Naiva knabo
(Egy fiú a házból)
Ruĝvanga mi paŝis enirejon,
Patrin vidis: stragas tiu brul',
Ŝi demandis: Kie vi promenis,
Ĉu atendis vin ia junul':
Nur iu
naiva knabo, sed hejtis lin amo,
La kompano kaj samklasan',
Naiva ulo, ĉar ardis la ĵuro
Pri l' grandega flamanta am'
Iutage rompis ni rilaton,
Malaperis li de mia rond'
Demandis min mia koramiko
Pri la knabo de l' harara blond'
Nur iu
naiva knabo, sed hejtis lin amo,
La kompano kaj samklasan',
Naiva ulo, ĉar ardis la ĵuro
Pri l' grandega flamanta am'
Ĉio pasis de iama juno,
Ŝipveturis mi kun amikin'
Ĉeborde min jen salutis viro,
Ŝi demandis: konas ĉu mi lin?
Nur tiu
iama knabo, lin hejtis la amo,
La kompano kaj samklasan',
Naiva ulo, ĉar ardis la ĵuro
Pri l' grandega flamanta am'
Nur tiu
iama knabo, lin hejtis la amo,
La kompano kaj samklasan',
Naiva ulo, ĉar ardis la ĵuro
Pri l' grandega flamanta am'