Superstiĉo en la instruado de Esperanto

Superstiĉo en la instruado de Esperanto

(Esperantlingva traduko de mia hungara artikolo)

Vaste konsentita „moderna” teorio estas en la lingvoinstruado, ke fremdan lingvon oni povas lerni plej efike per tiaj rimedoj, kiel la gepatran lingvon, nome per „parolcentra” (pli eksplike: "rekta") metodo. Ĉeh-metodo estas unu el la ekzemploj pri tiu metodo.

Eĉ la elirpunkto de tiu teorio estas erara. Ĝi prenas la fikcion, ke la gepatran lingvon oni alproprigas efike (do rapide). Fakte kvin jara infano esprimas sin per tre limigita lingvaĵo, malofte oni aŭdas de li pluroble kompleksajn frazojn (kun kunordigitaj, subordigitaj propozicioj). Ni mezuru la aferon per la nivelo de la hungara mezgrada ŝtata ekzameno, kie generi – eĉ traduki – tiajn frazojn estas postulo.

Mi havas du gefilojn, kiuj denaske estas edukitaj Esperante, kaj mi certe povas aserti, ke eĉ ili ne plenumis la postulojn de mezgrada ŝtata ekzameno post kvin jaroj. Mia filo estis eble ses aŭ sep jara, kiam li trapasis la bazgradan ekzamenon de (!) Esperanto-asocio. Tio sukcesis post ĉiutaga, almenaŭ unu hora, intensa ekzercado, kiu estis ne nur „viveska”, sed la vivo mem.

Do, se plenkreskulo lernus fremdan lingvon ĝuste tiel, kiel infano la gepatran, per tiel „natureska” metodo oni bezonus 6-7 jarojn kun ĉiutaga, unuhora lernado (eĉ en festotagoj).

Eĉ pli grava estas la fakto, ke plenkreskulo tute ne tiel lernas lingvojn, kiel infano la gepatran. Ja infano ankoraŭ ne konas eĉ la nociojn, do li lernas la vortojn kune kun la nocioj, kaj tiel pli profunde ili registriĝas en la menso.

En la konscio de plenkreskulo jam pli forte ligiĝas la nomo, (respektive prononcita aŭ skribita formo) al la koncerna nocio. Por generi ligojn inter ili, same fortajn kiel ĉe infano, oni komence devus rompi la ligojn, poste fari novajn ligojn. Eĉ! Ofte oni devus viŝi la nociojn, ĉar en la fremda lingvo diferencas ne nur la vortoj, sed la nocioj mem. (Ekzemple hungare „ligno” kaj „arbo” estas unusola nocio.) Tio estas malfacila tiom, ke inter kutimaj kondiĉoj praktike ne eblas. Kiuj asertas, ke ili povas atingi lingvouzadon sendependan de la gepatra lingvo, tiuj simple trompas sin mem.

(Malgraŭ tio, en tute fremdlingva medio tio povas realiĝi dum kelkaj jaroj, aŭ eĉ pli frue.)

Feliĉe – laŭ miaj konoj – neniu provas trejnadi por la ŝtata lingvoekzameno nur-nure per Ĉeh-metodo, aliflanke – kiel kompletiga ekzerco – ĝi ne damaĝas.

Tamen! Kiu metodo estas la plej efika?

Ia plej efika metodo ne ekzistas. Oni ne serĉadu la magian ŝtonon de saĝo. La nuda demando estas same sensenca, kvazaŭ oni demandus: kiu estas la plej efika metodo por trafikado? Se oni deziras iri al la najbara domo, plej taŭgas la piedoj. En grandurbo eble metroo – tamen, se oni havas multajn pakaĵojn, prefere aŭto aŭ taksio, kaj tiel plu.

Al ĉiu instrumetodo apartenas malfacilaĵo kaj/aŭ avantaĝo, ke ĝian taŭgecon limigas almenaŭ du personoj – la instruisto kaj la lernanto – same la instruenda materialo, kaj la atingenda celo.

Certe – malgraŭ ĉiaspecaj atingoj de la scienco – malbona estas tiu metodo, kiu ne konvenas al la aktualaj kapabloj de la lernanto, al la individueco de la koncerna pedagogo, kaj precipe al la instruenda studmaterialo (nome al Esperanto).

Esperanton Zamenhof kreis por la „iom kleraj” homoj. La facilan lerneblon li bazigis sur logika gramatiko, do li „fabrikis" la lingvon por ellerni ĝin helpe de la logika gramatiko.

Se oni ellernas, respektive instruas esperanton ne pere de gramatiko, oni rezignas ĝuste pri tiu elemento, kiu fakte estas relative facila. Ja ellerni kompletajn frazojn aŭ esprimojn neniel estas io pli facila en Esperanto, ol en aliaj lingvoj (Se oni ne konsideras la prononcon). Tiun frazon, ke „Erari estas home.” Mi ellernis per ĝuste tiom da penado, kiel tiun, ke „Kogito ergo sum.”

Do ekzistas multaj uzeblaj metodoj, sed ili ĉiuj devas baziĝi sur la instruado de gramatiko, sur la konoj pri la gepatra lingvo, ellernitaj jam pli frue. Alimaniere Esperanto povas esti same malfacila por la lernanto, kiel aliaj lingvoj.

La diferencon inter la nocioj de la gepatra lingvo kaj Esperanto oni devas klarigi en la gepatra lingvo (per gestoj kaj rolludo tio estus malfacila kaj ridinda), cetere la lernanto povas kompreni tion nur per pensado en la gepatra lingvo. La reproduktado same funcias per pensado en la gepatra lingvo. Por forigi la gepatran lingvon – kiel mi jam menciis – eĉ koncerne esperanton estas bezonataj pluraj jaroj.

La „parolcentran” lingvoinstruadon la instruistoj ŝatas tial, ĉar tuj, ĉe la komenco oni povas prezenti okulfrapan progreson per kelkdek aŭ pli ol cent ŝablonaj frazoj, sed poste tio povas rebati, ĉar en la pli komplikaj, kompleksaj frazoj la lernantoj kutime perdiĝas.

Multaj prenas la analogion inter Esperanto kaj ludiloj LEGO, kaj tiu analogio estas tre trafa, sed ni ekspliku: La vortospecoj estas la elementoj, sintakso estas la strukturo por konstrui. Sur ili devas baziĝi nia instruado.

Kvankam la analfabetoj de gramatiko – parkeriginte aron da ŝablonaj frazoj, kiel papagoj – pli-malpli frue tamen trapasas la mezgradan ekzamenon, sed pro la menciitaj kaŭzoj neniam ili sukcesos ellerni prudentan tradukadon. Por ili sola protekto estus rekonstrui la detruitan instruadon de gramatiko en la hungaraj bazlernejoj.

Noto:

En la jaroj inter 1970-'80 Wilkins difinis la rolon de gramatiko en la lingvoinstruado per la jenaj frazoj:

"La alproprigo de la gramatika strukturo de la lingvo daŭre restas la plej grava principo de la lingvolernado. Gramatiko estas tiu rimedo, per kiu la lingva kreopovo povas efektiviĝi, samtempe la mankoj en la gramatikaj konoj povas esti gravaj obstakloj en la fremdlingva komunikado,"

(D. Wilkins, Notional Syllabuses. London, 1976, Tradukoj:

Szili Katalin al la hungara + V i z i Lászó de la hungara al E-o)

( komento-ligilo )