Kiu el ni

Por instrui tabevortojn de -u finaĵo

Laŭ la melodio de hungara popolkanto: "Hej, vargáné káposztát főz".

Antaŭ la unua kantado, kaj same poste, ĉiufoje oni devas memorigi, kion signifas la versoj, do atentigu pri la konkretaj tabelvortoj.

- Kiu el ni al vi plaĉas?

- Diros mi se vi ne klaĉas, -----> (Atentu: Ne "seee", sed "se" kaj paŭzeto.)

_Ĉiun el vi mi elektus

_Iu eble min elektus.

Komplimento ĉiu lamas, ----> (Klarigu, ke "ĉiu" respondas la demandon:

Neniu el vi min amas. ______Kiu komplimento?" Hungare: Melyik bók?

Iun tagon mi ne venos', ______mindegyik bók, minden bók, az összes bók)

Tiun tagon vi ne benos.

Tamen tiu min elektis,

Kiun mi eĉ ne konjektis,

Kiun lite mi reamas,

Ĉiu tago tie pasas.

Kiu volas, diru proze:

Cikonio flugas kroze.

Tiu birdo se revenos,

Iu parto via ŝvelos.

Oni povas aktoradi per mangestoj. Unu viro iru al la loko de instruisto, la virinoj kantas:

Kiu el ni (ili montras al si mem)

al vi plaĉas (ĉiu virino montras al la elektita viro)

Diros mi se (li levas la manon al la buŝo kiel suflorante)

vi ne klaĉas (montras al la virinoj per manplato turnita supren)

Ĉiun el vi mi elektus, (li larĝe ĉirkaŭmontras)

Iu eble min elektus. (li dismetas la manon, kiel iu sendecida)

Kaj tiel plu... Alian fojon komreneble virino iru al la mezo. Oni povas multe ridi, kaj poste verŝajne rememori tiun poezian parodion.

Oni devas atentigi, ke tabelvortoj de -u finaĵo povas rilati ne nur al persono, sed ankaŭ al elekto:

Kiu tago ...? (Do, elektu el la tagoj, ne el personoj. Hungare: melyik, mely)

Same la respondo:

Tiu tago ... (Oni montras la elektitan tagon. Hungare "az a nap", "az az év" stb.) Atentigu, ke hugare la esprimo evhavas difinan artikolon, sed al "tiu" oni neniam rajtas ĝin aldoni, ĉar "tiu" per si mem plenumas la funkcion de difina artikolo.