Nia Globo
La dezerto de Sahara antaŭe estis paŝtejo kun multaj plantoj kaj tie prosperis altnivela civilizacio. Tie naskis dezerton ekscesa paŝtado de brutoj senkonservi la naturon. Sur nia globo dezertigo estas eĉ nun pliiĝanta per hakado de arbaroj.
Arboj ŝanĝas karbonan dioksidon de la aero en oksigenon. Por tio ankaŭ vegetalaj planktonoj en la maro ege kontribuas. La maro mem estas jam malpurigita kaj la kvanto de karbona dioksido daŭre pliiĝas super la tero. Krome, enorma konsumo de fosilia hejtaĵo post la Industria Revolucio longeellasis grandan kvanton da karbona dioksido en la atmosferon. Rezulte, ni antaŭvidas la malbonan futuron de la globo. Unue altiĝos la temperaturo de la terglobo, due ŝvelos la akvo de la maro kaj degelos la glaciriveroj en norda kaj suda polusoj, kaj fine marbordaj urboj de la mondo sinkos en la maron.
Aliflanke lastatempe ni havas la timon, ke homoj kaj aliaj vivaĵoj suferos la riskoplenan efikon per danĝeraj ultraviolaj radioj falantaj sur la teron, kiujtrapasas tra la tavolo de ozono super la du polusoj rompita de klorfluora karbono.
Krome, ni aŭdas minacan antaŭdiron, ke toksaj materioj nomataj "enmedia hormono", efikante la genojn, eĉ senigos la homojn je la instinktaj funkcioj.
La naturo estas granda purigilo de jorĵetaĵoj, tamen, ne povas purigi la materiojn ne ekzistantajn en la naturo mem aŭ kvanton super sia purig-kapablo. Ĝia malbona efiko certerevenas al la homoj kaj ni jam sufiĉe scias tion pere de tragikaj spertoj pro poluo-rilataj malsanoj kiel la malsano Minamata.
Mi antaŭe vizitis la insulon Yap en Mikronezio. En tiu insulo grandegaj ŝton-moneroj estas ankoraŭ uzataj kaj troviĝas multaj "junul-domoj", kie junaj fraŭloj de la insulo kunetranoktas. Ĉar la insulo havas nur unu hotelon, mi petis escepte gasti tie ĉirkaŭ unu semajnon. La riĉa naturo donacas sufiĉan manĝaĵon. Palm-birgoj (kraboj) vagas tie kaj tie kajgrandaj fiŝoj facile povas esti kaptataj per primitiva fiŝ-reto. Tiuj estas la plej bongustaj manĝaĵoj por gustumi kune kun alkoholaĵo. Somero daŭras tutan jaron, do, vestoj ne necesas en la insulo. Iam iu diris al mi, "Vi ne reiru al Japanio kaj vivu sur tiu insulo, S-ro Macumoto. Vi povas vivi sen labori."
Tio estas realigebla, ĉar loĝantdenseco estas malgranda por la naturo. Antaŭ ĉirkaŭ 30 jaroj la Klubo de Romo eldonis la libron, "La Limoj al la Kreskado". La libro antaŭdiris, ke la monda popoldenseco eksplode pliiĝos, kaj ke serioza manko de manĝaĵo atakos nian mondon. La antaŭdiro ne estas erara. Laŭ la raporto de la Unuiĝintaj Nacioj, la tuta popolo de la mondo nombros 6 miliardojn en julio. Tio estas vera eksplodo de popolnombro, ĉar la cifero estis nur 2.5 antaŭ 50 jaroj. Rilate al manĝaĵo, multaj homoj fakte malsatmortas en multaj landoj, dum japanoj troa ĝuas abundan maĝaĵon importitan el eksterlando.
Krom manĝaĵo, akvo kaj aero estis senpagaj dum longa tempo. Tamen, lastatempe mineral-akvo vendiĝas je kosto egala al suko. En la internacia konferenco en Kioto antaŭ 2 jaroj, la ellaskvanto de karbona dioksido estis materio "vendebla kaj aĉetebla" inter landoj de la mondo.
Progresintaj landoj solaj monopole konsumas materialojn, kiuj nun relative malmultiĝas en la mondo. Tamen, en multaj landoj, kie tropikaj arbaroj estas hakataj kaj vendataj, ankoraŭ vivas homojn, kiuj konservas la naturon per zorgado pri la arboj kaj akvo. Ni ne malestimu tiujn homojn kiel primitivulojn, sed danku ilin, ĉar ni povas vivi dank' al ili.
Se ni volas konsumi pli da materiaĵoj malgraŭ tiaj kondiĉoj, ni devas realigi artefaritan recikligilon por poluaĵoj pli efikan ol la natura purigilo por jorĵetaĵoj kaj per tio protekti la naturon. En kosmoŝipo kun limigita rimedo, ĉiu aĵo estas reuzata per recikligado. Fakte, ni estas vojaĝanta sur "La Kosmoŝipo Tero" tra la kosmo.
Varmiĝonta terglobo