La historio de la urbo Pécs

(Artikolo, tradukita por Vikipedio)

Pécs (pron: peĉ) estas la kvina plej granda urbo de Hungario, la administracia centro de departemento Baranya (pron: baranja).

Unue la romianoj fondis urbon en la loko de Pécs komence de la 2-a jarcento pK. nomatan Sopiane. La loĝloko ĝis la 4-a jarcento fariĝis administracia sidejo de la provinco kaj grava centro de la prakristanismo. La tombejan arkitekturan ensemblon, kiu devenas el la menciita periodo, la Komitato de Mondheredaĵoj kadre de UNESCO registris en la listo de mondheredaĵoj. [3]

La episkopejon fondis reĝo sankta Stefano (la 1-a) en 1009 pK., la unuan universitaton de Hungario reĝo Luizo la Granda (Ludoviko la Granda) en 1367. (Eĉ hodiaŭ ĉi tie funkcias la plej granda universitato de la lando kun pli ol 34 mil studentoj.) [4] En la mezepoko dank' al s-ro Janus Pannonius, hungara episkopo kaj grava poeto de la hungara humanismo, la urbo fariĝis unu el la centroj de la kultura kaj arta vivo en Hungario.[5]

El la 150 jara turka okupado postrestis pompaj arkitekturaj valoraĵoj, kiel ekzemple la moskeo de paŝao Gazi Kasim, kiu konstruaĵo estas videbla sur la ĉefplaco de la urbo. En 1780 reĝino Maria Tereza donis al Pécs la rangon: "libera urbo de la reĝo". Tio signifis, ke la urbo devis pagi imposton nur al la reĝ(in)o, kaj krom la reganto neniu havis potencon super la urbo. Koncerne internajn jurajn kaj ekonomiajn aferojn, la urbo havis aŭtonomion. Poste komenciĝis vigla ekonomia prospero, kaj elformiĝis firma tavolo de burĝoj. La transiro al industria ekonomio en la unua parto de la 19-a jarcento eĉ plirapidiĝis. Tiam disfamiĝis tutmonde la ceramikaĵoj de fabriko Zsolnay (pron: ĵolnoi), la ĉampano Littke, la orgeno Angster.[6]

Pécs estis ĉiam multnacia urbo, diversaj kulturaj tavoloj kuŝas unu sur la alia, tradicioj kaj valoroj de diversaj etnoj miksiĝis dum ĝia dumil jara ekzistado. Hungaroj, kroatoj kaj ŝvaboj eĉ nuntempe vivas pace en riĉa kultura harmonio, do ne estas surprizo, ke en 2010 la urbo kune kun Essen kaj Istambul ricevis la rangon "kultura ĉefurbo de la regiono eŭropa". La konkursdokumenton por tiu rango, kiu estis akceptita en 2005, plejparte verkis civitanoj, do la projekto "Kultura Ĉefurbo Pécs 2010", estis fakte la programo de la urbo. La programo baziĝis sur kvar kulturaj investadoj: centro por konferencoj kaj koncertoj en Pécs, Regiona Biblioteko kaj Scienca Centro de Suda-Transdanubio, strato de Muzeoj, kaj Kultura Kvartalo Zsolnay. Tiujn investadojn kompletigis renovigo de publikaj placoj kaj parkoj, kiujn finance subtenis parte Eŭropa Unio. La honora titolo generis gravajn projektojn en la urbo. Konstruiĝis novaj, modernaj hoteloj,[7] komerca centro[8] kaj domoj kun lueblaj administrejoj.[9][10]

En 1998 Pécs gajnis la premion de UNESCO kun la titolo "Urboj por la paco" pro la flegado de minoritataj kulturoj kaj pro la akceptema, tolerema rilato al la rifuĝantoj de la balkanaj militoj. [11] La urbo en 2007 gajnis la trian, kaj en 2008 la duan lokon kadre de la konkurso "Lokoj, taŭgaj por vivo" (The LivCom Awards[12]) en la kategorio "lokoj kun loĝantaro inter 75 mil kaj 200 mil".[13]

Urbo ĉe la piedo de la montaro Mecsek (pron: meĉek)

Pécs situas en Mez-Eŭropo, en la baseno de Karpatoj, en la centro de suda hungaria departemento Baranya (pron: boronjo). Norde ĝia limo estas la montaro Mecsek, sude ebenaĵo. La karbomina tradicio de Pécs estas konsiderinda. La minerala akvo el la montaro Mecsek meritas sian bonan famon, ĉar ĝiaj mineralaj elementoj troviĝas en harmonia proporcio.

Pécs konstruiĝis ĉe la sud-okcidenta rando de la lando, proksime al la kroatia limo. Ĝia suda parto estas ebena, la norda parto situas sur la moderaj deklivoj kaj valoj de la montaro Mecsek. La situo de Pécs estas tre avantaĝa koncerne la klimaton ĉe la limo de regiono eĉ nun arboriĉa. En varmaj someraj tagoj vespere aerfluo venas de sur la deklivoj de Mecsek, kiu malvarmigas kaj purigas la aeron de Pécs. [17] La urbo sude estas malfermita, norde ĝin ŝirmas la suda parto de Mecsek, kiu el suda direkto al nordo krute altiĝas de alteco ĉ. 120 metroj super la marnivelo ĝis alteco de 400 eĉ 600 metroj. Eksteraj partoj de la urbo atingas altecon ĉ. 200. La areo de vinberkultivado reduktiĝis al mallarĝa parto. La arbokovritaj terenoj komenciĝas super alteco ĉ. 300 m. La montaron Mecsek dividas pluraj valoj, kiuj havas gravan rolon por plibonigi la atmosferon en la urbo kun varma klimato kaj sen liberaj akvosurfacoj. La akvoj fluantaj de sur Mecsek kuniĝas en la rivereto Pécsi-víz (akvo de Pécs) el nord-oriento al sud-okcidento, kaj ĝi kondukas ilin al la rivereto Fekete-víz (nigra akvo), kiu poste atingas la riveron Dravo.

Historio

En iu valo de Mecsek, en kaverno oni malkovris restaĵojn de loĝloko 60 aŭ 80 mil jara. La monto Makár havis loĝlokon antaŭ 6 mil jaroj. Sur la monto Jakab (Jakobo) la arkeologoj trovis restaĵojn de keltaj remparoj. [19] Plej frue produktantoj de strie ornamitaj ceramikaĵoj loĝis en la ĉirkaŭaĵo, ilia loĝloko situis sur la altebenaĵo de la monto Maklár. [20] Antaŭ la romianoj krom la keltoj loĝis ĉi tie ankaŭ iliroj.

La loĝlokon Sopiane fondis la romianoj en la dua parto de la unua jarcento pK, kiam Transdanubio estis provinco de la Romia Imperio. La urban rangon ĝi ricevis nur poste, dum la regado de imperiestro Hadriano (117-138). La nomo Sopiane verŝajne devenas el la pluralo de la kelta vorto "sop", kiu signifas marĉon. [6] La centro de Sopiane estis tie, kie nun staras la Palaco de Poŝto. Kelkaj partoj de la romiaj akvokondukiloj (duktoj) estas videblaj eĉ nun. Kiam Panonio estis dividita al kvar partoj, do fine de la tria jarcento, dum la regado de imperiestro Diokletiano, Sopiane fariĝis la ĉefurbo de la provinco Valeria. [21] La nomon la provinco ricevis laŭ la tiel nomata edzino de iu imperiestro (Galerius Maximianus). Sopiane en la romia epoko havis ĉ. 8 aŭ 10 mil loĝantojn.

La kristanismo disvastiĝis en la unua duono de la 4-a jarcento. En tiu epoko aperis en la urbo kristanaj tombejoj tie, kie nuntempe troviĝas la katedralo. [23]

Fine de la 4-a jarcento la potenco de Romio reduktiĝis en la regiono pro la invado de barbaroj kaj konkerado de hunoj. [24] Kiam la armeo de Karlo la Granda alvenis, en la urbo loĝis jam avaŭroj kaj slavoj. Karlo la Granda por kelka tempo aneksis la regionon al la Franka Imperio. Koncerne la eklezion, ĝi apartenis al la episkopa distrikto de Salzburgo.

En la frua mezepoko Salzburga dokumento mencias unuafoje la urbon en 871 per la nomo "Quinque Basilicae" (kvin katedraloj). Tiu nomo eble aludas al tio, ke por konstrui la preĝejojn de la urbo oni uzis la ŝtonojn de kvin prakristanaj preĝejoj. [25]

Pécs en la mezepoko

Post la patrujkonkero ne Pécs, sed la proksima urbo Baranyavár (pron: boronjovar) fariĝis la centro de la departemento, aliflanke Pécs estis grava eklezia centro, sidejo de episkopo. Latinlingvaj dokumentoj mencias ĝin per la nomo "Quinque Ecclesiae" (kvin preĝejoj). Reĝo Stefano la 1-a tie fondis la episkopan sidejon en 1009. [24]

Dum la regado de reĝo Petro (Petro Orseolo) estis konstruita la katedralo de Pécs, kiu fine fariĝis ankaŭ la fina ripozejo de la reganto. En 1064 reĝo Salomono ĉi tie festis dum la Pasko, post kiam li repaciĝis kun sia kuzo, kiu poste estis konata per la nomo reĝo Geizo la 1-a. En la sekva tago la katedralo bruldetruiĝis, kaj poste estis konstruita la katedralo ekzistanta eĉ nun. [23]

En 1235 oni mencias la urbon per la nomo "Pécs" la unuan fojon. En la urbo ekloĝis pluraj monaĥaj ordenoj, unue la Benediktanoj en 1076. La unua hospitalo ekfunkciis en 1181. La unua monaĥejo Dominikana estis konstruita en 1238.

Reĝo Luizo la Granda (Ludoviko la Granda) laŭ la propono de sia vickanceliero Vilhelmo, episkopo de Pécs, fondis universitaton en la urbo. Ĝi estis la unua universitato en Hungario. La permesa dokumento (eldonita de la papo Urbano la 5-a) tre similas al tiu de la viena universitato, kaj ĝi deklaras, ke la universitato rajtas instrui ĉiujn sciencojn krom teologio. La profesoroj estis dominikaj monaĥoj. Pli da informoj ne restis, eĉ tion oni ne scias, kie estis la universitato, kaj kiom longe ĝi ekzistis. La lasta fidinda informo pri la universitato datiĝis en 1464. [26]

La urbo estis ŝatata restadejo de reĝo Matiaso la 1-a, kaj ankaŭ lia filo, princo Johano Corvin (pron: korvin) rifuĝis al Pécs, al episkopo Sigimundo kun la konservita krono post la batalo ĉe la urbo Sárvár (pron: ŝarvar). En 1459 Johano Panonia (Janus Pannonius), humanisma poeto, fariĝis la episkopo de Pécs. Li plu levis la kulturan karakteron de la urbo. [21] En 1456 la parlamento kunvenis ĝuste ĉi tie. En 1485 la hungara reĝo Ladislao la 2-a kaj la turka imperio en tiu ĉi urbo subskribis packontrakton por 3 jaroj, sed post la katastrofa batalo ĉe Mohács (pron: mohaĉ) en 1526 la turkoj tute bruligis la urbon en 1541.

Pécs dum la turka regado

Post la katastrofa batalo ĉe Mohács (pron mohaĉ) la armeoj de imperiestro Solimano la Granda faris gravan buĉadon inter la loĝantaro, prirabis kaj bruligis la urbon.

La opinioj de la landa publiko pri la demando "kiu estu la reĝo?" estis diversaj. Pécs subtenis Fredinandon el la Habsburga dinastio, sed la ceteraj partoj de la departemento subtenis reĝon Johano la 1-a (familia nomo Zápolya, pron: zapoja). En 1527 somere Ferdinando venkis la armeojn de Johano, la 3-an de novembro li estis kronita. Ferdinando rekompencis la urbon pro ĝia fideleco, nuligis ĝian impostodevon, tiel ebligis rekonstrui kaj fortikigi la urbon.

En 1529. la turkoj denove okupis la urbon Pécs, kaj ili komencis militiron kontraŭ Vieno. Pro la turka trudado la urbo akceptis Johanon la 1-an kiel reĝon, sed li baldaŭ mortis en 1540. En 1541. la turkoj per trompo okupis la ĉefurban fortikaĵon Buda, kaj la sultano ordonis al la reĝedzino Izabella (al la vidvino de Johano la 1-a) rezigni pri la urbo Pécs, kiu havis strategian rolon. La loĝantoj de Pécs decidis kontraŭstaron, ili sukcese defendis la urbon kaj ĵuris fidelecon por Ferdinando Habsburg, kiu en la komenco subtenis la urbon, sed poste laŭ la propono de konsilistoj preferis la urbojn Székesfehérvár (pron: sekeŝfehervar) kaj Esztergom (pron: estergom). La loĝantoj de Pécs sciis, ke sen la helpo de Ferdinando ili ne povos defendi la urbon, do en junio de 1543. ili memvole malfermis la pordegojn por la turka armeo.

Post la okupado la turkoj fortikigis la urbon Pécs, kaj formis el ĝi vere orient-etosan lokon. El la preĝejoj oni formis moskeojn (du el ili eĉ nun ekzistas kvankam unu kiel kristana preĝejo), konstruiĝis turkaj banejoj, maŭzoleoj, oni fondis lernejojn pri la Sankta Korano, mohamedanan monakejon. Pécs fariĝis vera balkana komercurbo. Ĝian belecon Evlija Ĉelebi trovis simila al tiu de Istambul. Li emfazas la gravecon de puraj riveretoj en la urbo. Kiel riĉa komercurbo la urbo Pécs dum cent jaroj estis insulo de la paco en la maro de milita kaoso ĉirkaŭ ĝi.

En 1664. la armeo de Nikolao Zrinyi (pron: zrinji) atingis la urbon. Zrinyi sciis, ke eĉ se li okupos la urbon, li ne povos defendi ĝin, tiel profunde ĝi troviĝis en la malamika teritorio. Li bombardis la urbon per kanonoj de sur la montaro Mecsek, poste prirabis kaj bruligis ĝin, sed la fortikaĵon li ne sukcesis okupi. Tiel neniiĝis la mezepoka periodo de Pécs.

Post la liberigo de Buda en 1686 la armeo de kristanoj ekiris por liberigi ankaŭ la urbon Pécs. La antaŭgvardio invadis en la urbon kaj prirabis ĝin. La turkoj ekkomprenis, ke ili ne povos defendi la urbon, tial ili bruligis ĝin, kaj retiriĝis en la fortikaĵon. La armeo de Luizo Baden (W. Ludwig von Baden) la 14-an de oktobro okupis la urbon kaj detruis la akvokondukilojn de la fortikaĵo, do la turkoj en la fortikaĵo havis nenian eblon krom kapitulaci. Tio okazis la 22-an de oktobro. En la urbo regadis milita tribunalo sub la gvidado de komandanto Karl von Thüngen. La viena kortego komence volis neniigi la urbon, sed poste ĝi decidis tamen rezervi ĝin, por kompensi la efikon de Szigetvár, kiu ankoraŭ estis turka teritorio.

La urbo de tempo al tempo denove ekprosperis, sed ĝi neniam plu atingis sian iaman pompon. La progreson malhelpis ankaŭ du pestaj epidemioj komenciĝantaj post 1690.

En 1688. el sud-germaniaj regionoj alvenis novaj loĝantoj por kompletigi la loĝantaron reduktiĝintan pro la amasbuĉadoj kaj fuĝado. En la sekvaj periodoj proksimume la kvarono de la loĝantaro estis hungaroj, la cetera parto estis germanoj kaj balkanaj slavoj. En la urbocentro ĉirkaŭita per muroj ekloĝis ĉefe germanoj, ĉe la urborandoj loĝis balkanaj slavoj, kaj la hungaroj vivis en la ĉirkaŭaĵo de Pécs sur la montoj de vinberĝardenoj. Pécs ne subtenis la liberbatalon de Rákóczi, tial lia armeo en 1704. prirabis la urbon.

En la 18-a jarcento ekprogresis la metioj, fondiĝis gildoj (interesoprotektaj organizoj de metiistoj). Laŭ la turkaj kaj balkanaj tradicioj daŭris la ledo-prilaborado, konstruiĝis nova urbodomo, ekfunkciis la komercado kaj dank' al la novaj germanaj loĝantoj prosperis la kultivado de vinberoj. fine de la jarcento komenciĝis la minado de ŝtonkarbo. La loĝantaro - kiel en aliaj urboj - okupiĝis pri metioj, sed ankaŭ la agrikulturo (precipe vinberkultivado) havis gravan rolon en la vivo de la urbanoj. La majstroj rekomencis fondi gildojn, kaj ili plenumis gravajn oficojn ankaŭ en la administrado de la urbo. Ekprosperis la komercado, la Ĉefplaco (nun placo Széchenyi) kaj la Malgranda placo (nun placo Jókai) denove estis loko por vendoplacoj.

Tiutempe abundis la domoj havantaj nur teretaĝon, kaj en la ĉirkaŭurbo estis domoj kun pajlotegmentoj tre bruliĝemaj. Samtempe ankaŭ pluretaĝaj ekleziaj, privataj kaj administraciaj konstruaĵoj, tegitaj per tegoloj, karakterizis la aspekton de la urbo. (Urbodomo, Departementa Oficejo, Arkivejo de Administrado ktp.) [28] Troviĝis metiistoj (oristoj, botistoj, tajloroj ktp.), kies metiejoj kaj loĝejoj estis en la plej frekventataj, centraj partoj de la urbo, laŭ la akso oriento-okcidento, cetere en la ĉefplaco. Samtempe la nesto de la urba industrio estis la parto orinte de la urbocentro. Tie, laŭ la rivereto Tettye (pron: tettje) viciĝis muelejoj, metiejoj ktp. Tiun gravan akvoprovizon uzis ankaŭ la felistoj (tanistoj). [29]

La urbo deziris liberiĝi de sia feŭda posedanto (kiu estis la episkopo de Pécs) kaj fariĝi libera civito (reĝa urbo). Episkopo Georgo Klimó konsentis, sed la Romia Eklezio malpermesis tion al li. Georgo Klimó estis progresema homo, li fondis la unuan presejon de la urbo, kaj li fondis la unuan publikan bibliotekon de la lando, por ĝi li donacis 3000 librojn el la episkopa biblioteko. La materialo de tiu biblioteko nun riĉigas la sortimenton de la Universitata Biblioteko de Pécs. Fine Maria Teresa Habsburg tiel sukcesis plenumi la deziron de la urbo, ke en 1777. aŭ 1780. kiam mortis la episkopo, ŝi donis al la urbo civitan rangon antaŭ ol la nova episkopo estis enoficigita. Ekde la 21-a de januaro 1780. Pécs estas libera civito (reĝa urbo).

Jozefo la 2-a ordonis la unuan popolnombradon en 1787. En la urbo troviĝis 1474 domoj, en kiuj loĝis 1834 familioj. La urbo havis entute 8853 loĝanton, el ili 133 pastron kaj 117 nobelojn. [30]

Komence de la 19-a jarcento la burĝoj komencis riĉiĝi. En 1839. konstruiĝis la unua ŝtonteatro de la urbo. En 1848. en Pécs loĝis 1739 industriaj laboristoj. Kelkaj manufakturoj estis tutlande konataj. La ferfabriko kaj paperfabriko apartenis al la plej modernaj siatempe. En la urbo funkciis pluraj ledoproduktaj organizoj, inter multaj malgrandaj uzinoj leviĝis la fabrikoj Hamerli, Höfler, kaj Erreth. Estis gravaj ankaŭ la maŝinfabrikaj kaj ferindustriaj uzinoj, el kiuj estas karakteriza restaĵo la maŝinfabriko Haberényi (poste Hamerli) ĉe la angulo de stratoj Czindery kaj Alsómalom, sed oni nepre menciu la kuproprilaboristojn, la sonorilegfaristojn, la produktantojn de agrikulturaj instrumentoj kaj ankaŭ pri la disfamiĝinta orgenfabriko Angster. [31] Apud la ekprosperanta grandindustrio restis kaj plivastiĝis ankaŭ la metiindustrio.

Al la ekprospero de la loka industrio en Pécs apartenis ankaŭ la plivastiĝo de la loka komercado, la plimultiĝo de financaj institucioj (bankoj, asekuraj asocioj ktp.), la konstruiĝo de fervoja reto, la kresko de la edukada strukturo. Baldaŭ konstruiĝis ankaŭ sukerfabriko, tabakfabriko, bierfabriko. Tiam fondiĝis la fama porcelanfabriko Zsolnay, kiun Francisko Jozefo la 1-a eĉ dufoje vizitis. [32] Ankaŭ la karbominado estis grava. La urbo jam havis 14 616 loĝantojn. Dum la revolucio kaj liberbatalo de 1848-49. Dum kelka tempo Pécs estis okupita de kroata armeo. En januaro de 1849. la Habsburga armeo gvidata de la imperiestra komandanto Jellasics okupis la urbon. Post la hungara-aŭstria interpaciĝo (1867) Pécs, kiel la plejparto de hungaraj urboj, rapide progresis. Ekde 1867. ĝin fervojo interligis kun Barcs (pron: barĉ), kaj ekde 1882. ankaŭ kun Budapeŝto. La fervoja reto plirapidigis la progreson de la urbo.

Pro la kaŭzo, ke la finance bonstataj loĝantoj de la urbo preferis la kulturon, sed la biblioteko de episkopo ne kontentigis la pretendojn, konstruiĝis la nova (ĝis nun funkcianta) biblioteko laŭ stilo klasikisma, en la strato nun nomata Szepesy Ignác. Francisko Liszt eĉ du koncertojn prezentis en la urbo al la muzikama publiko fine de 1846. En la gastlibro sur la unua paĝo videblas la nomo de imperiestro Francisko Jozefo. Li vizitis la urbon dufoje.

Jam antaŭ la mondmilitoj ekfunkciis en la urbo la tramveturado. [31]

Fine de la unua mondmilito la sudan parton de la departemento Baranya (pron: boronjo) okupis serbaj-antantaj taĉmentoj ĝis 1921. dum tiu tempo Baranya estis parto de la serba-hungara respubliko. La okupado reduktis la progreson de la industrio kaj komercado en Pécs. Pro la novaj limoj por la urbo perdiĝis la sudaj merkataj ebloj. Post la unua mondmilito en 1923. el la urbo Pozsony, aneksita al Ĉeĥoslovakio, la Universitato Elizabeta translokiĝis al Pécs, kaj tio ĝis nun bone efikas al la kultura progreso de la urbo.

Dum la dua mondmilito la urbon Pécs trafis nur bagatelaj damaĝoj, malgraŭ tio, ke 20 aŭ 25 kilometrojn al suda direkto okazis grava tankbatalo. La bonŝanco estas dankebla al tio, ke la emerita komandanto de la urbo, Kolomano Péchy (pron: peĉi) konvinkis la germanan stabon transloki la armeon el Pécs, pro tio la urbon trafis nur unu bagatela bombarda atako ĉirkaŭ la fervojstacio. Fine de la jardeko inter 1940-1950 oni alŝtatigis la privatajn produktrimedojn, la industriaj uzinoj fariĝis ŝtataj posedaĵoj.

Post la dua mondmilito la prospero de Pécs atingis gradon ne spertitan ĝis tiam. La urbo fariĝis unu el la industriaj centroj de Hungario. Grave kreskis la minindustrio. En la tuta lando nur en Pécs kaj Komló oni minis altkvalitan nigran karbon taŭgan por produkti feron kaj ŝtalon. Krom tio ĉirkaŭ 1960. oni komencis elmini uranercon, kion ĝis la jaroj post 1980 oni jam faris en 5 minejoj. Ankaŭ la konstrua industrio estis sukcesa, fare de ĝia funkciado aperis du novaj kvartaloj ("Ĝardenurbo" kaj "Urania urbo"), cetere efektiviĝis la strukturo de centrala hejtado. Progresis la Park-arbaro de Mecsek, kie per laboro de volontuloj konstruiĝis la amuza parko (angla parko), la bestoĝardeno, kaj porinfana fevojo (pionirfervojo). Multaj novaj ekskursejoj, feriejoj konstruiĝis ĉirkaŭ la urbo. Anstataŭ la malnova televida elsendoturo estis konstruita nova turo, kiu poste fariĝis unu el la simboloj de la urbo.

La periodoj post la reĝimŝanĝiĝo dolore trafis la urbon Pécs. Oni preskaŭ senescepte likvidis la industriajn uzinojn kun la preteksto, ke ili ne estas profitdonaj, novaj industriaj fondadoj restis bagatelaj, la senlaboreco inundis la urbon. Ĉirkaŭ 1990. la proksima balkana batalo reduktis eĉ la turismon. La karbominado lastatempe nur vegetanta ĉesis en majo de 2004. La gvidantoj de energiocentralo de Pécs intencas rekomenci la minadon en iu urboranda minejo, sed per tio ricevus laborejon nur 40 aŭ 50 personoj. Kelkajn semajnojn post la likvido de rekrutiga armeo oni likvidis ankaŭ la 101-an kombinitan artilerian brigadon, kiu estis la lasta artileria brigado de Hungario. La likvido de la organizo koncernis 500 personojn. La iama kazerno ĉe la urborando falis en privatajn manojn, kaj en 2010 oni komencis detrui ĝin.

.................................

En 2010 la vivo de la urbo intense vigliĝis. Multaj gruoj leviĝis, ĉie komenciĝis konstruadoj kaj renovigoj. Videble kreskis la nombro de turistoj en la sidejo de departemento. Laŭ la statistiko la pogastaj tranoktadoj inter marto kaj aprilo kreskis 25 procentojn kompare al tiu de la pli frua jaro.