Kaldronegoj
Termodinamiko
La varmo estas senĉesa movado de la partikloj en la materio.
La varmo – pli precize: termoenergio – prezentas sin per du bazaj fenomenoj:
1. Ŝanĝiĝas la temperaturo de la koncerna materio
2. Ŝanĝiĝas la agregostato de la koncerna materio
Temperaturo
La temperaturo estas tia eco de materio, kiun oni povas percepti rekte per sensoj. Por ĝin precize mezuri, termometro estas bezonata.
La temperaturo karakterizas la termikan staton de la materio. La baza skalo por difini temperaturon estas skalo Kelvina. Ĝia mezurunuo estas: grado Kelvina (K). Estas uzata ankaŭ la skalo Celsiusa. Mezurunuo: grado Celsiusa (C).
La simbolo de temperaturo difinita laŭ la skalo Kelvina estas: T; laŭ la skalo Celsiusa estas t.
Temperatura diferenco 1 C = temperatura diferenco 1 K
T = t + 273
Termika dilato
Dum la temperaturaj ŝanĝiĝoj de la materio samtempe povas okazi ankaŭ ceteraj ŝanĝiĝoj, ekzemple tiuj de la volumeno, premo, koloro, lumintenso, elektra konduktivo ktp. Inter la menciitaj ŝanĝiĝoj la plej grava estas volumena ŝanĝiĝo. Se la materio estas varmigata, ĝia volumeno ordinare kreskas. Tiun volumenan ŝanĝiĝon oni nomas termika dilato. Okaze de samgrada temperatura ŝanĝiĝo, diversaj substancoj dilatiĝas diversgrade. La solidaj substancoj malpli dilatiĝas ol fluidaj. Laŭ la plej granda mezuro dilatiĝas la gasoj. Koncerne la solidojn, fluidojn kaj gasojn, la kreskon de la volumeno oni povas mezuri, kaj tiun kreskon oni nomas kuba termika dilato. Ekzemple, se la temperaturo de 1000 litroj da akvo altiĝas de 10 C ĝis 100 C, la volumeno kreskas je 43 litroj. Koncerne la kaldronegojn, dum la starthejtado oni povas konstati la termikan dilaton de la akvo laŭ la nivelindikilo. La nivelo ja altiĝas.
Estas interesa propreco de la diversaj gasoj, ke – okaze de samgrada temperatura ŝanĝiĝo – ilia termika dilato estas preskaŭ sammezura.
Koncerne la termikan dilaton de solidoj, oni ordinare mezuras ne la ŝanĝiĝon de volumeno, sed nur la longiĝon de unu dimensio. Tian kreskon oni nomas linia termika dilato. Ekzemple unu metron longa ŝtaltubo, varmigita de 20 ĝis 100 C, plilongiĝas ĉirkaŭ 1 milimetron. La termika dilato de argila briko estas proksimume la duono de la ŝtala dilato, do la kaldronego dum starthejtado dilatas en pli granda mezuro ol ĝia masonaĵo. Oni devas observi tiujn diversajn termikajn dilatojn ĉe la konstruado de kaldronego.
Termometroj
Sur la termika dilato de fluidoj baziĝas la principo de likvoŝargitaj termometroj. Likvoŝargita termometro ordinare estas malgranda globforma aŭ cilindra ujo, el kiu elstaras maldika vitrotubeto. La ujo estas plena de ia bone videbla fluido, super ĝi, en la supra parto de la tubeto, estas vakuo. La fluido plej ofte estas hidrargo aŭ alkoholo. Se la temperaturo altiĝas, la nivelo en la vitrotubeto videble leviĝas. La nivelŝanĝiĝo indikas la ŝanĝiĝon de la temperaturo. La grado estas konstatebla laŭ skalo. La plej konata skalo estas la Celsiusa. Ĝia baza punkto estas la degelpunkto de glacio, la centa grado estas la bolpunkto de akvo.
La agregostato de la materioj
Ekzistas tri agregostatoj: solida, fluida kaj gasa. La glacio ĉe varmigo fariĝas akvo, post plua varmigo la akvo fariĝas vaporo. Por degeligi la glacion estas bezonata komuniki ĝuste tiom da termoenergio, kiom oni necesas eltiri por glaciigi samkvantan akvon. Analoge: Por vaporigi la akvon estas bezonata komuniki ĝuste tiom da termoenergio, kiom oni necesas eltiri por kondensi samkvantan vaporon.
Mezuri la kvanton de termoenergio
La temperaturon – tio estas: la termikan staton de la materio – oni povas mezuri per termometro. La ŝanĝiĝon de la temperaturo kaŭzas la termoenergio, do laŭ la grado de la temperatura ŝanĝiĝo oni povas konkludi pri la grado de la termoenergio.
La simbolo de termoenergio estas: Q; ĝia mezurunuo estas: Joule (J).
Samkvanta maso da diversaj materioj ne samgrade varmiĝas pro samkvanta termoenergio. Fero varmiĝas pli facile ol akvo. La mezuro de la termoenergio, kiu estas bezonata por altigi la temperaturon de 1 kg da koncerna materio je unu grado K, estas la specifa termokapacito.
La specifa termokapacito de kelkaj materioj:
akvo
fero
kupro
aluminio
argila briko
ligno
Ŝtono
Ŝamoto
vitro
karbo
cindro
koakso
kaldronkrusto
Gajni termoenergion
Termoenergio estas speco de energio, ĝin gajni oni povas nur per transformado de alispeca energio. Ekzemple oni povas gajni termoenergion el elektra energio, mekanika energio, kemia energio, nuklea energio ktp. La termoenergion, bezonatan por funkciigi kaldronegojn, oni gajnas el la kemia energio de hejtmaterialoj.
Hejtmaterialoj
Hejtmaterialojn oni povas aranĝi en tri grupojn: solidaj, fluidaj kaj gasaj.
solidaj: diversaj karbospecoj, lignito, torfo, ligno
fluidaj: ŝtonoleo kaj ĝiaj derivaĵoj
gasaj: tergaso, generatorgaso, biogaso ktp.
Koncerne la kaldronegojn plej gravaj estas karbospecoj ŝtonoleaj derivaĵoj kaj tergaso.
La konsisto de hejtmaterialoj
La bruliva komponero de la hejtmaterialoj esence estas karbo sendepende de ilia agregostato. Hidrogeno troviĝas en ili nur kiel karbokombinaĵo. Kelkaj hejtmaterialoj enhavas ankaŭ iom da sulfuro. Ankaŭ brulo de sulfuro donas termoenergion, sed nur malmultan (9 MJ/kg). La rezultata sulfur-dioksido damaĝas la kaldronegon kaj la medion. Solidaj hejtmaterialoj ĉiam enhavas ankaŭ cindrorezultajn komponerojn kaj akvon. Cindrorezultaj substancoj estas silikatoj, karbonatoj, fosfatoj, oksidoj ktp. Cindro esence konsistas el oksidoj de silicio, aluminio, kalcio, magnezio, kaj fero. La fandiĝemo de la cindro grave efikas la brulprocezon de la hejtmaterialo, ja ne estas egale, ĉu la brulmaterialo kunfandiĝas, ĉu la skorio estas fandebla.
Solidaj brulmaterialoj certe enhavas ankaŭ akvon. Ju pli longe ili estas deponitaj, ordinare ili enhavas des pli malmulte da akvo. Akvo reduktas la brulemon kaj termoprodukton de la hejtmaterialo. La akvoenhavon oni povas redukti per sekigo, kaj tiel plibonigi la kvaliton de la hejtmaterialo. Male, la kvanton de la cindrorezultaj komponeroj oni ne povas redukti, do ilia abundeco estas pli malfavora, ol tiu de la akvo, el la vidpunkto de hejtotekniko.
La hejtmaterialoj varmigite ĝis brulpunkto – se ĉeestas aero – forbrulas, dum produktiĝas termoenergio, tio estas: la kemia energio transformiĝas en termoenergion. Brulado estas kombiniĝo de hejtmaterialo kun la oksigeno de aero. Ĉe tiu kemia reakcio produktiĝas tiom da termoenergio, ke la hejtmaterialo kaj brulproduktaĵoj ekardas. Karbo – se ĝi enhavas sulfuron – ankaŭ en ordinara temperaturo povas kombiniĝi kun oksigeno, sed la reakcio estas ekstreme malrapida, kaj la produktita termoenergio disiĝas en la ĉirkaŭa medio. En pli alta temperaturo la reakcio plirapidiĝas, do pli intense produktiĝas termoenergio. Se pro la alta temperaturo la termoenergio produktiĝas pli rapide ol ĝi povus disiĝi en la ĉirkaŭa medio, la reakcio fariĝas memreprodukta, kaj ĝi daŭras plu sen ekstera termoprovizo. La temperaturon, en kiu ekfunkcias la memreprodukta procezo, oni nomas brulpunkto. La brulpunkto de diversaj hejtmaterialoj diferencas. Ligno pli facile ekbrulas ol karbo, la karbo pli facile ol koakso.
Brulpunkto de solidaj hejtmaterialoj
Nigra karbo 325-500 C
Bruna karbo 250-450 C
Ligno 250-300 C
En la praktiko la ekbrulon de la solida hejtmaterialo grave influas la akvoenhavo kaj la grajnomezuro . Ju pli seka estas la hejtmaterialo, kaj ju pli malgrandaj estas ĝiaj grajnoj, (tio estas: ju pli granda estas ĝia surfaco) des pli facile ĝi atingas la brulpunkton, do ĝi des pli facile ekbrulas. En la sama fajrosekcio pli facile ekbrulas pulvora nigra karbo, ol humida juglandpeca bruna karbo, malgraŭ ke la brulpunkto de nigra karbo estas multe pli alta ol tiu de la bruna karbo.
La brulado
El industria vidpunkto brulado estas la plej grava termoprodukta procezo. Brulado estas ĉiu el la kemiaj reakcioj, en kiuj substancoj kombiniĝas kun oksigeno produktante termoenergion. Brulado kaŭzas ankaŭ lumefekton, kiu indikas altan temperaturon.
La kondiĉoj de brulado estas la sekvaj:
1. Bruliva materio
2. Almenaŭ brulpunkta temperaturo
3. Ĉeesto de oksigeno
La brulivajn materiojn enhavas la hejtmaterialo, la oksigeno troviĝas en la alkondukita aero (nutroaero), brulpunktan temperaturon ĉe la ekbruligo oni estigas per facile bruligebla substanco, poste la procezo mem reproduktas la necesan temperaturon.
Brulpunkto estas tiu temperaturo, en kiu la koncerna substanco ekbrulas kaj daŭre brulas plu. La brulpunkto de diversaj substancoj estas malsama. Se la brulantan substancon oni remalvarmigas ĝis sub la brulpunkto, la brulado ĉesas. Tiun fenomenon oni povas utiligi por fajroestingado.
Brulanta korpo aŭ nur ardas, aŭ brulas flamante. Ardante brulas tiuj substancoj, kiuj ne produktas brulivajn gasojn aŭ vaporojn dum la brulado. Flamante brulas tiuj substancoj, kiuj dum la brulado produktas brulivajn gasojn aŭ vaporojn, do flamo estas nenio alia ol brulanta gaso aŭ vaporo. La lumon de la flamo plejparte kaŭzas ardantaj partikloj ŝvebantaj en ĝi.
Se la brulado okazas tiel abrupte, ke la brulproduktitaj gasoj propagiĝas dum ono de sekundo je multobla volumeno, tion oni nomas eksplodeca brulado, vulgare: eksplodo. La detruan sekvon kaŭzas la ekspansio de la produktitaj varmaj gasoj.
Miksaĵo el aero kaj el gaso aŭ pulvoro povas esti eksploda frakcio. Pro tio estas danĝeraj: metano, propan-butano, tergaso, vaporo de oleo kaj aliaj brulivaj, organikaj fluidoj ktp. Same tiel povas esti danĝeraj delikataj pulvoroj, kiuj facile ŝvebas en la aero, ekzemple karbopulvoro, sukerpulvoro, faruno ktp.
En la hejtotekniko ĉe la kaldronegoj, hejtataj per karbopulvoro, gaso aŭ oleo, oni devas esti singarda pro la danĝero de eksplodo.
La praktiko pruvas, ke la menciitaj substancoj miksitaj al la aero ne kaŭzas nepre eksplodon. Miksaĵo de aero kaj brulgaso de tre malgranda kvanto ne estas bruligebla. La miksaĵo eksplodas nur tiuokaze, se la proporcio de la gaso atingas kritan valoron. Tiun valoron oni nomas minimuma eksploda limeso. Se la proporcio de la gaso superas certan valoron, ankaŭ ne okazas eksplodo. Tiu valoro estas maksimuma eksploda limeso. Koni la eksplodajn limesojn estas baza postulato koncerne la sekuran funkciigon de kaldronegoj.
Perfekta aŭ malperfekta brulado
La brulado estas perfekta, se la brulivaj komponeroj de la hejtmaterialo tutkvante kombiniĝas kun oksigeno, kaj brulivaj komponeroj en la fumgasoj absolute ne troviĝas.
Se la brulado ne estas perfekta, karbo-monoksido aŭ fulgo produktiĝas, eventuale (ĉe solidaj hejtmaterialoj) neforbrulintaj frakcioj restas en la skorio. Malperfektan bruladon povas kaŭzi tio, se la aero ne sufiĉas, aŭ nekontentige miksiĝas kun la hejtmaterialo, cetere ankaŭ tio, se loka termoredukto okazas ie en la fajrosekcio.
La parametrojn de la brulprocezo oni povas konstati helpe de fumgas-analizado. La plej gravaj indikoj:
1. CO enhavo
Karbo-monoksida enhavo indikas nesufiĉan nutroaeron, eventuale ne sufiĉe intensan miksadon de aero kaj hejtmaterialo.
2. fulgo-enhavo
Ĝi same indikas nesufiĉan nutroaeron aŭ ne sufiĉe intensan aer-miksadon, sed oni kontrolu ankaŭ tion: ĉu ne okazas loka termoredukto en la fajrosekcio. Fulgo esence estas neforbrulinta karbo. Se flamo trafas surfacon, kiu reduktas ĝian temperaturon ĝis sub la brulpunkto, produktiĝas fulgo, ĉar la brulantaj karbo-partikloj en la flamo estingiĝas.
3. enhavata oksigeno
Ĝi indikas tro abundan kromaeron.
4. proporcio de karbo-dioksido
Se la proporcio de karbo-dioksido estas tro malgranda, tio indikas tro abundan kromaeron, aŭ falsan aertiron.
Flamospecoj el kemia vidpunkto
El kemia vidpunkto oni distingas oksidigan, reduktan kaj neŭtralan flamon. Se la kromaero estas tro abunda, la superflua frakcio en la alta temperaturo povas oksidi la surfacojn de la aparato. Se la kromaero ne estas sufiĉa, produktiĝas karbo-monoksido, kaj ĝi en alta temperaturo estas redukta. Se la kromaera faktoro estas ideala, en la fumgasoj troviĝas nek oksigeno nek karbo-monoksido, la flamo estas neŭtrala.
La brulado de elementa karbo
Karbo estas la plej grava komponero de preskaŭ ĉiu hejtmaterialo. Kelkaj ŝtonkarboj enhavas pli ol 90 %-ojn da elementa karbo. Elementa karbo estas solida substanco, ĝi troviĝas en la naturo en tri formoj, ili estas: ŝtonkarbo (antracito), grafito kaj diamanto.
Se oni forbruligas elementan karbon, ĝi kombiniĝas kun oksigeno, la brulproduktaĵo estas karbo-dioksido aŭ karbo-monoksido depende de tio, ĉu la elementan karbon atingis sufiĉe da oksigeno – aŭ ne. Elementa karbo, forbruligita kun sufiĉe da oksigeno, rezultas sole karbo-dioksidon, dum abunde produktiĝas termoenergio. Se la kvanto de oksigeno ne estas sufiĉa, produktiĝas ankaŭ karbo-monoksido, sed tiu ĉi lasta reakcio donas nur trionon de la termoenergio produktita dum perfekta forbrulo. Tial en la hejtoteknika praktiko oni klopodas forbruligi la karbon en karbo-dioksidon. Por atingi tiun celon oni devas alkonduki sufiĉe da aero. Kun nesufiĉa aero, la karbo forbrulas en karbo-monoksidon, kaj tio rezultas termoenergian perdon.
La proprecoj de karbo-dioksido kaj karbo-monoksido
Ambaŭ substancoj estas senkoloraj, senodoraj gasoj. Karbo-dioksido havas iom acidetan guston, ĝi ne estas venena kaj bruliva. Karbo-monoksido estas sengusta, bruliva kaj venena. La fumgasoj – pro la enhavata karbo-monoksido – estas venenaj, kaj tiu propreco rezultis jam multajn viktimojn.
La brulado de hidrogeno
Hidrogeno forbrulas nur unumaniere, la brulproduktaĵo povas esti nur akvo. La specifa brulenergio de hidrogeno estas 142 MJ/kg. Specifa brulenergio estas la kvanto de tiu energio, kiu produktiĝas, se oni perfekte forbruligas unu kg-on da koncerna substanco. La specifa brulenergio de hidrogeno estas la plej granda el ĉiuj brulivaj materioj. Pro la alta temperaturo de la brulado, la produktita akvo kompreneble forvaporiĝas, kaj tiu vaporiĝo konsumas energion de 23 MJ/kg. Tiel oni povas utiligi nur energion de 119 MJ/kg.
Tiu ĉi lasta termoenergio estas la specifa hejtvaloro de la hidrogeno. Ĉe la forbrulo de elementa karbo ne produktiĝas akvo, do ĝia specifa brulenergio egalas kun ĝia specifa hejtvaloro, nome ĉ. 34 MJ/kg. La plejparto de hejtmaterialoj enhavas almenaŭ iom da hidrogeno kaj akvo, do ĉe ilia forbrulo ĉiam produktiĝas ankaŭ akvovaporo. Ilian specifan hejtvaloron oni devas kalkuli tiel, ke oni reduktas ilian specifan brulenergion per la mezuro de la koncerna vaporiĝvarmo.
Brultemperaturo
Ĉe la forbrulo de difinita hejtmaterialo produktiĝas samkvanta termoenergio, ĉu en pura oksigeno, ĉu en aero ĝi forbrulas. La aero esence konsistas el 21% oksigeno kaj 79% nitrogeno (la kvanto de aliaj gasoj estas bagatela). Se la brulado okazas en aero, la produktita termoenergio varmigas la hejtmaterialon kaj ankaŭ la fumgasojn, kiuj kunhavas la nitrogenon de la aero. Tiel parto de la produktita termoenergio konsumiĝas por varmigi la nitrogenon, kaj tio malaltigas la brultemperaturon. Se la brulo okazas en pura oksigeno, ne okazas superflua varmigo de nitrogeno, do la brultemperaturo estas pli alta. Por hejti kaldronegon oni uzas tamen aeron, ĉar ĝi estas senpage akirebla, kaj ĉie troviĝas.
Brulpropagiĝa koeficiento (brulrapideco)
La diversaj substancoj ne brulas same rapide. Longa lignostangeto ekbruligita ĉe unu fino, malrapide brulas ĝis la alia fino. Samlonga benzintavolo dum momento ekflamas laŭ sia tuta longeco. La propagiĝan rapidecon de la brulado en la koncerna substanco oni nomas brulrpropagiĝa koeficiento, vulgare: brulrapideco. Brulrapideco estas grava faktoro el la vidpunkto de la kaldronegoj hejtataj per gaso aŭ oleo. Se la rapideco de enblovita gasa kaj area miksaĵo superas la brulrapidecon, la flamo forŝvebas kaj estingiĝas. Se la elflua rapideco restas sub la brulrapideco la miksaĵo retrobrulas en la flambeko.
Brulproduktaĵoj
La materioj ne nuliĝas dum la brulado, sed ilia formo ŝanĝiĝas. Ekzemple solida karbo forbrulas en gasan karbo-dioksidon. Se elementa karbo forbrulas en pura oksigeno, la brulproduktaĵo estas pura karbo-dioksido. Hidrogeno – dum brulado en pura oksigeno – rezultas puran akvovaporon. La plejparto de hejtmaterialoj enhavas hidrogenon kaj akvon, do ankaŭ ilia brulproduktaĵo enhavas akvovaporon. La eventuala sulfur-enhavo forbrulas en sulfur-dioksidon (SO2). La brulado okazas ne en pura oksigeno, sed en aero, do en la brulproduktaĵoj troviĝas ankaŭ nitrogeno. La solidajn restaĵojn (la cindron kaj skorion) ordinare oni ne nomas brulproduktaĵo, kvankam ankaŭ ili estas la rezultoj de la brulado.
La supre skizita situacio koncernas nur la teorian, perfektan forbrulon, se ĉiu komponero de la hejtmaterialo forbrulas, kaj oni uzas nur tiom da aero, kiom principe estas bezonata.
Kromaero
Por perfekta forbruligo estas bezonata sufiĉe da aero. La plena miksiĝo de la teorie bezonata aerkvanto kaj hejtmaterialo praktike ne estas realigebla, do estas necese alkonduki pli da aero, ol la kvanto kalkulita per kemiaj ekvacioj. La proporcio inter la teorie kaj efektive necesaj aerkvantoj estas nombro, kiu nomiĝas kromaera faktoro. Ĝi estas kalkulebla laŭ la sekva operacio: efektive bezonata aerkvanto (m3) dividite per teorie bezonata aerkvanto (m3).
Ju pli intense miksiĝas la nutroaero kun la hejtmaterialo des pli malgranda estas la kromaera faktoro. La plej favoran situacion oni trovas ĉe gasaj hejtmaterialoj. Ĉe solidaj hejtmaterialoj ju pli malgranda estas la grajnomezuro, des pli malgranda estas la kromaera faktoro.
La karakterizaj kromaeraj faktoroj:
gashejtado: 1,05 – 1,2
olea hejtado: 1,2 – 1,4
karbohejtado: 1,4 – 2
Kromaero super la neceso estas damaĝa, ĉar multe da aero malaltigas la temperaturon de la fajrosekcio, pro tio reduktiĝas la povumo de la kaldronego, kaj kreskas la fumgasa termoenergia perdo. (La brulado varmigas pli grandan kvanton da aero ol estus necesa, tiu superflue varmigita aero forlasas la kaldronegon tra la fumtubo kune kun sia termoenergia enhavo.)
La kvanto de la fumgasoj kaj tiu de la aero, necesa por la forbrulo
Se la konsisto de la hejtmaterialo estas konata, la necesan aerkvanton kaj la kvanton de la fumgasoj oni povas kalkuli per la kemiaj ekvacioj, kiuj koncernas forbrulon de karbo kaj hidrogeno. Aliflanke oni same povas difini tiujn kvantojn laŭ la hejtvaloro de la hejtmaterialo.
La supra ĉapitro estas daŭrigenda!!!
Mem-ekbrulo
Kiel menciite, la karbo (pro sulfurenhavo) ankaŭ en ordinara temperaturo povas kombiniĝi kun oksigeno, kaj la reakcio produktas termoenergion. Se la produktita varmo ne disiĝas en la ĉirkaŭa medio, la temperaturo de la karbo altiĝas. (Tio povas okazi, se la stako estas tre granda.) En pli alta temperaturo la reakcio plirapidiĝas, kio plu altigas la temperaturon, do iom post iom la temperaturo de la materialo atingas la brulpunkton, kaj la stako ekbrulas. Tiun fenomenon oni nomas mem-ekbrulo. Por eviti mem-ekbrulon, oni ne estigu stakon pli altan ol 1,5 metroj. Desupre oni enpiku ŝtaltubojn. Ilin palpante (aŭ per termometro) oni povas konstati se la temperaturo de la interno altiĝas, ĉar ŝtalo bone konduktas la varmon. Se minacas mem-ekbrulo, oni disigu, batkompaktigu aŭ inundigu la stakon.
La konkretaj hejtmaterialoj
Tergaso
La plej grava komponero de la tergaso estas metano. La proporcio de metano ofte atingas 90-95 %-ojn. La tergaso estas senkolora, senodora, sed oni odorigas ĝin per etil-merkaptano aŭ alia substanco, tiel, se okazas likado, ĝi estas tuj perceptebla.
La hejtvaloro de tergaso dependas de la metana proporcio, ĉ. 34-36 MJ/Nm3. Pro la metana enhavo la flamo de tergaso lumas. Ĝia brulpunkto estas 650 C.
La avantaĝoj de tergaso
– ĝi havas konstantan kvaliton kaj estas pura
– ĝia hejtvaloro estas granda kompare al ĝia volumeno
– ĝi havas altan brultemperaturon
– ĝi forbrulas sen postlasi restaĵojn
– ĝi ne enhavas sulfuron
– ĝia brulprocezo estas bone regulebla
– la hejtaparato povas havi simplan strukturon
Propan-butana gaso
Krom tergaso propan-butana gaso havas gravan rolon. Oni nomas ĝin ankaŭ fluida gaso, ĉar, sub premo, en ordinara temperaturo, ĝi estas fluido. En tiu ĝia propreco kaŝiĝas unu el ĝiaj avantaĝoj, ĉar ne estas bezonata vasta ujo por liveri hejtmaterialon de konsiderinde granda hejtenergio. Post la ĉesigo de la premo la substanco denove ekhavas gasan agregostaton.
La premo de fluida propan-butana gaso dependas de la proporcio inter propano kaj butano, kaj dependas de la temperaturo. En 30 C la premo de pura, fluida propano estas 14 bar, tiu de la butano 3 bar. Ankaŭ propan-butanan gason oni odorigas per etil-merkaptano.
Ŝtonkarboj
Ŝtonkarboj povas esti gasriĉaj kaj gasmankaj. Gasriĉa karbo enhavas multe da hidrokarbono. Varmiĝinte ĝi abunde ellasas gasojn. Ĝi estas facile ekbuligebla, kaj ĝia flamo estas longa. Gasriĉaj karboj havas grasecan brilon kaj ilia rompsurfaco estas konkoforma. Gasmankaj karboj estas senbrilaj, ili estas malfacile ekbruligeblaj, kaj havas mallongan flamon. Por ekbruligo estas konsilinde uzi gasriĉan karbon.
Ŝtonkarboj – koncerne la brulprocrzon – povas esti pulvoriĝemaj, algluiĝemaj kaj ŝrumpemaj. Pulvoriĝema karbo dum brulado disiĝas en malgrandajn erojn, kiuj facile defalas tra la fajrokrado, do tio kaŭzas hejtmaterialan perdon. Algluiĝema karbo dum brulado kunfandiĝas, gluiĝas al la fajrokrado kaj ŝtopas ĝin. Ŝrumpema karbo dum brulado konstante perdadas sian volumenon, la fajrokradon ne ŝtopas.
Ĝenerale estas malavantaĝo, se la karbo estas humida, ĉar forvaporigi la akvoenhavon kaŭzas energioperdon. Tamen, algluiĝeman karbon estas konsilinde humidigi antaŭ la forbruligo, ĉar la produktata vaporo dispecigas la kunfandiĝantan skorion, kaj preventas la ŝtopiĝon de la fajrokrado.
Koncerne la grajnomezuron ŝtonkarbo povas esti grandpeca, juglandpeca kaj malgrandpeca. La grajnomezuro de la unua estas 70-80 mm, tiu de la dua estas 20-40 mm, la lasta havas grajnojn de 5-20 mm. Fine mi mencias pulvorecan karbon, kiu havas erojn malpli grandajn ol 5 mm.
Por hejti kaldronegon la plej valora karbo estas ne tre gasriĉa, juglandpeca, ŝrumpema nigra karbo.
Se oni disponas karbospecojn de diversaj kvalitoj, miksado povas esti utila, ĉar tio kompensas la malavantaĝojn de la unuopaj specoj. Estas konsilinde miksi algluiĝeman karbon kun pulvoriĝema, gasmankan kun gasriĉa ktp.
Nigra karbo
Ĝi enhavas malmulte da akvo kaj cindrorezultaj komponeroj. Ĝia karboenhavo estas 75-85 %, ĝia denseco 1400 kg/m3, sulfurenhavo ĉ. 3 %. La volatilaj komponeroj malrapide forlasas ĝin. Tio estas avantaĝo, ĉar tiel, en alta temperaturo, tiuj frakcioj tute forbrulas, dum bruna karbo facile ellasas ilin, kaj en malpli alta temperaturo la pli abunda volatila frakcio ofte ne tute forbrulas.
Brunaj karboj
La karboenhavo de brunaj karboj estas 50-75 %, denseco 1200-1400 kg/m3.
Lignitoj
La akvoenhavo de lignitoj ofte atingas 60 %-ojn. Ili estas bruligeblaj ofte nur post sekigo.
Karbobriketoj
Ili estas pregitaj el karbopulvoro, kaj havas formon de briko aŭ ovo. Iliaj proprecoj estas la samaj, kiel tiuj de la origina karbospeco.
Koakso
Koakso estas artefarita hejtmaterialo, ĝi estas solida restaĵo post ekstrakta distilado de ŝtonkarbo. Koakso estas dura, metalbrila, poroza hejtmaterialo, ĝia hejtvaloro estas alta, ĉ. 31 MJ/kg. La brulpunkto atingas 700 C-on. Koakson oni malofte uzas por hejti kaldronegon, ĉar ĝi estas multekosta. Ĝia grava avantaĝo estas, ke ĝi produktas malmultan fumon, do ne tre damaĝas la medion.
Hejt-oleoj
La hejtcelajn oleojn oni distingas laŭ denseco. Oleojn, kiuj estas pumpeblaj kaj karbureblaj en ordinara temperaturo oni nomas maldensaj hejt-oleoj, tiuj oleoj, kiujn oni necesas varmigi antaŭ ol pumpi kaj karburi, nomiĝas densaj hejt-oleoj. La densaj oleoj havas grandan viskozecon.
Viskozeco estas interna froto inter la partikloj de fluido. Ĝia absoluta mezurunuo estas stokes (m2/s), sed en la hejtoteknika praktiko oni uzas relativan mezurunuon Engler (E). E = elflua tempodaŭro de koncerna fluido dividite per elflua tempodaŭro de distilita akvo. Viskozeco ŝanĝiĝas pro temperatura ŝanĝiĝo. Se la temperaturo altiĝas, la viskozeco reduktiĝas.
La maksimuma viskozeco por pumpado estas 20 E. Koncerne la karburadon la maksimuma viskozeco dependas ankaŭ de la speco de fajrobeko. La maksimuma viskozeco estas: por oleoprema karburilo 4 E, por aerprema kaj vaporprema karburilo 5 E, por rotacia karburilo 8 E.
La diversaj specoj de hejt-oleoj ĝenerale havas indikan numeron, kies unu elemento estas la minimuma temperaturo de pumpeblo, alia elemento la minimuma temperaturo de karbureblo. (Ekz. en Hungario hejt-oleo F 60/130 indikas maldensan hejt-oleon, kiun oni povas pumpadi en 60 C, kaj karburi en 130 C.)
La uzeblecon de hejt-oleoj influas la enhavataj fremdaj frakcioj, ekz. sablo, akvo, polvo, sulfuro, metaleroj ktp. Akvon oni povas forigi per sedimentigo, erojn de polvo, sablo kaj metalo per filtrado. Sulfuron oni povus forigi nur per kemiaj rimedoj, sed tio jam ne povas okazi ĉe la loko de konsumado. Sulfuran enhavon oni devas observi dum la funkciado, kaj la parametrojn de la brulprocezo reguli tiel, ke la sulfuro ne kaŭzu gravajn damaĝojn.
Specoj de varmotransporto
Varmo povas transportiĝi per tri manieroj:
1. varmoradiado
2. varmokondukto
3. konvekto
Varmoradiado
Tra vakua spaco kaj en kelkaj travideblaj substancoj la varmo transportiĝas per rektaj radioj, same kiel lumo. Tiu transporta maniero de la varmo estas tre grava en la praktiko de la hejtotekniko, ĉar – precipe ĉe modernaj kaldronegoj – estas dezirinde, ke la plejparto de la varmo per radiado transportiĝu al la hejtsurfacoj. La kvanto de la elradiita termoenergio progresive kreskas pro la altiĝo de la temperaturo. Ekzemple, se la temperaturo de ŝtono altiĝas de 200 ĝis 300 C, la teroenergio, transmisiita per radiado, proksimume duobliĝas. La intenson de la radiado influas ankaŭ la surfaco de radianta objekto. Nigra, malglata surfaco pli intense radias, ol blanka kaj glata. Kie oni volas eviti energioperdon, kaŭzitan de radiado, tie oni aplikas helajn kaj glatajn surfacon, kie oni volas intensigi la transporton de varmo, tie oni aplikas malhelajn, malglatajn surfacojn.
Varmokondukto
Alia maniero de varmo-transporto estas varmokondukto, kiam la partikloj de la materio transportas la varmon de unu al alia. Estas konata fenomeno, ke ferstango varmigata ĉe unu ĝia fino, baldaŭ varmiĝas ankaŭ ĉe la alia fino. La varmokondukta povo de la substanco nomiĝas varmokonduktanco. Kelkaj substancoj bone konduktas la varmon, aliaj malpli. La varmokonduktanco de malsamaj substancoj diferencas. Metaloj ekzemple estas bonaj varmokonduktantoj, ŝtono, vitro, argilo malpli. Gasoj kaj fluidoj estas karakterize malbonaj varmokonduktantoj.
En vakua spaco, varmokonduktado ne povas okazi, ĉar mankas partikloj reciproke atingantaj unu la alian. Substancoj, kiuj tre malbone konduktas la varmon, nomiĝas varmizolaj substancoj.
Konvekto
La tria varianto de varmotransporto estas konvekto. Ĉe konvekto la varma materio mem ŝanĝas sian lokon. En gasoj kaj fluidoj la pli varma frakcio dilatiĝas, ĝi ekhavas pli malgrandan specifan pezon, ol la tuta maso, do – laŭ la principo de Arkimedo – ĝi leviĝas supren, kaj liberigas spacon por pli malvarma frakcio. La varmo transportiĝas per tiu movado multe pli rapide, ol per varmokondukto. Se oni volas rapide transporti la varmon en gaso aŭ fluido, oni rapidigu la fluon per pumpilo, turbino, vetilatoro ktp. Male: se oni ne volas, ke la varmo transportiĝu, oni malhelpu la fluon per diversaj baroj, izolaj ĉeloj ktp.
Varmotransporto en la kaldronegoj
En la kaldronegoj, ĉe la transporto de brulenergio – disde la brulanta hejtmaterialo ĝis la akvo – ĉiu el la tri specoj de varmotransportado havas sian rolon. El la fajro ĝis la kaldronmantelo, la varmo transportiĝas per radiado kaj per konvekto en la fumgasoj. La fluado de fumgasoj ĉesas rekte ĉe la kaldronmantelo. Mikrotavolo da fumgaso adheras al la kaldronmantelo. En tiu senmova tavolo la varmo ne povas per konvekto transportiĝi, nur per konduktado. Senmovaj gasoj tre malbone konduktas varmon, do tiu adhera mikrotavolo grave rezistas al la varmotransporto, malgraŭ sia maldikeco. Por venki tiun reziston, oni bezonas grandan temperaturan diferencon inter la fajrosekcio kaj kaldronmantelo .
La varmo tra la kaldronmantelo transportiĝas per kondukto. Ŝtalo bone konduktas la varmon, do la varmo facile transportiĝas, eĉ se la kaldronmantelo estas 10-40 mm-ojn dika. La transan surfacon de tiu sama kaldronmantelo kovras senmova, adhera mikrotavolo da akvo. Tra la senmova akvotavolo la varmo povas transportiĝi denove nur per kondukto, sed akvo pli bone konduktas la varmon ol gasoj, do la rezisto ĉe la akva flanko estas multe pli malgranda, ol ĉe la fajra flanko. Pro tiu pli malgranda rezisto de la akva flanko, la temperaturo de la kaldronmantelo estas nur iom pli alta ol la temperaturo de la akvo, malgraŭ ke la temperaturo de la fajro estas multege pli alta. En la ŝargakvo la varmo transportiĝas denove per konvekto.
Se la kaldronmantelo ĉe la fajra flanko estas kovrita per fulgo, ĉe la akva flanko per kaldronkrusto, la varmo transportiĝas ankaŭ tra tiuj tavoloj. Fulgo kaj kaldronkrusto malbone kondukas la varmon, do malpura kaldronmantelo damaĝas la varmotransporton. Fulgotavolo kaj kaldronkrusto reduktas la povumon de la kaldronego kaj la profitdonon de la funkciado. La kaldronkrusto eĉ damaĝas la sekurecon de la kaldronego. Se la kaldronkrusto estas dika, la ŝargakvo ne povas sufiĉe malvarmigi la kaldronmantelon, la kaldronmantelo povas ekardi, tiel perdi sian fortikecon. Tio povas rezulti reliefiĝon, eĉ fendiĝon de la kaldronmantelo.
Varmizolaj substancoj
Iuj substancoj malbone konduktas la varmon. Tiu propreco povas esti valora, se oni volas elimini (malebligi) varmoperdon. La kaldronegojn kaj vaporkonduktilojn oni kovras per substancoj, kiuj malbone konduktas la varmon, kaj oni nomas tiujn substancojn varmizolaj substancoj. Tiuj substancoj estas porozaj. En iliaj poroj estas aero, kaj aero fermita en poroj ne povas flui. Senmova aero tre malbone transportas la varmon, do la porozaj substancoj estas varmizolaj.
La efikeca faktoro de hejtprocezo
La tuta kemia energio de hejtmaterialoj ne estas ekspluatebla, ĉar dum la funkciado aperas diversaj perdoj.
Fumtuba perdo
La fumgasoj devas havi konsiderinde pli altan temperaturon ol la media aero, sen tio ne ekzistus aertiro, cetere acidoj kondensiĝus el la fumo, kiuj havas damaĝe korodan proprecon. La termoenergio de varmaj fumgasoj disiĝas en la medio. Fumtuban perdon oni povas redukti nur ĝis difinita grado.
Radiada perdo
Falveszteség
Hejtmateriala kaj fumgasa perdo
Se en la skorio aŭ fumgasoj troviĝas neforbrulintaj frakcioj.
Flamsuperfluada perdo
Se la flamo etendiĝas trans la fajrosekcion. Ĝi povas okazi pro la tro intensa hejtado, aŭ pro la tro alta relativa premo de la fajrosekcio.
La efikeca faktoro de la hejtado estas nombro, kiu indikas, kiom da procentoj de la hejtvaloro estas utiligita.
Premo
Se oni boligas akvon en fermita vazo, la premo en la vazo kreskas. La premo efikas sur la tuta interna surfaco de la vazo. La gradon de la premo oni konstatas rilate al difinita areo, nome al unu m2. Premforto 1 N sur surfaco 1 m2 estas premo 1 Pa. La aera atmosfero havas premon de ĉ. 100 000 Pa. Por eviti grandajn nombrojn, koncerne kaldronegojn en la praktiko oni aplikas la mezurunuon bar. 100 000 Pa estas 1 bar. La premon oni mezuras per manometroj.
Absoluta premo
En vakuo la premo estas nulo. Kompare al tiu nulvalora premo, la premo de la aera atmosfero havas premon de ĉ. 1 bar. Se la premon oni rilatigas al nulvalora premo, temas pri absoluta premo.
Superpremo
Se la premo superas la premon de aera atmosfero, la diferencon inter la du premoj oni nomas superpremo. Koncerne la kaldronegojn en la praktiko oni ĉiam mezuras kaj kalkulas superpremon, do la vorton: “premo”. oni komprenu: “superpremo”. Ekzemple, se la manometro de la kaldronego indikas premon 10 bar, fakte temas pri absoluta premo 11 bar.
Manometroj
Premon oni mezuras per manometroj. La plej gravaj specoj de manometroj estas:
Sifona manometro
Deklivtuba manometro
Membrana manometro
Tubrisorta manometro (manometro Bourdona)
Por mezuri malgrandajn premojn, oni uzas sifonan manometron. Ĝi estas U-forma vitrotubo ambaŭfine malfermita. Por tre malgrandaj premoj ĝi enhavas akvon, por iom pli grandaj premoj hidrargon. Unu fino de la tubo komunikiĝas kun la ekstera armosfero, la alia kun la spaco de mezurenda premo. Pro la premdiferenco la niveloj en la du branĉoj diferencas. La diferenco inter la niveloj rekte proporcias al la premo. Se la ŝargo estas akvo, unu milimetra diferenco signifas premon de 10 Pa.
Por mezuri treege malgrandajn premojn, oni uzas deklivtuban manometron. La principo de la deklivtuba manometro estas la sama, kiel tiu de la sifona, sed unu el la tubobranĉoj estas dekliva anstataŭ vertikala, tiel la sama nivel-leviĝo kaŭzas pli longan moviĝon laŭ dekliva direkto, kaj la indiko estas pli preciza.
Membrana manometro enhavas diskoforman, ondumitan membranon. La premo atingas ĝin ĉe unu flanko, pro tio ĝi reliefiĝas ĉe la alia flanko. La moviĝon de la membrano mekanismo transmisias al la nadlo. Tiu manometro estas oportuna nur por ne tre altaj premoj, ordinare ĝis 2,5 bar.
Tubrisorta manometro enhavas ronde kurbigitan, elastan kupran tubon. Unu el la finoj de la tubo estas fermita, la alia komunikiĝas kun la spaco de la mezurenda premo. La transversa sekco de la tubo estas ne ronda sed ovala. Pro la premo la ovala sekco fariĝas pli ronda, pro tio la kurbeco de la tubo iom rektiĝas. La moviĝon de la ne fiksita tubofino – kiu moviĝo estas proporcia al la premo – mekanismo transmisias al la nadlo. Tiu manometro estas tre oportuna por altaj premoj.
La proprecoj de akvo kaj akvovaporo
Se oni varmigas akvon en nefermita vazo, ĝia temperaturo kreskas. Se la temperaturo atingas 100 C-ojn, la akvo ekbolas. Tio signifas, ke vaporbobeloj aperas en la interno de la akvo, kaj ili leviĝas al la surfaco. La temperaturo de la produktita vaporo egalas kun tiu de la akvo. Por daŭra bolado oni devas daŭrigi la varmigon. Dum la plua varmigo la temperaturo de la akvo ne altiĝas, la transportitan termoenergion konsumas la vaporiĝo. Dum la vaporiĝo la kvanto de la akvo en la vazo daŭre malkreskas, kaj post sufiĉe da tempo la tuta kvanto fariĝas vaporo.
Se la forvaporigita akvo kemie estis pura, nenio postrestas en la vazo. Efektive ne troviĝas kemie pura akvo, ĝi ĉiam enhavas diversajn solvitajn substancojn, kaj la solvitaj substancoj post la forvaporigo restas en la akvosekcio de la kaldronego. Tian restaĵon oni nomas kaldronkrusto kaj kaldronfeĉo. Kaldronkrusto kovras la kaldronmantelon kaj ordinare ĝi firme adheras, kaldronfeĉo sedimentiĝas ĉe la fundo de la akvosekcio.
Párolgáshő és számítása
Párolgáshő zárt térben
Saturita vaporo
En la kaldronego la produktita vaporo super la akvonivelo havas la saman temperaturon kiel la akvo. Tian vaporon oni nomas saturita vaporo. Saturita vaporo estas travidebla kiel aero.
Supersaturita vaporo
Se la temperaturo de saturita vaporo iom malaltiĝas, ĝi komencas kondensiĝi. Malgrandetaj akvogutoj – aerosolo – aperas en ĝi, kiel en nebulo, kaj ĝi fariĝas ne travidebla. Tian vaporon oni nomas supersaturita vaporo, vulgare: humida vaporo. El tia vaporo konsistas ekzemple la nuboj. Supersaturita vaporo – koncerne kaldronegojn – ne estas dezirinda, ĉar ĝi enhavas malmulte da termoenergio, kaj ne estas konduktebla, ja ĝi baldaŭ tute kondensiĝos en formo de fluida akvo. Tian akvon oni nomas kondensakvo.
Kiel mezuri akvovaporon?
Kvankam vaporon oni ne povas pesi per pesilo, ĝian kvanton oni tamen kalkulas laŭ ĝia maso (en kilogramoj kaj tunoj), ĉar la maso de la origina akvo estas mezurebla. Aliflanke rekta mezuro tamen okazas laŭ volumeno. La mezurinstrumentojn vidu en la koncerna ĉapitro.
Supervarmigita vaporo
Kio okazas, se oni plu varmigas saturitan vaporon? Ĝia temperaturo altiĝas, kaj ankaŭ ĝia volumeno kreskas. Do la supervarmigita vaporo havas pli altan temperaturon, ol saturita vaporo de la sama premo. La diferencon inter la temperaturoj de supervarmigita kaj saturita vaporo oni nomas supervarmigiteco, kaj ĝi estas mezurata laŭ C. Supervarmigita vaporo estas saturita vaporo, plu varmigita, do ĝia produkto bezonas pli da termoenergio. Por propulsi turbinon supervarmigita vaporo estas multe pli favora ol saturita. Dum la funkciado de turbino la temperaturo de vaporo malaltiĝas, do en saturita vaporo aperas akvogutetoj, kiuj tre damaĝas la padelojn de la turbino. Supervarmigita vaporo enhavas pli da energio, ol samkvanta saturita vaporo, tio estas, ke ĝi povas plenumi pli grandan laboron. Pro tio modernaj turbinoj funkcias ekskluzive per supervarmigita vaporo.
Tamen, supervarmigita vaporo ne estas favora por hejtado, ĉar ĝi malfacile kondensiĝas en la hejtaparatoj, do malfacile liberigas la termoenergion malgraŭ sia alta temperaturo.
La strukturo de kaldronegoj
La strukturon de la diversspecaj kaldronegoj oni povas prezenti plej facile laŭ la historia evoluo de ilia konstruado.
Prakaldronegoj
La unuaj kaldronegoj estis simplaj kaldronoj kompakte fermitaj.
BILDOxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx
1. kaldronego 2. masonaĵo 3. fajrokrado
La spaco, fermita inter la kadronego, masonaĵo kaj fajrokrado nomiĝas: fajrosekcio. La hejtmaterialon oni enpuŝas tra la tiucela fermebla pordeto. La nutroaero estas konduktata en la fajrosekcion tra la cindrosekcio kaj fajrokrado. La fumgasoj fluas al la fumtubo tra la fumkanalo (4). La fumkanalo havas fumklapon (5).
La plej alta nivelo, hejtata de la fajro kaj fumgasoj, nomiĝas fajrolinio. La plej malalta permesata nivelo de la akvo estas la akvolinio. Por eviti difektiĝon de la kaldronego, la akvolinio laŭregule devas esti almenaŭ 10 cm-ojn pli alte ol la fajrolinio.
Hejtareo
Hejtareo estas tiu areo de la kaldronego, kiu kontaktas unuflanke kun fumgasoj, aliflanke kun akvo. Hejtareo estas mezurata en m2, kaj ĝi estas karakteriza parametro de la kaldronego. La vasteco de la hejtareo kaj la povumo de la kaldronego estas rekte proporciaj
Specifa povumo
Ankaŭ specifa povumo estas karakteriza parametro de la kaldronego. Ĝi estas nombro, kiu indikas la akvomason forvaporigitan per unu m2 de la hejtareo dum unu horo. Ĝia valoro estas kalkulebla laŭ la sekva ekvacio:
Ps = Pv/Ah
se Ps estas la specifa povumo en kg/h/m2; Pv estas vapora povumo en kg/h; Ah estas hejtareo en m2.
La malavantaĝoj de la prakaldronegoj
La povumo kaj profitdono de la malnovaj kaldronegoj estas malgranda. La starthejtado estas longdaŭra, la produktita vaporo estas malmulta, la ekspluato de termoenergio estas ne efikeca, ĉar la fumo trafluas mallongan kampon, kaj ĝi ankoraŭ en varmega stato forfluas en la fumtubon.
La plej gravaj klopodoj por plibonigi kaldronegojn:
1. Plirapidigi starthejtadon
2. Pliefikigi la ekspluaton de termoenergio
3. Plialtigi la premon de la produktita vaporo
Tiujn celojn oni povas realigi per plivastigo de hejtareo, redukto de la akvokvanto, rapida varieblo de la hejta povumo.
Kuŝcilindraj kaldronegoj
Ĉe difinita diametro oni povas plivastigi la hejtareon per longigo de la kaldronego. La korpo de tiaj kaldronegoj havas la formon de kuŝanta cilindro (5). La fajrosekcio estas fronte, sub la kaldronego. La flamo estas kondukata laŭlonge sub la tuta cilindro, tiel la ekspluato de la termoenergio estas pli efika, ol ĉe la prakaldronegoj.
Tamen, se la fajrosekcio estas sub la kaldronego, la efikeco ne estas ideala, ĉar la brulenergio varmigas ankaŭ la masonaĵon kaj disiĝas en la medio. Por redukti tiun perdon, oni grupigis la kaldronegojn, kaj provizis ilin per komuna masonaĵo. Tiaj kaldronegoj nomiĝas bateria kaldronego.
Vaporkupolo
Se la akvo tre intense bolas en la kaldronego, la produktata vaporo kunportas akvogutetojn. Por eviti, ke tiuj akvogutetoj atingu la vaporkonduktilojn, oni konstruas vaporkupolon sur la kaldronego. Ĝia celo estas elimini la akvogutetojn, disponigi puran saturitan vaporon. Sur la vaporkupolo ordinare troviĝas enira aperturo. Tie oni povas eniri la kaldroncilindron por purigado aŭ riparado. La enirajn aperturojn oni ŝtopas per fermoplato tiumaniere, ke ĝi troviĝas interne, kaj la premo kompakte premas ĝin al la randa kuŝejo. La fermoplato estas pli granda ol la aperturo, tial ĝi havas ovalan formon por esti elprenebla.
Flamtubaj kaldronegoj
Por plivastigi la hejtareon kaj redukti perdon de brulenergio, oni inventis la flamtubon. Flamtubo estas ŝtallamena tubo kun ebena aŭ ondumita mantelo. Ĝia diametro estas 0,5 - 1,5 m. Flamtubo povas esti ambaŭfine malfermita aŭ sakoforma. La dorsoflanko de sakoforma flamtubo povas esti plata aŭ ronde konveksa. Flamtubo estas fajrosekcio, en ĝi okazas la brulado. Ĉe karbohejtataj kaldronegoj la fajrokrado troviĝas en la flamtubo. Flamtubo estas interne de la kaldroncilindro, kaj ĝia tuta surfaco kontaktas kun akvo. La nova strukturo rezultis la sekvajn avantaĝojn:
1. Plivastiĝis la hejtareo, samtempe reduktiĝis la akvoŝargo. Tiel la kaldronego bezonas mallongan starthejtadon, kaj ĝi pli facile adaptiĝas al la varia vaporkonsumado.
2. La kampo, trafluata de la fumgasoj, plilongiĝis, ĉar ĝi inkluzivas kaj la flamtubon, kaj la fum-etapojn ĉirkaŭ la kaldroncilindro.
3. La fajrosekcio situas senpere en la kaldroncilindro, tiel la media energioperdo de la fajrosekcio estas nuligita. La malavantaĝo de la interna fajrosekcio estas, ke ĝiaj dimensioj estas limigitaj.
4. La fajrotubo fortikigas la intense prematan frontparton de la kaldroncilindro
Gallway tuboj
Por plua plivastigo de la hejtareo, oni muntis en la flamtubojn transversajn, oblikvajn akvotubojn, kiuj nomiĝas Gallway tuboj. Ili ne nur plivastigis la hejtareon, sed ankaŭ plifortikigis la flamtubon, kaj intensigis la cirkuladon de la akvo. Tamen, pro la disvastiĝo de ondumitaj flamtuboj, La Gallway tuboj iom post iom malaperis.
Ebenmantela kaj ondumita flamtuboj
Pro la intensa varmoŝarĝo, la termika dilato de la ebenmantela flamtubo superas tiun de la kaldroncilindro, kaj inter ili aperas streĉo. Por elimini tiun streĉon, oni komencis apliki ondumitajn flamtubojn. Ondoformo konsumas laŭlongajn streĉojn, kaj fortikigas la flamtubon. Aliflanke, fabriki ondumitajn flamtubojn estas komplike, do poste oni kombinis ebenmantelan kaj ondoforman flamtubojn. La elementoj estas kunfiksitaj per flanĝa interligaĵo.
Supervarmigilo
Supervarmigita vaporo estas produktata per supervarmigilo, kiu konsistas el tuboserpentoj. Ordinare ĝi situas en la unua returna kamero, kie la fumo, alfluanta senpere el la fajrosekcio, returniĝas al la dua fum-etapo. En la returna kamero estas alta temperaturo, do ĝi estas tegita per ŝamotaj brikoj.
Returna kamero
Fum-etapoj
Ĉe la fajrotubaj kaldronegoj la fum-etapoj plej ofte estas konstruitaj tiel, ke la fumo el la fajrotubo fluu al la returna kamero, poste plu antaŭen laŭ la unua flanko de la kaldroncilindro, fine laŭ la alia flanko en la fumkanalon. La aertiron de fumgasoj oni povas reguli ĉe la supervarmigilo – en la returna kamero – tiel, ke oni povas ricevi vaporon, supervarmigitan ĝis la bezonata grado, eĉ oni povas tute elimini la supervarmigilon ekzemple por starthejtado.
Fumgastubaj kaldronegoj
Alia maniero, por plivastigi la hejtareon, estas: apliki tubojn, tra kiuj fluas la fumgasoj. La pozicio de fumgastuboj estas horizontala, kaj ilin ĉirkaŭas akvo. Inter la fumgastuboj, en la kaldroncilindro, oni lasas interspacon, por facile atingi la la fundon de la cilindro okaze de purigado aŭ riparado. Fronte, en la masonaĵo, fermeblaj ŝtalpordetoj ebligas purigi la fumgastubojn. Ankaŭ la fajrosekcio troviĝas fronte, sub la kaldroncilindro. La aranĝo de la fum-etapoj estas la sekva: la flamo kaj fumgasoj el la fajrosekcio fluas ambaŭflanke kaj sub la kaldroncilindro. Malantaŭe ili returniĝas, tra la fumgastuboj ili fluas al la fronto, tie ili denove returniĝas, kaj laŭ la supra mantelo de la cilindro ili atingas la fumkanalon. Pro la fumgastuboj grave plivastiĝas la hejtareo kompare al la la akvokapacito de la kaldronego, aliflanke la fajrosekcio estas ekster la kaldroncilindro, ĝi ne povas esti interne, kiel en flamtubaj kaldronegoj.
Fumgastubaj kaldronegoj havas hejtareon de 10-100 m2, kaj ili produktas funkcian premon de 4-10 bar. Ilia averaĝa specifa povumo estas 12-16 kg/m2/h.
Kombinitaj kaldronegoj
Pro la kombinado de la kuŝcilindraj, flamtubaj kaj fumgastubaj kaldronegoj aperis novaj specoj de kaldronegoj. Jen, kelkaj kombinitaj specoj:
1. kaldronego Bolzano
2. kaldronego Tischbein
3. kaldronego Fairbrairn
4. Kaldronego HLG
5. kaldronego lokomobila
Kaldronego Bolzano
Ĝi konsistas el malsupra kuŝcilindra kaj supra fumgastuba kaldronego. Ambaŭ kadronegoj havas sian propran akvosekcion kaj vaporsekcion, kiuj komunikiĝas per la konduktiloj n-ro 1. kaj 2. Ambaŭ kaldronegoj bezonas propran tubgaŭĝon (nivelindikilon). La instalaĵo estas nutrata per akvo nur tra la supra kaldroncilindro, de tie la akvo fluas en la malsupran tra la konduktilo n-ro 1. Tiel, se aperas akvomanko en la supra parto, oni ne povas tuj nutri la malsupran parton, do estas pli ĝuste provizi ambaŭ partojn per nutrokonduktilo. Duoblaj vaporsekcio kaj akvosekcio estas malsekura situacio, ĉar – se la akvonivelo malleviĝas en la malsupra parto ĝis sub la fajrolinio – la kaldronmantelo povas reliefiĝi aŭ fendiĝi. Pro tio oni iom post iom ĉesis apliki duoblajn akvosekcion kaj vaporsekcion. La akvosekcio fariĝis komuna, vaporsekcio restis nur en la supra kaldroncilindro. Kaldronegoj Bolzano havas hejtareon de 50-200 m2, kaj vaporpremon de 6-12 bar. Averaĝa specifa povumo estas 12-15 m2/kg/h.
Kaldronego Tischbein
Ankaŭ ĝi konsistas el du kaldroncilindroj unu super la alia. La malsupra parto estas flamtuba, la supra estas fumgastuba. La du kaldroncilindroj komunikiĝas per unu aŭ du kuplostumpoj. En la supra cilindro inter la fumgastuboj troviĝas interspaco por facile atingi la fundon de la supra cilindro okaze de purigado aŭ riparado, kaj oni povas traŝovi sin el la supra cilindro en la malsupran. Sur la vaporkupolo kaj mantelo de la malsupra cilindro troviĝas eniraj aperturoj. La akvonivelo devas atingi ĝis super la fumgastuboj de la supra cilindro. Fronte de la masonaĵo troviĝas fermebla ŝtalpordeto por facile purigi la fumgastubojn. La supervarmigilo de la kaldronego Tischbein situas en la unua returna kamero, same, kiel ĉe flamtubaj kaldronegoj. La ordinara aranĝo de la fum-etapoj: en la flamtubo malantaŭen, tra la unua returna kamero – tuŝante la supervarmigilon – supren kaj antaŭen laŭ la fumgastuboj, poste tra la dua turnokamero ĉirkaŭ la supra cilindro malantaŭen, ĉe la malsupra cilindro malsupren, fine tra la fumkanalo en la fumtubon. La longa kampo trafluata de la fumgasoj grave plibonigas la efikecon. La kaldronego Tischbein en sia tempo fariĝis tre populara pro siaj masiva konstruo, simpla instaleblo kaj munteblo, kaj malgranda bazareo.
Kaldronego Fairbrairn
Esence ĝi estas kuŝcilindra, flamtuba kaldronego. La cindrokamero troviĝas inter la fajrotubo kaj fumgastubaro, por parte elimini la fulgantajn cindrerojn. Pro la cindrokamero oni povas apliki pli da fumgastuboj. La cindrokamero estas atingebla tra la enira aperturo, kiu troviĝas ĉe la supra parto de la kaldronego. Malsupre de la cindrokamero estas klapfermilo por ellasi la cindron. La fumgasoj fluas malantaŭen tra la flamtubo, cindrokamero kaj fumgastubaro, ĉe la returna kamero ili ŝanĝas direkton kaj venas antaŭen laŭ unu flanko de la kaldronmantelo, fine laŭ la alia flanko atingas la fumkanalon.
Koncerne la funkciajn parametrojn kaldronego Fairbrairn havas proprecojn, similajn al kaldronego Tischbein. Tamen, pro ĝia strukturo ne estas oportune provizi ĝin per supervarmigilo, do oni uzas ĝin plejparte nur por produkti saturitan vaporon. Ĝi bezonas pli longan bazareon ol la kaldronegoj Tischbein. Kaldronegoj Fairbrairn havas hejtareon de 50-300 m2, produktas funkcian premon de 6-12 bar. Ilia specifa povumo estas 6-12 kg/h/m2.
Kaldronego HLG (hungara produkto)
Ĝi havas tri fum-etapojn kaj vastan akvosekcion, estas flamtuba kaj fumgastuba. La kuŝcilindra aparato estas konstruita el veldita ŝtallameno. La hejtmaterialo povas esti gaso aŭ oleo. La unua fum-etapo estas la flamtubo kun ondumita mantelo. La pozicio de la flamtubo en la kadroncilindro estas ekscentra, por intensigi la akvocirkuladon. La dua kaj tria fum-etapo estas la fumgastuboj, kiuj troviĝas apud la flamtubo, paralele kun ĝi. La fumgasoj en la flamtubo fluas al la unua returna kamero, revenas ĝis la fronto tra la fumgastuboj pli proksimaj al la flamtubo, fine tra la pli malproksimaj fumgastuboj atingas la fumkanalon.
Kaldronego Thermopress (hungara produkto)
Ĝi estas kuŝcilindra, havas tri fum-etapojn, sakoforman flamtubon kun ebena mantelo, kaj fumgastubojn. La korpo estas konstruita el veldita ŝtallameno. Hejtmaterialo povas esti gaso aŭ oleo. La unua kaj dua fum-etapoj estas la flamtubo. Meze de la flamtubo la fumgasoj fluas ĝis la ronde konveksa dorsoflanko, rande ili revenas al la fronta returna kamero, kiu estas termoredukta, fine tra la fumgastuboj kaj dorsa fumokamero atingas la fumokanalon. La povumo de tiu tipo estas 0,3 – 2 t/h, maksimuma premo 8 – 12 bar
Kaldronego lokomobila
Ne koncerne la cindrokameron, ĝia strukturo similas al Kaldronego Fairbrairn, sed la flamtubo kune kun la fumgastubaro estas fiksita la la fasado per facile dismuntebla flanĝa interligaĵo, do la internaĵon oni povas eltiri el la mantelo por senkrustigi.
La lokomobilajn kaldronegojn plej ofte oni konstruas sen masonaĵo. Por eviti energioperdojn oni izolas ilin per varmizola fibraĵo. La varmizolan tavolon ŝirmas lada tegaĵo. La supervarmigilo troviĝas en la malantaŭa lada fumokamero. La produktita vaporo plej ofte propulsas vapormaŝinon konstruitan sur la kaldronego mem. Tiel la bezonata bazareo estas malgranda, samtempe reduktiĝas la energioperdo, ja la komuna ekstera surfaco estas malpli vasta ol ĉe apartaj instalaĵoj, kaj oni ne bezonas longe kondukti la vaporon. Tamen, la ekspluato de termoenergio estas malpli efikeca ol ĉe kaldronegoj Fairbrairn kaj Tischbein. Malgraŭ tio, pro la malgranda bazareo kaj nebezona masonaĵo, lokomobilaj kaldronegoj iam estis vaste popularaj. Ili havas hejtareon de 10-100 m2, kaj produktas funkcian premon de 8-16 bar. Ilia specifa povumo estas 15-20 kg/h/m2.
Transportebla kaldronego lokomobila
Ankaŭ la transportebla varianto de lokomobila kaldronego apartenas al la kombinitaj kaldronegoj. Iam ĝi estis uzata por propulsi agrikulturajn maŝinojn, ekz. draŝ-maŝinon. La koncerna kaldronego konsistas el kuŝcilindro kaj el prismoforma fajrosekcio. La edroj de la fajrosekcio estas ebenaj, do oni devas fortikigi la mantelon per fiksostangoj kaj fiksoŝraŭboj por ke ili ne reliefiĝu. La fiksostangoj kaj fiksoŝraŭboj en la centro havas laŭaksan fundan boraĵon, por ke ilia rompiĝo estu tuj rimarkebla. Okaze de rompiĝo ili ĉiam rompiĝas ĉe la fikspunktoj, do tra la boraĵo ekfluas la akvo aŭ vaporo, kaj oni tuj rimarkas la difekton. La kaldronego havas plurajn fermeblajn aperturojn por la purigado: unu grandan eniran aperturon en la cilindromantelo kaj kelkajn malgrandajn en ceteraj lokoj. La fumgastubojn oni povas purigi tra la pordeto de la fumkamero. Tiuj kaldronegoj havas hejtareon de 6-20 m2; ili produktas funkcian premon de 6-12 bar. La specifa povumo estas 15-20 kg/h/m2.
Starcilindraj kaldronegoj
Ankaŭ la starcilindraj kaldronegoj kun interna fajrosekcio apartenas al la kombinitaj kaldronegoj. Se fumgasoj fluas tra la tubaro temas pri fumgastuboj, se akvo cirkulas tie, ili estas akvotuboj. La fig. 14. prezentas starcilindran kaldronegon kun interna fajrosekcio kaj vertikalaj fumgastuboj. La malsupran fikspunkton de la fumgastuboj tre damaĝas la alta temperaturo de la fajrosekcio, kaj tio, ke la fundo de la akvosekcio ofte fariĝas kovrita de kaldronkrusto, kiun el la malvastaj interspacoj oni malfacile povas forigi. Pro la intensaj damaĝoj oni devas ofte ŝanĝi la fumtubojn, kaj multfoje purigi ilin pro la fulgo kaj flugcindro. La rond-forma fajrokrado kuŝas ĉe la fundo de la flamtubo, sur ĝia bazo.
La fig. 15. prezentas starcilindran kadronegon kun horizontalaj akvotuboj. La horizontalaj akvotuboj havas pli grandan diametron ol la vertikalaj fumgastuboj, kaj ili estas velditaj al la mantelo de la flamtubo. La aperturoj sur la cilindromantelo ebligas forigi la kaldronkruston el la akvotuboj.
La kaldronego de fig. 16. havas interesan strukturon. El la horizontalaj akvotuboj disbranĉiĝas vertikalaj. La flamtubo estas dividita en du partojn. La fumgasoj frontflanke fluas supren, dorsflanke malsupren ĝis la fumkanalo, do tiu kaldronego havas du fum-etapojn.
Starcilindraj kaldronegoj havas hejtareon de 4-30 m2; ili produktas funkcian premon de 4-12 bar. Specifa povumo estas 15-20 kg/h/m2.
Akvotubaj kaldronegoj
Ĉe la kaldronegoj, ĝis nun prezentitaj, la dimensioj de la kaldroncilindro limigas la hejtareon. La kaldroncilindroj ne povas esti laŭplaĉe grandaj, ilian mezuron limigas postulatoj pri fortikeco, fabrikeblo, transporteblo ktp. Ju pli granda estas la cilindra diametro kaj bezonata funkcia premo, des pli fortika cilindro estas bezonata. Aliflanke, por profitdone funkciigi turbinojn oni bezonas kaldronegojn de alta premo kaj vasta hejtareo. Tiujn du postulatojn oni ne povas kontentigi per la prezentitaj kaldronegoj. Por konstrui kaldronegojn de granda povumo kaj alta premo oni bezonis alian strukturon, tial aperis la akvotubaj kaldronegoj.
La esenco de akvotubaj kaldronegoj estas tubosistemo, plenigita per akvo, kiu komunikiĝas kun la kaldroncilindro. La diametro de akvotuboj estas maksimume 100 mm. La mantelo de tiuj tuboj estas nur 3 mm-ojn dika, ili tamen toleras altegan premon. La plejparto de hejtareo konsistas el la akvotuboj. La tasko de la supraj kaldroncilindroj estas nur apartigi la produktitan vaporon disde la akvo. La malsupraj cilindroj ebligas purigi kaj cirkuligi la akvon.
Laŭ la pozicio de akvotuboj oni distingas du specojn de akvotubaj kaldronegoj: deklivtubajn kaj krut-tubajn kaldronegojn.
Deklivtubaj kaldronegoj
La fig. 17. prezentas skemon de deklivtuba kaldronego. (La akvocirkulado estas indikita.) La cirkulado okazas pro tio, ke la vaporo, produktita en la tuboj, rapide leviĝas, kaj la malsupran spacon okupas akvo alfluanta tra la faltuboj de la kaldronego.
Kombinitaj akvotubaj kaldronegoj
Kadronego CK (hungara produkto)
Ĝi estas kuŝpozicia akvotuba kaj fumgastuba kaldronego. La aparato havas tri fum-etapojn kaj sako-forman fajrosekcion. La korpo estas konstruita el veldita ŝtallameno. La hejtmaterialo povas esti gaso aŭ oleo. Super la fajrosekcio troviĝas kvar vicoj da deklivaj akvotuboj laŭ angulo de 15 al horizontalo. La fumgasoj fluas ĝis la dorsa flako de la fajrosekcio, returne ili trafluas la interspacojn de la akvotubaro, fine tra la horizontalaj fumgastuboj atingas la fumkanalon. Povumo estas maksimume 2,5 t/h, premo 4 bar.
Krut-tubaj kaldronegoj
En la krut-tubaj kaldronegoj la cirkuladon kaŭzas tio, ke la fronta tubaro estas pli intense hejtata ol la dorsa, do en la frontaj tuboj pli abunde produktiĝas vaporo ol en la dorsaj. La akvo en la frontaj tuboj fluas supren, la spacon okupas malpli varmega akvofrakcio, alfluanta tra la dorsaj tuboj kaj malsupra cilindro (fig. 18.).
Plenradiataj kaldronegoj
Oni povas konstati, ke la krut-tubaj kaldronegoj komence havis plurajn cilindrojn, kiuj reciproke interkomunikiĝis tra la tubofaskoj. Dum la evoluo la nombro de la cilindroj reduktiĝis je granda supra kaj malgranda malsupra cilindroj, lastatempe eĉ la malsupra cilindro malaperas, kaj anstataŭ ĝi oni aplikas nur distribuan kameron, kiu interkomunikigas la tubaron (fig. 19.). Pro tiu ennovigo la tuboj povas esti laŭplaĉe aranĝitaj, kaj deklivaj tuboj povas esti kombinitaj kun krutaj. La tuboj situas laŭ ĉiu el la kvar flankoj de la fajrosekcio, por efike ekspluati la radiantan termoenergion. La cirkuladon de la akvo kaŭzas tio, ke la distribuaj kameroj komunikiĝas kun la cilindro ankaŭ tra la faltuboj. La faltuboj povas esti interne de la masonaĵo eĉ ekster la konstruo. En modernaj kaldronegoj ili troviĝas nur ekstere. La skizita strukturo povas kaŭzi tre intensan akvocirkuladon. Tia kaldronego nomiĝas: plenradiata kaldronego.
Trudcirkulaj kaldronegoj
Kaldronego La Mont
Kaldronego Benson
Kaldronego Ramzin
Kaldronegoj de nerekta forvaporigo
Kaldronego Schmidt
Kaldronego Löfler
Giskorpaj kaldronegoj
Kaldronegoj por supervarma akvo
La detaloj de la kaldronegoj
Distribuaj kaj kolektaj kameroj
Supervarmigiloj
Varmigiloj por nutroakvo
Fajrosekcio
Masonaĵoj de kaldronegoj
Varmizolado
Bruligaj aparatoj
Fajrokrada bruligado
Fajrokradoj
Senmovaj fajrokradoj
Horizontala fajrokrado
Dekliva fajrokrado
Kaskada fajrokrado
Movaj fajrokradoj
Ĉenkradoj
Paskradoj
Ŝovkradoj
Reŝovaj kradoj
Mikskradoj
Kritiko pri la mekanikaj kradoj
Dimensioj de kradoj
Povumo de kradoj
Bruligado sen fajrokrado
Blovbruligaj flambekoj
Karbomuelaj aparatoj
Pistilaj kaj batpadelaj muelaparatoj
Rulpecaj muelaparatoj
Tubaj muelaparatoj
Aparatoj por antaŭprepari karbopulvoron
Deponejoj por karbopulvoro
Transporttuboj por karbopulvoro
Muela bruligado
Ciklona bruligado
Skorioforigaj aparatoj
Nutroaero
Varmigiloj por nutroaero
Natura aertiro
Artefarita aertiro
Subblovo
Vaporblovo al la nutroaero
Mezurinstrumentoj
La profitdona sed medioprotekta funkciado de la industriaj kaldronegoj nepre bezonas fideblan mezuradon kaj urĝan intervenon en necesa okazo. La efika kaj sekura funkciado de la mezurinstrumentoj kaj reguliloj, kiuj ofte estas multekostaj, dependas de la sekvaj ĉefaj cirkonstancoj:
– ĝuste elektitaj instrumentoj
– laŭregula instalado
– laŭregula manipulado kaj prizorgado
Mezurteknikaj bazaj principoj
Mezuri ian parametron, signifas tion, ke oni komparas la mezurendan valoron al la mezurunuo, kaj konstatas, kiomoble pli granda estas la valoro ol la mezurunuo.
mezurita valoro = indikita valoro × mezurunuo
La mezurinstrumentoj indikas la mezurvaloron analoge (ekz. per moviĝo de nadlo), aŭ diĝite (per ciferoj). La indikita valoro ne nepre egalas kun la efektiva valoro, ĉar mezurado ĉiam havas erarmarĝenojn. La diferencon inter la efektiva kaj indikita valoro oni nomas ekarto. (Ne forgesu, ke la efektiva valoro ĉiam estas fiktiva, ĉar sen mezurado oni neniel povas indiki ĝin.)
Relativa eraro estas:
– aŭ la kvociento de ekarto kaj supra mezurlimeso,
– aŭ la kvociento de ekarto kaj mezurintervalo.
Ekzemple: Termometro de mezurintervalo 600–1200 C indikas temperaturon de 675 C. La efektiva temperaturo estas 700 C.
La relativa eraro laŭ supra mezurlimeso estas: (675 - 700) / 1200 = - 0,0208 tio estas - 2,08%
La relativa eraro laŭ mezurintervalo estas: (675 - 700) / 600 = - 0,0416 tio estas - 4,16%
La precizecon de la indiko limigas la plej malgranda skalero de la mezurinstrumento. Por elekti la oportunajn mezurinstrumentojn oni devas observi la mezurintervalon kaj erarmarĝenon. Elekti pli precizan mezurinstrumenton ol la necesa, estas multekosta eraro.
Nombrado de volumenfluo
Padelrada nombrilo por volumenfluo
Tiuj instrumentoj estas uzataj por nombri la volumenfluon de fluidoj, kiuj havas malgrandan viskozecon. En la flu-nombrilo Optima Standard (hungara produkto) la mezurata fluido atingas la padelojn en pluraj faskoj laŭ tanĝanto. La fluido rapidege fluas tra la malvastaj truoj, do ĝi nombras eĉ malgrandajn kvantojn. Apliki tiajn nombrilojn estas oportune, nur se la perdita premo ne kaŭzas problemojn en la teknologio.
Helica nombrilo por volumenfluo
Ankaŭ ĝi estas taŭga por nombri volumenfluon de ne tre viskozecaj fluidoj.
Turbina nombrilo por volumenfluoj
Ĝi povas nombri volumenfluon de ne tre viskozecaj fluidoj, kaj tiun de gasoj. Antaŭ kaj post la turbino direktaj aloj rektigas la fluadon. La fluado turnas la helicajn padelojn de la turbino. La rivolufrekvenco estas proporcia al la flurapideco.
La padeloj de la turbino preterpasas induktan sensilon, kiu ellasas elektrajn impulsojn. Dum unu turno aperas tiom da impulsoj, kiom da padeloj la turbino havas, do la denseco de impulsoj estas proporcia al la flurapideco.
Ovaldentrada nombrilo por volumenfluoj
Ĝi estas aplikebla por fluidoj en tre vasta viskozeca intervalo. La precizecon influas la viskozeco de la mezurata fluido. La ovalformaj dentradoj pro la premdiferenco rotacias. Dum unu turno kvaroble tiom da fluido trafluas, kiom da spaco estas inter la mantelo kaj ovala dentrado. La rotacion magneta kluĉo peras al la indikilo.
Klappadela nombrilo por volumenfluoj
Nivelindikiloj
Kontrolkrano
La plej simpla instrumento por indiki la akvonivelon konsistas el du kranoj. Unu el ili estas ĉe la plej malalta permesata akvonivelo, la alia pli alte, tiel, ke ili interkomunikiĝas kun la interna spaco de la kaldronego. La kontrolo de akvonivelo okazas tiel, ke oni malŝtopas ambaŭ kranojn por unu momento, unu post la alia. La akvonivelo estas ĝusta, se el la malsupra krano elfluas akvo, el la supra vaporo. Kontrolkranojn oni jam delonge ne uzas ĉe kaldronegoj, ĉar ili ne kontinue indikas, kaj ne montras la precizan akvonivelon.
Vitrotuba nivelindikilo
Helpe de travideblaj nivelindikiloj oni povas pervide observi la akvonivelon. En malnovaj nivelindikiloj estas vertikala, termorezista vitrotubo, kiu per du kranoj interkomunikiĝas kun la interna spaco de la kaldronego, do – laŭ la leĝo de interkomunikiĝantaj vazoj – la akvonivelo en la tubo estas sama, kiel en la kaldronego. Malsupre troviĝas ankaŭ tria krano, kiu direktiĝas al la ekstera spaco. Ĝi ebligas la purigadon per vaporblovo. La sekureco de vitrotubaj nivelindikiloj ne estas kontentiga, ĉar okaze de tubofendiĝo la elblovanta vaporo kaj varma akvo povas brulvundi la manipuliston, kaj en tia okazo ŝtopi la kranojn estas malfacile.
Refraktaj nivelindikiloj
Inter la supra kaj malsupra krano estas kava metalkorpo, kies fronton fermas dika vitrotabulo dense kanelita ĉe la interna flanko. Tie, kie estas vaporo malantaŭ la vitrotabulo, la vitro pro la refrakto reflektas la lumon, kaj ĝi ŝajnas blanka, tie, kie troviĝas akvo (kies refrakta indico preskaŭ egalas kun la vitro) oni vidas la malhelan fonon, do tiu parto ŝajnas nigra. La vitrotabulo estas tiel dika, ke ĝi neniel defalas el la kadro, eĉ se ĝi fendiĝas.
Forlokitaj nivelindikiloj
Forlokita nivelindikilo mekanika
Ĉe la tre altaj kaldronegoj krom la lokaj nivelindikiloj oni aplikas ankaŭ forlokitajn nivelindikilojn. Mekanika nivelindikilo funkcias per flosaĵo, kiu troviĝas en la kaldronego, kaj kies pozicion diversaj mekanikaj elementoj peras ĝis la indikilo. La malavantaĝo de la aparato estas, ke ĝian kompaktecon oni devas prizorgi, kaj tio, ke ĝi konsiderinde la rezistas kontraŭ la movo. Ĝi povas esti nur kompletiga mezurinstrumento.
Forlokita nivelindikilo hidrostatika
La esenco de la aparato estas U-forma tubo, parte enhavanta helpfluidon, kies specifa pezo estas pli granda ol tiu de la akvo. La peza helpfluido restas malsupre en la sifono. Unu el la branĉoj de la sifono komunikiĝas kun la akvosekcio, la alia kun la vaporsekcio. Tiu ĉi lasta branĉo supre havas kondensujon, en kiu kondensiĝas la vaporo, kaj la branĉo pleniĝas de akvo. Do, hidrostatika premo en la vaporflanka branĉo estas pli alta, ol en la akvoflanka, pro tio la nivelo de la helpfluido diferencas en la du branĉoj. La diferenco estas proporcia al la akvonivelo, kaj ĝi estas pervide observebla. La helpfluido devas esti tia, ke ĝi eĉ post longa tempo ne miksiĝu, aŭ ŝanĝiĝu pro la akvo. La avantaĝo de tia nivelindikilo estas, ke ĝi havas nenian mekanikan elementon, la malavantaĝo estas tio, ke oni ne povas purigi ĝin per vaporblovo. Ĝi povas esti nur kompletiga mezurinstrumento.
Regulado
Bazaj principoj de regulado
Regulado estas tia direktado, en kiu la dispono kaj interveno okazas surbaze de la diferenco inter la efektiva kaj postulata valoro de la regulata parametro, kaj tiu diferenco reduktiĝas pro la regulado. La funkcia ĉeno de regulado funkcias en fermita ciklo.
La regulada sfero konsistas el regulata sekcio kaj regulinstalaĵo.
La organoj de la regulinstalaĵo estas:
– sensilo
Ĝi ellasas kontrolan impulson, kiu estas proporcia al la regulata parametro.
– baza impulsilo
Ĝi ellasas bazan impulson, kiu estas samspeca kiel la impulso de la sensilo, do la impulsoj estas taŭgaj por kompari ilin.
diferenca impulsilo
Ĝi komparas la bazan kaj kontrolan impulsojn, kaj ellasas disponan impulson, kiu estas proporcia al la diferenco inter ili.
modifa impulsilo
Ĝi modifas la laŭtempan variadon de la dispona impulso laŭ difinita reguleco.
amplifatoro
Helpe de kromenergio ĝi transformas la malfortajn impulsojn de la modifa impulsilo en pli fortajn sen ŝanĝi ilian laŭtempan karakteron.
(La modifa impulsilo kaj amplifatoro ofte estas la sama organo, ekz. relajso.)
disponilo
Ĝi realigas la disponajn impulsojn, do movas la reguladan organon tiel, ke ĝi senpere regulu la regulatan sekcion per la modifitaj parametroj por atingi la postulatan valoron.
regulada organo
Ĝi senpere regulas ian parametron de la regulata sekcio.
La menciitaj organoj ne nepre estas apartaj strukturaj elementoj.
En ekzakta senco regulado estas nur tio, se la funkcia ĉeno de regulado funkcias en fermita ciklo. Se la funkcia ĉeno estas malfermita, temas pri regado. Ekzemple:
Subĉiele termosensilo (termostato) ellasas kontrolajn impulsojn pri la ekstera temperaturo. Se la ekstera temperaturo malaltiĝas, la disponilo intensigas la hejtadon, por ke la temperaturo en la domo ne malaltiĝu. Tio estas malfermita ĉeno, ĉar la ekstera kaj interna temperaturoj ne senpere interrilatas. Ekzemple malfermita fenestro povas rompi la ekvilibron. La funkcia ĉeno rompiĝas inter la ekstera kaj interna temperaturoj, do temas pri regado, kaj ne pri regulado. Tian malfermitan funkcian ĉenon oni nomas regada linio.
Se la hejtadon oni regulas, la termostato estas en la domo, tiel la ŝanĝiĝo de la interna temperaturo influas la la hejtadon, la hejtado influas la internan temperaturon, ĝi denove la hejtadon ktp. do la funkcia ĉeno fermiĝas.
Sekurigaj valvoj
Altamplitudaj sekurigaj valvoj
Sekuriga sifono
Klapvalvoj
Vaporvalvoj
Dilatujoj
Cirkulaj kaj ceteraj konduktaj tuboj
Malŝargaj kaj senfeĉigaj kranoj kaj valvoj
Vapordistribuado
Akvonutraj aparatoj
Vaporaj injektoroj
Piŝtaj nutropumpiloj
Centrifugaj nutropumpiloj
Aŭtomataj nutroaparatoj
Nutroreguligaj aparatoj
Antaŭprepari nutroakvon
Malmoleco de akvo
Grado de akva malmoleco
Lesiveco de akvo
Kruda akvo
Pluvakvo
Naturaj supraj akvoj
Grundakvo
Trinkakvo
Purigi akvon
Durva szennyeződések eltávolítása
Kribriloj, filtriloj
Sedimentigaj basenoj
Forigi koloidajn szennyeződéseket
Koagulado
Filtri per aktiva karbo
Senacidigo
Forigo de feraj kaj manganaj jonoj
Akvomoligo
Forigi karbonatojn
Akvomalmoligaj rimedoj per koagulado
Termika akvomoligo
Jonŝanĝa akvomoligo
Sensaligo
Forigi silician acidon
Sengasigo
Antaŭprepari nutroakvon
Postulatoj pri la nutroakvo
Postulatoj pri la ŝargakvo
Antaŭpreparo de akvo ĉe kaldronegoj de vasta akvosekcio
Antaŭpreparo de akvo ĉe malgrandaj kaldronegoj
Senoleigo
Produkti puran vaporon
Senlesivigi kaj senfeĉigi kaldronegojn
Dejektoro
Kiel elekti rimedon por la purigi nutroakvon?
Antaŭprepari termoreduktan akvon
Antaŭprepari akvon por nukleaj centraloj
Kiel purigi kaldronegojn?
Interna purigado
Kemia purigado
Ekstera purigado
Purigi varmigilojn de nutroakvo
Purigi supervarmigilojn
Manipulado de kaldronegoj
Sinpreparo por ekhejti
Kontroli kompaktecon
Ekbruligi
Manipuli la fajrokradon kaj fajrosekcion dum starthejtado
Manipuli kaldronegojn dum funkciado
Manipuli fajrosekcion de movkrada kaldronego
La principoj pri profitdona manipulado de movkradaj kaldronegoj
Kiel forbruligi malbonkvalitajn solidajn hejtmaterialojn?
Misfunkcio (üzemzavar)
Laŭregule ĉesigi funkciadon de la kaldronego
Efikeca faktoro de kaldronegoj
Rimedoj por pogresigi efikecon de kaldronegoj
Termoenergiaj perdoj dum la funkciado de kaldronegoj
Perdoj pro nebruligita frakcio de hejtmaterialo
Fumtubaj perdoj
Perdoj pro radiado kaj termokonduktado
Bilanco pri termoenergio
Perdoj pro senlesivigo kaj senfeĉigo
Perdoj pro deĵora funkciado
Perdoj pro la starthejtado
Perdoj pro varia vaporkonsumado
Du specaj efikecoj de kaldronegoj
Konsiloj koncerne malgrandajn kaldronegojn
Kontroli la funkciadon de kaldronegoj 209
xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx
Vortolisto
(Atentu! Multaj el la vortoj kaj esprimoj estas miaj proponoj, kiuj en la koncerna
senco ne estas registritaj en aliaj vortaroj. Tion indikas la noto "Propra:" aŭ "P:")
absoluta premo – abszolút nyomás
acido – sav
adaptiĝi – alkalmazkodni
adhera – tapadó
aerosolo – aerosol
aertiro – huzat
agregostato – halmazállapot
aktiva karbo – aktív szén
akvokapacito – vízbefogadó képesség
akvokvanto – vízmennyiség
akvolinio – vízvonal [Propra: la plej malalta permesita alvonivelo en la akvosekcio de kaldronego, kiu devas esti almenaŭ 100 mm-ojn pli alte, ol la fajrolinio.]
akvomanko – vízhiány
akvomoligo – vízlágyítás [P: Procedo, per kiu oni eliminas el la akvo la solvitajn kloridojn, sulfatojn kaj hidrokarbonatojn de kalcio kaj magnezio.]
akvonivelo – vízszint, vízmagasság [P: La alteco de la akvosurfaco en la akvosekcio de kaldronego, aŭ en iu ajn akvujo.]
akvonutra instalaĵo – tápberendezés (vízbetápláló berendezés)
akvosekcio – víztér (pl. kazáné) [P: Distingebla spaco en la kaldronego kiu enhavas la akvoŝargon.]
akvoŝargo – víztöltet, kazánvíz [Akvo en la akvosekcio de kaldronego, kies varmigo aŭ forvaporigo estas la celo de la funkciado.]
akvotuba kaldronego – vízcsöves kazán [Speco de kaldronego, kiu la ŝargakvon forvaporigas en ŝtaltuboj varmradiataj aŭ ĉirkaŭfluataj de varmegaj fumgasoj.]
akvotubo – vízcső [Ŝtaltubo, varmradiata aŭ ĉirkaŭfluata de varmegaj fumgasoj, en kiu la ŝargakvo forvaporiĝas.]
alta premo – magas nyomás
altamplituda sekuriga valvo – magasemelkedésű biztonsági szelep [Sekuriga valvo, en kiu la leviĝo de valvodisko estas almenaŭ 25 % de la traflua diametro.]
artefarita aertiro – mesterséges huzat [Aertiro, kiu realiĝas ne pro la leviĝantaj varmaj fumgasoj, sed pro ekstera trudforto ekz. ventilatoro, vaporblovo ktp.]
atmosfero – légkör
aŭtomata – önműködő [Funkcianta sen ekstera regado.]
bateria kaldronego – telepes kazán [Kaldronega sistemo, kiu konsistas el pluraj kaldronegoj havantaj komunan masonaĵon.]
batkompaktigi – ledöngölni, betömöríteni
batpadela muelaparato – verőlapátos malom (örlőberendezés)
bazareo – alapterület
bilanco – mérleg [P: La sumo de gajnoj (kiel pozitivaj elementoj) kaj perdoj (kiel negativaj elementoj). RIM: Mi plivastigis la sencon de tiu vorto rilate al PIV.]
blovbruliga flambeko – szénporégő
karbopulvora hejtado – szénportüzelés
brilo – fény
brulenergio – égéshő [La teoria termoenergio, kiu produktiĝus per la forbrulo de la koncerna substanco sen ia ajn perdo.]
brulgaso – [Gaso, destinita por forbruligi ĝin.]
bruliga aparato – tüzelőberendezés
bruliva – éghető [Tia, ke ĝi povas bruli.]
brulprocezo – égési folyamat [Sinsekvo de fenomenoj ekde la varmiĝo de hejtmaterialo ĝis la plena forbrulo.]
brulproduktaĵo – [Ĉiu el la substancoj, kiuj produktiĝis el forbrulinta substanco, precipe la gasaj.]
brulpunkto – [Tiu temperaturo, en kiu la koncerna substanco (se ĉeestas oksigeno) ekbrulas, kaj daŭre brulas plu.]
brulrapideco – [La rapideco de la propagiĝo de brulado en la koncerna materio.]
brultemperaturo – [La temperaturo de la brulanta frakcio de iu materio.]
bruna karbo – barnaszén
butano – bután C4H10
centrifuga nutropumpilo – centrifugál-tápszivattyú
ciklona bruligado – ciklontüzelés
cilindromantelo – hengerpalást, hengerfal
cindrokamero – hamukamra
cindrokesto – hamuszekrény
cindrorezulta komponero – hamuképző összetevő
cindrorezulta substanco – hamuképző anyag
cindrosekcio – hamutér
cirkulado – keringés
cirkuligi – keringtet
ĉenkrado – láncrostély
damaĝi – károsítani
damaĝo – ártalom
daŭra – tartós, folyamatos
dejektoro – dejektor [Ekstera aparato, kiu interkomunikiĝas kun la akvosekcio de la kaldronego tra konduktiloj, kaj kiu estas destinita por apartigi la kaldronfeĉon, kaj parte moligi la ŝargakvon per natrio-karbonato.]
deĵora funkciado – készenléti üzem(mód) [Minimuma funkciado de kaldronego, kiam ĝi fakte ne produktas vaporon en konsiderinda kvanto, sed estas preta tuj ekprodukti ĝin okaze de bezono.]
dekliva fajrokrado – ferde rostély
deklivtuba kaldronego – ferdecsöves kazán
deklivtuba manometro – ferdecsöves manométer
dilatiĝi – kiterjed
dimensio – kiterjedés, méret (hosszúság, szélesség, magasság)
distribua kamero – osztókamra
dorsa flako – hátulsó oldal
dorsoflanko – hátoldal
draŝ-maŝino – cséplőgép
ebena – sík
edro – lap (mértani testé)
efikeca – hatékonysági
efikeca faktoro – hatásfok
ekbruligi – meggyújt
ekscentra – excentrikus, nem központos
ekspansio – hirtelen térfogatnövekedés
eksploda frakcio – robbanó anyagrész
eksplodeca brulado – robbanésszerű égés
ekspluati – kiaknázni, kihasználni
ekstera termoprovizo – külső hőközlés
elementa karbo – elemi szén
elflua rapideco – kiáramlási sebesség
elimini – kiküszöböl
ellasi – kibocsát
elprenebla – kivehető, kiemelhető
energioperdo – energiaveszteség
enira aperturo – bebúvónyílás
enira aperturo – búvónyílás
ennovigo – újítás
estingiĝi – kialszik (égés)
etendiĝas – nyúlik, terjed, ér (vmeddig)
etil-merkaptano – etil-merkaptán
fabrikeblo – gyárthatóság
fajra flanko – tűzoldal [El la du flankoj de iu surfaco tiu, kiun senpere atingas varmegaj fumgasoj.]
fajroestingado – tűzoltás
fajrokrada bruligado – rostélytüzelés
fajrokrado – rostély
fajrolinio – tűzvonal [Fiktiva horizontala linio, kiu tuŝas la plej altan punkton de la hejtsurfacoj.]
fajrosekcio – [Tiu distingebla spaco en la kaldronego, kie dum laŭregula funkciado okazas brulado.]
falsa aertiro – hamis levegő [damaĝa aerfluo, kiu evitas la brulprocezon, kaj tiel reduktas la efikecon de la funkciado.]
faltubo – [tubo, en kiu akvo fluas malsupren sole pro la gravito aŭ gravita diferenco.]
fandi – megolvaszt (közönséges hőmérsékleten szilárd anyagot)
fasado – homlokfal
favora – kedvező
fendiĝi – felhasadni
fenomeno – jelenség
fermoplato – zárófedél
fero – vas
fiksostango – támrúd
fiksoŝraŭbo – támcsavar
fikspunkto – rögzítési pont
filtrilo – szűrő (finom szűrő)
flambeko – égő
flamforŝvebo – lángleszakadás
flami – lángol
flamo – láng
flamo forŝvebas – leszakad (a) láng
flamospeco – lángfajta
flamsuperfluada perdo – kilángolási veszteség
flamtuba kaldronego – lángcsöves kazán
flamtubo – lángcső
flanĝa interligaĵo – karimás kötés
flugcindro – szállóhamu
flui – folyik, áramlik
fluida – folyékony
fluido – folyadék
likvo – folyadék
forigi – eltávolít
fortikeco – szilárdság
fortikigi – megerősít, megszilárdít
fronta – elülső
frontparto – elülső rész
fulgo – korom
fum-etapo – füstjárat (huzam) [PROPRA VORTUZO: Ĉiu el la spacoj de la kaldronego, kie fumo fluas sen ŝanĝi la direkton]
fum-etapo – huzam (lásd: füstjárat)
fumgas-analizado – füstgázelemzés
fumgasa perdo – füstgázveszteség
fumgaso – füstgáz
fumgastubo – füstcső [PROPRA VORTUZO: Ĉiu el la ŝtalaj tuboj en kaldronego, kiuj situas en la kaldronakvo, kaj tra kiuj fluas varmegaj fumgasoj, por transporti la termoenergion al la kaldronakvo.]
fumkamero – füstkamra
fumkanalo – füstcsatorna
fumklapo – füstcsappantyú
fumo – füst
fumtuba perdo – kéményveszteség
fumtubo – kémény
funda boraĵo – vakfurat (zsákfurat)
funda boraĵo – zsákfurat (vakfurat)
fundo – fenék
funkcia premo – üzemi nyomás
funkciado – üzemelés
funkciaj parametroj – üzemi jellemzők
gashejtado – gázfűtés
gasmanka – gázszegény
gaso – gáz
gasriĉa – gázdús
giskorpa kaldronego – öntötvas kazán
grado – 1. mérték 2. fok
grado de akva malmoleco – vizkeménységi fok
grafito – grafit
grajno – szemcse
grajnomezuro – szemcseméret
graseca – zsírszerű
grundakvo – talajvíz
hejtado – fútés (tüzelés)
hejtaparato – fútőkészülék
hejtareo – fűtőfelület (fűtött felület nagysága)
hejtmateriala perdo – tüzelőanyag-veszteség
hejtmaterialo – tüzelőanyag
hejtotekniko – fűtéstechnika
hejtsurfaco – fűtőfelület [Ĉiu el la surfacoj en la kaldronego kiu kontaktiĝas ĉe unu flanko kun la ŝargakvo, ĉe alia flanko kun varmegaj fumgasoj.]
hejtvaloro – fűtőérték
hidrargo – higany
hidrokarbono – hidrokarbonát
horizontala – vizszintes
horizontala fajrokrado – síkrostély
humida vaporo – nedves gőz
indiki – kimutat, jelez, kijelez
instalaĵo – berendezés
interkomunikigi – összekötni, csatlakoztatni (t.i. tereket)
interkomunikiĝi – összekapcsolódik (t.i. terek)
interna fajrosekcio – belső tűztér [P: Fajrosekcio, kiun tute ĉirkaŭas akvosekcio t.e. supre, ambaŭflanke k malsupre.]
internaĵo – belső rész
interno – belseje vminek
interspaco – hely (térköz)
interspaco – térköz (hely)
inundigi – eláraszt (t.i. vízzel)
inventi – feltalál
izoli – elszigetelni (szigetelni)
izoli – szigetelni (elszigetelni)
jono – ion
jonŝanĝa akvomoligo – ioncserélő vízlágyítás
juglandpeca karbo – diószén
kaldroncilindro – kazándob
kaldronego – kazán
kaldronego de nerekta forvaporigo – nem közvetlen elgőzölögtetésű kazán
kaldronego, hejtata per karbopulvoro – szénportüzelésű kazán
kaldronego de vasta akvosekcio – nagy vízterű kazán
kaldronfeĉo – kazániszap
kaldronkrusto – kazánkő
kaldronmantelo – kazánfal (kazánlemez)
kaldrono – üst
kampo – mező, tér, hely
karakteriza – jellemző
karbohejtado – széntüzelés
karbohejtata kaldronego – széntüzelésű kazán
karbokombinaĵo – szénvegyület
karbomuela aparato – szénőrlő berendezés
karbonato – karbonát
karbopulvoro – szénpor
kaskada fajrokrado – lépcsős rostély
klapfermilo – csapóajtó, csuklós zárófedél
klapvalvo – visszacsapó szelep
koagulado – kicsapatás
koakso – koksz
kolekta kamero – gyűjtőkamra
koloida – kolloid
kombini – vegyít
kombiniĝo – vegyülés, egyesülés (kém)
kombinita kaldronego – kombinált kazán
kompakta – tömör (tömören záró)
kompakteco – tömörség
dilatujo – tágulási tartály
komponero – alkotórész
komuna – közös
komuniki – közöl, átad
komunikiĝi – összeköttetésben van
kondensakvo – kondenzvíz
kondensi – lecsapni (t.i. gőzt, párát)
kondensiĝi – lecsapódni
konduktivo – vezetőképesség
konkoforma – kagylóalakú
kontakti – kapcsolatban van, érintkezik
konvekto – áramlás (hőáramlás) [PIV: konvekt|o: Unu el la tri specoj de varmotransporto.]
konvekto – hőáramlás [PIV: Unu el la tri specoj de varmotransporto]
koroda – korrodáló
kribrilo – szita (durva szűrő)
kribrilo – szűrő (durva szűrő)
krita valoro – kritikus érték
kromaera faktoro – légfelesleg tényező
kromaero – légfelesleg
kruda akvo – nyersvíz
kunfandiĝi – egybeolvadni, összesülni
kuplostumpo – csatlakozócsonk [PIV: kupl|i: funkciigi kune du similajn partojn de maŝino aŭ du maŝinojn por unu sama komuna laboro: ~i du motorvagonojn; ~itaj radoj de lokomotivo RIM: mi arbitre plivastigis la sencon de la vorto “kupli”. Proponu pli korektan nomon por tre mallonga – ordinare dika – tubopeco, tra kiu povas interkomunikiĝi la spaco de du fluidaj aŭ gasaj sistemoj. La tubopeco povas esti ŝtopebla aŭ ne, la kontakto povas esti dismuntebla aŭ ne.]
kupro – réz
kuŝcilindra kaldronego – fekvőhengeres kazán
kuŝpozicia – fekvő(helyzetű)
kvalito – minőség
kvanto – mennyiség
lado – fémlemez, bádog
laŭaksa – tengelyirányú
laŭregule – szabályosan
lesiveco – lúgosság
likado – szivárgás
likvoŝargita termometro – folyadéktöltetű hőmérő
limigi – korlátoz, behatárol
linia termika dilato – lineáris hőtágulás
loka termoredukto – helyi lehülés, helyi hőcsökkenés
longdaŭra – folyamatos (hosszan tartó)
lumefekto – fényjelenség
lumintenso – fényerő
maksimuma eksploda limeso – felső robbanási határ
malalta premo – alacsony nyomás
malavantaĝo – hátrány
malkreski – csökken, kissebbedik
malmoleco de akvo – vízkeménység
mangano – mangán
manipulado – kezelés, kézi működtetés
manometro – nyomásmérő
mantelo – köpeny, palást (hengeré, berendezésé is)
masiva – szilárd, erős, tartós
maso – tömeg
masonaĵo – falazat (kazáné is), kazánfal (kazánfalazat)
maŝino – gép
materio – anyag (általában)
medio – 1. közeg 2. környezet
mekanismo – mechanizmus, szerkezet, gépezet
mem-ekbrulo – öngyulladás
membrana manometro – membrános nyomásmérő
membrano – membrán, vékony hártya v. lemez
memreprodukta procezo – önfenntartó folyamat
mezuri – mér
mezurinstrumento – mérőműszer
mezuro – mérték
mezurunuo – mértékegység
mikrotavolo – nagyon vékony réteg, film
miksaĵo – keverék
mikskrado – bolygatórostély
minimuma eksploda limeso – alsó robbanási határ
misfunkcio – üzemzavar
mova fajrokrado – mozgórostély
moviĝo – mozgás
muela bruligado – malomtüzelés
munti – szerelni, összeszerelni
nadlo – mutató (műszeré)
natura aertiro – természetes huzat
naturaj supraj akvoj – természetes felszíni vizek
nebulo – köd
neŭtrala – semleges
nigra karbo – feketeszén
nivel-leviĝo – szintemelkedés
nivelindikilo – szintjelző, vízállásmutató
nivelo – szint, szintmagasság
nivelŝanĝiĝo – szintváltozás
nubo – felhő
nuklea centralo – aromerőmű
nuklea energio – atomenergia
nutroaero – levegő (égési levegő)
nutroakvo – tápvíz
nutroinstalaĵo – tápberendezés [Vidu: akvonutra instalaĵo]
nutrokonduktilo – tápvezeték
nutroreguliga aparato – vizbetáplálást szabályozó készülék
oblikva – ferde
oksidiga – oxidáló
olea hejtado – olajtüzelés
oleo – olaj
ondumita – hullámos(ított)
oportuna – célszerű
organika – szerves
origina – eredeti
ovala – ovális
padelo – turbinaszárny, velilátorlapát, forgólapát, keverőlapát stb.
parametro – paraméter, jellemző érték
partiklo – részecske (anyagrészecske) [PIV: mov|i; ~ado; la Brown-a ~ado (de partikloj en emulsio) RIM: en la artikolo “partikl|o” temas pri elementoj de atomo, sed ĉe Brown-a movado ja ne pri tiuj elementoj temas, do mi plivastigis la signifon laŭ la modelo de PIV]
parto – rész
paskrado – vándorrostély
perdo – vesztesség
perfekta – tökéletes
pesi – mérni (súlyt, tömeget)
pesilo – mérleg
pistila muelaparato – kalapácsos malom (örlőberendezés)
piŝta nutropumpilo – dugattyús tápszivattyú
plata – lapos
plejparto – nagyrésze vminek
plenradiata kaldronego – besugárzott kazán
plenumi – teljesít
pluvakvo – esővíz
poro – pórus
poroza – porózus
postresti – visszamarad, hátramarad
postulato – követelmény
povumo – teljesítmény
pozicio – helyzet, elhelyezkedés
prakaldronego – kezdetleges kazán
premforto – nyomóerő
premi – nyom, szorít
premo – nyomás
prezenti – bemutat, ábrázol
principe – elvileg
principo – elv
prismoforma – hasáb alakú
procento – százalék
procezo – folyamat
produktiĝi – keletkezik, termelődik
profitdona – nyereséges
profitdono – nyereségesség
propagiĝa rapideco – terjedési sebesség
propagiĝi – terjed
propan-butana gaso – propán-bután gáz
propano – propán
proporcia – arányos
propreco – sajátosság, tulajdonság
propulsi – meghajt
provizi – ellát
purigado – tisztítás
radiada perdo – sugárzási veszteség
randa kuŝejo – peremágyazat, peremes felfekvés
rando – perem, szél, legkülső rész
reakcio – reakció, kémiai folyamat
reciproke – kölcsönösen
redukta – 1. csökkentő 2. (kém) redukáló
redukti – 1. csökkent 2. (kém) redukál
redukto – 1. csökkentés 2. (kém) redukció
reguli – szabályoz
relativa – relatív, viszonylagos
reliefiĝi – kidomborodik, kipúposodik
reliefiĝo – kidomborodás, kipúposodás
restaĵo – maradék
reŝova krado – visszatoló rostély
retrobruli – visszaég
retrobrulo – visszaégés
returna kamero – fordítókamra
returne – visszafordulva, visszafelé
rezisti al – ellenáll vminek
rezulti – eredményez
rilate al – viszonyítva vmihez, vmihez képest
rimarkebla – észrevehető, észlelhető
rimedo – módszer, eljárásmód
riparado – javítás
rompiĝo – törés
rompsurfaco – törési felület
ronda – kerek
ronde konveksa – mélydomború
rulpeca muelaparato – görgős malom (örlőberendezés)
sakoforma – zsákalakú
saturita – telített
saturita vaporo – telített gőz
sedimentiga baseno – ülepítő medence
sedimentiĝi – leülepedik
sekura – biztonságos
sekureco – biztonság
sekuriga sifono – biztonsági állványcső
sekuriga valvo – biztonsági szelep
senacidigi – savtalanít
senfeĉiga krano – leiszapolócsap
senfeĉiga valvo – leiszapolószelep
senfeĉigi – leiszapol
sengasigi – gáztalanít
senkrustigi – kazánkőmentesít
senlesivigi – lúgtalanít
senmova fajrokrado – állórostély
senoleigo – olajtalanít
senpere – közvetlenül
sensaligi – sótalanít
malŝarga krano – ürítőcsap
malŝarga valvo – ürítőszelep
sifona manometro – U-csöves manométer
silicia acido – kovasav
simbolo – jelkép
sinpreparo – előkészület
situacio – helyzet
situi – elhelyezkedik
skalero – skálabeosztás, egy osztás
skalo – skála
skemo – séma, működési vázlat
skizi – felvázol
skorio – salak
skorioforiga aparato – salakkihordó berendezés
solida – szilárd
solida substanco – szilárd anyag
solido – szilárdtest
solvita – oldott
spaco – tér
specifa brulenergio – égéshő
specifa hejtvaloro – fűtőérték
specifa povumo – fajlagos terhelés/teljesítmény [PROPRA VORTUZO: (pp kaldronegoj) nombro, kiu indikas la akvomason forvaporigitan per unu m2 de la hejtareo dum unu horo.]
specifa termokapacito – fajhő (fajlagos hőkapacitás)
stako – rakás, rakat
starcilindra kaldronego – állóhengeres kazán
starthejtado – felfűtés
streĉo – feszítés, (anyag)feszültség
strukturo – felépítés (szerkezet) [PIV: struktur|o: Maniero, en kiu estas kunaranĝitaj la diversaj partoj de konstruo, maŝino, organismo ...]
subblovo – aláfúvás
substanco – anyag (anyagfajta, alkotóanyag, anyagállomány)
sukerpulvoro – porcukor, cukorörlemény
sulfur-dioksido – kén-dioxid
superpremo – túlnyomás
supersaturita – túltelített
supersaturita vaporo – túltelített gőz, nedves gőz
supervarma akvo – forróvíz [P: Akvo sub premo, pli varma ol 115 C.]
supervarmigilo – túlhevítő
supervarmigita vaporo – túlhevített gőz, száraz gőz
supervarmigiteco – túlhevítettség
surfaco – felület
ŝamota briko – samottégla
ŝamoto – samott
ŝanĝi – vált, cserél, változtat
ŝargakvo – kazánvíz, víztöltet
ŝirmi – véd, fedez
ŝovkrado – tolórostély
ŝtallameno – acéllemez
ŝtalo – acél
ŝtaltubo – acélcső
ŝtonkarbo – kőszén
ŝtopi – elzár (pl. csapot, szelepet, nyílást)
tasko – feladat
tavolo – réteg
tegi – bevon, befed, bélel
temperaturo – hőmérséklet
tergaso – földgáz
termika – hő- (a magyarban előképzőszerűen) [PIV: 1. rilata al la varmo 2. funkcianta per la varmo ~a motoro.]
termika stato – hőállapot
termo- – hő- (mindkét nyelvben előképzőszerűen) [PIV: Grekdevena vortkomenco en sciencaj vortoj signifanta: varmo]
termika dilato – hőtágulás
termodinamiko – hőtan [PIV: termo-; ~dinamiko; Tiu parto de la fiziko (kaj fizika kemio), kiu studas la rilatojn inter fenomenoj termikaj k aliecaj (speciale ankaŭ mekanikaj)]
termoenergia perdo – hőveszteség
termoenergio – hő (hőenergia, fizikai fogalom és mennyiség)
termometro – hőmérő
termoprodukto – hőtermelés
termoredukta – hőcsökkentő, hűtő
termoredukta akvo – hűtővíz
toleri – elvisel
transmisias – továbbít (mozgást)
transportebla – szálítható
transporteblo – szállíthatóság
transporttubo – szállítócső
transversa – keresztirányú
transversa sekco – keresztmetszet
travidebla – átlátszó
trinkakvo – ivóvíz
trudcirkula kaldronego – kényszerkeringtetésű kazán
tuba muelaparato – csőmalom (örlőberendezés)
tubaro – csövezet
tubgaŭĝo – vízállásmutató [PIV: gaŭĝ|o; tub~o: Fortika, travidebla vitra tubo sur flanko de kaldronego, en kiu oni povas vidi la nivelon de akvo en la kaldronego.]
tubo – cső
tubobranĉo – csőág, csőszár
tubofasko – csőköteg, csőnyaláb
tuboserpento – csőkígyó
tubosistemo – csőrendszer
tubrisorta manometro – csőrugós nyomásmérő
tuno – tonna
turbino – turbina
vakua spaco – légüres tér, vákuum
valora – értékes
vapora injektoro – gőzsugárszivattyú
vapordistribuado – gőzelosztás
vaporigi – elgőzölögtet
vaporiĝvarmo – párolgáshő
vaporkonduktilo – gőzvezeték
vaporkonsumado – gőzfogyasztás
vaporkupolo – gőzdóm
vapormaŝino – gőzgép
vaporo – gőz
vaporpremo – gőznyomás
vaporsekcio – gőztér
vaporvalvo – gőzszelep
varia – változatos, változó
varianto – változat
varieblo – változtathatóság
varmigilo por nutroaero – léghevítő
varmigilojn de nutroakvo – tápvíz előmelegítő
varmigo – melegítés
varmizola – hőszigetelő
varmizola fibraĵo – hőszigetelő gyapot (pl. azbesztgyapot, üveggyapot stb.)
varmizolado – hőszigetelés
varmo – hő (vulgárisan “meleg”)
varmokonduktanco – hővezetés (tulajdonság)
varmokondukto – hővezetés [PIV: kondukto – La povo kondukti varmon aŭ elektron]
varmoradiado – hősugárzás [PIV: radiado – elsendado de radioj el iu energiofonto]
varmotransporto – hőterjedés [PIV vidu: konvekt|i]
vasteco – terjedelem, kiterjedés
vazo – edény
veldi – hegeszt
veldita ŝtallameno – hegesztett acéllemez
vertikala – függőleges
vico – sor
volatila – illó
kuba termika dilato – térfogati hőtágulás
volumeno – térfogat