(13) Retmesaĝo el Bogoto, Kolombio
Tri semajnoj jam psis ekde kiam mi atingis Bogoto-n, la ĉefurbo de Kolombio. Bogoto estas la unua plej granda urbo post mi eliris el la Urbo de Meksikio kaj la loĝantaro estasraporte ĉirkaŭ 9 milionoj. En la oriento de Bogoto estas montaro kaj la urbocentro lokiĝas en la piedo de la montaro. Ĉielskrapuloj ĉirkaŭas la malnovajn koloniajn konstruaĵojn. Mirestas en hotelo en la areo, kiu estis la centro de la urbo en la koloniaj tagoj. La kosto po nokto estas tiel malmultekosta kiel US$4, sed la ĉambro estas tre komforta kaj hela kun granda fenestro.
La alteco de Bogota estas 2,600m. Tiu estas la plej alta urbo el la ĉiuj urboj kie mi restis antaŭe. Eble ĉar mi rekte flugis al la urbo sen alklimatiĝi min al la alto, la kondiĉo de mi stomako iĝis vere malbona en la kvina tago de mia atingo kaj mi estis malsana en lito dum du tagoj. Tio estis mia unua sperco alilande. Tamen, la tiea kilimato estas kiel tiu de la aŭtuno en Japanio kaj estas tre komforta al mi post la varmegeco en Kostariko kaj Panamo. Krome malofte pluvas tie.
Oni ofte diras, ke Bogoto estas danĝera, sed mi ne sentas neniom da danĝero. La netaj stratoj havas multajn piedirantojn. Aldone, estas multaj belaj virinoj, kiel onidiro diras, kaj la ĉiuj homoj estas tiel bonkoraj kaj afablaj kiel la japanoj de la pasintaj tagoj. Mi jam renkontis multajn personojn inkluzive esperantistoj en la urbo. Ĉar pli malpli da personoj de la urbo lernas anglan kaj japanan lingvon, mia cervo estas malorda parolante hispanan, esperantan, anglan kaj japanan lingvon. Antaŭ kelkaj tagoj mi fine trovis la telefonnumeron de Hernan Patin^o, kiun mi renkontis antaŭ 11 jaroj kiam li estis sendita el Kolombio tra JICA (Japana Internacia Kunlabara Agenturo?) al Osaka. Mi ankaŭ renkontis lin. Li havasenmedio-rilatan laboron en malsanejo. Kiam mi vizitis lin en la oficejo, mi renkontis kelkajn belajn virinojn labarantajn tie. Mi ankaŭ renkontis aliajn belajn instruistinojn, ĉar Leonardo, esperantisto kiu instruas anglan lingvon kaj estas persono kiu povas legi eĉ ĉinajn literojn, min petis paroli pri mia vojaĝo en sia klasoj.
En la pasinta sabato mi iris al la feriejo de varmfonto kun Leonardo kaj Pilar, virino kiu ankaŭ estas esperantisto kaj instruisto de angla lingvo. La feriejo estis en la monta valo kunmalgranda rivero fluanta apude. Unu el la baseno de varmfonto estis tre varma kaj mi ne povis resti tie dum pli ol 10 sekundoj. Mi remoris varmfonton ie en Japanio. Pasint-dimanĉe mi vizitis la loĝejon de la onklino de Milena, fianĉino de Hernan, kune kun Hernan kaj sia 7-aĝa filino. La domo de la onklino estas en la distanco de du-kaj-duono-horavojaĝo per aŭtobuso suden de Bogoto. La urbeto lokiĝas en la profunda valo kun la altitudo de 600m. Mi ŝvitis multe post longa tempo. La vidaĵo el la fenestro de la aŭtobusoj al la varmfonto en la montaro kaj la urbeto en la valo certigis min, ke Kolombio estas vere bela lando.
Malgraŭ tio, estas problemo pri gerilanoj en tiu ĉi lando. Mi havis planon forlasi la ĉefurbon al la loĝejo de la gepatroj de Milena kun ŝi kaj Hernan, mi per motorciklo, en la venontasemajnfino, sed mi ŝanĝis mian ideon. Mi vojaĝos al urbo laŭ la Tut-Amerika Ŝoseo anstaŭe kaj renkontos esperantistojn, ĉar mi aŭdis, ke gerilanoj estas aktivaj ĉirkaŭ la kamparaurbeto kie la gepatroj vivas. Frank, esperantisto kiu estis vizitanta Bogoto-n el Cali, kiu estas la dua plej granda urbo en Kolombio, restis en mia ĉambro de la gastejo dum 5 tagoj. Li estis atendanta la monon sendotan el urbo de la Pacifika marbordo proksime de Cali, sed li ne povis ricevi ĝin, ĉar la gerilanoj detruis la komunican turon de la urbo antaŭ kelkajtagoj. Mi aŭdas, ke multaj gerilanoj estas ankaŭ en Bogoto.
Mi iros ale al Ekvadoro sur la Tut-Amerika Ŝoseo. Ĉiuj min diras, ke estos secure se mi rajdos dum la tago en la semajnfino, kiam la trafiko estas pli peza. Mia vojaĝo el unu urbo al alia urbo fariĝos nur semajnfine, do mia resto en Kolombio estos du monatoj.