Senekvivalentaĵoj

Kiel traduki senekvivalentaĵojn*?

Senekvivalentaĵoj estas lingvaĵoj (nocioj, esprimoj), kiuj estas uzataj en iu konkreta kulturo, radikas en ĝi, ligiĝas al ĝi, kaj estas nekonataj por la cellingva kulturo, do oni ne povas elekti ekvivalentaĵojn en la cellingvo por traduki ilin. Tradukistoj aplikas diversajn rimedojn por trakti ilin.

La nocion "senekvivalentaĵo" (hungare: nyelvi reália) traduksciencistoj difinas diversmaniere. Mi citas la difinon de hungara traduksciencisto internacie plej konata, Kinga Klaudy: "senekvivalentaĵo estas kolekta kategorio de tiaj aferoj, kiuj estas karakterizaj por unu lingva komunumo, sed nekonataj por la alia".

Senekvivalentaĵo povas esti manĝaĵo, trinkaĵo, vesto, geografiaĵo, popolkutimo, jura aŭ administracia nocio ktp.

Ankaŭ Esperanto havas senekvivalentaĵojn, ekzemple: samideano, Fundamento, Pasporta Servo, Kabei ktp.

Senekvivalentaĵo ne nepre signifas tion, ke oni ne povus trovi vortojn aŭ esprimojn en vortaro, kiuj ŝajne estus tradukaĵoj, sed tion, ke laŭ tia traduko la cellingvano tamen tute ne povus kompreni, pri kio temas efektive. Ekzemple Pasporta Servo laŭforme estas tradukebla al ajna lingvo, sed tio estus vantaĵo, ĉar krom esperantistoj neniu konjektus, ke ĝi estas adresaro de senpagaj gastebloj.

La delonge daŭranta grava kulpo de esperantistoj estas, ke ili tamen diligente tradukadas al Esperanto tiel malprudente, dume ili ne komprenas, kial en Esperanto preskaŭ ĉiu pli ŝatas traduki, ol legi. Svarmas pezaj kaj apenaŭ (aŭ tute ne) ĝueblaj tradukaĵoj.

Senekvivalentaĵoj apartenas al diversaj kategorioj, la sekvaj tri ĉefkategorioj kaj subkategorioj venas de la bulgaraj lingvistoj Sergej Vlahov kaj Sider Florin:

Geografiaj senekvivalentaĵoj:

geografiaj formacioj

artefaritaj geografiaj objektoj

regionkarakterizaj epidemioj

etnografiaj senekvivalentaĵoj:

ĉiutagaj senekvivalentaĵoj,

laboragadaj senekvivalentaĵoj

artaj kaj kulturaj senekvivalentaĵoj

etnaj senekvivalentaĵoj

senekvivalentaĵoj pri mezurunuoj kaj monoj

sociaj kaj politikaj senekvivalentaĵoj:

ŝtatadministraciaj senekvivalentaĵoj

priaŭtoritataj senekvivalentaĵoj

politikaj senekvivalentaĵoj

armeaj senekvivalentaĵoj

Oni ja povas dubi, ĉu tiuj kategorioj kovras ĉiun senekvivalentaĵon.

Kiel tradukistoj traktas tiujn senekvivalentaĵojn?

Tamen ekzistas certaj strategioj, kiujn oni povas apliki por traduki senekvivalentaĵojn (Klaudy 1997)

1. Oni povas simple ne traduki la koncernan vorton, se ĝi ne havas gravan rolon koncerne la sencon de la tekstoparto. Ekzemple se temas pri nomo de loko, konstruaĵo, politikisto ktp. kiuj en la fontlingvo estas vaste konataj, sed ne estas bezonataj el la vidpunkto de cellingvaj legantoj.

2. Oni povas uzi pli ĝeneralan esprimon, kiu enhavas ankaŭ la fontlingvan specialaĵon. Ekzemple anstataŭ "samideano" por neesperantistoj oni povas traduki "esperantisto", "samklubano", "kamarado" depende de la kunteksto.

3. Oni povas ekspliki la sencon kaŝiĝantan en la senekvivalentaĵo, por ke la cellingva leganto ekhavu la fonajn sciindaĵojn. Ekzemple la hungaran vestospecon "cifraszűr", kiu estas aparte bele ornamita, longa mantelo el drapo, oni povas ĉirkaŭskribi per la esprimo: "parada drapmantelo". Tia ĉirkaŭskribo tuj vekas proksimuman imagon en esperantisto de ajna nacio, dum se mi kreus neologismon "cifrasuro", oni tute ne divenus, pri kio temas, kaj eĉ 0,01 % de ŝanco ne aperus pri tio, ke esperantistoj ĝenerale ellernos tiun vorton. Por akcepti aŭ defendi tiajn malprudentajn neologismojn tute ne estas argumento, se la koncerna kulturo estas "granda" (do cent milionoj eĉ miliardoj da homoj konas la nocion), ĉar en Esperanto la diversaj kulturoj devas havi egalecon inter si. Esperanto devas esti demokratia lingvo, do ĉino ne estas pli valora esperantisto ol parolanto de la malta lingvo.

4. Oni povas kompletigi la originalan esprimon tiel, ke oni komprenu la signifon de vorto, ekzemple anstataux "Pécs", oni povas skribi en la tradukajxo: "la urbo Pécs en Hungario".

5. Oni povas uzi tute la fontlingvan vorton skribitan laŭ la alfabeto de cellingvo. Tio taŭgas por propraj nomoj, se ili ne peras specialan sencon.

6. Oni povas traduki per analoga esprimo, kiu estas simila al la fontlingva , sed konata por la cellingva publiko. Ekzemple mi tradukis porinfanan romanon. En ĝi troviĝis la frazo "Hosszúra fölmagzott ugyan, mint az őszi saláta" laŭvorte proksimume "kvankam je longeco li eksemiĝis, kiel aŭtuna laktuko". Estas eviddente, ke eĉ spertaj esperantisoj longe provadus deĉifri tian konfuzaĵon, kaj urbanoj eĉ ne scias, ke multaj legomacoj atingas konsiderindan altecon produktante semojn, do mi tradukis la frazon: "Kvankam li kreskis alta, kiel cikorio". Jen simpla kaj "sentebla" esprimo, tamen pli bela, ol se mi tradukus "kvankam li estis alta".

7. Anstataŭ la senekvivalentaĵo oni povas verki tute alian frazparton, kiu laŭsence havas nenian interrilaton kun la fontlingva esprimo, krom ke ĝi plenumas la saman funkcion. Tradukante ŝercan romanon, mi renkontis frazon, kiun oni ŝerce surskribis al la tabulo de drinkejo. Laŭvorte proksimume: "Ĉiuvespere la gesinjora publiko batalas". La ŝerca esprimo baziĝas sur la antaŭlonge kutima kaj vaste konata frazo: "Ĉiuvespere la gesinjora publiko dancas." La humura efekto de la unua frazo konsistas en tio, ke oni ja konas la duan frazon parkere, sed en la romano la lasta vorto estas ne tiu, kiun oni jam atendas, sed iu tute kontrasta. Konsidere, ke en Esperanto la dua frazo, do la bazo de ŝerco estas ne konata, ne kliŝa, mi devis eltrovi tute alian esprimon, kiu plenumas la saman efekton. Do la bazo devas esti kliŝa esperantlingva esprimo. Mi tradukis tiel: "Ĉiuvespere amuzaj pogromoj". Laŭ la esperantlingva kliŝo oni atendas "programoj" sed aperas "pogromoj". Tiu tute ali frazo funkcias simile, kiel la originala ŝerco.

Do oni povas vidi, ke fabriki senfinan amason da malprudentaj, snobismaj neologismoj, kiujn eĉ iliaj plej entuziasmaj fanatikuloj ne povas senescepte ellerni, estas vantaĵo, des pli, ĉar ili kontinue plurobliĝas, dum oni povas racie, kaj sur sciencaj bazoj solvi la problemojn aperantajn dum tradukado.

Kiu pensas, ke ĉiu vorto havas, aŭ devus havi ekvivalenton en Esperanto, tiu simple ne konas la karakteron de lingvoj, krome la problemojn kaj solvojn de profesiaj tradukaj teorioj kaj praktikoj.

* la vorto "senekvivalentaĵo" estas mia inventaĵo por trovi terminon pri la tradukscienca nocio, kiun hungare oni nomas "reália", kaj kiun oni difinas ekzemple tiel, kiel tio aperas en la artikolo.

Fontoj:

Honti Enikő: A reáliák fordítása (Traduki la senekvivalentaĵojn)

https://forditoblog.blog.hu/2017/04/30/nyelvi_realiak_forditasa

Klaudy Kinga: Prelegoserio pri teorio kaj praktiko de tradukscienco en Youtube:

https://www.youtube.com/playlist?list=PLNByre5029cVtYGilDkm1rgv753_rukSf

kaj

https://www.youtube.com/playlist?list=PLNByre5029cWS0UhAHDbX5lNj0R6tJAi9