(14) Esperantistoj en Bogoto, Kolombio
Mi jam korespondis per retmesaĝo kun Ricardo Carrillo, esperantisto kiu vivas en Bogoto, la ĉefurbo de Kolombio, ekde kiam mi estis prezentata al li per Neusa Priscotin Mendes, brazila esperantistino, antaŭ unu kaj duono jaroj. Mi sendis retmesaĝon al li por sciigi la daton de mia alveno en Bogoto antaŭ ol mi flugis aeroplane el la Urbo de Panamo. Tuj kiam mi atingis gastejon en Bogota, mi telefonis lin. Li parolis en flua Esperanto. Li diris min, ke si venis al la aerohaveno por bonveni min, sed mi ne povis renkonti lin ĉar mia jeto alteriĝis malfrue. Ricardo estas kuracila studento de universitato. Li estas kredando de Taoismo el Ĉinio. Kaŭze de tio, li ege interesiĝas en orienta kulturo kaj li ankaŭ scias multe pri Japanio. Mi ne scis bone pri Taoismo, sed mi aŭdis de li, ke la kuredantoj ne estas permesitaj drinki alkoholaĵojn, fumi cigaredon, manĝi viandojn kaj eĉ aŭskultirokenrolan muzikon. Li estas sana persono en kaj menso kaj korpo kompare kun mi, kiu nek kredas en Dio nek Buddo kaj drinkas kaj fumas.
Ricardo instruas Esperanton al la kredantoj de Taoismo en la loko kiel Taoisma preĝejo en la suda areo de Bogoto. Unutage mi iris tie kun li. Proksime 15 personoj, kiuj estis plejparte junaj, estis nin atendantaj. Ricardo diris min, ke sikutime havas ĉirkaŭ 30 lernantojn. Inter ili estis multaj virinoj. Mi parolis pri la vojaĝo al ili esperante. Ĉar ili ĉiuj estis komencantoj, Ricardo tradukismiajn frazojn en hispana lingvo. Ĉar Esperanto kaj hispana estas similaj, ŝajne ĉiuj komprenis plejparton de mia Esperanto. Estas surprize ke la plejparto de la homoj en Mezameriko iĝas fluaj prolantoj de Esperanto post lernado dum unu jaro. Kontraŭe, mi estas ankoraŭ malbona parolantomalgraŭ la lernado dum 13 aŭ 14 jaroj, kvankam mi ne lernis multe. Mi kompatas min mem. Sekvanttage Ricardo akompanis min al kunveno de esperantistoj, kiu estis okazigita en la norda areo de Bogoto. Malsame al la klaso de la antaŭa tago, ĉiuj membroj parolis fluan Esperanton, tamen, ne estis virinoj, sed tute viroj bedaŭrinde. Meze de ili estis Leonardo Ruiz.
Simile al Ricardo, Leonardo ankaŭ estas aprecanto de Japanio. Li vere scias multe pri Japanio kvankam li neniamvizitis Japanion. Li povas legi japanan lingvon kaj eĉ povas skribi ĉinajn karaktrojn. Mi jam vizitis lian modernanapartamenton kelkfoje. En lia ĉambro estis multaj japanaj aĵoj kiel "kato invitanta bonŝanco". Aldone, sur la objektoj en la ĉambro unu peco de papero skribita en ĉinaj karaktroj kiel "fridujo", "lavmaŝino", estis algluata. Li ĉiam portasmanĝobastonoj kaj manĝas kun ili. Li aĝas 25 jarojn kaj estas instruisto de angla lingvo. Li jam lernis Esperanton nurdum unu jaro, sed parolas bone. Malgraŭ tio, nia konversacio estis pli ofte en angla ol en Esperanto, ĉar mi ne parolas Esperanton bone. Unutage, mi parolis pri mia vojaĝo en liaj anglaj klasoj. Mi parolis en du klasoj. Unu el iliestis por la klaso de elementa lernejo kaj alia estis por mezlernejo. Leonardo prezentis min al multaj instruistoj samtempe. Mi ankaŭ prezentiĝis al instruistinoj. Ĉiuj de ili estis belaj.
Leonardo diris min, ke estas multaj varmfontoj en la montaroj norde de Bogoto. Mi estas entuziasmulo de varmfonto. Se mi iam aŭdas bonan novaĵon kiel tiu, mi ne povas atendi. Baldaŭ mi vizitis unu el ili kun li. Leonardo jam invitisPilar-n, instruistino de angla lingvo, kun kiu li antaŭe laboris. La ebleco de ŝia parolado de Esperanto estas preskaŭ sama nivelo al mi. Do la ritmo de nia parolado harmonias bone. En la buso de unudirekta vojaĝo de du kaj duono horoj kaj en la varmfonta feriejo, mi parolis kun ŝi esperantetutan tagon. La varmfonta feriejo estis en la fundo de la valo en la alta montaro. Estis kvar varmfontaj basenoj. La pley granda el ili havis longeco de proksime 50m kiel oficiala naĝejo. Mi jam banis ĉiam kiam mi trovis varmfonton en Kanado, Meksikio kaj Mezameriko, tamen, la temperaturo de la iuajn varmfonto estis malalta. Tio ebligis min resti en la varmfonto dum pli longa tempo, sed mi ne sufiĉe kontentiĝis. Japanoj ŝatas pli altantemperaturon. Bonŝance, la temperaturo de unu el la basenoj en la feriejo estis alta. Mi sentis feliĉa kaj saltis en la basenon. Sed, ĝi estis tro varma.Mi ne povis restis en la varmfonto dum pli ol dek sekundoj. Fakte aferoj ne kontentigas vian esperon. . .Ĉar tiuj esperantistoj estas instruistoj de angla lingvo, ne necesas diri ke ili parolas anglan. Ricardo estas medicina studento, tamen, li parolas anglan. Kiam mi restis en Honduraso, mi volisaldoni hispanan version al mia retpaĝo. Tiam Dania, kiu estas la filino de la posedanto de mia apartamento kaj instruistino de elementa lernejo, havis vintrajn feriojn kaj ofertis helpi min por fari ĝin. Mi maltimis korekti la hispanajn frazojn tradukitajn per komputila programo. Dania korektis ĝin denove al la kompreneblahispana. Tamen, mi ne povis fini tradukon de plejparto de miaj vojaĝaj rakontoj. Post la eliro el Honduraso mi estis serĉanta alian instruiston ol Dania, sed mi povis trovi neniun. Sed, mi fine trovis. Tiuj tri personoj helpos min. Ili ĉiuj havas personan komputilon kaj korektos la erarojn en miaj hispanaj vojaĝrakontoj en la Interreto eĉ post mia forvojaĝo el Kolombio. La renoviĝo de mia hispana retppaĝo, kiu estis postlasita dum longa tempo, baldaŭ fariĝos.
Kiam mi restis en la gastejo en Bogoto, mi havis telefonvokon el unu nekonata personono. Li parolis esperante. Ĉar lia Esperanto estis tro flua kajrapida, mi, malbona parolanto, ne povis aŭskulti bone. Dumtempe la telefonlinio estis malkonectita. Post ĉirkau unu horo, estis telefonvoko denove el la sama persono. Mi petis lin paroli en anglan lingvon. Li diris min baldaŭ viziti mian gastejon. Frank estis tiu persona. Li estis vizitanta la ĉefurbonBogoton el Cali, urbo 500 aŭ 600km-jn sudokcidente fore de Bogoto, por akiri la vizon al Rusio. Li diris min, ke si estas serĉanta lokon por tranokti.Bonŝance estis du litoj en mia ĉambro kaj li konsentis resti en mia ĉambro. Resulte, li restis en mia ĉambro dum kvin noktoj. Li estas 36-jaraĝa kajpsikoterapisto. Li studis medicinon en Sovetio dum dek jaroj. Post la reveno al Kolombio, li provis gajni licencon de kuracisto. Sed, mankis al li financo. Do li ne estas kuracisto en tiu lando. Li diris min, ke si laboros en Rusio dum du aŭ tri jaroj. Reale homoj havas diversajn vivojn. Mi pensispri preni la aeroplanon preterflugontan super Kolombio al Ekvadoro, ĉar homoj diris min, ke vojoĝi per motorciklo estus danĝera kaŭze de la ebleco de ĝenoj per gerilanoj. Tamen, mi jam venis al Bogoto, ĉar mi havis esperantiston, kiu atendadis min dum unu kaj duono jaroj. Mi jam renkontismultajn esperantistojn tie. Mi vizitis la lokojn, kie mi ne vizitus sen tiuj esperantistoj, kaj mi ankaŭ renkontis multajn personojn tie. Mia vojaĝo al Kolombio komencis kun esperantistoj.
Ricardo
Mi parolis pri mia vojaĝo en la angla klaso.
Frank (maldekstre)
Ricardo instruas Esperanton al la kredantoj de Taoismo.
Leonardo & Pilar