Lingva ĝentileco koncerne tradukadon

La sama artikolo kun komentoj: http://www.ipernity.com/blog/eszperanto/295583

Longtempe mi legis esperantlingvajn literaturaĵojn nur por mi mem senvoĉe, do mi ne multe bezonis koni la precizan prononcon de fremdaj propraj nomoj, mi ja komprenis verkojn eĉ sen tio. Sed nuntempe mi komencis fari sonregistraĵojn laŭtlegante, kaj mi trafis la problemon tre akre. Konsidere, ke literaturaj verkoj esence ligiĝas al la parola lingvo, la neatento pri tiu malfacilaĵo estas perturbo kvankam flanke de verkistoj kaj tradukistoj facile riparebla.

Tiun ĝentilecon mia kara samlandano Wacha Balázs (pron: vaha balaĵ = Blazio Vaha) jam komencis pli frue, sed komece tio ŝajnis al mi ia troigo. Nun mi ekkomprenis, kiel tre grava povas esti la prononco de fremdaj vortoj, se nur iom da ŝanco ekzistas, ke iu, iam deziros laŭtlegi la koncernan tekston. Do ekde nun ankaŭ mi fariĝos la apostolo de tia lingva ĝentileco.

Aliflanke la problemon mi jam rimarkis pli frue, kaj koncerne la verkon "La steloj de Eger" mi renversis la kutimon: Mi skribis la fremdajn nomojn laŭ proksimuma prononco per esperantaj literoj, kaj la originalan ortografion mi klarigis en piednotoj. Mi ne deziras tro fieri, sed tio ŝajnas al mi genia :-), imitinda solvo, ĉar tiel nun multe pli facila estus mia tasko koncerne laŭtlegadon.

Do miaj du novaj kampanjoj:

1. Ĉiam klarigi prononcon

2. En literaturaj verkoj prononcon en la tekston, originalan ortografion en piednoton.