Reĝo Psi (Aktualaĵo)
Fabelo el la volumo de Lázár Ervin*: "Reĝo Psi"
*prononcu: Lazar Ervin (familia nomo: Lázár)
En mia blogo:
http://www.ipernity.com/blog/eszperanto/367976
- Mi estas la plej granda reĝo - kriis reĝo Psi.
- Vi estas la plej granda - tirvoĉis koruse la korteganoj.
- Mi timas nenion - daŭrigis reĝo Psi.
- Vi timas nenion - deklamis la korteganoj.
- Nur la nazkataron - flustris reĝo Psi.
- Huŝ, nazkataro, huŝ! - kriis la korteganoj, kaj ili svingis la manojn por fortimigi la nazkataron. Ili faris terurajn grimacojn al la kvar mondodirektoj: "nazkataro, ne kuraĝu veni!"
Ĉiu tago komenciĝis kun tiu ceremonio en la kortego de reĝo Psi, ĉar estas fakto: reĝo Psi treege timis la nazkataron. Amare pripentis tiu, kiu - eĉ se nur unu foje - ternis en la lando de reĝo Psi. Tuj lin ĉirkaŭis policistoj, armitaj per lancoj, kaj ekiris la nazkatara marŝo. Antaŭe kornisto blovis kornon: tratraratra, ĉiu flanken tiriĝu, kaŝiĝu, malaperu, ĉar ni akompanas nazkatarulon. Post la kornisto - en sekura distanco - iris kompatinda nazkatarulo, psi, psi, poste eĉ en pli granda distanco iris la policistoj kun longaj lancoj. Tiel ili akompanis lin al la rando de la regno, kaj tie pum, ili puŝis lin trans la limon. Vane ekskuzis sin la malbonŝanculo: ve, fumo trafis mian nazon, ve, mi flaris pipron, ve, mi rigardis la sunon, tial mi ternis.
- Ne iru al fumo, ne flaru pipron, ne rigardu la sunon - diris al li la policistoj, kaj ili pelis lin al la landlimo. En la teritorio de reĝo Psi terni estas malpermesite.
Sed jen, kio okazis en iu bela mardo?
La korteganoj ĝuste atingis tiun parton de la ceremonio, ke "huŝ nazkataro, huŝ", kaj subite aŭdiĝis: "psi", tiom laŭte, ke la vitrotabuloj tremetis en la fenestroj de la tronejo. La reĝo forte ternis. La svingataj manoj senmoviĝis, la korteganoj mutiĝis kun gapa mieno. Eĉ neniu diris, ke "sanon", ja en tiu ĉi lando tio ne estis kutimo. Streĉa silento regis la tronejon. Tiam la reĝo denove laŭte ternis.
- Ve - li diris per tombeca voĉo - mi havas nazkataron.
Nu, bruaĉis, kuradis, hastadis la korteganoj, neniu sciis kien iri, kiel konduti, kion fari.
Se ĉi tie estus respubliko, laŭ la leĝo oni devus forpeli la reĝon el la lando - pensis la kortega amuzisto. Li, kvankam havis en la kapo sakon da stultaĵoj, tamen havis sufiĉe da prudento ne eldiri sian opinion. Ja tiu regno ne estis respubliko, sed reĝolando.
La kortegaj sciencistoj kunŝovis la kapojn por konsultiĝi, sed ilia granda scienco sufiĉis nur por preskribi litkuŝadon al reĝo Psi inter dikaj kusenegoj kaj rondaj kusenoj.
- Li bezonas agrable varman liton - ili diris.
- Psi - respondis reĝo Psi, kaj denove - Psi!
- Kion fari, kion fari? - demandis la konsilistoj sen konsiloj.
- Ni sendu voki kuraciston - proponis la kortega amuzisto.
Kornistoj, tamburistoj, kurieroj kaj heroldoj elpafis sin kaj anoncis tutlande: Kuracistoj, flegistoj, resanigistoj, ŝamanoj, doktoroj ek al la reĝa palaco, la reĝo estas malsana je nazkataro.
Nu, ili ja venis, inundis la kortegon, banis la reĝon per fetora akvo, trinkigis lin per infuzaĵoj, inhaligis lin per kamomila vaporo, ŝmiris lin per ŝlimo, masaĝis lin per oleo, frotis lin per urtiko, donis al li pilolon, tablojdon, englutigis pulvoron - sed vane. Psi, psi. Li ternadis, ke eĉ la palaco resonis.
Ekkoleris reĝo Psi.
- Ŝvito en lito, ŝlimo sen limo – li kriegis – sed kuraci min vi ĉiuj ne povas! Mi donos al vi lecionon, ĉarlatanoj! Nur tiu venu, kiu povas helpi! Se iu resanigos min, li ricevos cent orajn monerojn, kiu ne sukcesos, tiun oni senkapigu.
La kapoj de kuracfakuloj tuj retiriĝis en la kolumoj, kaj ili silente, sur piedpintoj ŝtelis sin for. Cent orajn monerojn iam ni ankoraŭ povos akiri – ili pensis – sed tiun ĉi unu kapon reakiri pli malfacile.
Estis bonŝanco, ke la kortega amuzisto ĉeestis. Li estos taŭga kuracisto, se pli bona ne troviĝos.
- Ba, estas bagatelo tiu malgrava nazkataro – diris la kortega amuzisto.
- Ĉu bagatelo? Ĉu malgrava nazkataro? - grumblis la reĝo. - Tuj vin portos la ekzekutisto por torturo.
La kortega amuzisto repacigeme levis la manon.
- Aŭskultu min, reĝa moŝto – li diris. Se vi portas sur la dorso sakon da tritiko, kaj iu entreprenas porti ĝian duonon, via penado plifaciliĝas, ĉu ne?
- Kompreneble – diris la reĝo -, kvankam eĉ duonsako povas esti iom peza.
- Sed tiam venos alia homo, kaj li entreprenos porti la duonon de tiu duono...
- Mi jam komprenas – diris la reĝo -, fine tiom multaj homoj helpos al mi, ke mi devos porti nur solan grajnon. Tio fakte estas bagatelo... - Tiam lia klarigo haltis. - Sed kian utilon mi povas havi per tiu filozofio? Mi devas ne porti tritikon, sed mi havas nazkataron, sentaŭgulo. Ĉu vi ne aŭdas? Nazkataron, psi, psi.
- Jen, ĝuste tio – diris la kortega amuzisto – via nazkataro estu disdonita same, kiel la tritiko. Nun vi sola portas ĝin. Se vi disdonus vian malsanon inter la subuloj, ĉiu havus nur tre malgravan nazkataron. Ĉu ne?
- Kiom grandan saĝecon vi havas! - kriis reĝo Psi, kaj tuj eksonis la tamburoj, ekmuĝis la kornoj: ĉiu kunvenu ĉe la vendoplaco.
La popolo tremis, nu, kio okazos?
Sed okazis nenio malbona. Kiam ĉiu vivulo de la regno ĉeestis en la vendoplaco, aperis reĝo Psi, kaj ternis al ili. Li ternis al la popolo unu fojon, cent fojojn, mil fojojn.
La popolo ne sciis, kion celas tiu ternado, sed post kvaronhoro iu kompatinda almozulo ne povis reteni sin, kaj ankaŭ li ternis. Tuj li ektimis, eble ankaŭ li estos forpelita, finiĝos la agrabla, profitdona almozpetada kariero. Lia kapo retiriĝis en la kolumo, li atendis la policistojn. Sed anstataŭ la policistoj alkuris la reĝo, kaj ĉirkaŭbrakis lin.
- Ĝuste mi fartas pli bone – li diris -, la duonon de mia nazkataro vi prenis.
La almozulo havis prudenton sufiĉan por siaj propraj interesoj, do li respondis kun entuziasma mieno:
- Mi havas reĝan nazkataron!
- Fakte tian vi havas - diris la reĝo -, tial ekde nun vi estu kortega ternisto. Servistoj, vestu lin per belegaj vestoj!
La popolo ne bezonis ion pli, ĉiu komencis ternadi, kiel frenezuloj.
- Ni havas reĝan nazkataron - ili kriadis -, reĝan nazkataron!
Kaj la reĝo saltadis pro la ĝojo.
- Kiom pli bone mi fartas - li diradis, kaj psi, psi!
Sed lia ternado apenaŭ estis aŭdebla en la granda bruo, ĉar la tuta loĝantaro ternadis laŭte kaj feliĉe. Ternadis tiuj, kiuj havis nazkataron, sed ankaŭ tiuj, kiuj ne havis ĝin. Oni ternadis libere, sen timo. Sonis, bruis ternadoj subpremitaj, retenitaj ekde cent jaroj, bonhumore ternadis la popolo.
La amaso disiris feliĉe, dum agrabla ternado, eĉ la laboro ŝajnis pli facila. Ekde tiam ŝanĝiĝis la matena ceremonio en la reĝa kortego. Neniu plu peladis la nazkataron. Reĝo Psi enpaŝis la tronejon, kaj tuj laŭte ternis.
- Vivu - kriis la korteganoj entuziasme, poste ili ĉiuj koruse ternis, same la ĉefministro, kiel la lasta servisto.
- Ankaŭ vi vivu - diris reĝo Psi sen ia entuziasmo, kaj li ĵetis sin sur la tronon.
Jes ja! Iun tagon okazis, ke post la komuna ternado ekparolis la ĉefpolicisto.
- Reĝa moŝto - li insidis -, la kortega amuzisto ne ternis.
- Kio? - eksplodis la reĝo, kaj li turnis sin al la kortega amuzisto. - Ĉu vi ne ternis?
- Kion fari - ekridetis la reĝa amuzisto iom ektimante -, forpasis mia nazkataro.
- Ĉu via reĝa nazkataro povas simple forpasi? - kriis la reĝo.
Tio ja ne estas ŝerco - pensis timante la kortega amuzisto.
- Do ĝi fakte ne forpasis, nur iomete paŭzis - li mensogis, kaj por tion pruvi, li tuj - psi - laŭte ternis.
Nu, jen. La policistoj denove komencis spioni en la lando, ili ŝtelirante subaŭskultis la homojn. La botistoj, kamparanoj, vendistoj kaj meblistoj, ĉiaj profesiuloj kaj ranguloj kompreneble jam resaniĝis el la reĝa malsano. Kial ili ternus sen nazkataro? Ĉu vi demandas kial? Tuj mi klarigos.
Ĉar saltis al ili la policistoj kaŝaŭskultintaj.
- Vi ne ternis jam ekde duontago - ili kriis. Ĉu la reĝan nazkataron vi ricevis de nia reĝa moŝto por esti sendanka? Vi estos forpelita el la lando.
- Ĉu mi ne havus nazkataron? - ploraĉis la botistoj, kamparanoj, vendistoj kaj meblistoj, ĉiaj profesiuloj kaj ranguloj, kiuj estis malkovritaj kulpuloj. Nepre mi havas nazkataron, psi, psi, psi - ili ternadis.
La policistoj kapjesadis kun voluptema mieno.
- Tial vi estas avertita! - Kaj ankaŭ ili ternis laŭte.
Ekde tiam senĉese ternadas la tuta loĝantaro, ternado bruas tutlande. Precipe, kiam oni vidas venantajn policistojn.
Eĉ la kortega amuzisto ne estas escepto. Se iu estas en la proksimo, li ternadas tiel laŭte, ke fariĝas ventego. Kiam alifoje li sidadas sola, li ripetadas: "Ho, kiom stulta estas mia lando." Por li ja estas facile, li havas en la kapo sakon da stultaĵoj. Sed kio por la ceteraj landanoj?