Drogo
Mi estas malsupren piediranta laŭ la montvojo direkte al Tibeto post kiam mi finis matenan necesaĵon sur la supro de la Pasejo de Ghorepani vere eŭforie, vidinte Anapurnon en dekstra flanko kaj Daulagiri-on malantaŭe de kontraŭa flanko. Sur la vojo mi renkontis du junajn virinojn el Aŭstralio kaj kune vojaĝis al montgastejo en la valo, kie ni tranoktistiutage.
Post la vespermanĝo mariĥuano serviĝis kiel deserto. Baldaŭ komenciĝis la konversacio inter unu el la virinoj, kun kiuj mi piedvojaĝis tiutage, kaj japana junulo, kiu longe restadis en la gastejo. La aŭstralia virino parolis en la angla lingvo kaj la japano en la japana. Ege surprizinde, kvankam iliaj lingvoj estas ekstreme diferencaj, ili komplete povis komunikiĝireciproke, eble pro subtila efiko de la deserto.
Estas 14 miliardoj da cerboĉeloj en homa cerbo. Laŭ Darvino konserviĝas en ĝi plej malnovaj ĉeloj, kiuj kreiĝis dum la tempo, kiam la vivo mem naskiĝis. 14 miliardoj estas veregranda nombro kosmoskala, kiu nin kondukas al kalkulado, ke la ĉeloj akumuliĝis je unu ĉiujare post la naskiĝo de la kosmo kaj je tri post la naskiĝo de nia tero. Kompleneble estislonge poste, kiam la vivaĵo aperis sur la tero, tamen, ni konservas cerboĉelojn de fiŝo kaj birdoj en nia cerbo. Ni kutime uzas novan parton de la cerbo kun nur kelkaj porcentoj de tiaj 14 miliardoj da cerboĉeloj por vivi.
Drogo supozeble havas funkciojn stimuli kaj revivigi tiujn malnovajn cerboĉelojn. Pro tio ni povus iĝi fiŝo aŭ birdo en nia imago kaj vidi normale nevideblan objekton aŭ aŭdineaŭdeblan sonon. Tiel nia korpo tordiĝas laŭ la rotaciado de la tero kaj saltas supren al plafono kaj akiras neimageblan ideon. Nia cerbo certe estas neimageble pli grandskala olni reale rekonas.
Antaŭ longa tempo multaj sciencistoj, kiuj faris grandajn laborojn, elektis ne drogon, sed spiroketon por eltiri tiajn efektojn. Rezulte la plejparto de la sciencistoj mortis en siaj junajtagoj pro cerbosifiliso.
Oni diras, "Okuloj parolas pli ol buŝo." Okulo eatas sola cerborgano eksponita al la supraĵo de la korpo. Kiam ni komunikas per lingvo, nia intenco okazigas iun kemian reakcion aŭ ion tian ie en la cerboĉeloj kaj sekve tia reakcio transdoniĝas al voĉkordo de la gorĝo, kiu vibras sub iu kontrola kondiĉo kaj poste la vibrado per voĉkordo kreas ondojn en aero, kiuj fine atingas al la timpana membrano de nia alkomunikato. Ĝi estas komunika metodo tre primitiva kaj nerealigebla sen aero. Se okulo estas unu parto el la organoj de la cerbo, ne estas mirinde, ke ni povos direkte legi per okuroj la signojn de la unuaj reakcioj en la cerbo.
La originala signifo de la japana vorto "lingvoikotobaj" estas "ero de aferoj (koto no ha)" kaj oni bone scias ekde antikvaj tagoj la fakton, ke la lingvo havas forton transporti nurunu eron da realaĵo. Tio estas sendube klara por ni ĉiuj, kiuj nature aprobas, ke ne estas eble esprimi pri bela virino, tiel ekzakte kiel ŝi estas vidata per okuloj. Kun helpo de drogojni povas malfermi rektan komunikan kanalon por transdoni niajn intencojn aŭ senton kaj tiam ni ne bezonus lingvon. Multaj personoj eble spertis tian aferon.
Mi pensas, ke estus signifoplene, se ni povus utiligi ne kelke da procentonj, sed tutan parton de nia cerbo, kiu posedas multeflankajn kapablojn. Mi kredas, ke estas bone se niscias alian metodon regi la cerboĉelojn, pli sekuran ol la danĝerajn drogojn aŭ spiroketon. Se eble, naskiĝus pli grandiozaj eltrovaĵoj sciencaj aŭ bonega ideo, kiu portus al ni la novan socisistemon, kie tuta homaro povus vivi en totala paco sen militoj. Krome, ni jam ne devus diskuti, kiu estas pli bona por nia komunikado, la angla lingvo aŭ Esperanto.
Mi supozas, ke kelkaj grandaj religiaj gvidantoj jam trovus tian metodon, tamen, ni malsaĝuloj ne scias ĝin. Ĉu ne estas pli facila kaj sekura aĵo kiel cigaredoj por eltiri la menciitajnefektojn? Iuj personoj diras, ke ĝi estas mariĥuano. Sed, problemo estas, ke mariĥuano donas misfunkcion al nia cerbo kaj metas neregeblan kondiĉon en homaj kondutoj.