Funebro

Nadányi Zoltán: Temetés

(pron: Nadanji Zoltan)

propra traduko

Ĉerkon sekvis paŝe la vilaĝpopolo,

ĝin kvar fortaj uloj portis sur la vojo.

Ĉe la ŝtonsanktulo, ĉe la vilaĝfino,

venis, jen, renkonte eleganta viro.

Sin kadavro levis, kaj saluton vortis,

la elegantulo pro teruro mortis.

Oni ŝanĝis zorge kadavron kaj homon

poste kun la ĉerko iris plu la vojon.