Hanganyag lejátszása külön oldalon
Salomonné Csiszár Pálma tanácsai:
A szóbeliről....
A szóbeli vizsgán elsősorban nagyon bátornak kell lenni. Amit nem tudunk arra úgy sem kíváncsiak, amit tudunk azt igyekezzünk viszont minél inkább megcsillogtatni.
Néhány technikai dolog:
Amikor a terembe belép két vizsgáztatót fog látni és két monitort. Ekkor még nem kell eszperantóul beszélni. Magyarul kérik el a személyit. A vizsgáztatás számítógép segítségével történik.
Először az adait látja majd a számítógépen, ezt kell ellenőriznie és kattintással jóváhagynia.
Ezután történik a feladatok "kihúzása". Még mindig magyarul.
A monitoron 3 sorban 10-10 lefele fordított kártyát fog látni.
Először az első sorból egy témakártyát kell kattintással választani. A témakártyát Ön nem fogja látni. A vizsgáztatók gépén jelenik meg.
Ezután a középső sorból ugyanígy választ egy kártyát. Erre megjelenik két kép. A és B. Megnézheti őket és el kell dönteni melyikről akar beszélni később, kattintással választhat.
A harmadik sorban a szituációk vannak, itt is kattintani kell. Ön nem fog látni semmit, de a vizsgáztatók gépén megjelenik a kiválasztott szituáció.
A vizsgáztatók gépén az Ön kattintásai után megjelenik az összes feladat. A kiválasztott témakártya, a 30 (15*A/B) altémából négy altémát tartalmaz, ezek közül fog kettő témát kiválasztani a vizsgáztató, annak alapján, hogy a négyből melyik az a két téma, amelyik sem a kép, sem a szituáció témájával nem ütközik.
A feladatok kiválasztása után mondja a vizsgáztató, hogy "NUN KOMENCIĜAS LA EKZAMENO", innentől kezdve kell eszperantóul beszélni.
Először a vizsgáztató a két témáról kérdezgeti Önt, kb. 3-3 percben. Ne lepődjön meg, ha nem kell bemutatkoznia, az önéletrajzot NEM kérdezik.
A szóbelin a legfontosabb: BESZÉLNI, BESZÉLNI, BESZÉLNI
Még az sem katasztrófa, ha nem pontosan értette a kérdést, esetleg másra válaszol.
Ezután következik a kép. A teljes képernyőn megjelenik a kiválasztott kép. A képről mondják, hogy "Bonvolu diri kion vi vidas kaj KION VI PENSAS PRI TIO"
A képnél érdemes meghatározni a helyszínt, beszélni az emberekről és arról mit csinálnak, milyen kapcsolatban vannak egymással, milyen napszak, évszak, időjárás van a képen (az emberek ruhája alapfok), mi van a háttérben, MIUTÁN mindent elmondott amit LÁT, arról is kellene beszélnie, ami a képről eszébe jut, vagy ami az adott TÉMA kapcsán önre vonatkozik (Ön mit sportol, Ön mit és hol szokott enni/főzni, Ön hol szokott/volt nyaralni, Ön hogy ünnepli a karácsonyt, Ön mire használja az autót - a témától függően)
A képről kb. 3 percet kell beszélni, lehet, hogy segítő szándékkal belekérdeznek, ez nem baj.
A szituációtól félni nem szabad. Eddig már talán sikerült jó benyomást kialakítani. Tehát a szituáció megjelenik a képernyőn. Magyarul le van írva egy pár mondatban kinek mi a szerepe, mi a helyzet. Néha zárójelben néhány ötlet is fel van sorolva, de a szituáció NEM fordítási feladat, attól el lehet térni, hiszen csak egy alaphelyzetet határoz meg. Ha olyan szó van benne, amit nem ismer, nem baj. Próbálja kikerülni, ha kihagyhatatlan kisegítik. Ne feledje, hogy ketten vannak a szituációban. A felét úgy is a vizsgáztató mondja, hátha majd ő kimondja a kérdéses szót.
Néha a szóbelin jobban teljesít a „laza figura”, mint a csoport legnagyobb tudású „maximalistája”. Ha az ember „túlgondolja” a dolgot, akkor nem beszél. Ha pedig nem beszél, akkor azt hiszik, hogy nem tud. Inkább mondjon egyszerű dolgokat, de beszéljen. A szóbelin a kommunikációs érték 25 pont lehet, a szókincs 15, a nyelvtan pedig csak 10. Tehát a hibás beszéd sem olyan nagy baj, emiatt nem kell görcsölni. A leggyakoribb hiba az -N és -J lehagyása, lehet erre figyelni, de ha lemarad sem katasztrófa. A szóbeli nagyon rövid (12-15p), próbálja meg a lehető legtöbbet kihozni belőle.
Salomonné Csiszár Pálma
(Forrás: Eszperantista Pedagógusok Magyarországi Egyesülete)
Mia nomo estas Kovács Anikó. Mi naskiĝis la dek-naŭan de Junio mil naŭcent sepdek naŭ. Mi naskiĝis en Budapeŝto sed mi loĝas en Pilisborosjenő. Mia adreso estas strato Ezüsthegyi, numero ducent kvindek naŭ. Mi komencis vizitadi (vagy: frekventi) infanĝardenon en mil naŭcent okdek du en la dudek unua distrikto. Tie mi ludis multe kun miaj amikinoj. Mia plej ŝatata ludo estis la pilkludo. Poste, mi vizitadis la bazlernejon Arató Emil en la tria distrikto de Budapeŝto. Mi havis multajn amikinojn. Mia plej ŝatata studobjekto estis la literaturo, ĉar mi ŝatis poemojn. Mia plej ŝatata instruistino estis onjo Edit. Tial mi amis ŝin, ĉar ŝi interese instruis la literaturon. Poste, mi bone sukcesis en la gimnazia porakcepta ekzameno. Oni akceptis min en la Gimnazio Kassák Lajos. Tiam mia plej ŝatata studhoro estis la angla lingvo, do post kiam mi trapasis la abiturientan ekzamenon, mi anoncis min en la fako pri angla lingvo kaj literaturo en la universitato Eötvös Lóránd. Post kvin jaroj, mi bezonas plus unu diplomon pri lingvo. Nun mi instruas la anglan, kiun mi tre ŝatas. Mi plu lernos la internacian lingvon, ĉar mi deziras esti ankaŭ instruistino de Esperanto. Esperanto estas interesa kaj tre bela lingvo.
Mia familio estas malgranda kaj feliĉa. Ankaŭ miaj gepatroj loĝas en Pilisborosjenő. La nomo de mia patro estas István Kovács. Mia patro havas kvindek kvin jarojn. Li estas alta kaj maldika. Li havas brunajn kaj mallongajn harojn. Liaj okuloj estas malhelbrunaj. Li estas oficisto ĉe sporta fonduso (alapítvány). En la sporta fonduso li kun mia patrino organizas kurkonkursojn. Li laboras multe, sed li tre ŝatas sian profesion. En sia libera tempo li tre ofte laboras en nia ĝardeno. Mi amas lin, ĉar li estas saĝa, li legas tre ofte historiajn librojn. Li estas malegoisma. Li ĉiam helpas min, se mi havas problemojn. Li vivas en nia familia domo kun miaj patrino kaj frato. Mia patrino naskiĝis en mil naŭcent kvindek sep en Budapeŝto. Ŝia originala nomo estas Julia Bertók. Ŝi estas malalta kaj ŝi ŝatas surhavi komfortajn vestojn. Mia patrino tre ofte surportas pantalonon kun To-ĉemizo. Ankaŭ ŝi laboras ĉe sporta fonduso kun mia patro. Ŝi organizas noktajn kurkonkursojn en la centro de la ĉefurbo. Kiam ŝi alvenis hejmen, ŝi plu laboras en la domo. Ŝi kuiras vespermanĝon al mia patro kaj al mia pli juna frato. Ŝi estas diligenta, ŝi ne ŝatas la malordon en sia hejmo. Miaj gepatroj havas du gefilojn krom mi. Mia pli aĝa frato estas Sándor. Li estas tridek jara. Li ne loĝas kun ni en Pilisborosjenő, ĉar li havas propran familion. Kun sia edzino (mia bofratino) li havas du junajn infanojn, ili nomiĝas Marci kaj Bori. Ili vivas en Szentendre en malgranda familia domo. Mia pli juna frato estas Mátyás. Li havas dek ok jarojn. Li ankoraŭ frekventas mezlernejon en la dekkvara distrikto de Budapeŝto. Li estas kajakisto, tial li tre multe trejnas sin. Miaj geavoj vivas en Budapesto, ili ne laboras, ĉar ili estas pensiuloj. En gravaj festoj mia familio kunvenas por festi kune.
La plej grandaj festoj en mia familio krom kristnasko estas la Pasko, naskiĝtagoj, kaj nomtagoj.
Antaǔ kristnasko la familianoj aĉetas surprizojn unu al la alia. Je kristnasko mia familio festas en nia familia domo en Pilisborosjenő. Unue ni dekoracias nian grandan kristnaskarbon en la mezo de la tagĉambro. Mia patrino kuiras, bakas, fritas kaj rostas bongustajn manĝaĵojn. Tagmeze ni kutimas manĝi la bongustajn manĝaĵojn, kiujn mia patrino kuiris. Ŝi tre ofte kuiras hungareskan fiŝsupon, buljonon, kaj multspecajn viandaĵojn, ekzemple, gratenitajn, stekojn kun rizo aŭ terpomkaĉo. Dum la tagmanĝo ni multe paroladas. Posttagmeze, ni sidiĝas ĉirkaŭ la belega krsinaskarbo kaj ni kantas kristnaskajn kantojn. Vespere ni metas la donacojn sub la kristnaskarbon, poste la familianoj kunvenas en la salono kaj ni transdonas la surprizojn unu al la alia. Poste ni malpakas la donacojn kaj ni dankas unu la alian. Ni aŭskultas kristnaskan muzikon, poste ni foriras dormi.
Antaŭ pasko mia patrino kuiras ŝinkon, ovojn, bakas ŝafidaĵon kaj tiel plu.
En la dimanĉo de Pasko, matene ni kaŝas donacojn en la loĝejo, poste ĉiu serĉas sian donacon.
En la lundo de Pasko la knaboj vizitas la knabinojn, kaj aspergas ilin per parfumo. La knabinoj donacas al ili ruĝajn aŭ ornamitajn ovojn, ĉokoladoovojn, kukojn kaj dolĉaĵojn.
En la naskiĝtagoj nia familio aĉetas donacojn por la koncernulo kaj ni invitas gastojn.
Mia patrino faras torton, kaj ŝi metas sur ĝin la kandelojn. Tiom da kandeloj estas, kiom jara oni estas.
La familio kaj la gastoj kune manĝas la bongustaĵojn ĉe la festa (vagy: solena) tablo. Post la manĝado tiu, kiu havas naskiĝtagon, blovestingas la brulantajn kandelojn, kaj ni manĝas la torton.
Poste la familianoj kaj gastoj transdonas la donacojn, ni ludas, dancas, kantas kaj tiel plu.
Ĝenerale, mi vekiĝas je la sesa horo. Mi tuj duŝas min, poste, mi kombas min, kaj mi brosas miajn dentojn. Mi matenmanĝas ĉiam malmulte. Mi trinkas varman laktokafon. Mi ŝatas manĝi kornbulkojn kun butero kaj marmelado. Post la matenmanĝo mi vestas min. Mi ŝatas surporti plaĉajn kaj komfortajn vestojn. Tre ofte mi surhavas malhelan pantalonon kun kolora bluzo. Mi kutimas surhavi ankaŭ jupon kun ŝtrumpoj. Mi ekiras labori je la sepa horo. Mia unua studhoro komenciĝas je la oka horo. Mi instruas malgrandajn lerngrupojn en la kvina distrikto en granda lingvolernejo. Ĝi nomiĝas lingvolernejo Dover. En la studhoro mi notas en la taglibron, angle paroligas la lernantojn, kaj mi klarigas la gramatikajn regulojn. Ĝis la tagmanĝo mi tre malsatiĝas. Kun miaj kolegoj mi iras al memserva restoracio. Plej ofte mi manĝas legomaĵon kun rostaĵo. Post la tagmanĝo mi laboras plu ĝis la sesa horo posttagmeze.
Mia laborejo situas en granda konstruaĵo, en la centro de Budapeŝto. La lingvolernejo estas en la kvara etaĝo. Ĝi havas dekkvin lernoĉambrojn kun grandaj fenestroj. Kontraŭ la enirejo estas la akceptejo. Dekstre de la akceptejo estas la biblioteko kaj la oficejo de la posedantoj de Dover. Apud la akceptejo estas la lernoĉambroj. Maldekstre de la akceptejo estas la kuirejo kaj la necesejoj. En la lingvolernejo estas malmodernaj sed komfortaj mebloj kaj multaj pentraĵoj sur la muroj. La etoso de Dover estas amikeca kaj agrabla. Post la laboro mi ekveturas hejmen per mia aŭto. (vásárlás) Dumvoje mi aĉetas manĝaĵojn por morgaŭa tago. Mi kutimas aĉeti panon, viandon, kolbasaĵojn, legomojn, ekzemple, tomaton, kapsikon, cepon kaj tiel plu. Hejme mi kuiras vespermanĝon, tre ofte paston kun multspecaj saŭcoj. Kun mia amato mi kutimas (rigardi) spekti la vesperan kronikon en la televidilo. Vespere, ni priparolas la eventojn (okazintaĵojn) de la tago kaj ni legas magazinojn. Mi ekkuŝas ĉiam pli frue ol mia amato.
Mi loĝas en nia familia domo kun miaj gepatroj, pli juna frato kaj mia amato. Miaj gepatroj kaj frato vivas en la supra etaĝo de la domo, tial mia aparta loĝejo estas en la teretaĝo de nia domo. En la loĝejo mi vivas kun mia amato. Nia loĝejo estas malgranda, sed komforta kaj hejmeca. En nia loĝejo ne estas antaŭĉambro, ĉar ĝi estas tre malgranda, tial kontraŭ la enirejo estas trovebla nia salono.
Dekstre de la enireja pordo estas unu fenestro. Antaŭ la fenestro estas trovebla la televidilo, kompakt-disk-aparato, muzikcentro kaj tiel plu. Apud la televidilo troviĝas murŝrankoj. En ili oni trovas fotografiojn pri mia familio kaj amato, kaj multajn librojn.
Maldekstre de la enirejo oni trovas niajn grandajn kaj altajn vestoŝrankojn. Meze de la salono kuŝas hela tapiŝo, sur la tapiŝo staras ruĝa kafotableto. Ankaŭ la koloro de nia kanapo estas ruĝa. Sur la muroj estas videblaj modernaj kaj multkoloraj pentraĵoj. (kép leírása ekzemple:) Mia favorata pentraĵo prezentas multkolorajn marfiŝojn. La fiŝoj naĝas kune en malhelblua maro. La maro estas belega kaj kvieta. Apud la salono estas nia dormoĉambro.
Kontraŭ la salono situas la kuirejo. La muroj de la kuirejo estas kovritaj per malhelbrunaj kaheloj. Similaj kaheloj troviĝas ankaŭ sur la planko. Kontraŭ la pordo estas malnovstila kredenco, en ĝi ni tenas la potojn (kaserolojn, marmitojn). En la kredenco troviĝas ankaŭ la lavabo (vagy: lavujo) por la manĝiloj. La kredenco havas ankaŭ tirkestojn, en ili kuŝas la manĝiloj, kuleroj, tranĉiloj, forkoj, kaj tiel plu. Super la kredenco videblas murŝranko. En ĝi oni trovas la telerojn teleretojn tasojn, kaj glasojn. Maldekstre, apud la kredenco, staras la gasfornelo kun bakujo. Kontraŭ la fornelo estas speciala stablo por la kuirejaj laboroj.
Tra la kuirejo oni povas atingi la banĉambron. La murojn de la banĉambro kovras helverdaj kaheloj. Dekstre de la pordo estas ŝranketo kun bretoj kaj spegulo, en ĝi troviĝas la higieniaj kaj beligaj aĵoj. Antaŭ ĝi staras blanka seĝo. Apud la ŝranketo estas videbla blanka lavabo, super la lavabo estas breto por la dentobrosoj, poste sekvas aŭtomata lavmaŝino. Kontraŭ la lavmaŝino oni trovas la bankuvon. Apud la bankuvo, sur la muro estas vesthokoj por la viŝtukoj kaj negliĝoj.
Mi balaas la ĉambrojn per balailo. Mi tre ofte purigas la loĝejon per polvosuĉilo. Mi lavas la vestojn. Mi lavas la manĝilojn. Mi frotlavas la plankon. Mi forviŝas la polvon de sur la mebloj. Mi faras ordon en la ĉambroj.
En nia ĝardeno mi tre ofte helpas al miaj gepatroj. Nia ĝardeno estas granda kaj en ĝi kreskas multaj arboj kaj floroj. Mi tre ofte kolektas sekajn arbofoliojn. Mi tondas, akvumas, kaj falĉas la herbaron.
En nia vilaĝo estas multaj malnovaj domoj kaj belaj arboj. En Pilisborosjenő oni trovas du bus-haltejojn. La bazlernejo, biblioteko, kaj kulturdomo estas troveblaj en la centro de la vilaĝo. Tie oni ne trovas vendoplacon, sed proksime al la preĝejo estas nutraĵvendejo kaj legomvendejo. Ĉiusemajne unufoje mi iras aĉeti al Óbuda, al la grandmagazeno Eurocenter. Mi aĉetas manĝaĵojn por la tuta semajno. Kelkfoje, mi iras al la vendoplaco de Óbuda. Mi tre ŝatas tie aĉeti. Mi kutimas aĉeti lakton, konservaĵojn, paston, fruktojn, legomojn, viandon kaj tiel plu. Mia plej ŝatata grandmagazeno estas Euro Center en Óbuda. Tie mi ofte aĉetas vestojn en la vestobutikoj.
En mia libera tempo mi tre ŝatas veturi per biciklo en nia ĉirkaŭaĵo kun mia amato. Mi ĝuas la freŝan aeron kaj mi ŝatas rigardi la belan pejzaĝon . Mi longe ŝparis por pli bona montbiciklo, sed mi ne povas ripari ĝin, kiam io difektiĝas, ekzemple la bremso malboniĝas, aŭ la pneŭmatiko difektiĝas. Precipe mia amato helpas ripari mian biciklon. Alidire, li laboras kaj mi rigardas lin. Mia kroma hobio estas trikado. Mi havas multspecajn trikilojn per kiuj mi trikas ĉapojn, ŝalojn, ŝtrumpetojn, unufingrajn gantojn, puloverojn kaj tiel plu. La trikitaj vestoj estos bonaj donacoj al miaj familianoj kaj amikoj okaze de kristnasko, aŭ en aliaj festoj.
En somero mi kutimas iri al Kroatio kun mia amato kaj kun niaj familianoj aŭ amikoj. Mi ŝatas Kroation, ĉar ĝi estas proksime al Hungario kaj ĝia marbordo estas belega. En Kroatio mi vizitis multajn urbojn kaj insulojn, ekzemple, Rovijn, Rab kaj tiel plu. Kutime ni pasigas kune unu semajnon. Ni tranoktas en hotelo aŭ gastejo. Ni alvenas per aŭto. Ni pasigas la tempon per sunumado, naĝado, boatveturado. Mi tre ŝatas baniĝi en la blua maro. Vespere, ni alvenas vespermanĝi al marborda restoracio. Mi ŝatas manĝi marfiŝon, krabon kaj markonkojn kun delikataj saŭcoj. Post la vespermanĝo ni iras promeni al la centro de la urbo, kie ni aĉetas donacojn kaj vizitas muzeojn. Mi tre ŝatas ekspoziciojn pri loka historio. Laŭ mia opinio, la homoj en Kroatio estas helpemaj kaj amikemaj. Okazis al mi, ke ni misvojiĝis en la urbo Rovinj kaj oni volonte helpis al ni.
Nyaralással kapcsolatos kiegészítő szókincs
baniĝi, naĝi, boato, boatveturi, remi, remilo, velo, velboato, veturi per velboato, velŝipo, vaporŝipo, motorŝipo, pramo, pilko, pilkludi, suno, sunumi, somero, somerumi,
tranokti, tranoktejo, hotelo, kampadi, kampadejo, tendo, tendumi, tendaro, tendarfajro
aeroplano aviadilo, flugi, haveno, flughaveno, aerodromo, dogano, dogankontrolo, doganisto, pasporto, pasportkontrolo, ekveturi, ekflugi, alveni, atingi (Budapeŝton), valuto, ŝanĝi valuton, konvertebla valuto haveno, ŝipo, vaporŝipo, velŝipo, veturi, ferdeko, maro, rivero, riverego, matroso, maristo, kapitano, kajuto, ŝtormo, bordo, albordiĝi, ponto, vojaĝagentejo, turisma servo
Ĉijare mi somerumis en la urbo Hajdúszoboszló kun mia amiko. Ni veturis tien per aǔto. En Hajdúszoboszló ni loĝis en kampadejo. Tie ni starigis nian propran tendon. Mi tre ŝatas tendumi.
Matene ni plej ofte matenmanĝis en la bufedo, poste ni iris al la proksima akvoparko, kie oni povas ne nur naĝi, baniĝi, kaj sunumi, sed ankaǔ ludi per diversaj ludiloj. Ekzemple oni povas malsuprengliti en altaj, kurbaj tuboj. La plej krutan glitejon mi ne kuraĝis provi, ĉar ĝi estis timinda. Tagmeze ni iris al eleganta restoracio, kaj ni tagmanĝis tie. Mi tre ŝatas ekzemple panerumitan stekon kun terpomkaĉo, kaj diversajn manĝaĵojn el legomoj. Mi preferas ankaǔ la diversajn ekzotikajn salatojn.
Post la tagmanĝo ni vizitis
Vintre la temperaturo estas malvarma. Oni povas diri: Vintre estas malvarme. Sur la ĉielo ofte estas malhelaj nuboj. En decembro, januaro kaj februaro multe neĝas. Kelkfoje blovas vento, eĉ ventego. La hungara nomo de la ventego estas: „szélvihar” alinome „orkán”. Se la temperaturo estas sub la grado nul, oni diras ke estas frosto. La hungara nomo de frosto estas „fagy”. En frosto la akvo glaciiĝas. Kiam la teron kovras dika tavolo de neĝo, oni povas praktiki vintrajn sportojn. Ekzemple oni povas skii, luĝi, glitumi (sketi), neĝbatali, konstrui neĝpupon kaj tiel plu.
Printempe la ĉielo estas klara. Nur nubetoj ŝvebas sur la ĉielo. La suno brilas. Ne blovas vento, nur venteto. En aprilo la vetero estas kaprica, la temperaturo foje estas varmeta, foje frosta. En aprilo kaj majo ofte pluvas. Oni diras, ke maja pluvo valoras kiel oro. Fine de majo la temperaturo jam estas varma.
Somere la temperaturo estas varma, eĉ varmega. La suno intense brilas, la ĉielo estas klara. Kelkfoje tamen venas grizaj nuboj, kaj fariĝas pluvego. La hungara nomo de la pluvego estas: „felhőszakadás”. Tiam plej ofte fulmas kaj tondras, kaj blovas ankaǔ ventego. Tian pluvon oni nomas fulmotondro. Ĝia hungara nomo estas: „zivatar”.
En somero frumatene, do aǔrore, sur la herboj ofte troviĝas akvogutoj, oni nomas ilin roso. La hungara nomo de la roso estas „harmat”. Somere la arboj kaj herboj estas verdaj. En la naturo troviĝas multaj floroj.
Aǔtune la vetero estas pluveca. Kelkfoje longe pluvetas, per hungaraj vortoj: „szitál az eső”. La temperaturo estas malvarmeta, frumatene, do aǔrore ofte estas nebulo. La hungara nomo de la nebulo estas „köd”. Sur la herboj troviĝas blanka prujno. La hungara nomo de la prujno estas: „dér”. La ĉielon kovras malhelaj, grizaj nuboj, kaj la suno tre malofte brilas.
Norda vento venas el la Norda Poluso, kaj ĝi alportas froston. Suda vento venas el Afriko, kaj alportas varmon. Okcidenta vento venas de la oceano Antlantika, kaj ĝi alportas pluvon. Orienta vento venas el Azio, kaj ĝi alportas sekan veteron.
Köszönés