Vojaĝo
Inter Nepal kaj Bhutan troviĝas Kangchenjunga, 8598 m-jn alta, la tria plej alta monto de la mondo, en la regiono Sikkim en Hindio. Laŭ belarajdistino, kiu motorcikladis ĉirkaŭ la dezertoj en Aŭstralio dum pli ol unu jaro, tie en la mez-altejo de la monto, junulino de montkabano iam farisvarman teon kun nur du branĉoj tiel maldikaj kiel orelfingroj. Mi eksperimentis tion, kiam mi motorciklis kun la rajdistino. Mi povis akiri la teknikonekbruligi lignojn nur kun unu tualetpapero kaj alumeto, sed mi ne povos varmigi akvon kun du maldikajn branĉoj kiel tiam dum mia tuta vivo. En la mondo certe estas personoj, kiuj povas fari aĵon kiel magion.
La rajdistino mem multfoje suferis aermalŝveligan krevon ĉe pneŭmatiko pro trapiko. Pro tio ŝi nature akiris kompletan lertecon ripari pneŭmatikontrapikitan, kaj nun ŝi povas plenumi tiun riparon dum nur kvin minutoj. Eĉ profesiuloj de motorciklaj vendejoj mirfrapiĝus pri ŝia rapida laboro.
Mi ankaŭ ŝatas vojaĝon kaj jam vizitis ĉirkaŭ 30 landojn, unu- aŭ du-foje en ĉiu jaro, ĝis nun entute ĉirkaŭ 30 fojojn. Pro mia adoro al eksterlando mi diligente lernis anglan lingvon, sed mi vere malamis aliajn studodjektojn. Tamen, post kiam mi ekvojaĝis al iu lando, mi eklernis tiean lingvon kaj poste komencis legi librojn pri tiulandaj historio, geografio, klimato, kulturo kaj aliaj. Kiam oni reale vizitas iun landon, estas nature ke oni ege interesiĝas pri tiuj aferoj.
Renkontiĝo kun mlasama kulturo en alilando nin pensigas pri niaj propraj kulturo aŭ lingvo. En mia dua vojaĝo al Meksikio post Anglio, mi iel pripensis forte pri la japana lingvo kaj post la vojaĝo mi komencis lerni la antikvan japanan, kiun mi malamis tiam, kiam mi estis lernanto en mezlernejo. Kaj samtempe mi ankaŭ ekinteresiĝis pri la japana historio, kiun min enuigegis iam antaŭe.
Kelkajn jarojn post eliro de la universitato, mi unuafoje en mia vivo veturis per aviadilo. Tiu estis la flugilo ĉartigita de usona kompanio, kiu celis de Tokio al Belgio, kune kun plene da studentaro. Eble eltrovinte la ekstreman tension en mia vizaĝo, unu stevardino kun blondaj haroj demandis min, "Ĉu vi estas bone?". Eĉ nun mi klare rememoras ŝian teneranrideton tiam trankviligantan min. En tia grado mi estis timema kaj malforta persono. Tamen, ... ĝis tiam mi kredis, ke mi estas vere fortvola.
La antaŭan tagon antaŭ mia unua ekflugado, mi, kamparano, kiu neniam vizitis Tokion escepte de la lernofina ekskurso de mezlernejo, en tiu ĉefurbo vagadis por trovimalmultekostan hotelon kaj fine trafis gastejon en iu domaĉa kvartalo. La akceptisto de tiu aĉejo diris al mi, ke li antaŭe iris al Germanio, kiam li estis juna. Li konfesis al mi, ke li verdire studis dum kelkaj jaroj en tiu lando. Laŭ lia diro, li faris science esploran studon kune kun TOMONAGA Ŝin'itiro la nobelpremiito, tamen li mem eksiĝis je reserĉa instituto pro kaŭzo, ke li sintenis reziste kontraŭ la japana militarismo. Mi tiam imagis unu malfacilan aŭ destinitan aspekton de la vivo.
Kiam oni vajaĝas en nekonata lando, eblas ke oni faras en iun gravan ĝenaĵon, krom perdo de siaj posedaĵoj kaj sufero de ŝtelo aŭ fraŭdo. Se oni farus malĝustan juĝon pri siasituacio, oni sin kompromitus en tre seriozan danĝeron. Neniu helpos vin. Do, vi devos solvi la problemon sola. Postuliĝas ĝusta juĝo kaj rapida decido pri intenco, kion fari. Tiu, kio subtenas tiajn mensajn reakciojn, estas objektiva logikeco kaj scio pri la kulturo aŭ sociaj aferoj de la lando. Erara juĝo foje al vi portus eĉ morton. Vojaĝado estas faktedanĝera.
Malgraŭ ĉio, homoj vojaĝas. Eble montoj kaj maroj, kiuj estas niaj naskiĝlokoj, aŭ bestoj kaj plantoj, kiuj estas niaj malnovaj amikoj, sendas energian ondan allogi nin, dirante, "Vi ne restu tie.." al ni, kiuj longe enfermiĝas en la artefarita, limigita spaco de urbegoj. Kiam mi vizitas landon, kie nenio estas tuŝita per teknologia civilizacio kaj la abunda naturoestas ankoraŭ rezervata, mi foje time pensas, ĉu mi sola povas travivi tie. Antaŭ ĉio, ĉu mi sola povas fari fajron por lumigi malluman nokton, varmigi min kaj kuiri manĝaĵojn? Misupozas, ke la junulino en Kangchenjunga al ni montras la rompiĝfacilecon de nia teknologia civilizacio.
Vojaĝo