(23) Esperantistoj en Brasilia
Josias Barboza, esperantisto kiu loĝas en Brasilia, sendis al mi retmesaĝon por inviti min, tuj post kiam la artikolo pri mi estis raportita en la jurnalo "La Nacion" en la komenco de majo. Mi longe volis vidi la planitan urbon de Brasilia. La invit-mesaĝo el Josias estis ĵus tion kion mi bezonis.
Se oni iras iome norden el Tri Riveroj al Brasilia, oni trovas, ke montoj malaperas kaj aperas vastega altebenaĵo antaŭe. Ĉar la vojo estas rekta, oni povas rajdi rapide. La ĉielo daŭre estis blua dum ĉirkaŭ du semajnoj post kiam mi alvenis al Rio de Janeiro. La blua ĉielo estas nature bona por motorcikla vojaĝo.
Mi telefonis Josias-n en la antaŭa nokto de mia foriro el iu urbeto 250 km-jn antaŭ Brasilia. Mi kredis, ke Josias vivas en Brasilia, sed li diris min, ke si loĝas en unu el la satelitaj urboj de Brasilia. Do ni decidis renkonti unu la alian ĉe la flughaveno, la plej facila orientilo, je la unua posttagmeze.
Josias venis al la flughaveno per sia 1000cc Fiat dek minutojn frue ol nia rendevuo. Mi tuj iris al lia hejmo, sekvante lian aŭtomobilon. La domo havis grandan feran pordegon kaj esitis granda parkejo malantŭ ĝi. Li sola loĝis en la granda domo kun ses dormĉambroj kaj tri banejoj. Ĉar la domo havas multajn ĉambrojn, li jam ricevis kelkajn alilandanojn. Li diris min, ke si bonvenigos iun ajn personon se li aŭ ŝi estas esperantisto.
Li havas du filojn kaj du filinojn, tamen, li diris min, ke si eksedziĝis disde sia eks-edzino, kiu estas instruistino de hispana lingvo. Malgraŭ tio, li renkontis sian edzinon kaj filinojn du-foje dum mia restado, kaj li ŝajnis ege ĝui la konversacion kun sia eks-edzino. Mi ne povis kredi, ke ili vere estas divorciĝitaj geedzoj. La edzino kaj sia filino akompanis min al iu urbeto de iu nova religio en la antaŭa tago de mia foriro el Brasilia. Ĝi estis unika religio, ke adoras Kriston kaj la reĝojn de Inkao kaj Egiptio. En la templo la kredantoj en bizaraj vestoj estis provantaj resanigi malsanulojn per preĝo. Tiu estas la plej malfacila loko por viziti se oni ne estas akompanita de ĝiaj kredantoj.
En la domo de Josias estis granda ĝardeno, kie bananoj, papajoj, melongenoj, citronoj kaj aliaj arboj, la nomojn de kiuj estas malfacila memori, kreskis. Inter ĉiuj, kasavo surprizis min pro ĝia forta traviv-potenco. La trunko de tiu arbo estas nur ĉirkaŭ 2 cm diametre, tamen, ĝi havas grandajn radikojn sub la tereno. Homoj manĝas la radikojn. Krome, la pulvoro de la folioj estas enmetata en rizo aŭ io alia, kaj kuirata kune por doni aromon al la manĝaĵo. Se oni enmeti la trunkon de tiu kasavo en la grundon denove post tranĉi ĝiajn radikojn, la arbo re-naskas la perditajn radikojn. Aŭ, oni povas enmeti parton de la branĉo de la arbo sub la terenon. Nova arbo kreskas el la branĉo. La parto de la branĉo povas esti konservota en la ĉambro dum unu jaro. Oni akiros novan arbon el tiu. Ĝi estas tia forta arbo kun enorma vivoforto. Tiaj donaĵoj el naturo riĉigas la manĝon de Josias.
Josias aĝas 56 jarojn. Li estas nur dek monatojn pli maljuna ol mi. Ni estas preskaŭ samaĝaj. Li estis instruisto de angla kaj portugala lingvo. Li emeritiĝis antaŭ ses jaroj kaj li nun subtenas sian vivon per la pensio da $600 monate. Li laboras por "Planedo Unio" kiel volontulo kvin tagojn semajne. "Planedo Unio" estas ne-registara organizacio por la bonfarto de homaro kaj faras televid-programojn informantaj la agadojn por realigi tian mondon. Ĉar "Planedo Unio" pensas, ke esperanto ankaŭ estas utila por konstrui la pli bonan mondon, Josias laboras tie, tradukante en esperanto, intervjuante en esperanto aŭ instruante esperanton. "Planedo Unio" lokiĝis en la lago-bordo kun bonegaj domoj. La posedanto estas advokato Ulisses Riedel. Li uzas sian domon de kvazaŭa palaco kiel televid-studio. Ulisses jam elspezis sian riĉaĵojn por sia ne-registara organizacio. Mi estis preta por doni intervjuon en tiu ĉi studio, sed iel la intervjuo ne estis farita.
Ĉirkaŭ 15 personoj laboras en la televid-studio. Unu el la laborantoj kreskis en la orfejo nomata Bona Espero. Bona Espero fondiĝis per brazila esperantisto en la loko 250 km-jn norde de Brasilia antaŭ ĉirkaŭ 30 jaroj. En la orfejo esperantistoj el la mondo edukas la orfojn kaj samtempe instruas esperanton al ili. Antaŭ kiam mi eliris el Japanio, mi havis la ideon resti en tiu loko dum longa tempo por lerni esperanton. Sed, mi ne faris tion, ĉar mi nun haste reiras al Kolombio, kaj plue estas esperantistoj ankaŭ en Bogota, kun kiuj mi povas lerni esperanton.
En la dua de julio, du tagojn post kiam mi alvenis al Brasilia, Josias akompanis min al la oficejo de Brazila Esperanto-Ligo (BEL). Estas tri oficejoj de esperanto en Brasilia kaj la oficejo de BEL estas unu el ili. La oficejo estas en grandega konstruaĵo en la centro de la urbo kaj havas ses vastajn ĉambrojn. Ĉar ĉiu ĉambro estas sufiĉe granda, du el la ĉambroj ne estas uzitaj. Mi aŭdis, ke iu donacis la oficejon. Mi estas enviema pri tio. Ĉirkaŭ 15 esperantistoj venis al la oficejo kaj ege laboradis. Ili estis okupataj pro la preparo por la Brazila Kongreso de Esperanto, kiu okazos en Maceio tiu ĉi monate. La sekvanta prezidanto de la ligo selectiĝos en la kongreso. Unu kandidato por prezidanto flugis el Sao Paulo por paroli pri sia kredo aŭ ideo al la esperantistoj en la oficejo. Mi surpriziĝis pro lia esperanto tiel flua kiel sia denaska lingvo.
Josias estis la prezidanto de BEL antaŭe. Dum lia prezidanteco Universala Kongreso de Esperanto okazis en Kubo en 1990 kaj li ankaŭ partoprenis. Dum la kongreso Fidel Castro havis bonveno-feston por la esperantistoj el la mondo kaj ĉirkaŭ 70 delegitoj de ĉiu lando estis invititaj. Josias estis delegito de Brazilo. Kaj li manpremis kun Castro. La Universala Kongreso okazos en Yokohama, Japanio en 2007. Ĉu la tiama ĉef-ministro de Japanio bonvenigos la esperantistojn el la mondo en la sama maniero kiel Castro faris?
Josias ne partoprenos en la nacia kongreso en Maceio, sed partoprenos en la monda kongreso, kiu okazos en Pekino el la 24-a al la 31-a de ĉi tiu monoto. La kongreso okazos baldaŭ kaj li estas okupata prepari sian vojaĝon, kiel akiri vizon. Li aĉetos porteblan komputilon kaj kunportos ĝin al Ĉinio. Do ni iris al merkato, kiu vendas diversajn komputilojn aŭ aliaj aĵojn importitajn. La portebla komputiloj kun granda ekrano produkitaj per Sony aŭ Toshiba estis venditaj po ĉirkaŭ $1,400. Mi aŭdis, ke la sama komputilo vendiĝas por malpli ol duon-prezo en la sen-imposta urbo de Ciudad de Este en Paragvajo. Mi jam pasis la urbon, ne sciante tion.
Josias finis skribi esperantan lernolibron kun 200 paĝoj skribatan en esperanto post la laboro de tri jaroj. Mi videtis la libron kaj mi pensis, ke ĝi estas bona libro. Mi sentis, ke mi mem volis gajni la libron. BEL volis eldoni la libron, sed Josias volis igi ĝin vere universala, por ke ĉiuj de la mondo povu uzi. Por realigi lian ideon, li iris al Changchun en Ĉinio por instrui anglan kaj esperanton ĉe universitato en 2002. Li havis la ideon plibonigi la enhavon de sia lernolibro tra sia sperto de la instruado de esperanto al eksterlandaj lernantoj. Sed la universitato en Changchun deziris nur lian anglan kaj ne organizis esperantajn kursojn por li. Tio ne donis signifon al lia vizito al Ĉinio. Do li revenis al Brazilo post restado en Ĉinio dum dek monatoj. Rezulte, bedaŭrinde lia lernolibro ankoraŭ ne estas publikigita. Kiam ĝi estos eldonata, mi aĉetos.
Josias parolas vere bonan esperanton, ĉar li instruis lingvojn. Kiam mi ne komprenis tiun, kiun li diris, kaj petis lin rediri, li malrapidigis sian esperanton kaj parolis, uzante aliajn sinonimojn. Kiam mi ne komprenis denove, li klarigis pere de difinado de la vortoj kiel vortaro. Malgraŭ tio, mi fofe ne komprenis. Do, li uzis anglajn vortojn kiel la lasta metodo. Do, parolante kun li, mi ne lasis lian paroladon nekomprenita. Por igi min kompreni, li devis paroli tre malrapide, sed li eltenis tian tedan laboron dum ok tagoj por mi. Danke al li, mia esperanto montris ioman pliboniĝon. Rilate al esperanto, mi elteriĝis en Rio de Janeiro kaj nun mi pensas, ke mi povas ĝui parolon en esperanto.
La ĉefurbo de Brazilo estis Rio de Janeiro antaŭe. Sed en 1961, Brasilia estis konstruita kiel la nova ĉefurbo en land-interna loko kun alteco de 1.100 m en Blazila Altebenaĵo, 1,000 km-jn fore el la ĉefaj urboj kiel Rio de Janeiro kaj Sao Paulo. Tute nove planitaj urboj ne troviĝas multe en la mondo. Do mi volis vizit tiun urbon. La urbo de Brasilia frontas al artefarita lago, kiu estis formita per la blokado de la riveroj. La konstruaĵo de la Kongreso kaj du vicoj de la konstruaĵoj de la Ministerioj, ĉiu el kiuj havas la saman desegnon kaj havas ĉirkaŭ dek etaĝojn, staras bonorde en la urb-centro. Inter ili du duon-globaj konstruaĵoj, eble desegnitaj de Oscar Niemeyer, ankaŭ povas troviĝi. Estas ankaŭ moderna, pli ĝuste, strangega preĝejo kun desegno preter la kutima koncepto. La konstruaĵoj de ambasadejoj, hoteloj kaj lernejoj are enklasigitaj en tri grupoj kaj ĉiu grupo estas konstruata en la sama areo. La unua etaĝo de plejparto de konstruaĵoj estas sur kolonoj, kaj tiu desegno donas impreson, ke la spaco de tiu urbo estas malfermita. Ĉar la stratoj konektantaj tiujn konstruaĵojn havas ramplojn ĉe siaj stratkruciĝoj, ne estas semaforoj. Ĉar herboj kaj arboj estas konservataj ĉirkaŭ la konstruaĵoj kaj la stratoj, la urbo ne havas impreson de hompleneco, kiu ofte troviĝas en la ĉefurboj de aliaj landoj de Latinida Ameriko. Aliflanke, la centro de tiu urbo, kiu pliiĝis kaj nun havas loĝantojn da du milionoj, ne donas la senton de ekzistado de homaro, kvankam ĝi estas rafinita. La kerno de Brasilia estas iomete teda areo.
Ne pluvis en Rio de Janeiro, kaj ankaŭ ne en Brasilia Mi aŭdas, ke neniam pluvas en tiu distrikto ekde majo ĝis oktobro. La ĉielo estis klara dum pasintaj tri semajnoj. Mi ankaŭ aŭdas, ke malofte pluvas en la marborda areo en la nordoriento de Brazilo kie mi iros sekvante. Mi daŭre havis timon pri pluvo el proksime de Buenos Aires al suda parto de Brazilo, tamen, mi ne plu devas vidi veterprognozon. En Maceio en la nordorienta marbordo, Brazila Kongreso de Esperanto okazos dum kvin tagoj ekde la 18-a. Estas iomete malfacile rajdi al la urbo ene de dek tagoj, sed mi esperas, ke mi atingos tie dum la kongreso eĉ se mi devos hasti.
Domo de Josias kie mi restis en Brasilia
Ĝardeno de la domo de Josias
Oficejo de Brazila Esperanto-Ligo (BEL) estas en tiu ĉi konstruaĵo.
Brasilia frontas al artefarita lago.
Josias' familio (el dekstre Josias, dua filino Rosalia, eks-edzino Marcina, unua filino Renata, kaj sia edzo Joao j
Televid-studio de "Planedo Unio"
Kandidato por prezidanto de BEL parolis pri sia kredo aŭ ideo.
Planita urbo de Brasilia