Ekonomia Stagno kaj Studentinoj
En merkredo, 23-an de Oktobro, 1929, draste malaltiĝis la akcioj de la borso en Nov-Jorko kaj pro tio komenciĝis ekonomia paniko tra la mondo. Tiam subite rompiĝis la ekonomio de Usono, kiu ĝis tiam ĝuis la senprecedencan prosperon post la Unua Mond-Milito. Aliflanke, Japanio, kiu ne povis solvi sian ekonomian problemaron, haste dronis en la Duan Mond-Militon kaj, perdinte ĉion pro la milito, la lando feliĉe povis akiri bonan ekonomian situacion. Dum la evoluintaj landoj en la Okcidenta Mondo vivtenis sin per milita industrio dum la malvarma milito inter la Oriento kaj la Okcidento, Japanio sola riĉigis sin pere de komerco de aŭtomobiloj aŭ elektonikaj produktoj. Estis tuj lastatempe, kiam japanaj komercistoj vagadis por aĉeti deversajn terojn en la mondo kun poŝoj plenaj de granda sumo da abubda Simile al Usono post la Unua Mond-Milito, la "bobela ekonomio" de Japanio finiĝis kaj la lando jam longe suferas ekonomian krizon, ne sukcese trovante la direkton de elirejo el la problemo. Mi timas, ke la ekonomio de nia lando mortos en 20 jaroj, observante ne-diligentecon kaj malsaĝecon de la junuloj de la hodiaŭa Japanio, kiuj devos subteni ĝin.
Pro tiu malbona ekonomia kondiĉo, pli kaj pli malfaciliĝas la klopodo de universitataj studentoj por gajni siajn komencajn laborojn. Eĉ en tiu situacio, ni bonvenigis en aprilo de pasinta tiu jaro du nov-venintojn al la publika esplor-instituto, kiu apertenas al mia laborejo. Unu el ili estas viro kaj la alia estas virino. Ambaŭ estas magistratoj el famaj publikaj universitatoj. La du novuloj estas vere vigrlaj kaj sin-esprimemaj, kio estas escepta inter lastatempaj junuloj. En lunĉ-paŭzo de iu tago, mi venis al la oficejo per motorciklo, fininte mian privatan aferon. Tiam tiu junulo venis al mi, nekonato al li kaj diris, "Ho, motorciklo! Mi provu rajdi ĝin." Poste mi sukcesis ŝanĝi lin kiel fervoran rajdiston kaj decidigi lin aĉeti sian propran motorciklon per elspezo de sia somera gratifikmono.
Cetere, la esplor-instituto havas fakan subkolegion pri nutrado. Ĉar temas pri "nutrado", estas nur unu aŭ du virseksaj studentoj kaj la resto konsistas sole el studentinoj. En la ĝenerala senco de "faka subkolegio", en ĝi ekstudas, laŭ normala ideo, 17- aŭ 18-jaraj studentojn, kiuj finis la kursojn de altlernejo. Sed, lastatempe averaĝa aĝo de la enirintaj studentoj altiĝis pli kaj pli, kaj fine en la lasta jaro ĝi atingis 22.9 jarojn. Esceptante sidejojn prioritate donitajn al la studentoj el altlernejoj, studentoj el universitatoj okupas la restajn sidejojn. Laŭ mia scio, la plejmulto da enirintoj estas diplomitoj el famaj publikaj universitatoj kiel de mi antaŭmenciitaj nov-venintoj, kaj kelkfoje troviĝas eĉ magistratoj. Ĉi-jare eĉ 30-jara dommastrino eniris en la nutrad-lernejon. Tiaj studentoj eble malsukcesis trovi sian laboron kaj havas ideon, ke tia stuacio por virinoj ne boniĝos dumtempe. Por tio, mi supozas, ili havas intencon fini la lernejon kaj akiri licencon de tiu instituto kiel nutristo, kiu garantios doni al ili laboron je 100 % laŭ ĝisnuna rezultato.
Inter malviglaj gejunuloj, junilinoj estas relative multe pli viglaj. Kvankam diskriminacio kontraŭ virinoj ankoraŭ estas konservata, precipe en la socia sistemo kiel labor-oportuno en ĉi tiu lando, tia virseksa superregado ŝajnas finiĝanta ĉefe en la privata rilato inter viroj kaj virinoj. Nunaj japanaj junulinoj, malgraŭ sia supereco rilate al memstareco, vigleco kaj saĝeco super junaj viroj, estas flankenlasitaj for de pli grava antaŭscenejo en oficejo. Rezulte, ili eksplodigas sian energion en la lernejoj de fremdaj lingvoj, alkoholaĵ-trinkejoj, motorciklado kaj eksterlandaj vojaĝoj.
Kiam oni retrorigardas la historion de la mondo, ĝia centro ŝajnas moviĝinta tra la mondo de oriento ĝis oksidento - de Ĉinio ĝis Mez-Oriento, de Mez-Oriento ĝis Mediteraneo kaj poste de la okcidenta ekstremo de Eŭrazia Kontinento tra Anglio ĝis Usono. Granda reformo ĉiam okazis en la ekstrema tero kaj la centro de la historio movis sin tien. Certe necesas simila granda reformo por tiu ĉi lando por ke ĝi, kiu eble ĝuas nur efemeran prosperon, travivu plu. Tiuj, kiuj nun povas fari tion, ne estos viroj, sed virinoj, kiuj posedas plenan energion malgraŭ sia flankenlasiteco.
Esperanto havas siajn membrojn en preskaŭ ĉiuj landoj de la mondo, tamen, ĝi estas ankoraŭ minoritato. Simile al japanaj virinoj, bedaŭrinde ni fakte estas forpuŝitaj el la centra scenejo. Tio estas, male, nia ŝanco. Ĉu Esperanto ankaŭ povos ŝanĝi la mondon ekde alia ekstremo?