La plej fama hungara islamano

La sama artikolo cxe Ipernity: http://www.ipernity.com/blog/eszperanto/354444

Germanus Gyula (pron. germanus djula; familia nomo: Germanus; Islama nomo: Abdul Kerim) naskiĝis en 1884. Jam en la junaĝo li ekinteresiĝis pri la orienta kulturo, precipe pri la islama. Li lernis multajn lingvojn, komence latinan, pragrekan, poste turkan, araban, persan ktp. Li instruis en multaj islamaj kaj eŭropaj universitatoj, estis mondfama esploristo de orientaj kulturoj, vojaĝisto kaj sportisto...

Li aliĝis al Islamo, kaj estis respektata spertulo pri la Sankta Korano.

Nur listigi liajn oficojn, agadojn, rangojn kaj distingojn ne sufiĉus plena tajpita paĝo. Mi mem ankoraŭ vizitis lin infanaĝe en lia budapeŝta loĝejo, por ke li propramane dediĉu sian eble plej faman verkon (du voluman) "Allah Akbar". Tio povis okazi verŝajne inter 1971 kaj 1973. La dediĉitaj volumoj bedaŭrinde estis poste donacitaj al iu parenco, mi eĉ ne scias, al kiu.

Li mortis en 1979. Oni entombigis lin en Budapeŝto, laŭ islamaj ritoj.

En la pala lumo de lunarko

(fragmento)

Jam tute vesperiĝis, la stratoj estis lumigitaj de kelkaj flagraj petrolaj lampoj. La plejparto de domoj estis konstruitaj el nebakitaj argilaj brikoj, malgraŭ tio pro la ornamaj balkonoj ili estis iom plaĉaj. Apenaŭ kelkaj homoj iradis surstrate, kaj la voĉoj, kiuj aŭdiĝis el la konstruaĵoj, komprenigis, ke tiatempe jam ne estas dece restadi ekstere. Tiu soleco kaj silento estis misteraj, do mi iris plu heziteme kun batanta koro. En ia malgranda placo iom intensa lumo penetris el teretaĝa ejo. Ĉe la pordo homoj eniris kaj elvenis. Ĝi estis kafejo. Du grandaj petrolaj lampoj pendis sur la plafono, la gastoj sidis sur benkoj laŭ la muroj, kaj ili trinketis kafon. Ili ĉiuj estis bosnianoj kaj ili ĉiuj estis viroj. Surkape ĉiun el ili kovris turbano, ĉe la zono estis pistolo aŭ glaveto. Kelkaj tiris la piedojn sub la korpon laŭ orienta kutimo, do, ili impresis tiel, kiel rabobestoj pretaj ataki.

Timtremante mi enpaŝis la kafejon, sidiĝis sur iu benko zorgeme malproksime de tiuj gastoj. La kafisto haltis antaŭ mi, kaj alparolis min en la serba lingvo. Mi komprenis nur tiom, ke li proponas kafon, do mi kapjesis. La gastoj fiksrigardadis min. Mi ne kuraĝis rerigardi, sed laŭ miaj antaŭsentoj kelkaj palpadis ion ĉe la zono. Mi aŭdis aliajn murmuri kaj flustradi. La kafisto alportis la tason. Mi provis ĝin levi al miaj lipoj per tremanta mano. Ĝi estis tro varma. Aldone la tuta ejo, plena de cigaredfumo, radiis al mi varmon, kiel kameno. La historio aperis en mia fantazio: La mohamedanoj nomis la hungarojn "ĝauroj", paganaj hundoj, kaj ili dum jarcentoj buĉis, murdis mian nacion en la nomo de Alaho, por la honoro de la Profeto. Mi ĝuste sidas ĉi tie estante unusola "ĝauro" antaŭ armitaj mohamedanoj, kiuj en la fremda urbo, inter la stratetoj de Jajca venĝos pro la insultoj, kiujn niaj politikistoj faris kontraŭ ili. Ŝvito inundis mian frunton. Mi ne povas forkuri el la ejo. Kien mi kurus? Ili pafos min, ili trapikos min per glavetoj... Aliflanke, se mi restos, eĉ tiel mi ne saviĝos. Alta, iom aĝa bosniano kun lipharoj misordaj stariĝis, kaj proksimiĝis al mi. Li paŝadis malrapide, kvazaŭ li dezirus ataki surprize. Mi klinis la kapon, kaj atendis la fatalon. Kaj en tiu momento li ekparolis milde:

- Salem alejkum! (pacon al vi) - kaj mi balbute pro la antaŭmorta timego rediris la konatan saluton de Mohamedanoj. Tiam li sidiĝis apud mi, kaj etendis la manon, kiun mi akceptis tremante. Poste mi iom kuraĝiĝis rimarkinte, ke mi ankoraŭ ne estas buĉita, kaj mi ekparolis turke:

- "Siz turkĉe bilirmisniz?" (Ĉu vi parolas turke?)

Kvazaŭ magiaj vortoj ili estus, la mieno de la apudsidanto ekradiis, kaj ankaŭ liaj kunuloj esprimis miron kaj ĝojon kriante "maŝalah" (eĉ kion volas Dio).

Ili saltleviĝis kaj venis sidiĝi ĉirkaŭ mi. Ĉiu premis mian manon, ili regalis min per dolĉaĵoj, faris al mi cigaredon, poste komenciĝis laŭta turklingva babilado. Komence mi malfacile komprenis kaj pene respondis, sed la temo de konversacio estis tiom limigita, ke mia vortostoko pruviĝis sufiĉa.

Tiel okazis mia unua renkontiĝo kun mohamedanoj. Ili ne atakis min, ne murdis min, eĉ ili regalis min, kaj estis jam malfrua vespero, kiam la tuta kompanio akompanis min ĝis la hotelo, kvazaŭ ili estus miaj korpogardistoj por defendi min kontraŭ ĉia atako, eĉ se tio kostus ilian vivon. Tiu neforgesebla bildo tiel forte stampiĝis en mia memoro, ke ĝi akompanos min ĝis la fino de mia vivo.