Kampara urbeto Santa Barbara, Honduraso
Mi renkontis Taiĉiro-n en Tegucigalpa, la ĉefurbo de Honduraso, kiam mi provis trovi librobutikon vendantan gramatikan libron pri hispana lingvo. En la tago Taiĉiro vizitis la ĉefurbon kune kun sia amatino Rosa por enregistrigi ilian geedzecon el Santa Barbara, kiu havas loĝantaron de 30,000 kajlokiĝas 200 km-jn nordokcidente de Tegucigalpa. La patrino de Taiĉiro malfermis japanan restoracion nomatan "Sakura" en Santa Barbara antaŭ tri jaroj. Jam pasis tri jaroj ekde kiam Taiĉiro kaj sia fratino Haruka venis al Honduraso kun ilia patrino. Taiĉro estas 24-jaraĝa kaj helpas sian patrinonprepari japanan manĝaĵon. Li ankaŭ instruas japanan lingvon tri tage en semajno. Haruka estus lernanto de dua klaso de mezlernejo en Japanio, tamen, nun lernas en sub-mezlernejo en Honduraso. En Tegucigalpa mi promesis, ke mi denove renkontos ilin en Santa Barbara, dezirante japananmanĝaĵon.
Post du semajnoj mi vizitis Taiĉiro-n ĉe la "Sakura" en Santa Barbara. La tago esitis dimanĉo kaj la restoracio estisfermita. Estis ĉina restoracio proksime kaj mi havis meztagmanĝon tie. Juna ĉinulo amike ekparolis al mi. La nomo de la junulo estis Michael kaj li estis la posedanto de la restoracio. Li diris, ke li akompanos min al proksima varmfonto. Mi reiris al la hotelo por preni mian bankalsonon kaj revenis al la restoracio.
Kiam mi alvenis al la restoracio, ĵipo min atendis. Mi eniris en la ĵipon kune kun Michael, du aliaj ĉinaj junuloj kaj ĉi-tiea junulo. Post kelkaj minutoj de veturo, mi vidis Michael-n havanta pafilon en la mono. Li diris min, ke tiu estis reala, ne ludilo. Mi diris al li, ke mi neniam tenis realan pistolon. Michael transdonis ĝin al mi. Ĝi estis pli peza ol mi supozis. Michael direktis la ĵipon al nekovrita vojo por ke mi povu provi pafadon en fiŝ-farmo.Fiŝoj kiel karpo, testudoj kaj malgrandaj krokodiloj kune vivis en la samaj lagetoj de la fiŝ-farmo. La krokodiloj estis manĝanta la fiŝojn. Kvazaŭ porsurprizi la krokodilojn, mi provis unu pafon proksime de la lageto. Mi sentis fortan reakcion en mia mano. Mi estis ege fortimigita.
En la varmfontejo, kie ni vizitis, estis 10-m naĝejo plenigita kun mont-akvo, kiu havas naĝejo kun varmeta font-akvoĉe ĝiaj anbaŭaj flankoj. Mi pensis, ke la akvo kun pli malalta temperaturo estas pli bona, ĉar estis tre varme ĉirkaŭ tie. Mi vere ĝuis la banadon en varmfonto post longa tempo. Michael pagis la enir-prezon de 60 cendoj kaj krome aĉetis bieron al mi. Mi nature sentis plifortan rilaton kun la sama aziano.
La "Sakura" estis malfermita la sekvantan tagon. Taiĉro, kiun mi renkontis post du semajnoj, donis al mi impreson, ke li estas rezervema persono, sed fakte tenas profundan amon en sia koro, kio estas speciala al tuij, kiuj jam travivis la vivon en eksterlando dum longa tempo. Mi tuj vidis la menuon kaj manĝis japanan nudelon kun "tempura". La "Sakura" ekservis antaŭ nur tri jaroj, kaj do konservis la vere japanan guston, dum en la japanaj restoracioj, kie mi vizitis en Meksikio kaj Elsalvadoro, la gusto estis iome ŝanĝita pro longtempa eksterlanda vivo de la kuiristo. La nudelokun "tempura" estis pli bongusta ol tiu en restoracio en Japanio. Poste ĉiutage mi manĝis pli da japanaj manĝaĵoj kiel fritita viando sur rizo. La ĉiujmanĝaĵoj havis pli da volumo kaj la gusto estis pli bona ol en Japanio. Kaj la kosto estis nur malpli ol US$4. Pri manĝaĵo, Santa Barbara estas la plej bona loko danke al la "Sakura".
La patrino de Taiĉiro estas malsana kaj nun restas en Japanio. Pro tio Taiĉiro ne loĝas en sia apartamento, sed vivas en la "Sakura", kie sia patrinovivis. La hotelo, kie mi restis, estis iome multekosta kaj mi pensis pri transloĝi al alia hotelo. Taiĉiro diris min, ke li luigos sian apartamenton al mi por la sama kosto al pli malmultekosta hotelo, ke mi serĉis. Lia apartamento estas kompreneble pli granda ol ĉambro de la hotelo. Tiu havas grandan tablon kaj eĉ fridujon. Fridujo en la varmega tero estas tre alloga. Mi povus drinki malvarman bieron iam ajn. Tamen, mi ne transloĝis al la apartamento post ĉio, ĉar la hotelo akceptis mian negocon por malpliigi la koston de la ĉambro. Taiĉiro pagas $54 monate por sia apartamento. Mi proponis lin, ke mi pagos duoblan koston de $108 inkluzive de la kosto por elektro, akvo kaj gaso, se mi restos pli longe en la venonta vizito. Taiĉro volonte akceptis mian proponon. Taiĉro havis bonan lernolibron pri hispana lingvo skribita en japana. Mi interŝanĝis tiun kun la malfacilagramatika libro skribita en hispana, kiun mi aĉetis en Tegucigalpa.
Unu tage juna virino venis al la hotelo por renkonti iun, kiam mi sidis en la vestiblo. La virinoj en Latinida Ameriko ekiĝis pli amikaj en Honduraso. Antaŭ ĉio, en Santa Barbara, kie estas multaj belaj virinoj, ĉiuj, inkluzive junaj virinoj, estas nekredeble afablaj kaj alparolas al me, viro el Azio, kun ridetoj, eble kaŭze de bona reputacio pere de Taiĉiro aŭ aliaj kelkaj azianoj. Fatima, kiu venis al la hotelo, ankaŭ estis tre amika. Mi parolis al ŝin kajni tuj geamikiĝis. Mi diris ŝin, ke mi volas trovi lernejon de hispana lingvo. Ŝi respondis post momento, "Mi instruos vin". Krome, ŝi diris min, ke ŝi nebezonos monon. Ŝi aĝas 23 jarojn. Ŝi edziniĝis kiam ŝi estis adoleskantino, kaj nun estas senedza patrino, kiu estas kutima afero inter la virinoj en tiuj ĉiuj landoj. Ŝi havas 6-jaraĝan filinon. Mi jam renkontis multe da tiaj virinoj dum ĉi tiu vojaĝo. Eble la viroj en Latinida Ameriko estas facilaj aŭnerespondaj, sed tiuj virinoj daŭras vivi kvazaŭ nenio okazis. Kompare kun Gvatemalo, hispana lernejoj kostas preskaŭ duoble en tiu ĉi lando. Tamen, estos malpli multekoste lerni hispanan lingvon ĉi tie ol en Gvatemalo, se mi restos en la apartamento de Taiĉiro kaj lerni la lingvon el Fatima senpage. Fatima diris min, ke ŝi volas lerni pri persona komputilo. Do, mi havas ĝin. Mia japana komputilo havas malsaman klavaron, sed la sistemo de persona komputilo estas principe simila. Mi decidis instrui ŝin pri komputilo, dum ŝi instruos hispanan al mi. Kaŭze de la fakto, ke la homoj paroliseble dialektojn en Gvatemalo kaj Elsalvadoro, mi neniam komprenis ilian hispanan. Sed, mi povas kompreni la lingvon pli multe en Honduraso. Kiamtiu faktoro ankaŭ estas prenita en la kalkulon, Honduraso povas esti bona lando por lerni hispanan. Krome, oni eblas pliigi la restadon ĝis 6 monatoj.
Mi neniam iris ekstere de la hoteloj post vesperiĝo dum pli ol lastaj du monatoj de post kiam mi alvenis al Gvatemala-Urbo la 1-an de junio, ĉar ĉiuj lokaj personoj diris min, keestus dangere. Tamen, Santa Barbara estas kampara urbeto, do estas sekura. Mi forlasis "Sakura"-n ĉirkaŭ je la 11-a ĉiunokte kaj reiris al la hotelo, sed mi ne sentis danĝeron.Sekureco estas, kiel estas ofte dirita, komprenebla afero en Japanio, sed tiu estas la afero tre malfacila por gajni ĉirkaŭ tie.
Fatima antaŭe laboris por loko kiel infanĝardeno, sed ŝi perdis sian laboron kaj ŝi nun ne laboras. Ŝia patrino forlasis Fatima-n kaj ŝian pli junanfratinon por iri ie. Rezulte, la du filinoj estis kreskigitaj de ilia avino. La avino nun aĝas 80 jarojn. Ŝi ricevas pension de $90 monate, kiu manĝigas la kvar virinojn, inkluzive la filino de Fatima. Pli ol duono de la pensio malaperas post la pago por ilia loĝejo. Laŭ la kalkulo, uzebla mono de tiu ĉifamilio estas, ekskluzive de la kosto por la loĝejo, malpli ol $1.5 tage. Mi aŭdis, ke ili ne havas sufiĉan monon por manĝi. Ili ofte ne havas eĉ panonpor manĝi en la hejmo. Tamen, Fatima neniam montras la malhelan parton de sia vivo kaj nun revas kuiri kaj vendi manĝaĵon en merkato. Mi nun restas en San Pedro Sula, la dua plej granda urbo norde de Santa Barbara, por renkonti esperantistojn. Post la foriro el tiu urbo mi reiros al Santa Barbara kaj pruntedonos $80-jn aŭ $160-jn al Fatima por ke ŝi povu havi stalon en la merkato. En ĉi tiu lando tia malgranda sumo de mono povusŝanĝi la vivon de unu persona. Mi ankaŭ pagos la monon por ŝin instrui hispanan lingvon al mi, kvankam ŝi diris min, ke ŝi ne volos.
Mi jam trovis malmultekostan apartamenton kaj instruiston de hispana lingvo. Mi ankaŭ jam akiris hispanan lernolibron skribitan en japana lingvo, kiun mi ne esperis. Krome, Santa Barbara estas sekura urbeto. Mi pensas pri resti tie pli longe por lerni hispanan lingvon.
Michael, la posedanto de la ĉina restoracio
Taiĉiro instruas japanan tri tagojn semajne.
Mi pafis pistolon unuafoje.
Taiĉiro & sia amatino Rosa
Fatima insturuos hispanan al mi.