Ĉu ŝli havas sencon?

Originale Zamenhof uzis la pronomon "ĝi", se oni ne povis decidi pri la sekso de persono. Lia uzado estis tre bela kaj klara.

Poste iuj tre grandkapaj filozofoj, kiuj pensis, ke ili estas gramatikistoj, diris, ke Esperanto estas logika lingvo, kaj ne povas okazi, ke homa estaĵo ne havu ian konkretan sekson, do "ĝi" estas malĝusta, eĉ ofenda. Se oni ne povas klare difini la sekson, oni uzu "li", kiel bazan pronomon pri personoj ĝenerale.

Sed baldaŭ venis eĉ pli avangardaj geniuloj, kiuj diris, "se eble tamen temas pri ino, kvankam oni ne scias la veran sekson, "li" certe estas erara, do ni eltrovu novan pronomon: "ŝli".

Tiel memfaritaj profesoroj detruas la originale fakte logikan uzadon de pronomoj, ja mi trovas nenian pravan argumenton kontraŭ "ĝi", kies difino en PIV ĝis hodiaŭ ebligas la uzadon pri personoj de nekonata sekso.

Legi la komentojn