis longa vico de la homoj. Ni ankaŭ devis atendi. Dum la atendado, mi okaze renkontis japanon. Ni sidiĝis ĉe la sama tablo kun li kaj sia edzino laŭ la ideo de Alvaro. La nomo de la japano estis Masayuki Inomata. Li estas 62-jaraĝa. Li venis al Brazilo kun siaj gepatroj kiam li estis 15-jara. Li jam vivis en Cascaveldum pli ol 40 jaroj. Li havas la grandajn negocojn de vendado de aŭtomobiloj kaj meblaro. Laŭ lia rakonto estas 250 familioj de japanoj aŭ japan-brazilanoj kaj plejparto da tiuj japan-brazilanoj iĝas kuracistoj aŭ advokatoj. Li diris min, ke estas kelkaj japan-brazilanaj urbestroj en la urbojproksimaj al Cascavel. Unu el la plej interesaj rakontoj faritaj de li estis, ke li pensadas pri fari filion de "fratin-urbo" kun la urbo de "Kaskabe" en Saitama Prefektio, Japanio, ĉar "Cascavel", kiu signifas krotalon, sonas kiel "Kaskabe" se la lasta "r" estas preterlasita. Brazilo estas libera kajinteresa lando.
Alvaro revenis por inviti min al alia manĝo post du kaj duono horoj post kiam li malveturigis min ĉe la hotelo. La manĝo estis brazila denove, sed en la plej bona restoracio en Cascavel. Diversaj viandaĵoj rostitaj sur rostostango serviĝis daŭre al la tablo. Tiu stilo estas unika al Brazilo. Mi sentis kvazaŭ riĉa. La viandaĵoj estisbongustaj ĉar ili estis servataj tuj post rostitaj. Alvaro ankaŭ mendis botelon da ŝajne multekosta vino. Mi ne drinkis antaŭa nokte post longa tempo, ĉar mi povis manĝi preskaŭnenion en la sama tago. Do, mi povis ĝui la bongustajn manĝaĵojn kaj manĝis malkutime multe ĉitage.
En Cascavel Alvaro regalis al mi per bonaj manĝaĵoj dum tri tagoj. Mi dankas lin por tio, sed krom tio, mi memoras, ke li metis sian brakon sur miaj ŝultroj ĉiam kiam mi renkontis lin. Mi ne estas gejo, sed korpa kontakto povas sentigi al vi amikecon kiu superas unu pli dimension ol vortoj. Oni povas senti amon rekte. Tio estas tiun kiun latin-amerikanojpovas fari dum japanoj ne povas, kaj mi pensas, ke estas bone. Estas multaj latin-amerikanoj, kiuj ne retiriĝas ene de la muroj de nekomunikado kaj malfermas siajn mensojn al eĉ la homoj kiujn ili renkontas unuafoje. Pro tio, mi ŝatas latin-amerikon kvankam mi estis atakita kaj pugn-frapita. Kaj estas grave en nia vivo renkonti personon kun bela koro kiel Alvaro.
La moderna katedralo en Cascavel
Alvaro estas sola esperantisto en Cascavel.