Renkonti, jen
(Kovács Kati: Találkozás egy régi szerelemmel)
Renkonti, jen
Iaman amatinon (por virinoj: "iaman koramikon")
Dolora sent’
En mia orfa kor’
Forpasis temp’
Ŝanĝiĝis jam preferoj,
Verdire tamen
Min ravas la memor’.
Mi vane serĉas,
La trajtojn ŝanĝiĝintajn
Por pruvi: jam
Forpasis la amor’
Je via vid”
Stuporas mia korpo
Profunda sent’
Ne povas pasi for.
Alvenu por ni brila sun’
Se nur revenus nia amo,
Jen brilu por ni klara lum’
Por
Malkovri fine, kio estis la eraro,
Alvenu por ni brila sun’
Se nur revenus nia fido,
Pasint’ aperas viva nun,
Kaj doloras: ĝis la revido!
Renkonti jen
Iaman amatinon (por virinoj: "iaman koramikon")
Amara voj’
Pardonebla hor’,
Rideta mask’
Kaj jen kaŝitaj larmoj,
Post lasta kis’,
Doloros min la plor’.
Alvenu por ni brila sun’
Se nur revenus nia amo,
Jen brilu por ni klara lum’
Por
Malkovri fine, kio estis la eraro,
Alvenu por ni brila sun’
Se nur revenus nia fido,
Pasint’ aperas viva nun,
Kaj doloras: ĝis la revido!
Renkonti jen
Iaman amatinon (por virinoj: "iaman koramikon")
Amara voj’
Pardonebla hor’,
Rideta mask’
Kaj jen kaŝitaj larmoj,
Post lasta kis’,
Doloros min la plor’.