Muzeo Vasarely en la urbo Pécs

(Artikolo, tradukita por Vikipedio)

Victor Vasarely (Vásárhelyi Győző) (Pécs, la 9-an de aprilo 1906. - Parizo, la 15-an de marto 1997.) estas hungara pentristo, kiun laŭ lia vivoverko kaj laŭ liaj pluraj teoriaj studaĵoj oni povas konsideri la plej elstara reprezentanto de la optika pentroarto, alivorte "op-art".

Vasarely donacis siajn plurajn verkojn al la urbo Pécs, la muzeo pri li ekfunkciis en 1976. en la domo, kie li naskiĝis supozeble. En la muzeo estas videblaj ankaŭ verkoj de aliaj adeptoj de la internacia geometria, kinetika, koncepta skolo.

La ekspozicio kondukas tra la tuta vivoverko de la artisto, kiun li mem dividis al periodoj laŭ tio, al kia travivaĵo aŭ natura medio ligiĝas la verkoj de la unuopaj periodoj. Sian fruan agadon inter (1930-1947) li nomis "misvojoj". En sia grafika arto li atribuis gravan rolon al la ritmo de blankaj kaj nigraj tonoj kaj al la ritmo de linioj.

Ekde 1930. ĝis sia morto en 1997. li vivis en Francio. Unuafoje en 1968. li donacis al la muzeo en Pécs kolektaĵon el serigrafiaĵoj*. En la ekspozicio oni povas observi la elformiĝon de la optika arto ekde la dekoraciaj teksaĵoj, ekde la diversaj variantoj de la mondfama Zebro (1938.), tra la iompostioma abstraktiĝo de la kompleksa aŭ konstruisma impresvekado, ĝis la geometriaj konstruismaj nigraj-blankaj verkoj. Krom la verkoj de Vasarely estas videblaj karakterizaj dokumentoj de la internacia geometria, kinetika, koncepta skolo. Elstaraj ekzempleroj de tiu kolektaĵo estas la verkoj de Francois Morellet, Jean Gorin, Hans Arp, Günther Uecker, Nicolas Schöffer, Jesus Rafael Soto.

*Serigrafio: Metia rimedo por plurobligi bildon. La figuron per optika-kemia metodo oni kopias sur specialan poro-riĉan teksaĵon, sekve tie, kie devas aperi la figuro la poroj restos liberaj, ĉe la aliaj lokoj ili ŝtopiĝos. Poste oni streĉas la antaŭpreparitan teksaĵon sur kadron, kaj per plata ilo oni premas farbon tra la poro-riĉaj partoj sur paperon aŭ alian surfacon, kie aperos la bildo. La artisto subskribas ĉiun ekzempleron aparte, kaj tiuj kopioj kalkuliĝas kiel apartaj verkoj.

Serigrafiaĵo: tiel kreita bildo mem.