Ribelas nun la mar' (Feltámadott a tenger)

Revolucia poemo de la plej fama hungara poeto: Petőfi Sándor, adaptita kaj iom reverkita de mi.

Mia klopodo ne celis precize redoni la originalan formon (nur proksimume), sed mi celis imiti la originalan etoson, efikon. Iom aktuala peco.

Ribelas nun la griza mar',

La maro de l' popol',

Al nuboj, al la granda mond'

Kruele batas ĉiu ond',

Frenezas brue kun amar'.

Rabias - ĉu - la jena kant'?

Ĉu tondras la muzik"?

Respekti kiuj ĝin ne povis,

La forton de l' popolo trovis,

Amuzas sin nun ĝia land'.

Jen ŝaŭme ŝtormas muĝa mar',

Ĵetiĝas ĉiu ŝip'

Falanta ĝis infero bruta,

Rompiĝis masto jam kaduka,

Mortkrias laŭte personar'.

Maro, nun el vi fontu plag',

Ataku al la mond'!

Englutu ĉion ĝis la fundo,

Elĵetu akvon kun abundo,

Terure bolu via ag'!

Ĉiele skribu por la homar'

Por instru', por ĉiam:

Vane la barko supre fortas,

Pezon de ŝipo akvo portas,

Tamen do regas nur la mar'.