Navigado

Malnova domo

(Kovács Kati: A régi ház körül)

Aŭskultu!

Pasis jam for ĉarma juno de l' amikoj,
Maljuniĝis eĉ la arboj en la kort’
Ŝia harar’ brilas en Arĝenta helo
Subira sun’, pasinta jun’ de l’ patrin’ mia.

Malnova domo en malnova korto,
Maljunaj arboj en malnova kort’
Malnova domo sen vivplena forto
Frapado longa por permesa vort’
Malnova domo sen vivplena forto
Frapado longa por permesa vort’

Patrin’ mia, jen atakas jam la potojn,
Kuiras ŝi laŭ la gust’ de kara fil’
Dum la manĝo multe, multe ŝi rakontas,
Mia forest’, mallonga rest’ … mi ege hontas.

Malnova domo en printempa korto,
Ekvivas en mi jen iama sent’
Infana aĝo nun revenas al mi
Revenas al mi jen iama sent,
Infana aĝo nun revenas al mi
Revenas al mi jen iama sent,

Fervojstaci’ estas tute ŝanĝiĝinta
Mansvingo nun post dolora lasta kis’
Patrin mia kaŝas sian larmopluvon,
Tamen ne nur mia vetur’ doloras al ŝi

Malnova domo en malnova korto,
Maljunaj arboj en malnova kort’
Malnova domo sen vivplena forto
Patrin revenas kun dolora kor’
Malnova domo sen vivplena forto
Kaj trajno kun rapid’ por iri for.

Comments