Esperantistoj en Toronto
Toronto estas granda urbo laŭ la lagbordo de Lago Ontario. La numero de la loĝantaro estas raporte 3 miliono. Staras la ĉielskrapuloj kun 60 etaĝoj en la centro de la urbo kaj meze de ili troviĝas turo simila al la Turo de Kioto en Japanio.
Malsupre de la turo estas la basbala stadiono de la "Blue Jays" de Usona Ligo. La stadiono havas movebla kupolo. La urbo havas metroreton same kiel en Montrealo, kaj tie estas ankaŭ tramojn sur la stratoj. Simile al Montrealo, Toronto estas abunda en arboj. Toronto ankaŭ estas simila al Montrealo rilate la fakto, ke multe da etnaj grupoj vivas kune kaj troviĝas en la urbo la kvartaloj de italoj, ĉinoj, grekoj, latinid-amerikoj. Tamen, franca influo aŭ aromo ne estas detektebla en Toronto. Estas angla la lingvo parolata sur la stratoj aŭ en televidaj programoj. Estas onidiro, ke hoteloj estas multekostaj en Toronto. La du hoteloj, kie mi restis estis malbone ekipitaj, sed estis pli multekosta ol en Montrealo. Troviĝis pola restoracio apud la dua hotelo, kie mi restis kaj jugoslava drinkejo aliflanke de la strato. La homoj el la sama lando kuvenas en tiaj lokoj. Kelnerino de la drinkejo perdis ĉiujn dum la enlanda milito kaj enmigris ekde Jugoslavo al Kanado antaŭ 8 jaroj. Ŝi estas bela virino. La posedantino de la drinkejo ankaŭ estas bala, kvankam ŝi estas pli maljuna. Mi nun komprenas la kialo, kial estas multaj mondfamaj manekenoj el Jugoslavo.
En Toronto mi renkontis esperantistojn unuafoje en alilando. Tuj kiam mi alvenis al Toronto vespere kaj enskribiĝis ĉe hotelo, mi eliris por vidi virinon kun espelanta nomo Lunjo, kun kiu mi jam kontaktis per retmesaĝo. Ni promenis laŭ la lago kaj vespermanĝis ĝis la dekunua de la nokto. Sekvantmatene mi forlasis la hotelon, iris al la apartamento de Lunjo, malfermis la pordon per la ŝlosilo, kiun ŝi donis min en la antaŭa tago, kunligis mian person-komputilon al la telefonlinio por interreti kaj atendis ŝian revenon. Je la sesa vespere Ken, kiu similas Zamenhofn, kaj je la oka kaj duono Scott, kiu gastigos min en tiu nokto, kuniĝis kun ni ĉe kafejo en la urbocentro. La tri esperantistoj inkluzive Lunjo venis per metroo. Je la dek-unua mi ekiris sur motorciklo al la apartamento de Scott kun la mapo, kiun Scott skribis por mi. Rajdado sur la ŝoseo de nekonata urbo estis tiel malfacila, ke mi devis uzi miajn ĉiujn nervojn. Scott dediĉis sin al la Interreto, tuj kiam li revenis hejme en la vespero kaj tuj kiam li ellitiĝis en sia senlabora tago. Mi esperis lerni el li pri kiel renovigi (aŭ nove fari) la hejmpaĝon, kiun Osaka Esperanto-Societo donis min, sed mi ne povis fari neniom por tio.
* * *
Scott forlasos la apartamento por viziti unun el siaj amikinoj dum la kelkaj tagoj de la semajnfino post mi jam restis tie dum two tagoj. Li sugestas min restadi tie sole, sed mi decidas eliri, ĉar ne estas alia ŝlosilo de la apartamento por mia uzo. Scott kaj mi portas miajn du sakojn, tankan sakon kaj dorssakon al la motorciklo en la parkejo de la kundomara loĝejo. Poste mi direktas min ale al la akvofalo de Niagaro, atendante pluajn malmultekostajn motelojn en la suburbo. Mi ne trovas motelojn. Post rajdante kelkajn kilometrojn plu, mi trovas motelon kaj enskribiĝas. Sed, ne estas telefono en la ĉambro. Ili min diras, ke ne estos pluaj hoteloj okcidente, do mi ekreiras ale al la urbocentro. Io misas. Mi ne sentas ŝarĝon en mia dorso. La dorssako kun mia komputila estas mankanta. Mi kopiis ĉiujn datumojn pasintnokte, sed komputilo por japana lingvo ne estas vendata ĉi tie. Ho, mia Dio kaj Budao!
Kiam mi forlasis la kundomara loĝejo, mi fumis cigaredon, metinte la dorssakon ĉe la flanlo de la motorciklo. Post fumado, mi surhavis la kaskon kaj portis la gantojn, kaj poste ... mi probable forlasis la parkejon sen la dorssako. Mi urĝe reiris al la apartamento. Ne troviĝis tie la dorssako, kiun mi metis antaŭ du horoj! Mi demandas pri la dorssako al la zorganto de la kundomara loĝejo, sed li diras, ke li ne jam ricevis la sakon kaj ke li povas fari nenion pri tio. Kvankam estas nur malpli ol unu procento de ebleco, mi eble forlasis la dorssakon ĉe la motelo sen telefono ... ? Jam estas malhela. Unue mi rajdu eksteren kaj trovu hotelon en la najbara loko. Mi forlasas miajn pakaĵojn en la ĉambro de la hotelo kaj reiras al la motelo sen telefono. Ne estas la dorssako tie kiel mi supozis. Mi aĉetas la mapon de Toronto sur la vojo, denove reiras al la hotel, kie mi enskribiĝis, demandas la lokon de la plej proksima polico komandanta kaj vizitas la policon. Elde la polico ne estas akirita la informo pri mia dorssako. Mi raportas la perdon de mia komputila al la polico kaj reiras al la hotelo ankoraŭ foje. Jam estas je la dek-unua en la nokto. Mi estas malsatega. Mi jam manĝis nenion post mangii pano por la mantenmanĝo. Estas unu drinkejo malfermita aliflanke de la strato. Ĉi tiu estas la drinkejo, pri kiu mi antaŭe skribis. Mi eniras en la drinkejo kun la leda jako kaj ledaj pantalonoj portitaj. La kelnerino aŭskultas mian rakonton kaj mi drinkas bieron ĝis la tria en la mateno, dezirante forgesi ĉiujn.
Mi vekiĝas je la dek-dua tagmeze. Mi havas postebrion unuafoje en tiu ĉi vojaĝo. Mi telefonas al Zamenhof-simila Ken kaj lin petas, ke mi povu uzi lian komputilan. La asekuro, kiun mia kreditkarto garantias, finiĝos interne de kelkaj tagoj. Ken bonkore ofertas ricevi min ĉe mia hotelo. Antaŭ lia veno mi skribas mian mesaĝon pri la perdita komputilo kaj kun la rekompenco de $500 CAD (($350 US) sur du folioj de papero. Ken aperas 30 minutojn poste. Li diras, ke $500 estas tro multe, do mi denove skribas mian mesaĝon kun la rekompenco de $100 ĉifoje, akceptante lian konsilon. Ni direktiĝas al la apartamento de Scott per la aŭtomobilo de Ken kun la mesaĝo kaj, CD-R kaj CD-RW, en kiuj estas kopiita la ret-adresoj de miaj amikoj. Mi metas la mesaĝon sur la tabulo ĉe la enirejo de la kundomara loĝejo kaj la proksima superbazaro. Tiun, kiun mi devas fari sekvante estas sendi unu retmesaĝon al Japanio. Mia banko kaj kreditkarta firmo en Japanio ne akceptas retmesaĝon. Ne estas alia metodo ol peti unun el miaj amikoj en Japanio. La komputilo de Ken sendube ne povas procedi japanan lingvon. Mi povus skribi mian japanan retmesaĝon per alfabetoj, tamen, la persono, kiu laboras hejme kaj ĉiam sidas ĉe komputilo estas S-ro Hirai, esperantisto. Mi skribas retmesaĝon en Esperanto, lin petante raporti pri la perdo de mia komputilo al la kreditkarta firmo. Tuj post mia mesaĝo estas sendita, retmesaĝo el Scott estas ricevita. Ho, kia feliĉo! Scott skribas en sia retmesaĝo, ke li trovis mian dorssakon forlasitan en la parkejo post dek minutojn de mia ekiro, kaj ke li tiun konservas en sia ĉambro. Se lia portebla telefono estis konektata kiam mi telefonis lin, mi ne devis fari tiajn senbezonajn aĵojn. Li restos en la loko de sia amikino kaj ne revenos dum kelkaj tagoj. Mi ne povos uzi mian komputilon dum la periodo. Do, mi ne scias kion fari krom ekskursi ĉirkaŭ la urbo.
* * *
Sekvantmatene la ĉielo estis blua sen nubo. La aero estis jam malvarmeta, kvankam la tago ankoraŭ estis la dua de septembro. Ŝajne aŭtuno jam venis en Toronto. Aer-ekspozicio daŭradis okaze en Toronto kaj la nubo farita de jetoj desegnis blankajn liniojn en la bluo de la ĉielo. Ken venis al la hotelo per aŭto por gvidi min ĉirkaŭ la urbo je 11:30. Mi eniĝis sur la aŭto, portinte plastikan jakon, kaj ni iris vidi IMAX kino-filmon. La teatro havis gigantan kupolan ekranon kiel planetario kaj la projekciaĵoj kaj sonoj estis mirige realecaj kaj fortegaj. Ni promenis ĉirkaŭ la urbocentro kaj laŭ la lago post la kino-filmo. Poste Ken regalis min kun ĉina manĝaĵo. Tiu estis bufeda manĝo kun diversaj specoj da ĉinaj manĝaĵoj inkluzive amaso da grandaj kraboj. Ĝi estis la plej bona manĝo dum ĉi tiu vojaĝo. Post mi manĝis sate post la longa tempo, ni denove promenis laŭ la bordo de la lago. Bonŝanco venas post malbona afero. Koran dankon, Ken, Scott kaj Lunjo. Mi baldaŭ partoprenos en la kunveno de la esperantistoj de Toronto. Mi antaŭĝuas renkonti pli da bokoraj persosoj tie.
Urbocentro en Toronto
Esperantistoj en Toronto. El dekstro, Ken, Lunjo kaj Scott, Sep membroj venis al la kunsido.