La historio de la parko Esperanto

(Artikolo, tradukita por Vikipedio)

La historio de la parko Esperanto

Oni establis la parkon Esperanto en la jaro 1966 en la urbo Pécs, kaj omaĝe al la 22-a Internacia Junulara Kongreso oni inaŭguris ĝin la 25-an de julio 1966. En la dudeka jarcento vigla Esperanto-movado prosperis en la urbo, samtempe funkciis pluraj Esperanto-kluboj. Pécs estas la unusola el la kulturaj ĉefurboj de Eŭropo, kiu okupiĝis ankaŭ pri la popularigo de Esperanto. Kadre de la „Projekto pri Granda Placo de Ekspozicioj” kaj „Projekto pri strato Muzeo” oni renovigis la parkon Esperanto, dum ĝia karaktero, ligita al Esperanto, estas perfekte konservita. Cetere estas renovigita ankaŭ la infanludejo, funkcianta en ĝi.

La urba aŭtoritato de Pécs kun departementaj rajtoj, la aŭtoritato de la urbo Dombóvár, La Sud-Transdanubia Regiona Esperanto-Fondaĵo (en Dombóvár), la Esperanto-klubo Sopianae (en Pécs), la Humana Eŭropo-Federacio, la firmaoj „Budapest Bt.” kaj „Steinmetz Bt.” kadre de la organizado de la urbo Dombóvár – apud la jam ekzistanta rok-monumento kun Zaenhof busto – la 24-an de majo 2010 solene inaŭguris la granitan memortabulon de Lazar Markovics Zamenhof /Lazaro Ludoviko Zamenhof/, kiu estis la inicianto de Esperanto, kaj la similajn dulingvajn memortabulojn de ankoraŭ 13 hungaraj eminentuloj de Esperanto.

La unua hungara esperantisto, Szentkatolnai Bálint Gábor estis eternigita sur kvarlingva (hungara, esperantlingva, germana kaj angla) memortabulo.

Inter la 13 hungaroj troviĝas vere mondfamaj esperantistoj, kiel ekzemple Baghy Gyula, Lengyel Pál, Kalocsay Kálmán.

Estis eternigitaj kelkaj esperantistoj, pri kiuj ankoraŭ ĝis nun nenie aperis memoraĵo, inter ili Kökény Lajos, Bleier Vilmos, Szerdahelyi István.

La esperantistojn de la urbo Pécs reprezentas Pechan Alfonz, Pallós Istvánné, Lajos Gyula

Simila mur-monumento ĝis nun nenie estis konstruita por esperantistoj, ĝi estas vere unikaĵo de Esperanto. La Esperanto-parkoj (tiu de Budapeŝto kaj tiu de urbo Miskolc) akoraŭ restas renovigotaj.

(Al la renovigo de la parko grave kontribuis la Sud-Transdanubia Regiona Esperanto-Fondaĵo: http://www.ipernity.com/blog/61797/282583)