04. La muzikistoj de Bremo

Foje iu homo havis azenon. La malfeliĉa besto dum longa tempo servis la homon, portis pezajn sakojn sur la dorso, sed ĝi jam malfortiĝis. De tago al tago ĝi fariĝis pli kaj pli senutila.

- Kial mi nutru plu tiel sentaŭgan beston? - pensis la mastro, kaj li decidis mortbati ĝin.

Sed la azeno ekkonjektis lian intencon. En taŭga momento ĝi kaŝe forlasis la homon, kaj ekiris al la urbo Bremo. Li decidis tie fariĝi muzikisto.

Ĝi iris, iris laŭ la landvojo, kaj foje ekvidis ĉashundon. Tiu kuŝis en la polvo, kaj evidente estis malsana.

- Kio estas via problemo, Mordulo? - demandis la azeno.

- Ho, ne demandu! - respondis la hundo malgaje - mi jam estas maljuna, de tago al tago mi fariĝas pli malforta, mi ne kapablas jam ĉasi. Mia mastro volis mortbati min, apenaŭ mi sukcesis savi min, sed kion fari? Kiel mi vivtenu min?

- Ĉu vi demandas: kion fari? - diris la azeno. - Mi iras al Bremo, tie mi fariĝos urba muzikisto. Akompanu min, ankaŭ vi fariĝu muzikisto. Mi gitarludos, vi kantos.

La hundo akceptis la proponon, kaj ili kune iris plu. Foje la hundo rimarkis, ke ne malproksime kato sidas ĉe la vojo. Ĝi estis maldika, kiel la sep malriĉaj jaroj.

- Kial vi malĝojas Musokaptulo? - interesiĝis la azeno.

- Neniu havas bonan humoron antaŭ la morto. - respondis la kato. - Mi maljuniĝis, miaj dentoj malboniĝis. Mi pli ŝatas jam kuŝi sur la divano, ol kurpeli la musojn. Sed la homoj ne estas dankemaj. Mia mastrino intencis mortigi min en akvon, ke ŝi ne devu doni al mi manĝaĵon. Nur malfacile mi sukcesis forkuri. Sed nun kion mi komencu? Kiel mi vivtenu min?

- Venu kun ni! Vi estas lerta en nokta muzikado, vi estos utila en nia muzikbando.

La ideo plaĉis al la kato, kaj ĝi iris kun ili.

La vojo kondukis preter farmo. Sur la barilo sidis koko, kaj ĝi kriis per la tuta forto.

- Kio okazis al vi? - demandis la azeno. - kial vi krias tiel laŭte?

- Ve! - respondis la koko. Vane mi antaŭsignis bonan veteron por morgaŭ, mia mastrino invitis gastojn, kaj ordonis al la kuiristino kuiri supon el mi. Vespere oni buĉos min. Do mi krias, dum mi ankoraŭ havas eblon, ja tion ne longe mi povas fari.

- Prefere vi venu kun ni, Sunvekulo! - konsilis la azeno. Ie ajn vi trovos pli bonan okupiĝon ol morti. Ni fariĝos muzikistoj en Bremo. Vi havas belan voĉon, ni kune faros koncertojn.

La koko facile konsentis, kaj ili ĉiuj iris plu kune.

Sed Bremo ja estis ankoraŭ malproksime, kaj la tago jam preskaŭ finiĝis. Ĝis vespero ili atingis arbaron, kaj decidis tie pasigi la nokton. La azeno kaj la hundo kuŝis sub arbo, la kato kaj la koko ripozis sur arbo. La kato estis nur ĉe la unua branĉo, sed la koko okupis la supron de la arbo, ĉar tie estas pli bela panoramo, kaj ĝi estas pli bona kaŝejo por birdoformaj bestoj.

Antaŭ ol ekdormi, Sunovekulo ĉirkaŭrigardis laŭ sia kutimo. Tiam ĝi ekvidis ian lumon ne malproksime. Tuj li diris al la kunuloj:

- En tiu direkto brilas ia lumo! Tie certe estas domo.

- En tiu okazo ni iru tien, ĉar ĉi tie ne estas tre komforta la ripozado! - diris la azeno.

- Ĉe la domo ni certe trovos manĝaĵon, ja mi estas malsata. - diris la hundo.

- Mi pli volonte dormus sur kamenobreto. - aldonis la kato.

Do ili ekiris en la direkto de la lumo. En la komenco ĝi estis malgranda, sed kreskis, kreskis, kaj fine ili atingis domon de rabistoj. La azeno estis la plej alta el ili. Ĝi iris al la domo kaj rigardis tra la fenestro.

- Kion vi vidas Longorelulo? - demandis la koko.

- Kion mi vidas? Plenan tablon, bongustajn manĝaĵojn. Ĉirkaŭ la tablo sidas rabistoj kaj manĝas.

- Ĉu plena tablo? - diris la koko. Tion ni bezonus!

- Jes ja! - diris la azeno. Ankaŭ mi dezirus sidi ĉe la tablo!

Ili ekzamenis, kiel ili povus forigi la rabistojn. Fine ili trovis la taŭgan strategion.

La azeno metis la du antaŭajn piedojn sur la fenestrobreton, la hundo grimpis sur ĝian dorson, la kato iris sur la hundon, kaj la koko flugis sur la kapon de la kato. Kiam ĉiu jam okupis lokon, ili samtempe komencis timigan koncerton. La azeno blekis, la hundo bojis, la kato miaŭis, la koko kriis, kaj hop, ili saltis en la ĉambron tra la fenestro.

La rabistoj vidis nur tion, ke ia granda amaso falas en la ĉambron, aŭdis teruran kriadon, laŭtan bruon. Ĉiuj tre ektimis, ĉar ili pensis, ke la domo falis sur ilin, aŭ fantomoj aperis. La tuta kompanio kuris el la domo en la arbaron.

La kvar amikoj eksidis ĉe la tablo kaj manĝis kun bona apetito. Post la vespermanĝo ĉiu okupis sian kutiman lokon. La azeno ekkuŝis en la korto, la hundo restis ĉe la pordo, la kato iris sur la kamenbreton kaj la koko eksidis sur la barilo. Ili estis lacaj, kaj baldaŭ endormiĝis.

Ĉirkaŭ noktomezo la rabistoj kuraĝis elveni el la arbaro, kaj komencis rigardi la domon. En ĝi estis silento, la lampo jam ne lumis.

- Ni tro facile lasis forpeli nin! - diris la ĉefo.

Li sendis unu el la rabistoj por ekzameni la domon pli proksime. La rabisto time kaŝiris al la pordo. Li ne aŭdis bruon, la domo estis paca kaj trankvila. Li iris en la kuirejon kaj intencis bruligi ion por lumo. La okuloj de la kato brilis en la mallumo, La rabisto pensis ke ili estas fajreroj, do premis al unu branĉeton por bruligi ĝin. Sed la kato ne pensis la aferon ŝerco, saltis al la vizaĝo de la homo, kaj vundis ĝin per la ungegoj. La rabisto ege ektimis, li elkuris tra la pordo, sed tie la hundo mordis lian kruron. La malfeliĉulo atingis la korton kaj ĝuste trafis la azenon. La Longorelulo piedbatis lin tiel, ke li flugis al la barilo. La koko tuj kriis:

- Kokeriku, kokeriku!

Kuris, kuris la rabisto, eĉ ne haltis ĝis la arbaro. Tie li diris al la ĉefo:

- En la domo estas timiga sorĉistino. Ŝi per siaj ungegoj vundis mian vizaĝon. Ĉe la pordo staras homo, kiu per tranĉilo pikis mian kruron. En la korto granda monstro batis min per dika bastono. Ĉe la barilo iu kriis, ke "morte piku, morte piku". Mi tre ĝojas ke mi restis viva.

Ekde tiam la rabistoj ne kuraĝis proksimiĝi al tiu domo. Ili transloĝiĝis. La muzikistoj por ĉiam okupis la loĝejon, kaj eĉ nun ili vivas tie, se intertempe ili ne mortis.